Ĉu Esperanto estas lingvo sen historio kaj kulturo? Ĉu Esperanto fiaskis, aŭ ĉu male ĝi jam sukcesis? En vidpunkta artikolo Liu Xiaozhe pripensas, kion povas fari la Esperantista komunumo por adaptiĝi al la aktuala mondo.

En certa amplekso kaj grado, Esperanto sukcesis. Tamen ĝi ne fariĝos ĉies dua lingvo por ĉiuj homoj, kiel revis la iniciatinto Zamenhof. Plej multaj homoj en la mondo tute ne zorgas pri lingvaj problemoj. Sufiĉas por ili nur la denaska lingvo. Sub la premo de potencaj lingvoj, Esperanto restos kiel minoritata lingvo kaj hobio de malmultaj homoj. Sed kiel komunikilo, Esperanto ludos neanstataŭeblan rolon en internacia ne-registara kontaktado dum longa historia epoko estontece, pro la vasta dissemiĝo de esperantistoj en la tuta mondo.
Realiĝas ne ĉiuj belaj idealoj. Pasis jam pli ol 130 jaroj post la apero de Esperanto, dume okazis en la mondo grandegaj ŝanĝiĝoj en socio, politiko, ekonomio, scienco, tekniko kaj aliaj flankoj, pro kio Esperanto jam ne plu havas ŝancon fariĝi ĉies dua lingvo. Esperantistoj devas akcepti la realon, forlasante nerealisman iluzion, kaj denove ekzameni Esperanton, revizii la celon kaj strategion de la Esperanto-movado, adaptiĝante al la aktuala situacio.
Propagandante Esperanton, oni devas forlasi la tro idealisman atendon, ke Esperanto fariĝu la dua lingvo por ĉiu. Prezentante Esperanton al neesperantistoj, apud ĝia interna ideo, pli multe emfazu kaj montru ĝiajn praktikajn valorojn, nome ĝian specialan rolon en internacia komunikado, gravan rolon por protekti diversecojn de lingvo kaj kulturo, rolon doni al ordinaraj homoj kapablon komunikiĝi trans landlimoj kaj forigi la baron de etnaj lingvoj.
Propagandu Esperanton laŭ realo kaj fakto. Kompare kun naciaj lingvoj, Esperanto estas vere simpla kaj facile lernebla. Sed multaj esperantistoj troigas tiun facilecon. Ili ŝatas diri, ke Tolstoj ellernis Esperanton en 2 horoj, kaj iuj ellernis Esperanton en 7 tagoj. Tiuj ekzemploj estas sensencaĵoj por ordinaraj homoj, ĉar plejparto de lernantoj ne ellernas Esperanton eĉ en 70 tagoj! Se esperantistoj daŭre propagandos Esperanton en tia maniero, oni dubos la honestecon de esperantistoj, kaj komencantoj, kiuj ne ellernas Esperanton en mallonga tempo, dubos sian lernan kapablon kaj forlasos Esperanton pro deprimiĝo.
Propagandu Esperanton per agado, sed ne nur lingve. Esperantistoj mem persistu uzi tiun lingvon por montri ĝian rolon en internacia komunikado. Vidante ke Esperanto estas efika ilo por komunikiĝi kun homoj de aliaj etnoj aŭ homoj en aliaj landoj, iuj interesiĝos kaj plue provos tiun lingvon.
Propagando de Esperanto certe estas necesa. Propagando donas al la homoj ŝancon koni Esperanton kaj eblon interesiĝi pri tiu lingvo. Sed ĉesu paroli, se aliaj ne interesiĝas. Ne babilu senĉese, ĉar oni abomenas senĉesan paroladon kaj troan reklamon, kiun ofte faras piaj sed tro entuziasmaj religianoj. Ne seniluziiĝu pro la indiferenteco kaj rifuzo de aliaj. En la mondo estas neniu afero, kiu povas interesi ĉiujn. La plej efika propagando estas lerni kaj uzi Esperanton. Vidinte, ke Esperanto estas utila, latentaj interesatoj probable lernos ĝin. Influu aliajn per niaj agoj, ne nur per buŝa reklamo. Oni ofte konsilas al iuj kredantoj: Ne nur reklamu, ke via religio estas pacema, sed agu pace!
