Amri Wandel kaj François Lo Jacomo rekandidatas por la nova estraro de UEA, sed ne eniris la proponon de la elekta komisiono. Ambaŭ tamen en retmesaĝoj petis subtenon de la komitatanoj. La elekto do ne estos senalternativa, ĉar jam estas 11 aktivaj kandidatoj por maksimume 9 lokoj. Tamen estas preskaŭ certe, ke Fernando Maia estos la sekva prezidanto.

Nova estraro de UEA laŭplane estos elektita la 26-an de julio, en la unua tago de la UK en Ĉeĥio. Unu monaton pli frue UEA publikigis la raporton de la elekta komisiono, kiu listigas 11 validajn kandidatojn kaj rekomendas 9 el la kandidatoj por postenoj en la nova estraro.
La elekta komisiono ne rekomendis la reelekton de du nunaj estraranoj, kiuj valide kandidatiĝis por nova mandatperiodo. Temis pri vicprezidanto Amri Wandel kaj estrarano François Lo Jacomo.
La statuto difinas, ke la estraranoj estu elektitaj inter komitatanoj. Devigaj postenoj estas prezidanto, minimume unu vicprezidanto, ĝenerala sekretario kaj almenaŭ du pliaj estraranoj. Do la plej malgranda ebla estraro havas entute kvin anojn. La statuto permesas ke estu du vicprezidantoj kaj la maksimuma kvanto de ordinaraj estraranoj estas kvin.
La maksimuma permesita kvanto de estraranoj laŭ la statuto de UEA do estas naŭ, kaj tiun maksimuman kvanton la elekta komisiono proponas, ke la komitato elektu. La elekta komisiono ne klarigas, kial ĝi opinias, ke estas bezonata la maksimuma kvanto de estraranoj. La finan decidon pri la kvanto de estraranoj faros la komitato, kiu tamen kutime sekvas la rekomendon de la elekta komisiono.
Post la publikigo de la raporto de la elekta komisiono Amri Wandel en mesaĝo al la komitato atentigis, ke li restas disponebla por estrara posteno, ankaŭ kiel prezidanto. Post kelkaj tagoj reagis en simila maniero ankaŭ François Lo Jacomo.
Li diris, ke li pretas kandidati ankaŭ por la prezidanta posteno, sed nur kondiĉe ke li sciu anticipe pri la aliaj estraraj kandidatoj: laŭ li oni elektu la tutan estraron kiel teamon. Ĉar la kandidatecoj tamen restis sekretaj, li ne povis tiam kandidatiĝi por la prezidanteco, li diras.
”Sed mi ĉiam konfirmis mian kandidatecon por la estraro kaj estis surprizita, ke la Elekto-Komisiono forstrekis mian nomon, kvankam relative multaj el vi subtenis mian kandidatecon, dankon al ĉiuj.”
Li esprimas miron pri tio, ke malaperis inter la estraraj agadkampoj pluraj el tiuj, pri kiuj li aparte respondecis: ĝemelaj urboj, Esperanto-Centroj, la membrokategorio ”amikoj de Esperanto” kaj eĉ informado.
”Pri amikoj de Esperanto, mi konfesas, ke mi mem faris nenion kaj eĉ ne scias, kiom da amikoj aliĝis per la retejo esperanto.net nek ĉu la koncerna retejo (kiun mi reklamas en miaj vizitkartoj) estas ĝisdata. Bedaŭrinde la kunlaboro kun TEJO ne estas sufiĉa, kio estas domaĝa, ĉar la Esperanto-movado ege bezonas aktivajn junulojn.”
Unu el la argumentoj de la elekta komisiono por la nuna rekomendo estas, ke la estraro ne enhavu tro da eŭropanoj. François Lo Jacomo memorigas, ke tamen estas multaj taskoj farendaj en Eŭropo – interalie la vendo de la domo kie nun situas la Centra Oficejo. Li memorigas, ke li mem kontraŭis la vendon.
Alia tasko farenda en Eŭropo laŭ li estas prizorgi la estontecon de la Libroservo. Lo Jacomo komprenigas, ke estas nun tri eblaj lokoj kie la libroservo povus daŭrigi sian funkciadon:
”Mi vizitis antaŭ pli ol unu jaro unu el la eblaj lokoj por tiu libroservo, duan mi konas kaj trian mi baldaŭ vizitos, do pri tiu agado mi povos helpi se necese.”
Libera Folio turnis sin al François Lo Jacomo por ekscii, pri kiuj tri lokoj por la libroservo temas, sed ĝis la publikigo de ĉi tiu artikolo li ne reagis al nia mesaĝo.
Amri Wandel aliflanke rapide respondis al niaj demandoj kaj klarigis, ke laŭ li Fernando Maia en la nuna situacio estus la plej taŭga prezidanto.
”Mi tamen prezentis ankaŭ mian kandidatecon por la prezidanteco, por ne limigi la elektojn al sola alternativo, kiu foje estis kritikata en antaŭaj elektoj”, li skribas al Libera Folio. Grava prioritato, kiun li volus plu antaŭenigi en la estraro de UEA, estas la plua okazigo de Universalaj Kongresoj en diversaj ekstereŭropaj mondopartoj, eĉ kiam ekzistas financa risko:
”Universaligo de Esperanto kaj subteno de E-komunumoj kiuj estas for de la tradicia centro per okazigo de la UK estas laŭ mi unu el la gravaj celoj de UEA. Alia grava aspekto kiun mi plenumus kiel Prezidanto, sed efektive plenumis ankaŭ kiel Vicprezidanto kaj povus plu plenumi helpe al la elektota prezidanto, estas subteno de Landaj Asocioj per fizika partopreno en iliaj Kongresoj.”
Krome Amri Wandel substrekas sian kontribuon al la scienca agado de UEA kaj la Internacia Kongresa Universitato.
Lige kun la rekomendo de la elekta komisiono ne reelekti Amri Wandel aperis en diskutoj en Libera Folio la suspekto, ke li estis maljuste preterpasita ĉar li estas israelano, sed ankaŭ la postulo, ke li devus publike distanciĝi de la agado de la israela registaro en Gazao por esti elektebla kiel estrarano. Ni petis lin komenti la temon.
”Publike mi vidis tiun kritikon nur en unu loko, nome la komentoj post la artikolo en Libera Folio, kaj nur de unu reaginto, kiu kaŝas sin malantaŭ la pseŭdonimo ’duonfidela’. Feliĉe, kiam oni atentigis min pri tiu ĉi komento, aliaj legintoj de LF jam estis reagintaj.”
Li laŭde mencias la reagon de Cyril Brosch, kiu skribis: ”Amri miascie ne estas iel politike aktiva en Israelo. Mi ne vidas kialon postuli de li esprimi iun ajn starpunkton pri sia registaro aŭ lando.”
Kiel indiko pri aktiva subteno de Amri Wandel al la agado de la israela registaro estis en la diskuto menciita lia artikolo pri okazaĵoj en Israelo, aperinta en la revuo Kontakto. Tiun kritikon Amri Wandel trovas nevalida:
”Tiu artikolo estis verkita laŭ la peto de la redaktoro de Kontakto, mallongan tempon post la atako de 7.10, kiam ankoraŭ ne ekzistis ’agado de la israela registaro’. Ĝi priskribas la etoson en Israelo reage al la tiam tute freŝa traŭmo de la kruela masakro farita de Hamas, kaj certe ne rilatas al la registaro aŭ al kio estis okazonta monatojn aŭ jarojn poste. Laŭ mi, la plej taŭga respondo al tiu kaj similaj politikaj provokoj estas la jam menciita citaĵo de Cyril Brosch.”
La finan decidon pri la kvanto de estraranoj kaj la konsisto de la nova estraro faros la komitato de UEA en Brno. Eĉ inter la komitatanoj ŝajnas regi konfuzo pri la elekta proceduro, kvankam ĝi estas klare difinita en la elekta regularo de la asocio.
Post la leteroj de la du nerekomenditaj kandidatoj almenaŭ du komitatanoj publike esprimis deziron, ke tiuj du plu restu kandidatoj. Tio havas nenian sencon, ĉar la rekomendo de la elekta komisiono estas nur rekomendo, kaj ĉiuj validaj kandidatoj plu restas validaj kaj elekteblaj. Eĉ, teorie eblas proponi novajn kandidatojn jam surloke, se restus vakaj postenoj en la estraro.
La komitato en Brno unue devos decidi kiom da estraranoj estu, minimume kvin kaj maksimume naŭ. Poste la komitatanoj sekrete voĉdonos, elektante el la listo de ĉiuj validaj kandidatoj maksimume la deciditan nombron. Do, se estos decidite, ke estu naŭ estraranoj, oni rajtos voĉdoni por maksimume naŭ kandidatoj.
Poste oni anoncos la finan nombron de voĉoj por ĉiu kandidato, kaj tiuj kun la plej multaj voĉoj estos elektitaj, kondiĉe ke ili ricevos minimume duonon el la validaj voĉoj. Se ne estus sufiĉe da kandidatoj, kiuj ricevas la subtenon de almenaŭ duono el la ĉeestantoj, eblos proponi tute novajn kandidatojn.
Plej kredeble estas, ke la komitato sekvos la rekomendon de la elekta komisiono pri la kvanto de estraranoj kaj pri la prezidanto. Povas tamen okazi, ke la bone konataj Wandel kaj Lo Jacomo allogos sufiĉe da subteno por preni la lokojn de iuj el la novaj, malpli konataj kandidatoj.
Estas rimarkinde, ke la elekta komisiono tute ne faris proponon pri novaj komitataj reviziantoj, kiuj samkiel la estraranoj devus esti elektitaj dum la Universala Kongreso. Laŭ la raporto de la elekta komisiono neniu kandidatis por posteno de revizianto, sed tio ne estas valida klarigo – estas la tasko de la elekta komisiono aktive serĉi kandidatojn.
Krome devus esti elektita komisiono pri financo, sed ĝi tute ne estas menciita en la raporto de la elekta komisiono. Eble ĝi estis forgesita.

Se Amri elektiĝos al la Estraro nepre UEA riparu siajn rilatojn kun la rusoj. La landa asocio en Israelo ja deklaris sin subtene al la israela flanko en la milito, sed la rusa ĉefdelegito perdis sian rolon pro tio ke ŝi ne kondamnis la rusan flankon en Ukrainio. En ĉiuj militoj la plimulto de la homoj subtenas sian propran flankon sen konsideri la argumentojn de la kontraŭa flanko. Estas tempo, ke UEA rekonu tiun situacion.
Hontu, Ian Phantom, pro viaj malkonvenaj komparoj de la terura neprovokita rusia agreso kontraŭ Ukrainio kaj la agoj de Israelo, kiuj celas defendi sian landon kontraŭ la neimagebla kruelega atako de la 7-a de oktobro 2023. Nur idioto aŭ plej malhonesta kaj malmorala ulo povas kompari tiajn aferojn. Vi evidente ne estas idioto.
Krome, viaj imperiismaj trajtoj malkaŝiĝas per via uzo de la vorto , per kiu vi nomas ĉiujn loĝantojn de la lando. Laŭ vi, oni devas bonigi rilatojn kun la rusoj, sed kio pri la aliaj etnoj? Mi memorigas, ke ekzistas la ĝusta vorto .
Laŭ mi la rusia kaj israela militaj agadoj estas nun (ne en 2023) pli-malpli kompareblaj, do ankaŭ mi devas akcepti viajn belajn nomojn por Ian.
