Plia esperantisto pereis en la milito en Ukrainio

Antaŭ duonjaro ni rakontis pri Vadim Bikov, la unua konata esperantisto el Ukrainio kiu pereis ĉe la fronto, defendante sian hejmlandon. Li iĝis 54-jara. Samaĝa estis Aleksandr Salmin el Rusio, kiu ĵus pereis ĉe la fronto en Ukrainio, atakante la najbaran landon. En la jena vidpunkta artikolo Grigorij Arosev – origine rusia esperantisto, nun de pluraj jaroj loĝanta en Germanio – konsideras la kialojn, kiuj igas multajn rusianojn opinii tian sorton heroa.

Detruo en Zaporiĵo post trafo de rusia raketo en loĝdomo. Foto: Elena Tita. Salmin en foto afiŝita en lia VK-konto.

La 4-an de novembro 2024 pereis la  54-jara rusia esperantisto Aleksandr Salmin, kiu laŭ propra volo iris kiel dungito en la rusian armeon. La preciza loko de lia morto estas aŭ ne konata aŭ ne diskonigita. La familio de la pereinto eksciis pri la okazaĵo post pli ol unu kaj duona monatoj, okaze de la transporto de lia korpo en la urbon Ĉeboksari, kie li loĝis.

Salmin estis nek aktiva nek videbla esperantisto, lia esperantumado limiĝis je partopreno en kelkaj amasaj renkontiĝoj en la 1990-aj jaroj. Poste li dediĉis sin al la familia vivo kaj preskaŭ neniam aperis en la esperantistaj rondoj.

Aleksandr Salmin iĝis la dua esperantisto, kiu pruvite pereis dum la milito en Ukrainio kaj la unua, kiu mortis flanke de Rusio, komencinta la agresan militon kontraŭ la najbara lando februare 2022. Pri la unua okazaĵo raportis Libera Folio julie 2024.

La plej interesaj, kvankam samtempe terurantaj, estas la cirkonstancoj pro kiuj Aleksandr Salmin iris al la milito. Al la rusia registaro delonge mankas volontuloj, kiuj pretus militi por la efemeraj (kaj mensogaj) celoj deklarataj de Kremlo. Tial la varbado jam delonge efektiviĝas kiel dungado por altkvalifika laboro.

La sumoj, kiujn volontuloj ricevas pro subskribo de kontrakto por partopreni en la milito, atingas plurajn milionojn da rubloj (cent rubloj valoras proksimume unu eŭron), kaj la monata salajro superas multoble la nacian mezumon. Pro tio multegaj homoj konsentas iri al la milito nur por solvi siajn financajn problemojn: en la nuntempa Rusio tio restas praktike la sola atingebla rimedo por solvo de problemoj. Pri tio, ke ”kompense” ili probable mortos, la militontoj jen preferas ne pensi, jen rilatas al la afero fatalisme.

Se konsideri ĉion ĉi, ne estus surprize, se Aleksandro Salmin ekmilitus gvidite ĝuste de ĉi tiuj konsideroj. Tamen, ŝajne, la kialoj estis tute aliaj.

Plej verŝajne li foriris por sekvi la heroaĵojn de la pli frua generacio, de la tiel nomataj sovetiaj ”avoj”. La pereinto estis konvinkita de la fortega pormilita rusia propagando, ĉefe televida, ke li estas nulo kompare kun la partoprenintoj de la Granda Patruja Milito – tiel en Rusio estas nomata tiu parto de la dua mondmilito, en kiu partoprenis Sovetunio. Kaj li faris ion, kio devus meti lin en saman rangon kun la herooj de la dua mondmilito.

La pereinta Salmin ne malamis Ukrainion, sed en la momento ne trovis alian militon por sia ”heroaĵo”. Li postkuris falsajn ideojn kaj idealojn. Li estis plene trompita de propagando.

Kaj ne nur li.

