Pli da membroj pagas malpli al UEA

”Nu, bonŝance ni savis la asocion.” Tiu estas la konkludo de ĝenerala direktoro Martin Schäffer surbaze de la ekonomia rezulto de Universala Esperanto-Asocio dum la jaro 2024. La asocio laŭ li ŝparis amason da mono malpliigante la oficistaron – sed devis urĝe dungi du pliajn oficistojn por ricevi administran subvencion de EU. Unu el la dungitoj tuttempe okupiĝos pri havigo de subvencioj.

Individuaj membroj de UEA 1979–2024. La kvanto de individuaj membroj dum la lastaj jaroj kresketas, dum ne kreskas la sumo de kotizoj. Dum la lastaj jaroj UEA ne raportas la kvanton de membroj, kies kotizojn pagas fondaĵo Canuto.

Sojle al la baldaŭa Universala Kongreso en Ĉeĥio fine estis publikigitaj la bilanco kaj spezokonto de UEA por la jaro 2024, kiujn la komitato devos aprobi. La ciferoj montras bonan rezulton unuavice pro sukcesaj investoj kaj la administra subvencio de Eŭropa Unio, rakontas ĝenerala direktoro Martin Schäffer en la reta diskutejo de la komitato.

La domo en Nieuwe Binnenweg 176 ĝis nun ne estis vendita, laŭ Martin Schäffer pro tio, ke la prezoj de nemoveblaĵoj nuntempe ne estas favoraj. ”Supozeble indas atendi ĉar vendo kun tro reduktita prezo ne taŭgas”, li skribas.

La membraro laŭ li evoluis bone. Tamen samtempe la kotizoj de individuaj membroj ne kreskis, sed eĉ malkreskis je iom pli ol 8 procentoj. Eĉ pli, je 12 procentoj, malkreskis la kotizoj de membroj-abonantoj.

Iam la eldonkvanto de la revuo Esperanto superis 9 000, interalie pro la grandaj kolektivaj abonoj el la tiel nomataj socialismaj landoj. Eĉ post la disfalo de Sovetio kaj la soveta sistemo, en 1994, la eldonkvanto tamen superis 5 000. En la lastaj jaroj la malkresko tamen estis rapida. En 2024 la revuon ricevis nur 1 417 homoj, 110 malpli ol en 2023.

La tuta sumo de la kotizoj de individuaj membroj pasintjare estis proksimume 118 000 eŭroj. La ero ”aliaj enspezoj”, kiun ĉefe konsistigas subvencioj, estis preskaŭ 50 000 eŭroj.

Spite la publikigon de la financaj dokumentoj, esence nekonataj restas la financoj de la kongresa fako de UEA, nun prizorgata de ekstera entrepreno. La saldo de la kongresa rezerva fondaĵo restas praktike senŝanĝa de 2021. Tiu fondaĵo laŭ la regularo ĉiujare devas ricevi 20 procentojn el la profito de la Universala Kongreso.

Apenaŭ eblas, ke dum kvar jaroj la kongresoj estis nek malprofitaj nek profitaj, aŭ ke la profitoj kaj malprofitoj komplete egalis. Kio do okazis? Ĉu la rezultoj de la lastaj kongresoj daŭre restas nefinkalkulitaj, aŭ ĉu la profito restis en la kontoj de la entrepreno E@I, kiu prizorgas la kongresan fakon? Tion ne eblas scii, ĉar la kondiĉoj laŭ kiuj la tasko estis transdonita al ekstera entrepreno ne estas konataj.

La oficistaro laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer dum la pasinta jaro kostis proksimume 200 000 eŭrojn. Sen la granda redukto de la oficistaro, entreprenita en la lastaj jaroj, tiu kosto laŭ li nun estus pli ol duobla, kaj UEA plu ĉiujare havus grandan deficiton.

”Nu, bonŝance ni savis la asocion. Ni frontu la defiojn kaj arde laboru por brila estonteco”, li skribas.

Nun la spezokonto montras rezulton sen deficito, sed ne tre klaras, kiel oni alvenis al tiu rezulto. Mankas klarigoj ekzemple pri la ”aliaj oficejoj”, kies kostoj sumiĝas al pli ol 14 000 eŭroj. La kostoj por kafo, teo kaj lakto aliflanke dum 2024 sumiĝis al 3 eŭroj kaj 59 cendoj, do evidente la nunaj oficistoj preferas aliajn trinkaĵojn.

Aperas en la spezokonto ankaŭ elspezo de 3 499 eŭroj por ”revizorado”. Tamen se temas pri laboro de profesia revizoro, la rezulto de tiu laboro restas nekonata. Jam en novembro 2023 la estraro de UEA promesis prezenti la ĝistiamajn konkludojn al la komitataj reviziantoj kaj poste al la tuta komitato, sed mankas ajnaj informoj pri tia prezento.

En la kotizaj enspezoj ne estas kalkulitaj la enspezoj el la kapitalo Dumvivaj Membroj.

En alia, ĵusa mesaĝo al la komitato la ĝenerala direktoro informas, ke por plu ricevadi la gravan administran subvencion de EU, Universala Esperanto-Asocio estis devigita dungi du novajn personojn:

”Por atingi tiun minimuman kvanton, UEA devis dungi 2 novajn personojn. Pro la fakto, ke temas pri tre specifaj taskoj, kiujn neniu alia povas plenumi, ni rezignis pri publika alvoko. Kontrakton kun UEA nun havas S. Spanò por la kampo ’Subvencioj’ (plentempe) kaj Z. Kóródy (parttempe) por ekzamenoj, kontakto kun ALTE kaj Esperanto-centroj.”

UEA aliflanke ne plu havas dungiton, kies ĉefa respondeco estus la kongresoj. Eble pro tio daŭre mankas informo pri tio, kie okazos la venontjara Universala Kongreso. La malfruo de tiu informo ŝajnas rekorda, se konsideri ke normale devus jam esti konata ankaŭ la kongresurbo por la jaro 2027.

Antaŭe pri la elekto de la kongresurbo krom la konstanta kongresa sekretario (ne plu ekzistanta posteno) okupiĝis ankaŭ ĝenerala direktoro, kiu faris esplorojn kaj surlokajn vizitojn por certiĝi pri la taŭgeco de la fizikaj kaj financaj kondiĉoj. Nun tiuj taskoj ŝajne estas delegitaj al E@I, kvankam laŭ la kongresa regularo ili plu apartenas al la ĝenerala direktoro.

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn