Panikaj decidoj, nula informado

La decido pri la venontjara Universala Kongreso estis farita lastmomente, sen ajna publika diskuto aŭ eĉ anticipa informado al la komitato de UEA. Neniam antaŭe du sinsekvaj kongresoj okazis geografie tiel proksime unu al la alia, kaj neniam post Hamburgo 1974 oni tiel malfrue anoncis la kongresurbon.

La distanco inter la kongresurboj de 2025 kaj 2026 estas rekorde mallonga. Mapo: Google Earth.

Dum multaj jaroj validis praktiko, laŭ kiu la kongresurboj de venontaj Universalaj Kongresoj estu anoncitaj almenaŭ du jarojn anticipe. Laŭ la kongresa regularo tiun anoncon la estraro principe faru eĉ tri jarojn antaŭe, kvankam tio ne ĉiam okazis.

La loko kaj dato de la ĉi-jara kongreso en Ĉeĥio estis anoncitaj iom malfrue, en marto 2024, do malpli ol unu kaj duonan jaron antaŭ la kongreso. Poste krome la dato de la kongreso estis ŝanĝita en novembro 2024, do ok monatojn antaŭ la kongreso mem.

Pri la venontjara kongreso longe mankis ajna informo, kaj la 7-an de junio komitatano James Rezende Piton publike demandis al la estraro, kaj aparte al vicprezidanto Fernando Maia, ĉu iĝis pli malfacile trovi esperantistojn pretajn aranĝi Universalan Kongreson. Li atentigis, ke la antaŭa praktiko de pli frua anonco helpis krei “etoson de estonteco” kaj instigi esperantistojn partopreni en postaj kongresoj.

Vicprezidanto Fernando Maia trovis la demandon grava kaj promesis respondi “en la venontaj tagoj”. Intertempe jam finiĝis junio, sed respondo ne venis. En la 29-a de junio tamen ja aperis informo pri la sekva kongresurbo: la Universala Kongreso en 2026 okazos en Graz, Aŭstrio.

– Preskaŭ la sama loko kiel ĉi-jare, ŝajne belorusa anonimulo tuj komentis en la Telegram-kanalo de TEJO.

Efektive Aŭstrio estas najbaro de la ĉi-jara kongreslando Ĉeĥio, kaj la distanco inter la du kongresurboj estas nur 250 kilometroj. Ŝajne neniam en la historio de Esperantujo du sinsekvaj Universalaj Kongresoj estis aranĝitaj tiel proksime unu al la alia – se ne konsideri la jarojn 1939 kaj 1947, kiam la lasta antaŭmilita kaj unua postmilita kongresoj okazis en la sama urbo, Berno en Svisio.

La ĝisnunan rekordon pri la plej proksimaj kongresurboj en sinsekvaj jaroj havis Hamburgo kaj Kopenhago. Tio estis kriza solvo, ĉar ĝis la kongreso en Hamburgo 1974 mankis kandidato, sed fine Kopenhago invitis la kongreson.

Evidentas, ke ankaŭ ĉi-foje ĝis la lasta momento mankis taŭgaj kandidatoj, ĉar en loka raporto pri la ĵusa Aŭstria Esperanto-kongreso eblas legi, ke oni tie diskutis pri la ideo inviti Universalan Kongreson en 2027 por festi diversajn centjarajn jubileojn. Poste respondeculoj de la firmao E@I laŭ la raporto konvinkis la aŭstrojn inviti la kongreson jam por la venonta jaro:

Kaj – unua sukceso – eĉ dum la kongreso, la ĉefaj organizantoj de tiuj mondaj kongresoj, kiuj partoprenis la Graz-an kongreson kaj riĉigis ĝin per giganta librotablo plena de internacia Esperanto-literaturo kaj nefikciaj libroj el la tuta mondo, demandis ĉu Graz ankaŭ povus imagi gastigi la Mondan Kongreson en 2026 anstataŭ 2027.

La Aŭstria kongreso okazis de la 9-a ĝis la 11-a de majo.

Tia lastmomenta ĉasado de kongresurbo forte diferencas de antaŭaj tempoj, kiam oni diskutis ideojn kaj faris sondadojn plurajn jarojn anticipe. Ekzemple en la jaro 2001 oni elektis Pekinon kiel kongresurbon por la jaro 2004 kaj Vilnon por la jaro 2005, kio donis kaj al la aranĝantoj kaj al la kongresontoj multe da tempo por planado.

Nikola Rašić, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA de 1988 ĝis 2003, trovas la lastmomentan decidon pri kongresurbo senprecedenca kaj ege malagrabla.

– Mi ne imagas ke io tia eblus en cirkonstancoj kiam UK estis profesie organizata. UEA nun funkcias ŝajne pli virtuale ol reale, kaj la kongresoj ĉiukaze jam ege ŝrumpis. Tio ĉi estas nur ekstra bato, tre bedaŭrinda.

