Dum longa tempo oni atendis informon pri la loko de la venontjara Universala Kongreso. Kutime la kongresurbo estas konata du jarojn anticipe, sed la decido pri la venontjara kongreso venis tre malfrue. La 29-an de junio UEA fine informis, ke la UK en 2026 okazos en Graz en Aŭstrio. Ni publikigas la tekston de la gazetara komuniko senŝanĝe.

Por la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela Graz (Graco) estos la kongresurbo.
Graz estas la ĉefurbo de la lando Stirio – de la Aŭstria Federacia Respubliko. Ĝia nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas “kasteleto”. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno) kaj havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 mil studentoj. Kun pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno, proponante al vizitantoj fascinan mikson de tradicio kaj novigado. Pro sia eventoplena jarkalendaro, turismaj vizitindaĵoj kaj larĝa oferto de notinda gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ĉefurbo de Ĝojo. Graciplena urbo.
Jam komence de 20-a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton. De tiam gastiĝis en la urbo pluraj Esperanto-eventoj, inter ili la Aŭstria Esperanto-Kongreso de 1913, 1926, 1949 (okaze de kiu la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto “Esperanto”) kaj 2024. Ankaŭ la Internacia Junulara Kongreso de 1970 kaj la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987 (dum kiu Ivo Lapenna proklamis la malfondon de Neŭtrala Esperanto-Movado). Intertempe la Esperanto-klubo de Graz estas inter la plej aktivaj de Eŭropo. En 2023 aperis oficiala 42-paĝa gvidilo de la urbo en Esperanto. Tiu gvidilo estas internacie senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono Graz, pri kio raportis UEA.facila. Graz havas Zamenhof-Esperanto-Objekton (ZEO-n), placon nomitan laŭ Esperanto: Esperantoplatz.
Entute vigla kaj turisma urbo, kun unika strukturo por vizitantoj kaj tradicia kaj aktuala Esperanto-movado. Tial UEA decidis akcepti la inviton de Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF) kaj de la loka klubo por kongresi en Graz en 2026 – pro kies invito UEA ankaŭ kore dankas. Ĉu ankaŭ vi partoprenos? La 111-a UK estas planata por okazi de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026. UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj aliĝos dum la 110-a UK tre baldaŭ okazonta en Brno, Ĉeĥio. Reta aliĝilo por la 111-a UK aperos poste. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al 110-a UK, ne maltrafu la okazon facile aliĝi per nia reta aliĝilo.
Surprizo! Surprizo!
…kaj la sekva UK estos aŭ en Hungario, aŭ en Pollando aŭ denove en Slovakio. Eble ili sukcesos esti iom kreiva kaj portos la UK-n 2027 al Ukrainio.
Estus interese se UEA komunikus pri siaj elektokriterioj. Iu, kiu havas sufiĉe “gravan” postenon ĉe UEA diris al mi, ke la urbo/lando preferinde havu viglan esperantistan komunumon. Tio kompreneblas (eĉ se certaj UKoj estis organizitaj en landoj kie la komunumo ne estas tre multnombra). Kaj ankaŭ ŝajnas, ke la kandidatoj pli kaj pli malmultnombrĝias. Aliflanke, mia sperto instruas al mi, ke sufiĉe multaj homoj partoprenas en UK ĉefe por turismadi. Sekve, pro tio ke UK estas miascie sufiĉe grava fonto de enspezo por la asocio, la turisma intereso de la urbo/lando logike devus esti kriterio (kaj, almenaŭ laŭ la homo kun kiu mi pridiskutis la aferon, ne estas la kazo).
La UK-j estas grava fonto de enspezo por kiu asocio? ĉu por la firmao el Slovakio? La bilancoj de la kongresoj estas sekretaj, neniu scias kiom da mono eniras kaj en kiuj poŝoj ili malaperas…
Jes, ekde nun oni umos en la proksimeco de la urbo de la “kongresa fako”. Adiaŭ al tutmondeco de UK-oj!