Vilmos Benczik – konstruinto de kolonoj

Unu el la plej influaj kaj sagacaj esperantistoj hungaraj, kun efiko tutmonda, forpasis la 27-an de februaro en Budapeŝto.

Vilmos Benczik. Foto: Universitato Eötvös Loránd.

Naskita je la fino de la dua mondmilito, Vilmos Benczik lernis Esperanton kiel adoleskulo kaj komencis publikigi jam 18-jara, kaj hungare kaj en Esperanto (en Hungara Vivo kaj Norda Prismo). Li kreis, kunkreis, redaktis, eldonis aŭ alimaniere prilaboris multajn el la kolonaj verkoj por kleriĝi pri nia literaturo.

Pedagogo dum sia tuta hungaria laborvivo (1969-2013), ekde baza ĝis altlernejo, li paralele aktivegis pri Esperanto, ĉef-emfaze inter 1974 kaj 1992. Tiu estis la periodo kiam, ĉe la moliĝanta diktaturo hungaria, multaj homoj ankoraŭ bezonis Esperanton por unikaj translimaj kontaktoj, dum la ŝtato diversgrade favoris esperantistan agadon.

Fruktuzante tiun historian ŝancon, Vilmos Benczik disvolvis unikan talenton organizan estrante la eldonagadon de Hungara Esperanto-Asocio ekde 1976 ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj. En tiu periodo aperis ne malpli ol 138 Esperantaj titoloj (Lorjak, Modest, Nemere, Szathmári, Tóth k.a.) en ĉirkaŭ 370 000 ekzempleroj, kaj, tre impone, ankaŭ 30 hungarlingvaj titoloj, kun aŭ sen rilato al Esperanto (1987-1990), en du milionoj da ekzempleroj.

Samtempe, sub lia redaktado (1977-1990) la revuo Hungara Vivo plivastigis sian temaron kaj atingis internacian prestiĝon foje komparatan eĉ al tiu de la samurba antaŭulo Literatura Mondo. Ĝi atingis dumil abonantojn, kies duono vivis en Sovetio.

Benczik verkis aŭ redaktis la baze gravajn verkojn Libro de romanoj (1979), Tutmonda sonoro (1981), Hungara antologio (1983), Baza legolibro por komencantoj (1986), Urboranda nokto de Attila József (1986) kaj Lingva arto (1999).

Kiel literatura kritikisto, li kunigis eseojn en siaj influaj Studoj pri la esperanta literaturo (1980). Ankoraŭ ne sufiĉe konata restas lia Pri la natureco kaj artefariteco de lingvoj kaj aliaj studoj (2016).

En 1982-1986 Benczik ĉeforganizis en Budapeŝto teatran festivalon, kie prezentis sin krom Esperantaj trupoj ankaŭ konataj aktoroj hungaraj lernintaj Esperanton – aŭ almenaŭ sian tekston Esperante.

Liaj movadaj postenoj inkluzivis estraranecon de Hungara Esperanto-Asocio (1965-1967, 1978-1992, prezidanto en 1990-1992), komitatanecon (1980-1986) de UEA, prezidadon de la juĝkomisiono de Belartaj Konkursoj (1986-2002) kaj anecon en la Akademio de Esperanto (2001-).

Li estis Honora Membro de UEA. Inter 1979 kaj 1994 li faris ses prelegvojaĝojn en Finnlando, Japanio kaj Ĉinio.

Precipe junaĝe, li ankaŭ tradukis beletre, hungaren el la hispana kaj portugala, interalie verkojn de Borges, García Márquez kaj Vargas Llosa. Ekde la 1990-aj jaroj, lia hungara eldonejo Trezor publikigis helpverkojn por lernejoj, sed ankaŭ i.a. hungaran tradukon (2002) de Maskerado de Tivadar Soros.

István Ertl

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
BUJDOSÓ Iván
BUJDOSÓ Iván
2021-02-27 23:00

Ni perdis eminentan esperantiston. Kondolenco al la familianoj!
Malgaje
Ivano Bujdoso

Ralph Dumain
2021-02-28 0:06

Ho ve! Nepre funebrado. Liaj kontribuoj nemalhaveblis.

Nikolao Gudskov
Nikolao Gudskov
2021-02-28 9:28

Ho ve!
Forpasis unu el la plej elstaraj esperantistoj de nuntempo! Lia kontribuo al la E-kulturo estas grandega.
Kondolencojn al cxiuj familianoj kaj proksimuloj.

Jovana
Jovana
2021-02-28 12:32

Ni bedaŭru la forpason de unu el la plej eminentaj esperantistoj postmilitaj. Kondolencojn al la familio!

Fernando Pita
Fernando Pita
2021-02-28 16:01

Jen grandega perdo por nia movado. Mi ĉeestis lian (nun lastan) kurson en Poznano, 2017, kie, malgraŭ sano jam febla, li elmontris sian nekalkuleblajn konojn pri nia literaturo. Kondolencojn al la familio.