Antaŭ kelkaj jaroj, Marc van Oostendorp ricevis viziton de du nederlandaj sinjorinoj, kiuj alportis al li stakon da amleteroj verkitaj en Esperanto, kun la peto traduki ilin. Ilia nederlanda patro ricevis tiujn leterojn en la tridekaj jaroj, de sia itala amikino. La leteroj rakontas la historion de granda amo, kiun ilia patro ŝajne neniam forgesis – amo, kiun interrompis la faŝismo.

”Viaj leteroj kiel suneroj brilos en mia vivo.” Tiel skribis la juna italino Ada Magnina en januaro 1934 al Eduard Bakker, nederlanda maristo, kiun ŝi renkontis kelkajn monatojn pli frue en la esperantista klubo de Ĝenovo en Italujo. La frazo, skribita per eleganta, preskaŭ kaligrafia manskribo, elstaras sur la unua paĝo de la unua letero en kolekto de preskaŭ cent, kiun mi ricevis antaŭ kelkaj jaroj de la du filinoj de Eduard. Post lia morto ili trovis la leterojn kaŝitajn en kesto, kaj ili petis min traduki la tekston – mi estis la sola, kiun ili konis, kiu povis legi la internacian lingvon. Kiel dankon mi rajtis konservi la leterojn.
Post la afero kun Ada, Eduard edziĝis al ilia patrino kaj neniam rakontis pri la antaŭa amo. Liaj filinoj apenaŭ eĉ sciis, ke li iam parolis Esperanton. Tamen li konservis la leterojn dum jardekoj. Ni havas nur la leterojn, kiujn li ricevis, ne tiujn, kiujn li verkis – ni havas la voĉon de Ada, sed ne la respondon de Eduard. Tamen eblas legi la tutan rakonton inter la linioj: de la unua brilo de amo ĝis la silento de disiĝo. Kaj ĉion ĉi sur la fono de unu el la plej mallumaj epokoj de la eŭropa historio: la leviĝo de faŝismo.
Eduard Bakker ŝajne ne estis konata aktivulo en la nederlanda Esperanto-movado (li ne estis parenco de Hans Bakker, ekzemple; Bakker estas ofta nomo en Nederlando). Lia intereso pri la lingvo eble estis ĉefe privata afero – parto de lia kleriga vojaĝo dum studoj por fariĝi ŝipoficiro. Dum sia restado en Ĝenovo en la frua printempo de 1933, li vizitis la lokan Esperanto-klubon – kiu havis propran domon en la urbo – kaj tie li renkontis Ada. Ĉirkaŭ Kristnasko li verŝajne revenis por resti ĉe amikoj de la familio – tranokti ne-edziĝinte, eĉ se Ada ankoraŭ loĝis ĉe siaj gepatroj, verŝajne estus invito al eteta skandalo en la domego kie la familio loĝis.
Ada Magnina, instruistino pri la itala kaj franca lingvoj, estis inteligenta, sentema kaj eleganta. Ŝi ne nur vizitadis la Ĝenovan Esperanto-klubon, sed ankaŭ verkis por itallingvaj kulturaj revuoj. Ŝia unua letero, datita je januaro 1934, estas plena je pasia amo: ”Viaj leteroj kiel suneroj brilos en mia vivo. Ankaŭ vi, mia Eduard, restu certa pri mia amo, mia fideleco, mia atendado,” ŝi skribis. Ŝi parolis pri sia soleco, pri la manko de vera kompreno ĉe siaj samurbanoj: ”Neniu komprenas min tiel bone kiel vi!”
Ŝi priskribas siajn sonĝojn, la promenadojn tra Ĝenovo, kaj la senton de perdo post la foriro de la nederlanda maristo. Ŝi inkludigas detalojn, kiuj donas vivecon al la leteroj: ”Pasintan nokton mi revis, ke vi revenis viziti min kaj preferis miajn harojn ĉiujn ondigitajn!” En aliaj leteroj ŝi estas pli filozofia: ”Antaŭ via alveno, preskaŭ sufiĉis viaj leteroj por feliĉigi min. Antaŭe mi neniam spertis vian longan ĉeeston, sed nun mi konstatis, ke viaj leteroj ne estas por mi plena feliĉo, ĉar granda feliĉo ekzistas nur apud vi.”
Ada skribas flue, kun nur maloftaj gramatikaj eraroj. Ŝi ŝajne lernis la lingvon per korespondado, kaj tamen jam komence de la interŝanĝo ŝi atingas altan stilnivelon. Ŝiaj frazoj montras ne nur la forton de ŝiaj sentoj, sed ankaŭ la estetikon de la epoko. Ĉiu letero estas artverko – per vortoj, per manskribo, per enmetitaj floretoj. La Esperanto de Ada estas flua kaj nuancoplena. La leteroj parolas pri soleco, pri espero, pri la interspaco inter leteroj kaj la deziro je fizika ĉeesto. Ili parolas ankoraŭ nun rekte al la leganto.
La plej frapa trajto de la leteroj tamen estas la interplektiĝo inter la sferoj persona kaj politika. En tiu tempo, la faŝisto Benito Mussolini jam estis la Duce (Gvidanto) de la ŝtato Italujo. Jam en printempo 1934 Ada skribas: ”Hodiaŭ, kiel ĉiujare, forveturas la rekrutoj por la milita servado. Ili kantas gajajn kantojn adiaŭante la familianojn kaj siajn knabinojn.” Ŝi priskribas la scenon kun respekto kaj sento: ”La esperoj de la Patrujo ekmarŝas al la nova vivo.”
En majo 1934 ŝi entuziasmas pri sportaj virinoj: ”La Duce donas multon al sportaj virinaj okazaĵoj, ĉar li volas, ke la itala virino estu forta por doni al la Patrujo multnombrajn infanojn. […] Pasinte virinoj estis tro sklavecaj.” En septembro ŝi priskribas grandan amasan geedziĝon en Romo, organizitan de la reĝimo: ”La Duce oferis al ili festenon, dancon k.t.p., ĉion senpage, ankaŭ la vojaĝon.”
En oktobro 1934 ŝi rakontas pri denunco kontraŭ ŝia patro, kiun najbaroj akuzis pri kontraŭfaŝismaj ideoj: ”Sufiĉus, ke Papá [Paĉjo] havus pasintan politikan mankon por esti tuj ekziligata kaj la tuta familio ruinigata!” Ŝi konstatas la danĝeron, sed ŝajne pli pro familia timo ol pro ideologia distanco. Laŭ la leteroj, Ada ŝajnas ne nur ne kontraŭfaŝisma, sed eĉ ĉiam iom pli simpatianta la ideologion. En januaro 1935 ŝi eĉ mencias sian engaĝiĝon: ”Mi esperas aparteni al la Kultura Legiono […] Mi nur devas studi la faŝistan leĝaron; mi esperas poste propagandi Esperanton.” La ideo disvastigi Esperanton en faŝisma kadro montras naivan kredon je interpopola harmonio eĉ sub totalisma regado.
Sed eble la plej ŝoka estas ŝia letero el septembro 1935, en kiu ŝi pravigas la italan koloniismon en Afriko: ”La eritrea kaj somala popolaro estas kontenta sub la itala regno, ili vivas bone, ne kiel bestoj.” Kaj poste: ”La negroj estas kiel bestoj, ilia instinkto estas besta.” Jen la momento, kiam la persona voĉo de Ada dissolviĝas en la voĉon de sia epoko – kaj la amo malheliĝas.
La interpersona konflikto ekaperas dum 1935. Eduard ŝajne esprimas deziron pri fizika intimeco, al kiu Ada ne pretas konsenti. En unu letero Ada skribas kun doloro: ”Laŭ miaj ideoj, ŝajnas al vi, ke ne oferante al vi mian korpon mi ne sufiĉe amas vin, ĉar tio estas granda amprovo.” Jen momento, kiam du personoj, formitaj de malsamaj kulturoj, atendoj kaj eble ankaŭ de malsamaj revoj, ne plu atingas unu la alian.
Poste la leteroj malmultiĝas. Fine, ili ĉesas.