Se vi devas akcepti, akceptu do. Bonŝance por vi viaj amikoj kaj parencoj, malkiel miaj, ne estas tuŝitaj de la milito en Israelo, bonŝance via frato (malkiel mia) ne estis kirurgo en israela malsanulejo kaj ne operaciis judajn viktimojn de pluraj palestinaj teroratakoj. Sidante en trankvila lando tiom simplas kondamni Israelon. Kondamnu do. Mi neniam diros eĉ unu vorton kontraŭ mia popolo, kiun minacas ekstermi teroristoj, kun kiuj simpatias malhonestaj kaj malmoralaj uloj. La popolo de Israelo vivas!
Minusu min pli aktive, samideanoj, eĉ pli aktive. Tio nur pli forte pruvas hipokritecon kaj stultecon de la okcidenta mondo. 🫶
Ĉu vi pensas ke ĉiuj minusintoj estas el la okcidenta mondo? Estu certa ke la sendiskriminacia buĉado de civiluloj fare de la israela armeo hororigas la tutan mondon, dum ĝuste en la okcidenta flanko estas homoj kaj registaroj kiuj pro historia kulposento kaj aliaj kialoj senkondiĉe apogas kaj helpadas Israelon, kion ajn ĝi faras.
Krome povus temi pri rusiaj esperantistoj kun kiuj, se mi bone memoras, vi ne havas la plej bonajn rilatojn.
Kun pluraj rusiaj esperantistoj mi havas bonajn rilatojn, feliĉe. Sed ne pri tio temas.
Tre karakterize estas ke neniu, nek ankaŭ vi, anonima Johano, mencias la senprecedencan buĉadon de la israelaj civiluloj, kiu okazis la 7.10.2023. Estas iom ĝene por vi ĝin mencii, mi komprenas, ja alie via teorio rompiĝus. Sed la buĉado bedaŭrinde okazis. Kaj ĉio sekvinta estas reago de la atakita (ne de atakinta) ŝtato.
”kaj ne operaciis judajn viktimojn de pluraj palestinaj teroratakoj”
Tion ni bedaŭras. Sed ĉu tio iel donas al Israelo senliman rajton murdi iun ajn?
”kontraŭ mia popolo, kiun minacas ekstermi teroristoj, kun kiuj simpatias malhonestaj kaj malmoralaj uloj”
Ni simpatias kun neniuj teroristoj. Pro la sama kialo ni ne simpatias kun genocida ŝtato.
”Sidante en trankvila lando tiom simplas kondamni Israelon”
Ni kondamnas Israelon ne pro nia trankvila sidado sed pro ĝia sangoplena murdado kaj buĉado. Alie ni ne kondamnus Israelon. Tiel simple.
Nenio nova en viaj vortoj, anonima Hans. La daŭrigo de la Holokaŭsto je la 7.10.2023 zorgigis kaj terurigis neniun “kondamnanton”. Sed tuj post kiam Israelo ekdefendis sin, ekis “kondamnoj”. Kie estis via kondamno de la sangoplena murdado kaj buĉado de la 7.10.2023? Kiel estas via kondamno de la irana celi detrui Israelon kiel ŝtato? Ĉu vi same kondamnas la usonan, britian kaj sovetian armeojn kaj nomas ties agojn genocido, kiuj defendis la mondon kontraŭ la NS-reĝimo kaj ekzemple komplete detruis Dresdenon? Atakanto atakas, defendanto defendas sin. Tiel simple.
Simpatii kun la mortaj judoj (el la holokaŭsta epoko) enorme pli facilas, ol subteni la judojn vivantajn kaj batalantajn por sia lando. Sed feliĉe Israelo reale ne bezonas subtenon de la hipokritaj fiuloj, kiuj kondamnas, ne komprenante, kio okazas. Tiel simple.