En la aplikado de Esperanto, esperantistoj pli atentu kaj zorgu la praktikan efikecon de tiu lingvo, kaj efektive montru la utilecon de Esperanto en la internacia komunikado. La speciala interna idealo de lingvo Esperanto estas ligilo de sento inter esperantistoj, kiu proksimigas la rilaton inter esperantistoj, ĉu samlandaj ĉu diverslandaj. Sed multaj esperantistoj preferas enlandajn kontaktojn al la internaciaj, kaj iuj eĉ kontaktas esperantistojn nur en siaj propraj landoj, neniam uzas Esperanton por internacia kontakto pro tio, ke enlanda kontaktado estas pli facila kaj pli malmultekosta.
Hodiaŭ Interreto jam estas vaste uzata, kaj kontakta kosto per la reto tendencas al nulo, dume multaj esperantistoj ankoraŭ interkomunikiĝas nur kun samideanoj en sia lando. Lerninte Esperanton, ili ne uzas tiun lingvon per kompreni popolojn en aliaj landoj, ne observas la sociojn de aliaj landoj, ne lernas modernajn sciencon kaj teknikon, ne perceptas modernajn konceptojn, sed komunikiĝas nur kun samlandaj samideanoj, legas nur Esperantajn literaturojn tradukitajn el siaj naciaj lingvoj, foliumas novaĵojn en Esperanto nur tradukitajn el siaj propraj landoj. Tio estas senefika socia agado, se konsideri la komencan celon de Esperanto, la internacia helpa lingvo, kaj estas senutila malŝpareco, konsidere al la tempo kaj energio elspezitaj por la lernado.
Esperantistoj devas aktivi en internaciaj agadoj, plene utiligante la lernitan lingvon, vaste kontakti kaj komunikiĝi kun popoloj el diversaj landoj per Esperanto. Tio maksimumigas la valoron de la lingvo Esperanto.
Laste, sed plej grave, esperantistoj devas eliri el sia fermita rondo, malfermi la pordon al neesperantistoj, kaj aktive integriĝi en la ekstera socio. Esperantistoj helpu aliajn homojn kaj organizaĵojn transpaŝi la lingvan baron por trans-landlimaj internaciaj interŝanĝoj ĉe diversaj flankoj.
Esperantistoj ĉiam fervoras por propagandi la lingvon, sed kiam ili parolas la lingvon por internacia kontakto, kio estas bona ŝanco montri la utilecon de Esperanto, ili preskaŭ neniam invitas la eksteran publikon partopreni en siaj aranĝoj, kaj ili mem malofte partoprenas neesperantajn aranĝojn kun personeco de esperantisto. La esperantistaro ŝajnas esti fermita grupo de idealistoj, kiuj volas nur amuzi kaj ĝojigi sin mem.
La Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas ĉiujare somere en diversaj landoj, estas grandioza evento de la internacia Esperanta komunumo. Miloj da esperantistoj el la tuta mondo kunvenas, kaj dum semajno ili ĝuas la kuneston, parolante la saman lingvon, aranĝante diversajn distraĵojn kaj akademiajn konferencojn. Esperantistoj ebriiĝas en tiu Esperanta etoso, fieras pri tio, ke la kongreso estas la sola internacia konferenco sen tradukistoj en la mondo. Sed ili neniam konsideras inviti neesperantistojn partopreni en tiu aranĝo, kio perdigas la ŝancon, ke ordinaraj homoj spertu la rolon kaj magion de tiu lingvo.
Esperantistoj estas dissemitaj ĉe diversaj profesioj kun diversaj interesoj kaj hobioj. Ili fondis multajn organizaĵojn laŭ interesoj por ordigi la agadojn. Nuntempe estas pli ol 60 internaciaj esperantaj asocioj kunlaborantaj kun la Universalaj Esperanto-Asocio. Sed ili ne konsideris akcepti neesperantistajn membrojn.
Esperantistoj devas fokusi la atenton al la granda publiko. Profitu de Esperanto ne nur esperantistoj, sed ankaŭ aliaj homoj. Tio samtempe estas efika vojo propagandi Esperanton al la publiko.
Oni povas aldoni neesperantajn enhavojn al translandaj Esperantaj agadoj kiel la Universala Kongreso de Esperanto, en kiuj oni akceptas neesperantistojn, kun Esperanta traduka servo al la publiko. Tio donos al homoj, kiuj parolas nur la gepatran lingvon, okazon kontakti aliajn homojn kun diversaj pensoj kaj kulturoj. Samtempe tio montros al la publiko la valoron de Esperanto, kaj pligrandigos la influon de Esperanto.