Homoj similaj al li kolektiĝis ĉe la funebra festeno memore al Salmin. Pri Ukrainio oni tute ne parolis. Sed la viroj malkaŝe enviis la pereinton. Ne pro la mono. Ili ĉiuj samopinias: li faris heroaĵon, li mortis en la milito, li staras samnivele kun la ”avoj”, li estas vera viro, li ne vane vivis sian vivon.

Inverse, el sia vidpunkto ili vane vivas siajn vivojn. Ili estas konvinkitaj ke la pereintoj en la Granda Patruja Milito, t. e. la generacio de la ”avoj”, vivis malvane. La sekvinta generacio, tiu de la ”patroj”, rekonstruis la landon post la milito kaj sendis Gagarin en la kosmon. Kaj ankaŭ vivis malvane.

Sed la samaĝuloj de la pereinta Salmin vivis vane siajn vivojn. Tio plene ne estas vero, sed ŝajne ili efektive tiel opinias. Ili laboris, ili faris ion, ili atingis ion, sed ĉio ĉi estas bagatelo kompare kun la venko en la dua mondmilito kaj kun Gagarin. (Ne estas bagatelo, sed tio estas ilia starpunkto.)

Kaj virinoj ĉe la sama memorfesteno voĉe enviis la vidvinon: ŝia edzo estas ja elstarega! Nekompareble kun iliaj edzoj fiaskuloj. Cetere, la edzino de la pereinto provis persvadi lin ne iri al la milito. Ŝi tre klopodis instigi lin resti. Sed senrezulte. Li decidis kaj li iris.

Ili ĉiuj envias tian morton. Sed ili estas malkuraĝuloj, ĉar ili mem ne iros ĉi tiun vojon. Sed ili envias la fakton, ke la homo trovis signifon en la vivo. Per tia morto.

Tuta generacio estis vere konvinkita, ke morto en la ”Speciala Milita Operaco”, kiel laŭ la postulo de Kremlo hipokrite estas nomata la kruela milito en Ukrainio, estas sankta heroaĵo. Jen morto, kiu kvazaŭ antaŭdiras novan grandan venkon.

Sed neniu diris al ili, ke tia sorto — tiu de partoprenanto en agresmilito, ne defendmilito — metas ilin ĉiujn sur la saman nivelon kun la nazioj. Neniu diris, aŭ oni ne sukcesis konvinki.

Tio estas taŭga grundo por la nepre okazonta fortega krizo de plia eŭropa nacio.

Grigorij Arosev


Legu pli:

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

35 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
zmila
zmila
2024-12-31 8:55

ho ve.
”la unua konata esperantisto el Rusio, kiu ĵus pereis […]. Grigorij Arosev – […]”

Bonvolu iel rearanĝi la tekston, la redaktisto devas senti, ke oni ne menciu alian nomon en ĉi tiu loko, tuj post antaŭa sentenco.

Felix
2024-12-31 9:23

dankon pro tiu pensiga artikolo!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-12-31 9:37

“Tio estas taŭga grundo por la nepre okazonta fortega krizo de plia eŭropa nacio.” — Se tiu nacio estu la rusa, mi tute ne kredas. Rusio sukcesis klarigi por si eĉ la stalinismon kiel ĉefe pozitivan aferon. Rusio neniam rigardos sian historion kritike tiumaniere kiel ekzemple Germanio. Tial ĝi ĉiam ripetos la samajn erarojn. Pli optimisma mi ne sukcesas sincere esti.

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-12-31 10:28
Respondo al  Jouko Lindstedt

Estas triste, ke ankaŭ pri la estonteco de Eŭropo kaj entute de la t.n okcidenta mondo restas ĉiam malpli da spaco por optimismo pro la ada kresko kaj populariĝo de ekstrema dekstro kaj pli aŭ malpli kaŝa faŝismo. Malgrsŭ ĉio mi tamen klopodas resti optimisto, ankaŭ pri Rusio, ĉar vivi sen espero estas por mi neeltenebl a penso.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-01-03 1:28
Respondo al  Osmo Buller

Pri la tiel nomata okcidenta mondo estas klara bazo por konservi ian optimismon kompare kun la cetero de la planedo – sed pri rusio…?

