La sola kandidato por la posteno de prezidanto de UEA estas Fernando Maia, nuna vicprezidanto de la asocio. Kiel unuan vicprezidanton la elekta komisiono proponas Sean Ó Riain. Rekandidatis por estrara posteno ankaŭ alia nuna vicprezidanto, Amri Wandel, sed lin la elekta komisiono ne mencias en sia propono.

La elekta komisiono de UEA antaŭ kelkaj tagoj transdonis al la ĝenerala sekretario de la asocio sian proponon por la sekva estraro de la asocio. La raporto de la komisiono estis publikigita merkrede en la retejo de UEA.
La formala elekto okazos dum la komitata kunsido en la Universala Kongreso en Ĉeĥio. Ĉar la elekta komisiono prezentis nur unu senalternativan liston de kandidatoj, la konsisto de la sekva estraro jam nun estas preskaŭ certa.
Por la posteno de prezidanto la elekta komisiono proponas la nunan vicprezidanton Fernando Maia. Li laŭ la propono respondecu pri kunordigo, strategia laborplano kaj Amerika agado.
Por la posteno de unua vicprezidanto estas proponata Sean Ó Riain, irlanda diplomato kaj la nuna prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Li antaŭe ne havis postenon en la estraro de UEA. Li respondecu pri eksteraj rilatoj kaj kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj.
Dua vicprezidanto laŭ la propono de la elekta komisiono iĝu So Jinsu, kiu nun estas ordinara estrarano. Li respondecu pri kongresoj kaj agado en la Azia kaj Pacifika regionoj.
Kiel ĝenerala sekretario laŭ la propono daŭrigu Aleks Kadar. Pliaj ordinaraj estraranoj estu Zdravka Boytcheva (nova), Miora Raveloharison (nova), Jérémie Sabiyumva, István Szabolcs (nova) kaj Gong Xiaofeng.
Supozeble forlasos la estraron la nuna vicprezidanto Amri Wandel kaj la ordinara estrarano François Lo Jacomo, kiuj rekandidatis, sed ne eniris la proponon de la elekta komisiono. El la nunaj estraranoj en la listo mankas ankaŭ la nuna prezidanto Duncan Charters kaj la ordinara estrarano Aurora Bute, kiuj ne rekandidatis.
Laŭ la antaŭa raporto de la elekta komisiono, aperinta en januaro, oni celis prepari la kunmeton de pluraj eblaj estraraj teamoj. Tamen estas nun proponata al la komitato nur unu senalternativa teamo. Laŭ la statuto la estraro povas havi ses ĝis naŭ membrojn. La komisiono en sia raporto ne klarigas, kial ĝi proponas la maksimuman nombron.
Krome la elekta komisiono ne proponas kandidatojn por la postenoj de komitataj reviziantoj, kiuj kontrolu la financan administradon de UEA, kvankam ilia elekto estas deviga laŭ la statuto.
Kandidatis por posteno en la estraro de UEA ankaŭ la eksigita prezidanto de TEJO, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Lia kandidatiĝo tamen ne estis valida, ĉar li ne ricevis sufiĉe da subteno antaŭ la limdato.
Ni esperu ke la Komitato ne blinde akceptos senalternativan liston de kandidatoj.
Kio estus la alternativo por la komitato?
De longaj jaroj en UEA daŭras la rondo de reciproka pugo-lekado ene de kelko da homoj. Al pluaj altaj sukcesoj tio sendube kondukos.
En la tempo de Probal Dasgupta mi demandis en ‘La Estraro respondas’: :Se la Estraro de UEA ne ekzistus, kian diferencon ni vidus?” Neniu el ili povis trovi eĉ unu vorton por respondi. Mi metis la demandon, ĉar ili jam malŝparis kvaronhoron parolante pri bagateloj. Mi supozis, ke tio donus al ili eblecon iom fanfaroni pri sia agado, sed anstataŭe mi ricevis aplaŭdon de la ĉeestantaro. Ĉiuj sciis, ke la asocion vere regas la Direktoro de UEA, Osmo Buller.