Fakaj asocioj de Esperanto povas aliĝi al aliaj internaciaj fakaj asocioj, kaj membroj de fakaj Esperantaj asocioj povas aliĝi al landaj aŭ lokaj rilataj fakaj asocioj en personeco de esperantisto. En tiuj neesperantaj asocioj esperantistoj povas helpi la asociojn kontakti alilandajn asociojn kun sama intereso per la lingvo Esperanto.
Okazigonte Esperantajn aranĝojn, en kiuj estas alilandaj partoprenantoj, Esperantaj asocioj kaj kluboj povas antaŭ-anonci en lokaj retejoj aŭ komunikiloj informojn por altiri kaj bonvenigi lokajn ordinarajn homojn, kiuj ne kapablas paroli fremdajn lingvojn, ke ili povas kontakti eksterlandajn gastojn kun diversaj kulturoj.
Vizitante alilande, esperantistoj kontaktu ne nur lokajn esperantistojn. Ili povas kontakti la lokan socion per interesaj temoj, dum kio lokaj esperantistoj servu pri lingva traduko, por ke la publiko perceptu utilecon de Esperanto.
Malferminte la pordon de la Esperanta rondo, certe esperantistoj trovos ankaŭ aliajn manierojn, per kiuj Esperanto pli logas la publikon, kaj aliajn vojojn, per kiuj Esperanto efike ludos rolon en la nuna mondo.
Lingvo estas ponto, kaj plue Esperanto estas ponto de amikeco kaj komunikado. Tiu ponto estas desegnita de doktoro Zamenhof, kaj kune konstruita kaj prizorgita de esperantistoj en la tuta mondo dum pli ol 100 jaroj.
Sed sur tiu ĉi ponto, transiru ne nur Esperanto-parolantoj, sed ankaŭ aliaj, pli multaj homoj. Esperantistoj devas helpi homojn transpasi la lingvan muron, por ke ili povu rigardi kaj iri al la pli vasta mondo!
Liu Xiaozhe (Solis)
La konata ĉina esperantisto Liu Xiaozhe (Solis) pli amplekse prezentis siajn vidpunktojn en la longa artikolo Esperanto: Historio kaj Kulturo, Fiasko kaj Atingo, Realo kaj Estonteco. Ĉi tiu teksto estas la konkluda, lasta parto de tiu artikolo.

Bonvolu diri pri tiu ĉi propono pli detale.
Kiel mi invitus mian konaton al E-a aranĝo? Per kiaj vortoj? Ekz. “Venu kun mi, tie vi ĝuos ion, nenion komprenante?”, “Ekvidu mem, ke/kiel diverslingvaj homoj interkompreniĝas en tria lingvo”, “Certiĝu, ke internacia lingvo vere ekzistas, ke homoj povas kontakti per artefarita lingvo”.
Kio estas dum Universala aŭ Junulara kongreso tiel alloga por fremdulo, ke mi povu varbi per ĝi: ĉu koncertoj, ekskursoj, ludoj, librobutiko, libera praktikado de lingvo?
Ĝenerale tio estas bona artikolo, dankon!
“Tiuj ekzemploj estas sensencaĵoj por ordinaraj homoj, ĉar plejparto de lernantoj ne ellernas Esperanton eĉ en 70 tagoj!”
Foje eĉ ne en 70 jaroj.
Estas evidente ke la aŭtoro loĝas en granda lando kun malmulte da enmigrado. En lia menso la eksterlando situas tre malproksime. En Eŭropo ni ne havas la privilegion povi rigardi la mondon tiamaniere. Sed ankaŭ ĉi tie la nacia neŭtraleco ankoraŭ estas iom ekstrema pozicio. Kaj ligi nacian neŭtralecon kun Esperanto estas aparte malfacile, ĉar unuflanke: Se la problemo estas komunikado, kial ĝi ne estas jam konvene solviĝanta per la Angla kiel ĉies unua kaj sola lingvo de la estonteco? Kaj aliflanke: Se la disvastigo de Esperanto efektive solvas iun socian problemon kaj ne estas nur individua hobio, kiel tio rilatas al sekurigo de la monda lingvodiverseco? Dum ni ne havas klarajn kaj komunajn respondojn al tiuj du demandoj, ne estas strange se la Movado ne havas multe da memfido.