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-03 15:50

Kiel iam ie iu esperantisto diris: la okcidenta mondo estas malsana!

Li tute pravis kaj ankoraŭ pravas!

Grigorii Arosev
2024-12-31 16:50
Respondo al  Jouko Lindstedt

Racie pensante mi konsentas kun vi, tamen la espero ankoraŭ vivas.

Korren-Kerren
2024-12-31 10:15

Militantaj Esperantistoj ne estas veraj Esperantistoj.
Ili estas kvazaŭ tiuj, kiu krias "Allaĥ akbar!", pafante, kaj fiere nomas sin "islamanoj".

Stefan
2024-12-31 12:27
Respondo al  Korren-Kerren

@korren mi forigis mian lastan komenton ĉar mi ne legis ke temas pri rusan soldaton

Sten Svenonius
Sten Svenonius
2024-12-31 13:49

Mi dubas ke k-do Salmin pristudis la pensojn de Ludoviko Zamenhof.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-01-03 1:21
Respondo al  Sten Svenonius

tio ne estas nepra por esti esperantisto

Aleksej Salomatov
Aleksej Salomatov
2025-01-02 16:10

Imagu ke oni metis la verdan esperantan stelon sur la ligna kruco starigita super la tombo de A. Salmin. Laŭ mi tio ĉi estas kompromitado de Esperanto.

AlKo
AlKo
2025-01-09 15:02
Respondo al  Aleksej Salomatov

Oni ja metis ĝin, vidu lian VK-paĝon
https://vk.com/id157593296

Katono la maljuna
Katono la maljuna
2025-01-02 20:56

La Okcidento estas tute laŭmerite kondamnita al senelira ekonomia pereo ne nur pro sia senlima hipokriteco, sed pli ĝuste pro sia intelekta blindeco pri la politikaj realaĵoj, kiu elkreskis el ĉi tiu senlima hipokriteco.

Jens Stengaard Larsen
2025-01-03 8:53
Respondo al  Katono la maljuna

La hipokriteco havas unu avantaĝon: se ne ĉiuj havas la samajn rajtojn, tiam almenaŭ iuj havas rajtojn. En Rusio ĉiuj, eĉ la plej privilegiitaj, devas perforte kaj senleĝe rabi siajn rajtojn, se ili volas havi ilin. Se Rusio ne estas hipokrita socio, estas tial ke ĝi ne vere estas socio.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-01-03 1:24

Tre ĝojiga novaĵo – el la mondo malvenis unu plia rusa monstro.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-01-03 1:43

cetere, la titolo Plia esperantisto pereis en la milito en Ukrainio estas tute misgvida; temas pri teroristo, kiu kun Esperanto apenaŭ havis rilaton.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-03 15:27

Ĉu ne estis mem la Majstro Zamenhof, kiu diris, ke sin povas nomi esperantistoj eĉ krimuloj?

Do, laŭ tiu aserto, teroristoj, monstroj kaj falsaj bonuloj hipokritaj povas esti esperantistoj!

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-01-05 22:56

Mi ne malpermesas al iu ajn nomi sin esperantisto; mi nur konstatis, ke tiu homo apenaŭ havis rilaton kun la lingvo kaj la movado, do oni ne tro emfazu, ke la ulo estis esperantisto.

Jixiang
Jixiang
2025-01-03 4:10

Mi absolute kontrauxas la Rusan agreson kontraux Ukrainio. Tamen, mi kompatas la soldatojn kiuj mortas sur ambaux flankoj. Salmin estis Ruso kiu kredis la registaran propagandon. Li ankaux estis homo kun edzino kaj gefiloj. Ne estas sane malami tutan popolon en cxi tiu maniero.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-01-05 22:59
Respondo al  Jixiang

Mi ne malamas ajnan popolon nek prezentis ion tian; „rusaj monstroj” ne estas ĉiuj rusoj de la planedo, sed teroristoj rusaj kaj rusoj ilin apogantaj.