La nuna situacio estas eĉ pli katastrofa. Neniu akceptas respondecon pri io ajn. Ĉu eble la kaŝita mano en ĉio estas la nova Direktoro?
Eble la nova Prezidanto venu de ekster tiuj rondoj, ekzemple el Rusio, Ĉinio aŭ Irano. Ni bezonas iun kiu gvidos kaj ne simple sekvos.
Interese, kion la novbakitaj prezidanto kaj vic-prezidantoj faros kun:
REU (RF E-unio), kiu ”portempe” haltis sian membrecon en UEA kaj anoj de kiu subtenas militon en Ukrainio?
redaktoroj de la revuo ”Esperanto”, loĝantaj en Moskvo, salajrigitaj de UEA, pagantaj impostoj en RFa buĝeto, de kiu bomboj por la milito estas financataj?
Antaŭgratulon al Fernando Maia!
Laŭ mi UEA devas reveni al sia iniciatemo per delegita reto servi al siaj membroj kaj Esperanto-uzantoj. Kompreneble hodiaŭ la mondo jam estas malsama kompare kun la centjara, tamen la homa natureco ankoraŭ restas sama kiel la pasinta, ekzemple dum la vojaĝo ni esperas renkontiĝi kun samideanoj…kaj en UK ni deziras kunsidi kun samprofesiaj personoj… kaj ni volas ĝui nian lingvon Esperanto!
Gratulon al la elektota estraro. Remarkindas ke dum 15 jaroj (2013-2028), la prezidanto estas/is/os el Ameriko.
Nia movado bezonas novan sangon. En historio kiam UEA havis junajn prezidantojn, ĝi havis brilajn atingojn. Mi tre ĝojas ke la Asocio havos junan prezidanton. Dum mi kiel estrarano kaj poste kiel dua vicprezidanto kunlaboris kun Fernando, mi treege admiris(as) liajn freŝajn ideojn kaj iniciatojn. Gratulon kaj sukceson al la estonta juna prezidanto.
“Nia movado bezonas novan sangon”.
Sendube bonvenus. Sed ĉu homo sidanta en la estraro 7 jarojn (de aŭgusto 2018) vere estas “nova sango”? Se ne paroli pri la partopreno en la atako kaj detruo de la CO (aprilo 2019). Ĉu ankaŭ tion ni konsideru nova sango?
Nova prezidanto-sango! Mi miras pri la dua komento. Multaj homoj (ĉefe el Eŭropo) pensas, ke UEA estas eŭropa asocio, sed ĝi estas tutmonda asocio. La malbona financa situacio devigis la tiaman estraron ŝpari. Nun la administrado de la asocio funkcias pli ŝpare, bone kaj tutmondece. Mi fieras pri Fernando Maia. Mi esperas, ke mia samlandano sukcesas elektiĝi.
Ĉu prezidanto-sango kaj vicprezidanto-sango multe diferencas? Ĉu la onta nova prezidanto-sango igos la nunan vicprezidanton subite vidi la lumon (kiun ŝajne ne eblis vidi dum la pasintaj jaroj) por gvidi la asocion al gloro?
Kaj kial subite aperas aludo al tutmondeco de UEA kaj kiel tio rilatas al io ajn?
Matheus: “Multaj homoj (ĉefe el Eŭropo) pensas, ke UEA estas eŭropa asocio, sed ĝi estas tutmonda asocio [… ] Nun la administrado de la asocio funkcias pli [… ] tutmondece.”
Hans: “Kaj kial subite aperas aludo al tutmondeco de UEA”
Mi supozas, ke Matheus volas atentigi pri tio, ke la CO sidis en Roterdamo, do multaj rigardas la asocion kiel ĉefe eŭropan. Nun, post malfondo de la CO, UEA aspektas pli tutmonda – eble ĉar oficistoj nun povas veni ankaŭ el neeŭropaj landoj (vidu: https://www.uea.org/asocio/kunlaborantoj). Matheus korektu min, se mi miskomprenis.