“Fakaj asocioj de Esperanto povas aliĝi al aliaj internaciaj fakaj asocioj . . . ”
Interesus min vidi aktualan liston de “fakaj asocioj de Esperanto”. Kiel statas la asocian funkcion de Esperanto-fervojistoj, -medicinistoj, -stenografiistoj, -filatelistoj, -ŝakludantoj, -blinduloj, -protestantoj, ktp?
En unu el miaj plej fruaj lernolibroj, “Esperanto, The World Interlanguage” (Esperanto, la Monda Interlingvo), tuta granda ĉapitro listigas tiajn fakajn asociojn. Mi kredas, ke preskaŭ neniuj daŭre ekzistas.
Intertempe aperis Interreto, aŭtomataj tradukiloj, kaj AI-maŝinoj, kiuj efektive mortigas ian emon lerni lingvon por la plejmulto.
Esperanto daŭre havas sian lokon en la mondo, sed ĝi estas “niĉa” intereso por du grupoj: lingvoludantoj, kaj tiuj kiuj iugrade komprenas la sintenon de la Interna Ideo.
”Tamen ĝi ne fariĝos ĉies dua lingvo por ĉiuj homoj, kiel revis la iniciatinto Zamenhof. Plej multaj homoj en la mondo tute ne zorgas pri lingvaj problemoj. Sufiĉas por ili nur la denaska lingvo.” – La denaska lingvo sola sufiĉas ĉefe interne de grandaj relative unulingvaj landoj, sed ne en Eŭropo, Afriko aŭ Barato. Sed la problemo ja estas ne tio, ke multaj homoj ne bezonas duan lingvon, sed tio, ke tiuj kiuj bezonas, elektas alian lingvon ol Esperanton. Ĉiuokaze, estas interese, ke 45 jarojn post la Manifesto de Raŭmo – kiun oni ja povas interpreti multmaniere sed kies ĉefa mesaĝo estis klara – oni ankoraŭ aperas iom radikala dirante, ke Esperanto ne fsriĝos ĉies dua lingvo. Mi ne deziras subtaksi la bonajn ideojn en la artikolo, sed mi miras pro tio, ke dum jardekoj revenas la samaj temoj sen multa progreso.
“La esperantistaro ŝajnas esti fermita grupo de idealistoj, kiuj volas nur amuzi kaj ĝojigi sin mem“. Tion mi spertis en iuj esperanto-grupoj en Telegram, sed ankaŭ en la pure esperantista socia retejo MiaVivo. Ankaŭ la revuo Esperanto (UEA) informas ĉefe pri renkontiĝoj inter esperantistoj. Tro malofte estiĝas projektoj en kiuj oni uzas Esperanton. Ili tamen ekzistas sed restas sufiĉe nekonataj pro manko de regula mencio en retejoj kaj Esperanto-revuoj, ĉar tiuj preferas pagigi por anoncoj utilaj al la progreso de Esperanto.
Se Esperanto havas ŝancon denove pli prosperi ĝi bezonas pli da ‘ambasadoroj’ t.e. homoj jam sufiĉe famaj kiuj scipovas la lingvon aŭ almenaŭ helpas atentigi pri ĝiaj valoroj. Oni vidas ke progresemaj ideoj nuntempe disvastiĝas per tn. ‘influistoj‘ (personoj kun multegaj sekvantoj en sociaj retejoj) sed la plimulto inter ni ne estas tiom influaj.
Badaurinde Esperanto jam delonge ne kontentigas, ne nur miajn vivocelojn kaj interesojn. La UK-oj estas iom hazardaj kunvenoj de eksaj gejunuloj, IKU-hazardaj prelegetoj pri diversaj temoj, literaturon mi preferas legi en kelkaj aliaj lingvoj… Iam mi provis instrui kaj konvinki homojn uzadi Esperanton. Jam delonge mi ne plu faras tion. Nu fojfoje mi legas iun rakonton au libron, sed mi ne memoras, kiam mi lernis ion valoran per Esperanto!
Dankon pro la bonega artikolo. Ĝi tre kongruas kun miaj propraj ideoj koncerne endan disvolviĝon de la Esperanto-komunumo.
Tamen, mi neniam povis kompreni pesimismon, kiun oni nemalofte montras koncerne estontecon de la lingvo. Miavide, ankoraŭ neniam en la historio de Esperanto estis cirkonstancoj tiom favoraj al ĝi kiel nuntempe. Kaj tio, kion oni kutime nomas ”La Fina Venko” — grandskala disvastiĝo de ĝi kaj enradikiĝo en rolo de unu el la ĉefaj kaj, en perspektivo, ĉefa rimedo de internacia komunikado — estas afero tute realigebla. Se oni agos diligente kaj kun efika plano, oni povos atingi tion dum kelk jardekoj. Tian planon mi ellaboras jam delonge kaj, espereble, en proksima estonto mi prezentos ĝin publike.
Bone dirite! Tio tre trafe priskribas efikon, kiun faras al ni troviĝo en la Esperanta medio. Tamen ja vera laboro por Esperanto bezonas diligentan, longedaŭran, konstantan, celkonscian penadon. Ĉu homoj ebriaj kapablas fari ĝin efike? Eble, en tio ni serĉu kialojn de la aktualaj problemoj niaj?
Ĝuste tion mi parolas jam longan tempon kaj skribis pri tio en Libera Folio ankoraŭ en 2019. La plej promesoplena agado nuntempe estas multlingvaj projektoj, kiuj uzas Esperanton kiel pontolingvon por liveri informon al publiko en diversaj landoj en lingvoj naciaj. Nur tiumaniere ni povos akiri influon al kvanto da homoj sufiĉe granda por ke oni atentu la lingvon serioze.
“La plej promesoplena agado nuntempe estas multlingvaj projektoj, kiuj uzas Esperanton kiel pontolingvon por liveri informon al publiko en diversaj landoj en lingvoj naciaj.”
Kiaj estas tiuj multlingvaj projektoj kun Esperanto kiel pontolingvo? Kaj kial oni bezonus ĝuste tian, se jam ekzistas teknikaj iloj, kiel ChatGPT, kiuj regas Esperanton pli bone ol multaj homoj? Tiaj iloj funkcias ne nur kun Esperanto, sed ankaŭ kun dekoj da aliaj lingvoj. Kial do entute necesus pontolingvo (Esperanto aŭ iu alia) por liveri informojn al la publiko en diversaj naciaj lingvoj?
Ili povas esti diversspecaj. Plej evidenta niĉo por ili, de kiu endas komenci, estas jena: ekzistas multe da bonkvalita informa materialo, kiu povus esti interesa por homoj el diversaj landoj, tamen tiuj ne havas ŝancon renkonti ĝin — pro la lingva bariero kaj pro tio, ke ĝi perdiĝos en la informa maro, kiu tiujn ĉirkaŭas. Se oni kolektos tian materialon kaj liveros ĝin rekte al la potencialaj konsumantoj en ilia gepatra lingvo, tiuj certe prenos ĝin volonte. AI malmulte povas helpi en tia afero, ĉar plejparte tio estas laboro redaktista, kiun AI (ankoraŭ) ne povas fari.
Jen ekzemplo de konkreta temo por tio: en Jutubo kaj aliaj videoservoj troveblas multe da bona animacio, spektebla sen traduko. Tamen plejparto de ĝi ne videblas tutmonde, ĉar se nomo kaj priskribo de filmo en Jutubo estas en certa nacia lingvo, ĝi malprobable estos rekomendita al alilingvaj spektantoj. Ni imagu, ke Esperantistoj kreis multlingvan retejon, en kiu ili kolektas tian animacion — ĉiu partoprenanto aldonas informon pri filmoj en lia gepatra lingvo. Ĉu tia iniciato estos utila? Eksterdube, jes: multe da homoj ŝatas animacion kaj ili taksos la projekton pozitive. Ĉu ĝi plibonigos publikan bildon de Esperanto? Ankaŭ jes, ĉar ĝi montros, ke la lingvo servas al multaj homoj, kiuj eĉ ne bezonas posedi ĝin. Ĉu oni jam kreis ion similan per AI? Nu, almenaŭ mi ne renkontis tian.
Jam ekzistas projekto Tubaro. Se ghi ankorau ne sufiche efektivigas viajn ideojn de ekzemple multlingva retejo (kiujn mi cetere ne komprenas), Tubaro certe estas laue etendebla.
Tubaro aŭtomate kolektas videojn el Jutubo laŭ ŝlosilvortoj. Por la koncepto, kiun mi priskribis, tio ne taŭgas; ĝi povos esti efika, nur se baziĝos sur homa laboro.
Hm, kio ne klaras por vi? Tio aspektu kiel Vikipedio, kun artikoloj pri animaciaj filmoj, spekteblaj rete, kaj ligiloj al tiuj. Ĉiu artikolo havos variantojn en ĉiuj lingvaj versioj de la retejo, do ĝi estos legebla por homoj el multaj landoj,
Dankon por la klarigo. Nun mi komprenas.
Kaj kiel Esperanto ludos rolon en tio? Se vizitantoj de la retejo legos la german- aŭ norveglingvajn tekstojn (supozeble tradukitajn/verkitajn de esperantistoj?), kiel tio bone efikos al Esperanto? Kaj kial kaj kiel la germanaj kaj norvegaj vizitantoj entute atentu pri Esperanto? Post spektado de “animacio” homoj ne kutimas perdi pli da tempo farante detalajn esplorojn kaj, des malpli, informiĝante pri la pontolingvo.
Mi ne celas, ke la ideo estas netaŭga. Nur, malsame ol Andreas mi ankoraŭ nek komprenas nek vidas la sencon. Tre konkreta ekzemplo, eĉ se elpensita, helpus. Sed mallonga kaj klara, ne tuta eseo
Miakomprene temas pri io, kvazau plurlingva Vikipedieca enciklopedio de artikoloj pri animaciaj filmoj. Mi tamen ne povas vidi ian sencon au utilon en tio.
Ĝi servos kiel laborlingvo por tiuj, kiuj faros la projekton.
Ili estos informitaj, akurate kaj ne trudeme, ke oni uzis Esperanton por krei ĉi tiun projekton. Ili ankaŭ vidos ligilon al alteriĝa paĝo kun konciza kaj bonkvalita informo pri la lingvo kaj ĝia komunumo kaj kun ligiloj al resursoj por lerni ĝin. Tio tute ne signifas, ke ili ĉiuj tuj ekos lerni Esperanton, sed:
1) tio kontribuos formiĝon de pozitiva rilato al ĝi, ĉar oni rilatas pozitive al tio, kio servas al oni kaj estas por oni utila;
2) certa parto da vizitantoj ekinteresiĝos pri ĉi tiu temo pli profunde kaj komencos lerni la lingvon (precipe se oni disponigos efikajn lernilojn);
3) en ajna publika prezentado aŭ mencio pri Esperanto eblos montri ĉi tiun projekton kiel unu el ekzemploj de praktika utileco de la lingvo. Certe, tio efikos nur se tio estos ne unusola ekzemplo, sed unu el amasaj.
Nu, mi komencas realigi tiaspecan projekton (ĝi prezentos ne animacion, sed estos en certa maniero ligita kun ĝi). Do, espereble, en proksima estonteco vi povos ekvidi la koncepton, kiun mi proponas, jam konkrete.
Poste vi invitos esperantistojn kunlabori, kaj kiam tio ne okazos, vi amare deklaros ke ili ne vere volas labori por la lingvo. (Kaj ili ja ne bezonas voli.) Kio estus la avantaĝo de Esperanto en tia teĥnika projekto kompare kun la angla, kiu certigus al vi amason da kunlaborantoj?
Ni vidos. Mia sperto montras, ke troveblas homoj, pretaj kunlabori, se ili certas, ke la fruktoj de ilia laboro utiliĝos.
“Amare” mi certe deklaros nenion. Mi bone vidas la aktualan staton de la Esperanta komunumo kaj min ne minacas elreviĝo.
Nu, por ĉi tiu projekto “amaso da kunlaborantoj” ne bezonatas. Kaj avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝis nun ekzistas neniu projekto simila al tiu, kiun mi intencas krei — nek farita kun uzo de Esperanto, nek farita kun uzo de la angla aŭ ajna alia lingvo. Do se oni kreis ion vere bonan per Esperanto, kion oni ankoraŭ ne kreis per la angla, tio certe aspektos por ekstera publiko kiel avantaĝo de ĝi.
Sed tio estus nur hazarda koincido de Eo kaj la projekto, ne pruvanta ian ajn avantaĝon de Eo?
La fakto mem, ke oni faris ion per Esperanto, kion oni neniam antaŭe faris per la angla, ne pruvas logike, ke Esperanto estas ilo pli efika por ĉi tiu celo. Tamen de praktika vidpunkto tia agrumento sufiĉas. Ja publiko certe ne emos rezonadi pri efikeco de tiu aŭ alia laborlingvo en internaciaj projektoj. Ĝi pensos: “Tio servas por fari aferon utilan por mi persone kaj por multe da aliaj homoj, do tio estas aĵo taksinda pozitive, kaj, eble, endas atenti ĝin”.
Pensu pri la Pasporta Servo. Iam ĝi estis bona nova ideo kaj esperantistoj reklamis ĝin kiel motivon por lerni Esperanton. Sed poste aperis diversaj “Coach surfing”-sistemoj funkciantaj ĉefe en la angla kaj la portempa utileco de Eo forvapiriĝis. La Pasporta Servo plu estas utila servo por esperantistoj, sed jam ne motivo lerni Esperanton se vi nur serĉas tranoktejojn ĉe lokuloj.
Evidente, se Esperantistoj proponus al homoj aliajn praktikajn motivojn lerni la lingvon, por kiuj (ankoraŭ) ne ekzistas anglalingvaj analogoj, oni povus tion atenti. Se ili ne faras tion.
Miavide, unu el problemoj de tiaspecaj diskutoj estas, ke ni malklare difinas signifon de “utileco”. Al mi ŝajnas, ke oni komprenas ĝin nur universale (ĉu sub influo de la ideo de universala lingvo?). Frazon “Esperanto estas utila por homoj” ni komprenas kiel “Esperanto estas utila por ĉiuj homoj kaj ĉiam”. Sed utileco ne estas aĵo abstrakta; ĝi ekzistas por konkretaj homoj en konkretaj situacioj. Se mi volas komuniki telefone kun aliaj homoj, sed mi troviĝas en loko, kie mankas poŝtelefona konekto, do la plej luksa modelo de poŝtelefono estos senutila por mi. Certe, Esperanto ne povas esti utila por ĉiuj homoj en ĉiuj situacioj, tamen ekzistas certa aro da situacioj — aktualaj kaj potencialaj — kie uzado de ĝi havas avantaĝon komprare kun aliaj variantoj, inklude uzadon de la angla. Do se ni strebas plivastigi uzadon de la lingvo, ni antaŭ ĉio serĉu tiajn situaciojn kaj efektivigu ilin.
Kara Kiril! Por realigi la projekton, ne sufichas lancia ghin tia! Ludoviko Lazaro por iom suksesigi la ideon de la internacia lingvo ne nur lanchis ghin al la gimnaziaj gekolegoj en 1778, plibonigis kaj publikigis ghin en 1887, sed: tage kaj nokte, ghis sia vivofino laboris: tradukante, redaktante, korespondante, administrante kaj kongresante, ne forgesante pri la familio kaj la profesio. Mi ne scipovas tiel vivi! Vi antau 6 jaroj aperigis la ideon en LF, sed spite la instigon de la memorinda Renato Corsetti, kiu iam kunautoris la programon “Kiu faru kion”, vi shajne faris nenion. Nun vi revokas al jutubaj au similaj projektoj. Mi memoras vin, kiel kapablan junulon. La jardekoj pasis, sed espereble vi ne perdis viajn kapablojn. En la nuna mondo, simile kiel dum la vivo de LLZ tiuj, kiuj atendas rikolton, ne nur semu, sed pacience, longe kultivu! Eble la fruktoj aperos? Sukceson!
Jes, antaŭ ĉio necesas laborado kaj kompreno, kion kaj kiel oni faru.
Jes, ĉar tiutempe ankoraŭ mankis al mi klara plano, kiu povus gvidi al sukceso (aperigante la menciitan artikolon, mi esperis krom ĉio cetera iniciati diskuton, kiu povus helpi kreadon de ĝi). Nun mi ne povas diri kun certeco, ke ĝi jam tute pretas, sed ĝi haveblas jam en sufiĉa grado por komenci.
Dankon. Estas ege surprize, ke iu tiom atente observadas mian agadon… 🙂
Jes ja. Ve, tro ofte ni ne sukcesas trovi sufiĉe da pacienco…