Jixiang
Jixiang
2025-01-06 9:23

Mi komprenas, sed gxoji pri la morto de iu ordinara popolano kun familio kiu iris militi cxar ili kredis en la registara propagando ne estas justa, laux mi. Mi imagas ke li ne estis ”monstro”, li estis ordinara homo kun liaj difektoj, same kiel cxiuj.

Mi kredas ke la granda plejparto da Rusoj kredas en la registara propagando pri Ukraino. Cxu ili cxiuj estas monstroj? Mi ripetas, tio ne estas sana aliro al la problemo.

Hans
Hans
2025-01-06 14:30
Respondo al  Jixiang

“mi kompatas la soldatojn kiuj mortas sur ambaux flankoj”

Ĉu vi same kompatas? Ĉu eblas sendistinge kompati mortintan agresanton kaj mortintan agresaton? Eble vi havas absolutan certecon pri tio. Mi ne.

Jixiang
Jixiang
2025-01-07 5:23
Respondo al  Hans

Mi ne scias se mi same kompatas, sed mi kompatas.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-07 23:30
Respondo al  Hans

Oni do kreu skalon de kompato, aŭ pli bone, oni uzu spektron de kompato. Estas mode nuntempe paroli pri spektro de io ajn, kvazaŭ temus pri fizikaj grandecoj nediskretaj. Nu, Psikologio fariĝus tiel pli akurata (kaj pli utila) kaj ĉesus esti molega scienco (ĉu estas scienco ĝi?), kiu eksplikas nenion per ĝiaj stultaj metodoj. Nur bla-bla-bla! Kiel iam iu usona esperantisto diris al oni, ekzemple: Psikanalizo estas pseŭdoscienco. Li tute pravis pri tio.

Eble ĝi, la kompato (kaj la graveco), estu inverse proporcia al la tempo jam pasinta ekde la malbonaĵo. Iuj, kiuj ne suferis insultojn, pensas, ke la aliaj, kiuj suferis iujn malbonaĵojn, devus senti kaj pensi same. Gravas por la suferinto tio, kio ne gravas por la nesuferinto. Ridinda pensmaniero! Eble al ili mankas empatio.

Eble ĝi estu inverse proporcia al la aĝo de la viktimo/krimulo/bonulo/malbonulo, rekte proporcia al la supozebla boneco de la mortinto kaj tiel plu.

Donu viajn personajn poentojn, aŭ pli bone, mezurojn de kompato, al mortintoj laŭ liaj supozeblaj bonaj aŭ malbonaj agoj rilate al io ajn.

Finfine, aŭ oni kompatas iun, aŭ oni ne kompatas iun. Simple temas pri blanko kaj nigro. Ne estas skalo de grizaj spektraj linioj.

Laste redaktita 12 tagojn antaŭe de Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Hans
Hans
2025-01-08 16:11

“Simple temas pri blanko kaj nigro. Ne estas skalo de grizaj spektraj linioj.”

Se via simpla mondo estas simple blanka kaj nigra kaj vi do perfekte scias, kiel statas la aferoj, gratulon: certe multe da mensa trankvilo por vi, ĉar vi vidas la unusolan kaj klaran koloron kaj tuj scias, kiel vi devas juĝi.

Mi, bedaŭrinde, ofte sukcesas vidi nek blankon nek nigron sed nur grizon, kaj eĉ la grizo ne ĉiam estas tute klara: foje hela, foje malhela, foje nek tute griza nek tute malgriza… Kaj sekve mi ofte havas dubojn.

Kompreneble por nigra-blanka homo kiel vi malfacilas koncepti tion. Same kiel por mi malfacilas koncepti, ke oni ĉiam tutklare kapablas vidi nur unu koloron.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-03 15:44

Estas terure, kaj perturbege, rimarki, kiel iuj homoj povas ĝoji pro la morto de iu, kiun ili simple tute ne konas! Ĉu temas tiukaze pri malamiko mortigenda?