Sed se mia interpreto ĝustas, mi volas aldoni jenon: por mi la CO neniam estis fora aŭ abstrakta eŭropaĵo, nura nomo surpapera konata nur el legendoj. Mi laboris tie kvin jarojn (1986–1991), trapromenis ĝiajn koridorojn, supren- kaj subenkuris ĝiajn ŝtuparojn, martelis komputilajn (kaj teleksajn!) klavarojn, portis varojn, vendis librojn, redaktis eldonaĵojn, helpis pri kongresoj, kafumis kun kolegoj… Kaj mi povas certigi: oficistoj kaj volontuloj el ekster Eŭropo ne estas lastatempa novaĵo. Tiutempe mi kunlaboris kun homoj el Belgio, Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉinio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irano, Italio, Kanado, Kroatio, Nederlando, Novzelando, Pollando, Portugalio, Serbio, Usono… Do ne nur Eŭropo – ankaŭ Ameriko, Azio, Oceanio. Por ni tiamuloj, la tutmondeco de UEA estis evidenta fakto. Ni ne bezonis malfondon de la CO por tion konstati.
Mi komprenas viajn emociojn. Via koro doloras, ĉar ne plu estas la plena domo en kiu vi laboris. Por homoj el Brazilo, kiuj neniam vizitis la domon tamen ne estas diferenco. La racio diras al ni, ke estis bona paŝo redukti la kostojn por eviti bankroton. Sendube ankaŭ por Fernando Maia ne estis facila decido. Verŝajne nur eksoficistoj aŭ eksaj laboristoj kiel vi, daŭre ploras kaj kritikas la decidon. Alternativo ne estis. Mi esperas, ke Fernando Maia fariĝos prezidanto de UEA.
Nek mia koro doloras nek mi daŭre ploras. Mi nur priskribas la situacion.
Vi ne respondis miajn demandojn. Kial Maia alportas ”novan” sangon, se li jam sidas en la estraro de 7 jaroj? Kial kaj kiel la ”prezidanta sango” diferencas de la ”vicprezidanta sango”? Kion li povos fari kiel prezidanto, kion li ne sukcesis fari kiel vicprezidanto?
Vi esperas, ke Maia fariĝos prezidanto. Vi rajtas je viaj esperoj. Sed krom via naciisma deziro, ke samlandano de vi okupu la postenon, kaj krom via ŝajne neŝanceleble blinda fido, ke Maia kaj la cetera estraro ĉiam agis ĝuste kaj ne povis erari — per kiu racia argumento vi subtenas tiun vian ardan deziron?
Vere, Maia kiel vicprezidanto jam funkciis kiel fakta prezidanto. Duncan Charters estis pajlohomo, malforta figuro, kiu nur faris nenidirajn kaj senrezultajn babiladojn pri “strategio”.
“kaj mi povas (…) vidi blankon sangomankan” (W. Auld) 🙂
Fernando Maia Jr. promesis en la komitata forumo baldaŭ respondi al sia samlandano James Piton, kie okazos UK en 2026. Pasis kelkaj semajnoj, sed li ne respondis, ĉar verŝajne li ne scias respondon. Se li estus honesta, li dirus, ke oni ankoraŭ ne scias la lokon de UK en 2026, kvankam en la pasinteco oni faris tian elekton minimume du jarojn pli frue. Zorgado pri UK degeneris kompare kun la tempo, kiam la kongresa sekretario estis Clay Magalhães, ankaŭ samlandano de Maia, sed Maia forpelis lin favore al obskura privata firmao. Ĉio, kion Maia faris rilate CO kaj UK, estas forta argumento kontraŭ lia elekto kiel prezidonto de UEA.