Aldone: memorigu kie estas decidite, ke Israelo estas “genocida ŝtato”. Sen tia indiko via komento estas nur antisemitaĵo (kio ĝi fakte reale estas). Tiel simple.
’memorigu kie estas decidite, ke Israelo estas “genocida ŝtato”’
Mi konscias, ke vi esta blindulo rifuzanta vidi, sed ekz. jen:Unuiĝintaj Nacioj: UN Special Committee finds Israel’s warfare methods in Gaza consistent with genocide, including use of starvation as weapon of warhttps://www.ohchr.org/en/press-releases/2024/11/un-special-committee-finds-israels-warfare-methods-gaza-consistent-genocide
Institute of Development Studies: It is genocide: Humanitarian law must be enforced in Gaza
https://www.ids.ac.uk/opinions/it-is-genocide-humanitarian-law-must-be-enforced-in-gaza/
Amnesty International: Amnesty International investigation concludes Israel is committing genocide against Palestinians in Gaza
https://www.amnesty.org/en/latest/news/2024/12/amnesty-international-concludes-israel-is-committing-genocide-against-palestinians-in-gaza/
The Times of Israel: Some pro-Israel advocates are now using words like ‘genocide’ to describe the Gaza warhttps://www.timesofisrael.com/some-pro-israel-advocates-are-now-using-words-like-genocide-to-describe-the-gaza-war/
subteni la judojn vivantajn kaj batalantajn por sia lando
Ĉu?
Historie temas pri koloniita lando de la palestinanoj, kaj tial ilia devo, kaj rajto laŭ internacia juro, estas rezisti tiun koloniadon.
Grigorii Arosev: ”memorigu kie estas decidite, ke Israelo estas “genocida ŝtato”. Sen tia indiko via komento estas nur antisemitaĵo”.
Kvankam nia kara Grigorii Arosev intertempe ŝajne malaperis, mi ne povas ne atentigi lin kaj similulojn pri jeno:
”Israeli organizations conclude Israel committing genocide against Palestinians in Gaza in another milestone for accountability efforts ”
https://www.amnesty.org/en/latest/news/2025/07/israel-opt-israeli-organizations-conclude-israel-committing-genocide-against-palestinians-in-gaza-in-another-milestone-for-accountability-efforts/
Ĉu Arosev kaj similuloj bezonas pli da indikoj aŭ ankaŭ tiuj israelaj organizoj estas ”antisemitaj”?
Via frato faras laŭdindan agadon helpante viktimojn kaj same estas laŭdindaj kaj subtenindaj ĉiuj kuracistoj kiuj helpas en konfliktoj. Estu feliĉa ke li faras tion en moderne ekipita kaj bone protektita malsanulejo. Imagu kiel vi fartus se lia malsanulejo estus bombardita aŭ se ambulanco per kiu li iris preni vunditojn estus alpafita. Tio okazas al liaj kolegoj en Gazao, kiuj krome devas barakti sen medikamentoj kaj ekipaĵoj ĉar Israelo blokas ilin.
De kie vi tiris tiun informon? La rusia ĉefdelegito laŭ mia memoro perdis sian postenon pro publika vorta atako kontraŭ la latva ĉefdelegito.
(Pardonu min pro la misskribo Phantom, tion mi bedaŭras.)
Se François elektiĝos eble la Estraro rekonsiderus la vendon de la roterdama domo. Se mi estus en tiu situacio mi kunvokus kunvenon kun la dommakleristo por taksi la eblecojn. Mi mem estis dubema pri la neceso vendi la domon, konsiderante ke la financa krizo ŝuldiĝas al la manko de atento al la landaj asocioj kaj kuraĝigo de novaj membroj. Pli bona komunikado kun la landaj asocioj kaj kun la ĉefdelegitoj (kiuj estas reprezentantoj de UEA en la landoj) estas nepre necesa. Reenkonduko de leterpaĝo en Esperanto jam komenciĝis (per unu letero). La misio de Esperanto estu ŝanĝita por speguli la rolon de la revuo por reprezenti ĉiujn vidpunktojn de UEA, ne nur tiujn de la Estraro.