Li ĝenerale trovas la evoluon de UEA dum la lastaj jaroj katastrofa:

– Mi fakte miras ke ankoraŭ io ajn funkcietas.

Francisco Javier Moleón, eksa oficisto de UEA, pridubas, ĉu UEA saĝe faris, fordonante sian kongresan fakon al ekstera firmao.

– Juĝu mem: krom la subita kaj katastrofa ŝanĝo de la dato de la ĉi-jara UK, UEA ne plu respektas eĉ sian progran kongresan regularon, bazan dokumenton de la asocia vivo.

Laŭ la regularo la estraro regule informu la komitaton pri la planoj por la estontaj Universalaj Kongresoj, sed tio ne okazis.

– Certe multaj komitatanoj eksciis nur nun pri la venontjara UK en Aŭstrio.

Laŭ la regularo la ĉefa administrado kaj librotenado de UK estu prizorgata en la CO. La unuan skizon de la buĝeto ellaboru Konstanta Kongresa Sekretario (KSS), kiu prezentu ĝin al la Direktoro de la CO, li atentigas.

– Ne plu ekzistas KKS nek direktoro de la CO. Kaj la nesuperebla blago de la jaro: “Principe la Estraro decidas minimume tri jarojn antaŭe pri la okazigo de UK en difinita lando”. Ne ridigu min.

Kompreneble tre povas esti, ke spite la panike lastmomentan decidon, Graz montriĝos modela kongresurbo, des pli ke tie loĝas Clemens J. Setz, kiu tradukis Auld al la germana, kaj ke la lokaj aktivuloj spite la malfruan ekon bone elturniĝos pri la organizado.

Same povas esti, ke oni efektive elektis la kongresurbon inter pluraj alternativoj – sed ni bedaŭrinde nenion scias pri tiuj eventualaj alternativoj, nek pri la kialoj, pro kiuj estis elektita ĝuste Graz.

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2025-07-01 10:46

Al ĉi tiu kritiko, subtenata de siatempaj oficistoj de UEA, mi aldonas mian starpunkton kiel plia siatempa oficisto. Dum la du pasintaj jardekoj la gvidado de UEA degeneris en senefikajn strategiajn laborplanojn kiuj ne realiĝis, akompanatajn de neglekto de la reguloj kaj konstitucio de la Asocio.

La funda kialo estas miaopinie la manko de la disciplino kaj gvidado kiun provizis la kernaj estroj de la siatempa Centra Oficejo. Kvankam la Estraro kaj la Komitato oficiale regas la aferojn de la Asocio, en la praktiko tiu aro de bonvolemaj volontuloj ne havas la dediĉitecon, sperton kaj tempon vere mastri la multtentaklan beston kiu estas UEA.

En la epoko kiam Victor Sadler kaj, poste, Simo Milojevic estis Ĝeneralaj Direktoroj, ilia enorma fonto de sperto kaj scio povis stiri la Estraron en la ĝustan direkton kaj atentigi pri limdatoj, Mi memoras unu momenton dum estrarkunsido en la CO kiam Sadler dummomente ĉesis protokoli la ĵus proponitan decidon. Kiam la Prezidanto demandis al li kial li haltis li respondis ke li malrapidiĝas kiam li malaprobas la decidon!

Tian subtilan gividadon aprezis la tiutempa estraro ĉar neniu en la movado estis pli kvalifikita. Ĝis kiam oni restabiligos centran oficejon kun same kvalifikitaj kaj dediĉitaj homoj kiaj Sadler, Milojevic, MacGill kaj multaj ceteraj profesiuloj apogataj de volontuloj kiel la nekomparebla Rob Moerbeek, la horizonto de la Asocio restos griza.

Francisco Javier Moleón
2025-07-01 18:34
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Mi konsentas preskaŭ plene.

Ĉi tie

> Dum la du pasintaj jardekoj la gvidado de UEA degeneris en senefikajn strategiajn laborplanojn

mi tamen parolus ne pri du jardekoj, sed pri unu jardeko: laŭ mi la degenero ekis ĉ. 2013-2015.

Cetere, se paroli pri ĝeneralaj direktoroj, ni ne forgesu Osmo Buller, kiu certe havis multajn el la ecoj, kiujn vi laŭdas ĉe Sadler kaj Milojević.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-07-02 8:43
Respondo al  DICCON MASTERMAN

”Ĝis kiam oni restabiligos centran oficejon kun same kvalifikitaj kaj dediĉitaj homoj kiaj…” Kaj kie oni trovos tiajn? Ĉu ili ie atendas ke la estraro trovu kaj dungu ilin? Aŭ ĉu io pli fundamenta ŝanĝiĝis en la movado?

Laste redaktita 18 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Johannes Genberg
2025-07-02 10:01
Respondo al  Jouko Lindstedt

Dum mia membriĝo en UEA neniu neniam petis de mi ion. Kiam mi mem prezentis mian servon, mi ne eĉ ricevis respondon. Iom poste, mi ĉesis pagi mian kotizon.