Estas facile legi tiujn leterojn kiel romantikan anekdoton: juna viro kaj virino, el malsamaj landoj, kuniĝintaj per Esperanto. Sed ilia valoro estas pli profunda. Ili estas inter la maloftaj ekzemploj de privata dokumentaro el la Esperanto-kulturo de la intermilita periodo. La plej multaj historiaj fontoj, kiujn ni havas, devenas el oficialaj revuoj, kongresprotokoloj aŭ verkoj de elstaruloj. Sed ĉi tie ni aŭdas la voĉon de ”ordinara” samideanino – sed kian voĉon!
Ŝi skribas pri sia hezito ĉeesti la kongreson de la Itala Esperanto-Federacio en Milano, malgraŭ ricevita invito. Ŝi priskribas siajn samideanojn jene: ”ĉiuj bonaj kaj indaj personoj.” Kvankam ŝi partoprenas en la loka vivo, ŝi ne estas elstara figuro. Ŝi apartenas al tiu speco de esperantistoj, kiuj surportis la movadon: diskretaj, kaj modestaj, sed revantaj pri pli bona mondo. Ŝia ideo propagandi Esperanton ene de la Kultura Legio de la faŝisma ŝtato montras, ke eĉ en ideologie kondiĉitaj strukturoj povis esti perceptataj ebloj por la lingvo de paco.
Ni ne scias ĉu ŝi restis loĝi en Ĝenovo, ĉu ŝi edziniĝis (kvankam ŝi sugestas tion en sia lasta letero), aŭ ĉu ŝi postvivis la militon. Eble ankaŭ ŝiaj infanoj aŭ genepoj iam trovos leterojn en skatolo. Aŭ eble ŝi por ĉiam malaperis en la fono, aŭ en la suferoj de la milito.
Marc van Oostendorp
Koran dankon, Marc, pro ĉi tiu akravida artikolo! Legante pri la faŝismaj simpatioj de Ada, estas facile diri, ”La pasinteco estas fremda lando; oni tie faras aferojn alimaniere.” (Tiel komenciĝas la romano The Go-Between (1953) de L. P. Hartley.)
Sed ni daŭre vidas la aktualecon de ĝuste tiuj faŝismaj tendencoj. Oni do atentu ankaŭ la deklaron de William Faulkner ”La pasinteco neniam estas morta. Ĝi eĉ ne estas pasinteco.” (Requiem for a Nun (1950)).
Giridharon mi ekkonis en 1998!
En la nuntempo, leteroj fariĝis aŭ eteraj, netuŝeblaj retpoŝtaĵoj kiuj perdiĝas inter amason da aliaj, aŭ mesaĝoj en aplikaĵo kiuj malaperas post kelkaj tagoj aŭ ĝisdatigoj. Ĉiam pli malofte ni prenas plumon kaj paperon por verki penseme, lasante spuron kiu estus tenebla, retrovebla, palpebla. Eble ni vivas en epoko de komunikado pli rapida ol iam ajn, sed ankaŭ pli facile forviŝebla. Kaj tiel, kun ĉiu preterfluinta retmesaĝo, ni eble forlasas ankaŭ la eblecon, ke estonte iu malkovros nian internan mondon, nian privatan historion — nian etan voĉon en la kesto de la tempo.
La nuntempa epoko estas la epoko de efemeraĵoj. Koncerne al ĉio!
Ĉio estas farata tre leĝere sen multe da pensado. La plejmulto da homoj ne volas legi tekstegojn: nur tekstetojn ĝi legas, nur mesaĝetojn normale kaj kutime sen grandaj enhavoj, preskaŭ vakuajn, sensignifajn.
Zygmunt Bauman verkis libron, kies titolo estas Likvaj tempoj. Rekomendinda! Kaj li verkis aliajn librojn pri la sama temo.
Kiam oni atingos la gasajn tempojn?
Mi proponas, se la donacintoj aprobas, ke tiuj leteroj estu skanitaj kaj alŝutitaj al muzeeca retejo. Se ili pro fajro aŭ malzorgo malaperus, tio estus perdo por nia komunumo.