”Reenkonduko de leterpaĝo en Esperanto jam komenciĝis (per unu letero).”
Dankon, Ian, ke vi atentigis pri la neceso de reagoj en la revuo. La malapero de tiu rubriko estis unu el la eroj en mia analizo pri la revuo en Libera Folio en novembro 2023. Mi citas el ĝi:
”Laŭ la redaktopolitika dokumento la revuo devas provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj diskutoj, unuavice pri la agado de UEA, duavice pri aliaj movadaj temoj.
Tamen, diskuto mankas. Fojfoje aperas tekstoj, kiuj povus naski komentojn, sed tiuj ne venas. Ĉar reagoj ne aperas, oni konkludas, ke ili eĉ ne estas atendataj. Interaktiveco do mankas. Iam la revuo havis viglan rubrikon Reagoj, kun mallongaj kontribuoj ne nur pri aperintaj artikoloj sed pri diversaj aliaj aferoj. Tiu rubriko malaperis.”
Unu hirundo printempon ne alportas, sed ni esperu.
La grandaj sukcesoj kaj atingoj de UEA certe subtenas la ideon re-elekti la malnovajn estraranojn, ĉu ne?
Cetere, la manko de kandidatoj por iuj roloj, kaj la forgesemo pri kelkaj kernaj aferoj, en si mem donas ian klaran mesaĝon.
Kaj mi kredas, ke UEA bezonas “Komisionon pri la Post-Efikoj de Duolingo”, kaj “Komisionon pri la Efikoj de Arta Intelekto”. Mi ne aparte esperas, ke io tia okazos.
Lee
Wandel: ”Tiu artikolo estis verkita laŭ la peto de la redaktoro de Kontakto, mallongan tempon post la atako de 7.10, kiam ankoraŭ ne ekzistis ’agado de la israela registaro’. Ĝi priskribas la etoson en Israelo reage al la tiam tute freŝa traŭmo [tiele]”.
Nu, oni povas kompreni kaj eĉ akcepti, ke tiam la situacio kaj la opinio estis aliaj: eble oni ne nepre kulpigu homon pro vortoj de antaŭ jaroj – ĉiu el ni verŝajne foje miras relegante siajn iamajn vortojn.
Jes, tuj post la traŭmato la sinteno kaj la opinio ne nepre estis objektivaj. Sed kio pri NUN? Demandita de LF Wandel maltrafis belan okazon por klarigi sian NUNAN opinion kaj diri ion kiel ”Kompreneble nun mi vidas la aferojn alie kaj ne konsentas kun la buĉado [aŭ agado, se li volas esti diplomatia] de la israela registaro”. Sed tion li lerte evitas.
Ĉu ni bezonas majstran detektivon por malkaŝi al ni la kialon?
Jen kial Wandel (nun mi aldonus: kaj Arosev) devus esti eksigitaj el UEA:
https://jorgecice.blogspot.com/2024/04/la-senlima-okupacio.html
En la komitata retejo (https://groups.io/g/komitato-de-uea/messages) kelkaj kandidatoj al estraraneco (ĉefe tiuj, kiuj jam estas estraranoj aŭ komitatanoj kaj tial havas senperan aliron al la retejo) komencis disvendi siajn intajn atingojn kaj distrumpeti siajn ontajn celojn.
Eble pliaj kandidatoj devus fari same: alie la danĝero estas granda, ke elektantaj komitatanoj, malcertaj pri sia voĉdono, simple voĉdonos por tiuj, “kies nomojn ili ofte vidis”.
Se vi ne estas jama estrarano aŭ komitatano, vi devos peti iun estraranon aŭ komitatanon peri vian mesaĝon.