UEA ŝajne ne serĉas fortojn nek akceptas fortojn. Kion kiel membro oni do faru?

István Ertl
2025-07-02 10:31
Respondo al  Johannes Genberg

Eble plia sekvo de la CO-malmunto. Principe, la CO respondadis ajnajn leterojn kaj mesaghojn de membroj (kaj de aliaj). (Mi supozas ke por tio la CO ne bezonas esti fizika realajho, mi nur diras ke kiam ghi estis, tia respondomanko estus malpli vershajna.)

Johannes Genberg
2025-07-02 16:07
Respondo al  István Ertl

Tio okazis antaŭ 6-7 jaroj, kaj mi sendis retpoŝtojn al du personoj. Povis esti rekte al estraranoj, sed post tiom da tempo mi ne certas.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-07-02 15:44
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Mi konsentas. Laŭ artikolo en Esperanto de la Prezidanto tiu diskutado pri senefika strategia laborplano ekis jam en 2001, kaj daŭre okazis senfina diskutado pri ĝi, kaj laŭ la Prezidanto daŭre okazU plua diskutado dum la venonta prezidanteco. Mi devas mem akcepti iom de la respondeco pri tio, ĉar mi mem kuraĝigis Duncan kandidatiĝi por la prezidanteco, supozante ke li havas kaj la kapablon kaj la volon ŝanĝi aferojn. Sed la rezulton rimarkis Nikola Rašić: “Li ĝenerale trovas la evoluon de UEA dum la lastaj jaroj katastrofa”.

Mi ankoraŭ ne dubas pri la kompetenteco de Duncan, kaj ankaŭ pri diversaj aliaj. Mi verŝajne konis ĉiujn membrojn de la iama Studenta Esperanto-Rondo ĉe la Universitato de Kembriĝo de la 1950aj jaroj – almenaŭ ĉiujn kiuj restis poste aktivaj en la movado. Ili ĉiuj estis kompetentaj. Sed ili falis en du kategoriojn. Iuj estis pozitive motivigitaj, kaj faris grandajn kontribuojn al la movado, dum aliaj ŝajne havis aliajn motivojn. Homoj kiuj sekvis miajn spertojn en Britio povas tion bone kompreni. Mi juĝis, ke Duncan apartenas al la unua kategorio. Li konstante pozitive reagis al mia laboro. Mi supozis lin signife pli juna ol tiuj kiuj ŝajne havas aliajn motivojn, sed evidentiĝis ke lia aĝo estis misraportita.

Mia unua vera dubo ekis en lia unua parolado kiel Prezidanto, fine de la kongreso, kiam li diris, ke ĉiuj kunlaboru kaj ne kritiku. En sia artikolo ĉi-jare en Esperanto li eĉ implice sugestis, ke la fina venko eĉ ne estas dezirinda. Supozeble li uzas tiun esprimon por la fina celo de la Esperanto-movado. Do kial li mem eĉ estas membro de UEA? Tion mi demandis en la sesdekaj jaroj pri Markizo Louis de Beaufront. Antaŭ kelkaj semajnoj mi eltrovis ke Zamenhof metis la saman demandon duonjarcenton pli frue.

La situacio memorigas pri EAB en la naŭdekaj jaroj, en tio ke ni ĉiuj sciis, ke estas io malĝusta, sed neniu komprenis ĝuste kio estas malĝusta. Mi dediĉis min al unujara plentempa studo de tio en 2005, kaj eltrovis. Sed preskaŭ neniu volis scii. Mi ripetas: ili ĉiuj estas kapablaj, sed mankas la volo.

AlinaMess
AlinaMess
2025-07-03 14:38

Ĉar la Universala Kongreso 2026 okazos en la multekosta Aŭstrio, ni devas revivigi la trafan pledon de Szilvási por la UK en Nitro: ke la hungaraj samideanoj ricevu apartan malaltan kongresan kotizon.
Estus honto, se esperantistoj ne povu partopreni en UK en najbara lando, pro la altaj kostoj. Se la estraro de UEA aŭdus Szilvási tiam la UK en Nitro ricevus grandan nombron de partoprenantoj.

Hans
Hans
2025-07-04 10:44
Respondo al  AlinaMess

Kial nur la hungaraj samideanoj? Kial ne ankaŭ aliaj apudaj nacianoj?

Kaj se oni farus tion, ĉu tiam oni enkondukus tian regulon por ĉiuj UK, ke la loĝantoj de najbaraj landoj (tiuj kun komuna landlimo?) aŭtomate ricevas rabaton? Do ekz. venontjare Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Liĥtenŝtejno, Svislando… ricevu rabaton?

duonfidela
duonfidela
2025-07-04 15:43
Respondo al  AlinaMess

La propono de Szilvasi estas absurda kaj malsolidara. Homoj de najbaraj landoj havas malgrandajn veturkostojn kompare kun tiuj kiuj vivas en malproksimaj landoj. Kiel iu povas serioze proponi ke ili ricevu rabaton???