Mi miris pri la anonco, ĉar mi supozis, ke la Komitato decidas, kaj ke la Elekta Komisiono nur sugestas. Laŭ mi la kandidato por la prezidanteco devus anonci siajn preferatajn kunlaborontojn en la Estraro, kaj meti tion antaŭ la Komitaton. Cetere laŭ mi la kandidatoj unue proponu sian agadplanon en iu elektodeklaro. Tiel funkcias en normala demokratia organizaĵo.
Ĉu iuj surpriziĝas pri tiu novaĵo? Jam en Lahtio Maia petis la prezidantecon, sed tiam li, tro juna, devis cedi la lokon al Charters, kun la promeso, ke post Charters oni donos al li la prezidantecon. Oni nur esperu ke Maia sekvu la Statuton kaj regularojn de la Asocio, kaj ankaŭ, finfine, trovu revizoron por la kontoj de UEA, krom se oni volas kaši ion pri la movo de mono (ekz. repago de vojaĝoj, kiuj ne okazis), aŭ se oni ne volas malkaši, ke la Asocio neniam estis rande de bankroto.
Kial la du rekandidatintoj ne eniris en la proponon de la elekta komisiono?
Bonŝance Amri Wandel ne estas proponita. Estus neakcepteble, se en la estraro de UEA plu restus israelano, kiu ne kondamnis publike la genocidon en Gazao. Per sia silelnto Wandel kunkulpas pri ĝi. Mi pretos tamen rekonsideri lian kazon, se li klare kondamnos la kruelaĵojn ankoraŭ antaŭ la UK.
Ah, manko de kritiko pri ”genocido”, termino, kion oni devis redifini por ke oni povu akuzi Izraelon pri tio … ni diru la veron: temas pri kontraŭjuda diskriminacio. Mi bone komprenas.
Mi devas scii, ĉu la decido ne proponi Amri-n kaj via klarigo ambaŭ respegulas oficialajn starpunktojn de UEA.
Mi ripetu mian lastan demandon. Ĉu la decido, ke Israelano devas kondamni la militon por esti konsiderata kiel estrarano, estas oficiala politiko de UEA? Kaj ĉu ”duonfidela” estas sufiĉe altranga por rajti kaj kapabli ”esti preta rekonsideri lian kazon”? Kiu kaŝas sin malantaŭ tiu nomo?
Estas interese vidi, ke neniu respondas al tiu demando, anstataŭe oni disputas pri flanka aspekto.
Amri miascie ne estas iel politike aktiva en Israelo. Mi ne vidas kialon postuli de li esprimi iun ajn starpunkton pri sia registaro aŭ lando. Same mi ne postulas de ordinara ruso alpreni starpunkton pri sia diktatoro kaj ne volus, se oni postulus de mi distanciĝon de Hitler. Ne pro tio, ĉar mi kaj la aliaj iel aprobus krimojn kaj krimulojn, sed pro tio, ke precipe inter ni verduloj ni unue vidu la homon, kaj ĉiu normala homo malaprobas krimojn, ne necesas tion eksplici.
Postuli iujn deklarojn pri ”aparteno al la bonuloj” (kie oni antaŭe mem difinis, kiuj estas la bonuloj) mem impresas totalisme.
Alia afero estas homoj, kiuj de si mem elpaŝis kun kontraŭhomaj opinioj. Mi ne elektus nek aprobus kandidaton, kiu subtenas buĉadon de civiluloj, ĉu gazaanoj, ukrainoj aŭ judoj.
