Rusaj esperantistoj verkos pri milito

La landa asocio de UEA en Rusio aranĝas literaturan konkurson pri ”la Granda Venko, heroismo de nia popolo”. Ankaŭ ”nunaj militeventoj” povas esti prilumataj, laŭ la reguloj de la konkurso.

La 9-an de majo oni en Rusio solenos la 80-an datrevenon de la fino de la dua mondmilito. Lige kun tio Rusia Esperanto-Unio, la landa asocio de UEA, anoncis literaturan konkurson kun la titolo ”Tiu Tag’ de l’ Venko”.

En la konkurso povas partopreni ”ĉiuj esperantistoj de la lando”, do supozeble nur rusianoj. La konkurso laŭ la anonco okazas ”omaĝe al la 80-a datreveno de la Granda Venko super faŝismo”. Tamen la tekstoj povas temi ne nur pri la dua mondmilito, sed ankaŭ pri la  nuna agresa milito de Rusio en Ukrainio:

Akceptatas: Rakontoj, eseoj, noveloj, versaĵoj, rememoroj originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj, laŭteme ligitaj kun la Granda Venko, heroismo de nia popolo. Ankaŭ nunaj militeventoj povas esti prilumitaj.

La plej bonaj verkoj estos publikigitaj en Cerbe kaj Kore, la literatura suplemento al Ponto, la revuo de REU. Al la aŭtoroj oni promesas libro- aŭ monpremiojn.

Iniciatinto de la projekto estas Svetlana Smetanina. Ŝi ne rajtis daŭrigi kiel ĉefdelegito de UEA en Rusio, pro kio REU proteste ĉesis pagi kotizon al UEA. Daŭra nepago de la kotizo fare de landa asocio laŭ la statuto de UEA kaŭzos perdon de la aliĝinta statuso.

Smetanina longe estis la reprezentanto de REU en la komitato de UEA, sed nun ŝia nomo ne plu aperas en la listo de la komitatanoj.  Rusia Esperanto-Asocio konsideras la okupitan teritorion de Ukrainio parto de Rusio, kaj pretas aktivi tie.

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
martinwiese
2025-03-03 22:06

fek’ al Putin, vivu libera Ukrainio!

Jens Stengaard Larsen
2025-03-04 8:38

Heroismo estas kiel drogoj. Taŭga por individuo en specifa problema situacio, sed detrua kiel socia fenomeno.

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2025-03-04 8:45

Ĉu vi memoras la belan tendencon, ke oni en Esperanto – ne pro devo, sed pro inklino – verkis ion por laŭdi, glori, celi pacon?
REU memorigas nun la nigrajn tempojn de “Neue Deutsche Esperanto-Bewegung”.
Ili publikigu la tekstojn en Acerbe kaj pere’, suplemento de la gazeto Rompita ponto

Katono la maljuna
Katono la maljuna
2025-03-04 8:49

La degenerinta okcidenta esperantistaro fervore kaj ĝojplene starigas la tomboŝtonon de la lingvo neŭtrala, sur kiu legiĝas la inĝenia spritaĵo “fek’ al Putin, vivu libera Ukrainio!”. Pro ĉi tiu vera kompatindaĵo mian koran kondolencon!

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2025-03-04 9:40
Respondo al  Katono la maljuna

Min ja iam enuigus fari el mi per ĉiu tia komento klaŭnon, sed videble trolado al vi plaĉas

Katono la maljuna
Katono la maljuna
2025-03-07 16:09
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Mi esprimas ĉi tie mian honestan opinion ne por akiri la aprobon de la frenezaj ŝakaloj inter la okcidentaj esperantistoj, sed por montri, ke la kampo de opinioj ne ekskluzive apartenas al ĉi tiuj ŝakaloj. Se vi vere pensas, ke opinio fremda al vi estas “trolado“, tio fakte diras ion malfavoran pri vi, ne pri mi.

István Ertl
2025-03-07 16:17
Respondo al  Katono la maljuna

kaj se vi nomas kundiskutanton “ŝakalo”, tio diras ion pri Vi. Oni bonvolu reveni al deca diskutstilo.

Katono la maljuna
Katono la maljuna
2025-03-07 17:32
Respondo al  István Ertl

Vi pli multe ĝoju, ke iu aldonas iom da ”maldeca” kontrasto al ĉi tiu abomeninda NATO-propagando-unuformeco, kiun oni renkontas ĉe ”libera folio”!

Korren-Kerren
2025-03-04 10:29

Mia avino estis dujara, kiam Granda Patruja milito komenciĝis. En la rifuĝejo, ŝi mem devis prizorgi sian malgrandan fratinon, dum ilia patrino laboris.
Kaj unu de miaj praonklinoj travivis blokadon de Leningrado. Ŝi forpasis en 2020.

Sed pliajn detalojn mi ne sendus al REU – ili komprenos nenion.

aŭtunido
2025-03-04 11:24
Respondo al  Korren-Kerren

@korren
Jes, estus facile verki ion forte kontraŭmilitan laŭ tia temo, sed mi emas havi nenion komunan kun nuna REU.

Osmo Buller
Osmo Buller
2025-03-04 19:32

En si mem temas pri bona iniciato, ĉar ĉiu iniciato por logi al verkado en Esperanto estas bona. Tamen, ĉar temas pri Esperanta konkurso, estas tute fremde limigi ĝin al esperantistoj de Rusio, des pli ke la 80-jariĝo de la venko super faŝismo estas festinda universale. Oni ne povas eviti suspekton, ke la motivoj de REU por fari tian limigon estis tre dubindaj kaj neakcepteblaj, nome por eviti, ke povu partopreni verkoj, kiuj kritikus la kriman agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio kaj la faŝismiĝon de la Putina reĝimo. Tio, kio nun estas farata de Rusio, ja signifas perfidon de la idealoj, nome de kiuj oni siatempe leviĝs kontraŭ nazioj.