La nuna estraro de UEA estas la plej nerespondema dum la pli ol 20-jara historio de Libera Folio – nur en esceptaj okazoj ni ricevis ajnan reagon al niaj demandoj. La sekva estraro ankoraŭ ne estas elektita, sed la kandidatoj jam sekvas la saman praktikon. El la naŭ kandidatoj nur unu respondis al demandoj senditaj de Libera Folio.

La 6-an de julio ni sendis mesaĝon al ĉiuj naŭ personoj, kiuj estas proponataj de la elekta komisiono de UEA kiel anoj de la sekva estraro de UEA. Formale la elekto okazos dum la Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, sed kredeble ili ĉiuj eniros la novan estraron. Por la posteno de prezidanto estas nur unu kandidato: la nuna vicprezidanto Fernando Maia.
El la naŭ personoj reagis nur tri – du por diri, ke ili ne volas aŭ povas respondi demandojn antaŭ la elekto. Veran respondon sendis nur Seán Ó Riain, irlanda diplomato kaj la nuna prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu estas proponata por la posteno de vicprezidanto.
Al Seán Ó Riain ni demandis, kiel li vidas la estontecon de la libroservo kaj la Centra Oficejo, kaj kion li volus ŝanĝi en la kampo de eksteraj rilatoj, kiu estos lia ĉefa respondeco. Al la unua parto de la demando li ne respondis.
– Se mi estos elektita, mi ŝatus koncentriĝi pri mia ĉefa respondeco, eksteraj rilatoj, li diris.
Li listigis siajn tri ĉefajn prioritatojn tiukampe. La unua el tiuj estas instigi kaj helpi la landajn asociojn peti oficialan akcepton de Esperanto kiel parto de la nemateria kultura heredaĵo de la koncerna lando.
– Kiel vi scias, Pollando (2014) kaj Kroatio (2019) jam sukcesis fari tion, kaj pro tio la sinteno de la Eŭropa Komisiono al Esperanto jam ŝanĝiĝis pozitive, li komentas.
Lia dua prioritato estas instigi landajn asociojn kaj lokajn grupojn proponi al lernejoj mallongajn kursojn de Esperanto laŭ la plano Multlingva akcelilo, por rapidigi lernadon de aliaj lingvoj kaj fortigi plurlingvecon. Trie, li volus instigi esperantistojn proponi la Eŭropan himnon en Esperanto al neesperantistaj korusoj por tiel diskonigi Esperanton.
Krome reagis al nia demando Jérémie Sabiyumva kaj Zdravka Boytcheva (Bojĉeva), kiuj tamen ne deziris respondi al demandoj.
Al Zdravka Boytcheva ni demandis, kion ŝi opinias pri la nuna stato de la revuo Esperanto kaj ĉu ŝi vidas perspektivojn por evoluigo tiukampe, ĉar tio laŭ la propono de la elekta komisiono estos unu el ŝiaj ĉefaj respondecoj. Laŭ ŝi tamen ankoraŭ estas tro frue ion diri:
– Unue, ni atendu por vidi kio okazos dum la kongreso kaj kion decidos la Komitato.
Libera Folio: Ĉu ne tamen estus bone diri ion pri viaj planoj nun, por ke la komitato sciu, por kio ĝi voĉdonas?
– Por mi estas vere tro frue. Ĉio por la momento estas nur propono, kaj la kandidatiĝo kaj la laborkampoj.
Jérémie Sabiyumva estis la sola el la nunaj estraranoj, kiuj entute reagis al la mesaĝo de Libera Folio. Samkiel Zdravka Boytcheva, ankaŭ li tamen ne volis respondi al niaj demandoj.
– Mi bedaŭrinde ne povas nun respondi, mi certe respondos al vi post la elektiĝo.
Libera Folio: Ĉu ne estus pli bone respondi nun, por ke la komitatanoj sciu, por kio ili voĉdonas?
– Mi komprenas, sed mi nun estas tre okupita kun mia vojaĝo al Kanado, kaj mi ne certas ĉu dum la Dulanda kongreso mi havos tempon.
La ceteraj ses kandidatoj rekomendataj de la elekta komisiono neniel respondis al la demandoj de Libera Folio. Du el ili tamen elpaŝis en la komitata diskutejo: Fernando Maia, kiun la elekta komisiono rekomendas por la posteno de prezidanto, kaj Amri Wandel, kies reelekton la elekta komisiono ne rekomendas, sed kiu evidente pretus akcepti la postenon de prezidanto.
Fernando Maia dankis pro la fido de la elekta komisiono, sed atentigis, ke pri lia elekto kiel prezidanto decidos la komitato:
– Plej grave estas konscii, ke nenio estas antaŭdifinita. La afero difiniĝos en nia sabata kunsido en Brno kaj nur difiniĝos per la voĉo de la komitatanoj – kiuj estas plenliberaj voĉdoni, memstare kaj sendepende. La raporto de la EK estas laŭ niaj regularoj konsilo – valorega, ĉar veninta de sperta teamo – sed ĝi ne estas definitiva decido, kompreneble.
Amri Wandel siavice atentigis, ke li estas disponebla por la posteno de prezidanto:
– Mi ne konas la konsiderojn de la Elekta Komisiono por ne proponi duan kandidaton, des pli ke en mia sinprezento en la raporto mi skribis ke principe mi povos laŭbezone plenumi tiun rolon.
Krom tiuj deklaroj, neniu diskuto pri la elekto de nova estraro okazis en la komitata retpoŝta listo.