Parenteze, respondecigi judan individuon pri agoj de aliaj judoj (”Wandel kunkulpas pri ĝi”) ja estas klara okazo de antisemitismo. Ne eblas forsofismi tion per tio, ke iuj homoj misuzas la esprimon por malhelpi kritikon de Israelo.
respondecigi judan individuon pri agoj de aliaj judoj ja estas klara okazo de antisemitismo
Prave
Same, okazigi genocidon nome de ĉiuj judoj de la mondo, kiel faras Netanjahu, lia registaro, kaj la Israela armeo estas ankaŭ klara okazo de antisemitismo
(”ne je nia nomo!” krias multaj judoj de la mondo)
Mi ne malkonsentas, sed daŭre ne akceptas, ke la agoj de Netanjahu aŭ iu ajn politikisto koncernu la kandidatigojn por la estraro de UEA. Denove flanka aspekto anstataŭ respondo al la demando de kolektiva kulp(ig)o
Laŭ mia kompreno ne estas tiel, ke la (fi)agoj de politikistoj malhelpu kandidatigon al la UEA-estraro, sed ke la agoj kaj opinioj de la kandidato mem ludu rolon.
Vidu ekz. https://jorgecice.blogspot.com/2024/04/la-senlima-okupacio.html: ”En la numero 314 (2023:3) de Kontakto (p. 8-9) estis publikigita teksto de Amri Wandel kiun maleblas nomi artikolo, tiom plena ĝi estas je propagando cionisma, militisma kaj porkoloniisma, je mensogoj kaj krimpravigoj”.
Mi ne legas Kontakto kaj do ne povas (mal)konfirmi la (mal)pravon de tiu diro, sed Kontakto-legantoj certe povos (mal)konfirmi.
”Amri miascie ne estas iel politike aktiva en Israelo. Mi ne vidas kialon postuli de li esprimi iun ajn starpunkton pri sia registaro aŭ lando.”
Heroldo Komunikas n-ro 879 atestas pri malo: ”La ekskludo de Wandel estas tamen pli kaj pli interpretebla kiel ekskludo de cionisto lojala al la nuna israela registaro, kion konfirmas lia artikolo en la revuo Kontakto pri la militaj eventoj en la Sankta Lando.”
Mi ne estas leganto de Kontakto, sed la referenco de HeKo signifas, ke la situacio estis pli serioza ol mi supozis, nome ke Wandel ne silentis sed per artikolo aktive lojalas al la politio de sia murdista registaro . Des pli klare li ne havu lokon en la gvidado de UEA. Alia afero estas, ke en la revuo de TEJO aperis lia artikolo. Tio ne rajtis okazi, sed tio estu temo por alia diskuto.
”Ah, manko de kritiko pri ”genocido”, termino, kion oni devis redifini por ke oni povu akuzi Izraelon pri tio”
Ni do evitu la redifinitan ”genocido” kaj uzu ekz. ”amasmurdado”, kiu ne bezonas redifinon. Ĉu tiel estas pli akcepteble kaj kompreneble al vi?
”ni diru la veron: temas pri kontraŭjuda diskriminacio”
Aĥ, la malnova truko: se oni kritikas ion ajn pri Israelo, tio estas ”kontraŭjuda diskriminacio”. Tiu truko estas tro malnova (eĉ se ekz. la nuna usona prezidento ankoraŭ uzadas ĝin, kio fakte estas plia pruvo de ĝia banaleco) kaj neniel plu efikas.
Tute ne. Kial, en ”politike neŭtrala” organizaĵo, komitatano devas oficiale penti pri la agoj de sia lando por rekanditatiĝi? Ĉu ĉi tio estas nova regulo? Kaj ĉu ĉi tiu ”nova regulo” ankaŭ rilatas al alilandanoj? Ekz-e, ĉu eventuala ukraina kandidato ankaŭ devus kondamni la permilitan defendon de sia lando kontraŭ agreso? Se la devo estas rezervita nur al israelanoj, la kazo estas pruvita. Ĉi tio ŝajnas esti grava mispaŝo por UEA.
Cetere, la procentaĵo de mortoj de civiluloj en la nuna milito estas multe malpli granda, ol estas kutima en aliaj konfliktoj (eĉ tiuj, en kiuj militantoj ne kaŝas sin kaj siajn armilojn inter la civiluloj)… sed nur Israelon oni kritikas. Eĉ ”amasmurdado” estas emocia troigo.
