Duolingo nun ankaŭ por franclingvanoj

Ĵus estis lanĉita franclingva kurso pri Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. Jam pli ol 2 400 personoj aliĝis al la kurso. Sume en la kvar diverslingvaj kursoj de Duolingo nun estas proksimume 730 000 aktivaj lernantoj de Esperanto.

La unua paĝo de la kurso por franclingvanoj.

La unua kurso de Esperanto en Duolingo estis tiu por anglalingvanoj. Ĝi estis lanĉita la 28-an de majo 2015, do ĝi ekzistas jam de pli ol kvin jaroj, kaj jam proksimume 1,6 milionoj da homoj aliĝis al ĝi.

Kompreneble la plej multaj aliĝintoj neniam finas la kurson, kaj malmultaj el tiuj, kiuj ja finas ĝin, efektive poste aktive ekuzas Esperanton. Tamen jam ekzistas multaj esperantistoj, kiuj venis al la movado ĝuste tra Duolingo.

Ĝuste nun laŭ la publika statistiko de Duolingo estas proksimume 284 000 aktivaj lernantoj en la anglalingva kurso. En la hispanlingva kurso, kiu estis lanĉita fine de 2016, nun estas proksimume 231 000 aktivaj lernantoj. La portugallingva kurso estis lanĉita en majo 2018, kaj nun havas proksimume 212 000 aktivajn lernantojn.

Meze de julio estis lanĉita la kvara Esperanto-kurso en Duolingo, tiu por franclingvanoj. Jam nun la provversio havas pli ol 2 400 aktivajn partoprenantojn. Pri ĝia realigo laboris Axel Rousseau kaj Emmanuelle Richard, kiuj jam de longe okupiĝas pri projektoj rilataj al instruado de Esperanto.

Axel Rousseau.

–  Ekzemple, ni respondecas pri alia interreta kurso por francparolantoj. Tiu ĉi kurso ricevas ĉirkaŭ 50 novajn lernantojn ĉiumonate. Ĉiu lernanto estas helpata de libervola korektanto. Ni ankaŭ reeldonis plurfoje la libron Metodo 11. Pro nia sperto tiu-teme, Ruth Kevess-Cohen kontaktis nin pasintan oktobron por scii, ĉu ni pretus respondeci pri la Duolingo-kurso por francparolantoj, rakontas Axel Rousseau.

La duopo senhezite akceptis la taskon, ĉar la francaj esperantistoj de longe atendas la aperon de franca versio de la kurso, Axel Rousseau diras. En februaro ili partoprenis retan kurson de Duolingo pri la sistemo kaj pri verkado de kursoj por Duolingo.

– Post kelkaj pliaj semajnoj, ni finfine povis eklabori. Tiu eklaboro koincidis kun la tutlanda kvaranteno. Eĉ se multaj personoj hejme laboris, ni tamen havis pli da libera tempo. Ni fulme laboris. La redaktilo de Duolingo ebligas aldoni novan kunlaboranton post ĉiuj 20 procentoj de finita laboro. Do, eĉ komencante duope, la teamo iom post iom pligrandiĝis. Ni finis la kurson kvinope. Kaj ĉiutage, ĉiuhore eĉ, ni interrilatis kaj diskutis pri la plej taŭga maniero traduki la frazojn de la originala kurso verkita.

La franca versio de la kurso estis preta komence de majo, sed pro diversaj ŝtupoj en la procezo de Duolingo daŭris pli ol monaton antaŭ ol ĝi povis esti publikigita. La 15-an de julio aperis la provversio.

– Tiu provversio ebligas al homoj aliĝi al la kurso, sekvi ĝin por raporti cimon aŭ plibonigendaĵojn. Kompreneble, dum tiu periodo, ni devas plulabori por konsenti aŭ rifuzi la rimarkojn de la uzantoj. Ni kompreneble invitas ĉiujn esperantistojn kiuj parolas la francan, aliĝi al la kurso por helpi nin plibonigi ĝin.

La provversio estos aprobita kiel fina versio, kiam ĝia kvalito estos konfirmita – kiam sufiĉe da lernantoj estos finintaj ĝin sen raporti tro da problemoj.


Pli pri la temo

 

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-07-25 14:14

Estas bonega novaĵo.
Indas aldoni, ke ne multe da lingvoj franclingvanoj povas lerni per Duolinguo : la uson-anglan, la hispanan, la germanan, la italan, la Brazil-portugalan kaj nun Esperanton. Alivorte, en Duolinguo franclingvanoj ne povas lerni la araban, la ĉinan aŭ la rusan, sed ja povas lerni Esperanton.
Mi esperas, ke aperos multe da novaj Esperantlingvanoj en Francujo!

Lu Wunsch-Rolshoven
2020-07-26 12:32

Indas eble aldoni, ke Esperanto apartenas nun al la nur ses lingvoj, kiujn Duolingo ofertas en almenaŭ kvar lernolingvoj. Temas pri la angla (nun en proks. 22 lingvoj; prepariĝas en pliaj proks. 6), la germana (nun en 9 lingvoj, prepariĝas en du pliaj), la franca (nun en 8 lingvoj; prepariĝas en 2 pliaj), la hispana (nun en 7 lingvoj; prepariĝas en unu plia) kaj la itala, kiun eblas lerni en nun 5 lingvoj, dum oni preparas unu plian lernolingvon. (Prenu ĉiujn nombrojn proksimume, eble mi miskalkulis aŭ ion forgesis.) Tiurilate ni do povas ĝoji pri bela sesa loko kompare kun aliaj lingvoj; rilate la nombron de lernantoj ni tamen eĉ sume pri ĉiuj lernlingvoj troviĝas ĉe loko 25 aŭ simile.

Post Esperanto sekvas tiurilate la sveda, la portugala kaj la rusa (ĉiuj en tri lingvoj; prepariĝas kurso por la sveda en la rusa). La japanan oni ofertas en du lingvoj (angla kaj ĉina). Proksimume ĉiuj aliaj lingvoj estas ofertataj en nur unu aŭ du lernlingvoj.

Unu plian fojon montriĝas ke Esperanto ne senkaŭze nomiĝas “internacia lingvo”, lingvo kiu estas iomete ŝatata relative simile en multaj lingvoregionoj.

Dieter Rooke
2020-07-27 9:55
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

En svislando oni lernas Esperanton per la anglalingva versio de duolingo. Chu vere ne eblas lerni Esperanton per la germana ?

Hejmano
2020-07-27 14:22
Respondo al  Dieter Rooke

Nu, eblas per lernu.net. Sed verŝajne Duolinguo ne ankoraŭ planis Esperanto-kurson por germanlingvanoj.

Xavi
Xavi
2020-07-26 19:37

Kiu estos la kvina lingvo?

Lu Wunsch-Rolshoven
2020-07-26 19:49
Respondo al  Xavi
Xavi
Xavi
2020-07-26 21:10
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Interese, dankon!