Demando de Libera Folio
Saluton, kaj gratulon pro la nomumo por la nova estraro. Ĉu vi bonvolus en kelkaj frazoj (maksimume 1.000 tajposcpacoj, sed volonte malpli) rakonti, kion vi unuavice volas atingi dum la mandatperiodo, se elektita. Precipe interese estus scii, kiel vi vidas la nunan financan situacion de UEA kaj la ekonomiajn perspektivojn de la asocio, ĉar tio estos unu el viaj ĉefaj respondecoj. Scivole…
Estimata Sinjoro Ĉefredaktoro,
dankon pro via letero kaj pro la gratulo. Cetere, temas ankaŭ pri mia nomumo kiel komitatano A de HEA.
Inter 2022 kaj 2025 la financoj de UEA troviĝas, unuflanke, en bonaj manoj; la Komitato tre skrupule traktis la bilancojn kaj la buĝetojn kaj ilian plenumadon. Laŭ mia opinio, ĝi sufiĉe trankvilige bone konas la situacion, kiu en la lastaj jaroj pliboniĝis. Kompreneble, la financoj ne signifas nur la buĝetojn, kaj ni ne havas kialon malstreĉiĝi ( nek aparte maltrankviliĝi ) – mi pensas, ke tio estas klare por ĉiuj.
Laŭ miaj esperoj mi povos fari venontjare ankaŭ tiajn specojn de analizoj kiajn faras financaj institucioj pri siaj klientoj. Mi plenumos miajn taskojn laŭ la priskribo de la taskoj kaj laŭ la komisioj de la Prezidanto kaj de la Komitato, kun plena konservado de mia sendependeco kaj integreco, sed samtempe ankaŭ kun plena lojaleco.
Mi samtempe ne volas esti ŝarĝo por la financa fako pli ol neeviteble necesas; mi deziras kunlabori kun ĝi en kunordigita maniero. Pri Financoj tiuj kaj tiaj estas miaj planoj kaj defioj se mi estos elektita de la Komitato. Mi ankoraŭ devas fini du projektojn antaŭe. Libroeldono: Poezio kiu kunligas, kaj mi devas reverki la konkursaĵon por la titolo Kultura heredaĵo de Hungario : la temo estas Budapeŝta Skolo. Mi partoprenis la tutan programon de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, alvenis hejmen hieraŭ kaj preparas min al la hodiaŭa Asembleo de EEU. Kun respekto, amike István Szabolcs
Demandu al ĉiuj kandidatoj: Kial vi kandidatiĝis (1) por la Komitato de UEA, kaj (2) por la Estraro de UEA? Se ili ne kontentige respondas al tiu demando la homoj ne voĉdonu por ili.
Laŭ la artikolo, la raporto de la Elekta Komisiono kaj la (ne)respondo de multaj kandidatoj oni facile ricevas la impreson, ke homoj unue kandidatas kaj nur poste cerbumas, kial ili entute kandidatis.
Aliflanke, ofte en ideaj organizaĵoj oni devas iom persvadi membrojn oferi sian tempon kaj servi certan tempon en gvidaj postenoj. Tiam ili ne elpaŝas kun programaj deklaroj sed nur konsentas kandidati pro sia devosento.
Nu jes, sed la fina rezulto estas tio, ke homoj ne vere pripensintaj siajn agojn alprenas tiujn rolojn kaj poste pentas aŭ mise faras. Ne pro maltaŭgo, sed pro simpla nescio, al kio ili diris jes.
Imagu, ke al demandoj de voĉdonontoj kaj ĵurnalistoj pri iliaj celoj parlamentanaj kandidatoj reagus, ke ili povos respondi nu, se ili estos elektitaj. Vere, UEA fariĝis inversa mondo.
Ĉi-foje la elekto de la estraro ŝajne ne estos simpla formalaĵo: la du nunaj estraranoj repudiitaj de la elekta komisiono (Wandel kaj Lo Jacomo) ne intencas digne rezigni kaj senbatale retiriĝi, sed aperos por ricevi de la komitato siajn pravajn aŭ malpravajn voĉojn. Aŭ nevoĉojn. Legu iliajn komentojn kaj pravigojn en la komitata listo. Kiu venkos? Do nun la komitato ne povos blinde kaj senzorge voĉdoni, sed devos DECIDI ion. Iu menciis en LF la “novan sangon”, kiun alportos al la prezidanteco la nuna vicprezidanto Maia – malgraŭ jama sepjara estraraneco. Laŭ la sama logiko ankaŭ la proskribitaj kandidatoj verŝajne povas esti konsiderataj nova sango.
Estus interese scii, kiel funkcias la elekto: ĉu oni voĉdonas por ĉiu kandidato unuope? Kun aŭ sen fako? Ĉu la fakoj, kiujn oni jam atribuis al ontaj estraranoj, havas ian sencon, t.e. oni “elektas kandidaton X rekte por fako Y”? Aŭ ĉu oni “elektas kandidaton X” kaj al tiu poste la prezidanto/estraro atribuos fakon?
Lau la artikolo unu el la demanditoj respondis: “… mi ne certas ĉu dum la Dulanda kongreso mi havos tempon.”
Ghojfakt’: Unu rezulto de tiu kongreso estas plia manifesto, chi-foje tiu de Toronto.
Shajnas, ke lastatempe okazas io, kiel konkurso pri farado de manifestoj: fare de TEJO kun tiu de Shventojo, fare de la administranto de Mia Vivo kun tiu de La Mondpopolo kaj fare de Duland-kongresanoj kun la supre menciita.