> ni diru la veron: temas pri
Ĉar vi volas diri la veron, uzu pli taŭgajn vortojn ol militon por difini tion kio okazas en Gazao. Ne estas du armeoj pafantaj unu al la alia tie. Ne estas bataloj de gerilanoj kontraŭ armeo. Tie estas israelaj soldatoj kiuj sisteme mortigadas nearmitajn civilulojn, platigas urbojn, bombardas hospitalojn kaj lernejojn, pafas al kuracistoj, ambulancoj, helptransportiloj, infanoj en vico por ricevi manĝaĵojn, ĉio kun la preteksto ke inter ili kaŝiĝas teroristoj. Tiujn kiujn ili ne mortigas per kuglo ili klopodas neniigi haltigante akvon, manĝaĵojn kaj medikamentojn.
Kaj tion vi nomas milito? Mi nomas ĝin masakrado de civiluloj.
> Cetere, la procentaĵo de mortoj de civiluloj en la nuna milito estas multe malpli granda, ol estas kutima en aliaj konfliktoj
La procentaĵo estas eta depende de tio, al kiu flanko vi rigardas, kaj de tio, kio por vi estas kutima. En la israela flanko 695 civiluloj estis murditaj de Hamas la 7an de oktobro 2023. Al tio aldoniĝis 82 ostaĝoj poste mortintaj. En Gazao la israela armeo murdis ĝis nun 57680 identigitajn homojn, el kiuj kelkmilo estas Hamas-anoj kaj la grandega plimulto civiluloj, i.a. 18000 infanoj. Tiu cifero kreskas ĉiutage. La efektiva kvanto de palestinaj mortintoj estas pluroble pli granda (legu en ligilo). Se vi havas aliajn ciferojn bv. sciigi.
https://www.france24.com/en/live-news/20231215-israel-social-security-data-reveals-true-picture-of-oct-7-deaths
https://www.goodshepherdcollective.org/data/gaza_deaths
https://www.statista.com/statistics/1616385/israeli-hostage-status/
> Eĉ ”amasmurdado” estas emocia troigo.
Se anstataŭ gazaanoj estus buĉitaj 60000 isrealanoj eble eĉ senemociulo kiel vi emociiĝus.
”la procentaĵo de mortoj de civiluloj en la nuna milito estas multe malpli granda, ol estas kutima en aliaj konfliktoj”
Uf, feliĉe, tio trankviligas min: mi pensis, ke la nombro da murdoj estas neakceptebla, sed sed ĝi restas ene de humanaj limoj, ĉio estas en ordo. Tio memorigas pri la kriĉoj de tiuj plendantaj kontraŭ troiga propagando pri Holokaŭsto kaj asertantaj, ke oni murdis ne ses milionojn sed ”nur” du milionojn. Verŝajne du milionoj restas ene de humanaj limoj.
”(eĉ tiuj, en kiuj militantoj ne kaŝas sin kaj siajn armilojn inter la civiluloj)”
Mi komprenas: se la (supozata) teroristo kaŝiĝas inter aliaj homoj, oni ja rajtas mortpafi ĉiun ajn por trafi la teroriston. Do se okazas ŝtelo en juvelejo, la polico alvenas kaj la ŝtelisto fuĝas kaj kaŝas sin en homamason, la polico rajtas, eĉ devas, mortpafi la homamason por trafi la ŝteliston.
Vidu, kiam oni klare klarigas la aferojn, kiel vi faras, facilas kompreni.
“Mi komprenas: se la (supozata) teroristo kaŝiĝas inter aliaj homoj, oni ja rajtas mortpafi ĉiun ajn por trafi la teroriston.”
Estas interese, ke vi ne kritikas tiujn, kiuj tiel sin kaŝas kaj do endanĝerigas la civilulojn…
Kaj mi ankoraŭ atendas respondon al mia origina demando. Ĉu oni adoptis novan politikon por elekti estraranojn? Kie kaj kiam ĉi tiu nova politiko estis aprobita, kaj kie mi povas konsulti la tekston?
Via demando estas ridinda, sed se vi volas respondon, starigu vian demandon ne al ni senrilatuloj, sed al la Elekta Komisiono.
Estas tiel, ke ĝiaj membroj rajtas listigi ĝis naŭ kandidatoj. Ili ricevis 11 validajn kandidatiĝojn. Devis elfali du.
Surbaze de nenio vi supozigas kontraŭjudismon, kiu tamen aplikiĝos ĉiaokaze al nur unu el la du. Nu, nun estas mia vico: ĉu UEA diskriminicias kontraŭ malfruiĝemuloj?
(En tiu ĉi raporto pri komitata kunveno tekstas: «Tamen unu estrarano alvenis nur je la 09.10 kaj alia je la 09.17.» Tiun detalon donis al Libera Folio ĝuste mi; la unua estis Wandel, la dua Lo Jacomo.)
Ridinda supozo, jes, sed ne malpli ol via, konsidere, ke:
– Amri plu estas Vic-Prezidanto kaj havas amikajn rilatojn kun siaj kolegoj, kiel same en la Akademio.
– Li ludos kernan rolon en Burno.
– Liaj artikoloj plu aperas ofte en Esperanto.
Ankaŭ mencioj de Israelo plu aperas regule: dupaĝa artikolo en majo pri «Jubilea Israela Esperanto-Kongreso en Pki’in»; artikolo finiĝanta per elstarigita «Dankon pro ĉio, ELI!» en junio.
Estas malfacile percepti bojkoton de Amri. Tute male, fakte …
Sed de kiu vi atendas respondon? Nur ano de la elekta komisiono aŭ oficialulo de UEA povas doni validan respondon. La opinio de duonfidela aŭ de unu el ni estas nur supozo aŭ persona prefero kiu ne montras la oficialan sintenon de UEA aŭ la konsiderojn de la elekta komisiono. (Krom se duonfidela estas oficialulo de UEA, sed en tiu kazo ri devus komenti sub sia plena nomo.)
Persone mi pensas ke la neakcepto de la kandidatiĝoj de Wandel kaj Lo Jacomo (ni ne forgesu Lo Jacomo) povus veni ankaŭ de la skipopreferoj de la sola kandidato por prezidanteco. Li ja kunlaboris kun Wandel dum du mandatoj kaj kun Lo Jacomo dum unu. Se ili estus nepraj por realigi lian politikon li insistus por havi ilin en la skipo. Sed tio estas nur mia supozo.
Mi demandis pri ambaǔ sed ricevis respondon nur pri Amri.
“Mi pretos tamen rekonsideri lian kazon, se li klare kondamnos la kruelaĵojn ankoraŭ antaŭ la UK.” – skribis duonfidela. Tio sugestas, ke tiu persono havas ian povon ĉi-rilate.
Mi petis informon pri ties vera nomo, sed respondo ankoraǔ mankas.
> Tio sugestas, ke tiu persono havas ian povon ĉi-rilate.
Tio sugestas nur, ke tiu persono havas opinion, kaj povas ŝanĝi sian opinion.
> Estas interese, ke vi ne kritikas tiujn, kiuj tiel sin kaŝas kaj do endanĝerigas la civilulojn…
Lasu min kompreni: ĉu vi do asertas ke se iu teroristo kaŝiĝas inter civiluloj polico/armeo rajtas mortigi tiujn civilulojn por trafi la teroriston kaj la kulpo de la civilaj mortintoj estas de la teroristo?
Ĉu ĉi tiun metodon la israelaj polico/armeo aplikas nur en Gazao aŭ ankaŭ en Israelo? Do se teroristo rifuĝas en israelan lernejon inter israelaj infanoj la polico/armeo platbombardas la lernejon por mortigi lin, ĉar ĉiuokaze ne kulpas ili pro la morto de la infanoj sed la teroristo?