Nu, eble li iris al pli bona mondo. Eble ne. Eble al nenio. Kiu vere scias, kien oni iras, kiam oni forpasas?

Restu li en paco ie! Aŭ nenie!

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-01-04 22:30

Ne temas pri ĝojo pro la fakto, ke „homo mortis”. Temas pri ĝojo, ke la nombro de mortigantoj, perfortantoj, detruantoj, kiuj senkiale atakis la najbaran landon, malkreskis je unu – cetere, ŝajne, ideologie tre konvinkita pri sia farado. Se bandito estas murdonta mian familion kaj polico lin mortpafas – ĉu mi funebru kaj kompatu?

Jens Stengaard Larsen
2025-01-05 15:41

Principe vi devus. La komparo lamas, cetere, ĉar Ukrainio ludas la rolon de viktimo en tiu komparo, ne de polico. Se vi devos mem mortigi la banditon ĉar la polico rifuzas interveni, ĉu vi rezervos la pli grandan koleron al la bandito aŭ al la polico?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-01-05 22:53

Ja pro la viktimeco mi aldonis policon… Se laŭ vi „principe mi devus” kompati murdiston, ne ekestos kompreno inter ni.

Jens Stengaard Larsen
2025-01-06 22:44

Ne estas facile vivi laŭ siaj principoj. Oni konstante devas pardoni sin mem. Sed eble estos iom pli facile se oni konsideras ke almenaŭ ĉi-okaze la viktimo vivas en espero dum la krimulo vivas en malespero.

AlKo
AlKo
2025-01-09 14:53

Nur terminologia komento. Ne temas pri tio, ke rusoj atakis ukrainojn, sed pri tio ke la Ruslanda armeo atakis Ukrainion. Probable, inter la ruslandaj armeanoj plej multas rusoj, sed estas ankaŭ alinacianoj: tataroj, ĉeĉenoj, baŝkiroj, jakutoj, burjatoj, tuvoj kaj anoj de pluraj aliaj nacioj, ankaŭ ukrainoj. Aliflanke, en la Ukrainia armeo estas ne nur ukrainoj, sed ankaŭ alinacianoj; oni taksas ke ĉirkaŭ kvarono da Ukrainiaj armeanoj, kiuj nun estas ĉe la fronto, estas rusoj. Ruslando estas plurnacia lando; ekzemple, mia edzino Halina estas filino de ukraino kaj polino, kaj ŝi naskiĝis en Kazaĥstano, kaj ekde sia studentiĝo ŝi loĝas en Ruslando.
Aliflanke, la nuna prezidento de Ukrainio estas ne ukraino, sed judo, tamen plej gravas, ke li estas ukrainiano, kaj ukrainianoj elektis lin prezidento.
Resume: en interŝtataj konfliktoj pli gravas ne la nacia, sed la ŝtata aparteno. Prefere skribu: Ruslanda armeo kaj Ukrainia armeo, ĉar ne estas imagebla rusa aŭ ukraina armeoj kun nur rusaj kaj nur ukrainaj soldatoj — kiuj kontrolus la nacian apartenon de la soldatoj?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-01-09 16:35
Respondo al  AlKo

Ĝuste en Rusujo oni tradicie distingas inter la etnaj rusoj kaj ĉiuj Rusujanoj. En la plej multaj landoj oni ne havas tiel striktan kutimon – “italo” aŭ “germano” povas signifi iun ajn civitanon de Italujo aŭ Germanujo, se oni ne aparte volas paroli pri la etnaj majoritatoj kaj minoritatoj en tiuj landoj. Ankaŭ la Akademio plurfoje konfirmis, ke en normala lingvouzo oni ne bezonas distingi inter “italo” kaj “italujano”. Mi ankaŭ pli-malpli certas, ke la juda prezidento de Ukrainio estas konsiderata ukraino. Mi respektas la deziron de la rusaj esperantistoj strikte distingi inter “ruso” kaj “Rusujano”, sed ili ne povas postuli, ke ĉiuj konas tiun kutimon.

Laste redaktita 9 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt