Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Pasporta Servo renaskiĝis en la reto

Pasporta Servo renaskiĝis en la reto

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-04 09:40
Post longa misfunkcio en la reto nun aperis nova versio de Pasporta Servo. Tamen samtempa subita demisio de la ĉefa respondeculo, Roy McCoy, denove endanĝerigas la ĝustatempan aperon de la presita listo de gastigantoj.
Pasporta Servo renaskiĝis en la reto

La nova retejo de Pasporta Servo

La problemoj de Pasporta Servo amasiĝis dum pluraj jaroj post la demisio de la multjara respondeculo Derk Ederveen, kiu prizorgis ĝin de 1995 ĝis 2008. Fine, en majo 2014, la ĵus emeritiĝinta oficisto de UEA Roy McCoy akceptis la respondecon pri la pluvivigo de Pasporta Servo kaj estis komisiita de la estraro de TEJO.

En intervjuo donita al Libera Folio Roy McCoy tiam vidis ĝuste la mankon de kontinueco kiel la ĉefan kaŭzon de la problemoj. En la sama intervjuo li diris, ke la prizorgado de Pasporta Servo povus esti bona hobio por li dum la pensiaj jaroj. Samtempe li tamen jam plendetis pri manko de kuraĝigo kaj atento flanke de la aliaj volontuloj:

– Mi diris al iu dum la lastaj tagoj, ke dum mi konstante zorgas pri konservo de la entuziasmo de niaj nunaj PS-volontuloj – kiuj inkluzivas kelkajn tre talentajn kaj entuziasmajn programistojn – neniu tamen ŝajnas esti multe zorganta pri mia entuziasmo, kaj ĉu mi, malkuraĝigate, eventuale ne mem forlasos Pasportan Servon kiel aliaj antaŭaj volontuloj estas farintaj. Tion dirinte, mi ne vidas ke tio okazos, almenaŭ baldaŭ, ĉar la afero simple estas bonega hobio por mi en mia emeriteco. Se tio ja ne okazos, mi kredas ke la estonteco de Pasporta Servo estos garantiata de mia daŭra zorgado – kaj, kompreneble, tiu de la aliaj volontuloj.

Tiu garantio tamen montriĝis ne tre longedaŭra, ĉar jam la 25-an de novembro, nur kelkajn tagojn post la apero de la nova retejo, Roy McCoy neatendite anoncis sian demision. Kiel kialojn li menciis troan streĉon kaŭzitan de konfliktoj pri la nova retejo, kaj precipe la fakton, ke la nova retejo estis publikigita sen lia permeso, antaŭ ol ĝi laŭ lia opinio estis sufiĉe preta.

– Mi petis kaj akceptis la gvidadon de la afero, kaj ne simplan volontulecon sub la arogita aŭtoritato de iu kun duono de mia aĝo kaj signife malpli da scio pri Esperanto. La esenca fakto estis ke Batisteo ne estis plenumanta miajn petojn pri la retejo, ofte ignorante, bagateligante kaj ĝenerale malrespektante ilin, kvankam ili estis defendeble en ordo kaj ankoraŭ relative malmultaj. "La diktatoro estas mi, ne iu alia", li skribis en unu mesaĝo, komentas Roy McCoy, responde al demando de Libera Folio.

Libera Folio kontaktiĝis kun Baptiste Darthenay, la kreinto de la nova reta versio de Pasporta Servo, por kompreni kiel nun statas la aferoj pri la retejo kaj ĉu la demisio de Roy McCoy influos la estontecon de la projekto.

Libera Folio: Ĉu la ĵusa anonco de Roy ŝanĝas ion esencan? Ĉu vi povas iel komenti ĝin?

Baptiste Darthenay: – Mi tute surpriziĝis pri lia subita demisio, kaj respektas lian decidon. Tio influas la aperon de la libro. Ni devas trovi alian homon por tiu tasko. Tio povas esti tutrapida, aŭ ne. Li ankaŭ komencis prilabori la datumojn kaj do ni bezonas homforton. Laŭ mia kono, ni ne petis helpon de la landaj organizoj kaj faros dum la venontaj tagoj.

Kio estas nova kaj kio malnova en la nun funkcianta versio de PS?

– La nova retejo estas pli alloga, uzebla per komputiltelefonoj kaj sen spamo! Eblas aldoni plurajn loĝejojn, ne limigitan nombron da kunloĝantoj kaj telefonnumeroj. Validigiloj permesas konservi altan kvaliton de datumo, kaj do estos malpli da laboro por la organizantoj.

Kiel longe vi laboris pri la nova versio?

– Ekde septembro, do malpli ol 3 monatojn. Mi programis kvazaŭ ĉiuvespere, post laboro, kaj semajnfine.

Kio ankoraŭ restas por fari?

– Mapoj! Mankas la monda mapo kaj la serĉmapo. Mi ŝategas la mapojn kaj ne ankoraŭ havis tempon por zorgi pri tio. Krom tio restas la plibonigo de la administrilo, aŭtomata datumeksportilo por la libro, diversaj plibonigoj de la interfaco… kaj multaj cimkorektoj. Estus interese havi kalendaron, sistemon por rezervi loĝlokon, kaj eblecon komenti/noti loĝlokon. Se la brazilanoj estas ankoraŭ pretaj por fari komputiltelefonan aplikaĵon, mi devas programi programan interfacon.

Ĉu la datenaro pri la gastigantoj nun estas aktuala? Kiam ĝi estis aŭ estos ĝisdatigita?

– Ne ankoraŭ, mi faris la migradon de la malnova al la nova sistemo nur antaŭ unu monato, kaj la retejo malfermiĝis ĉi-semajne. Parte dependas de la posttraktado de la administrantoj, parte dependas de la uzantoj ke ili kontrolu kaj korektu siajn datumojn. Legantoj: ĝisdatigu!

Kiel fari por anonci sin kiel gastiganto?

– Se vi ne ankoraŭ estis en la sistemo, registriĝu. Se vi volas gastigi, en via profilpaĝo aldonu loĝejon kaj elektu la opcion "Disponebla". Se vi volas esti en la presita eldonaĵo de 2015, kontrolu ke vi elektis la opcion "Printu en la PS libreto". Hodiaŭ estas 1.181 gastigantaj adresoj kiu estus printitaj en la libro, kaj 1.496 serĉeblaj sur la retejo.

Kiam oni povas atendi aperon de papera listo?

– Pro la ŝanĝo de situacio, mi ne volas promesi ion, kion aliaj homoj devos fari. Volontuloj bonvenas.

La retejo de Pasporta Servo troviĝas ĉe pasportaservo.org.

arkivita en:
Tom Geller
Tom Geller diras:
2014-11-26 17:10
Mi g'ojas duope au'di tion c'i: Unue, c'ar la PS aperas denove; due, c'ar g'i estas en la manoj de kompetentuloj, kiuj povas labori kune kaj trakti la realecon.

Kiel mi skribis en komento pasintmaje (http://www.liberafolio.org/[…]/pasporta-servo-aperos-papere-nur-en-2015), mi ekhelpis pri la projekto tiam, sed devis forlasi sole pro la konduto de Roy.

Mi fakte esperetis tiam, ke la problemo estis nur c'e mi; bedau'rinde, sajnas ke ne. Nu, ne gravas -- PS rajdas nun!
Roy McCoy
Roy McCoy diras:
2014-11-27 07:39
Fakte la fama "konduto de Roy", nun dufoje insinuita en LF, fine konsistis el la jena alineo mia, en mesagho sendita la 30-an de majo al Manuel Ortega, kopie al Geller, Dima Shevchenko kaj Joop Kiefte:

"Mi havas la dauran impreson ke ekzistas ia persista malsameco inter la mia koncepto de la projekto, kaj tiu de Tom. Mi eble eraras, sed al mi shajnas ke li estas malpli perturbata ol aliaj pri la daurinta nefunkciado de la PS-retejo, kaj do malpli emas zorgi pri la tempa aspekto. Li indikis nenian bedauron, ekzemple, pri ne esti lasinta instrukciojn pri forigado de spamo antau sia jhusa malapero. Li anoncis du monatojn da okupateco post tio, kvazau tio estis de malmulta graveco. Por mi kaj aliaj, tamen, estas vere terure ke la retejo ne funkcias de tiel longe, kaj ni volas ke maksimume baldau – prefere ene de kelkaj tagoj – la retejo same funkciu en la aktuala Drupalo kiel antaue en Drupalo 5. Mi kredas ke vi jam komprenas kaj simpatias tiun vidon pri la afero."

Chu malbona konduto, vere? Oni jughu lauplache. Chiuokaze mi notis hipokritecon en la antaua komento de Geller, kaj mi faras la samon nun. Se li vere devis forlasi la projekton sole pro mia konduto, kial li ne nun realighas al ghi post mia demisio? Estas milo da neatentitaj, ech tute ne legitaj mesaghoj kaj petoj al PS avidantaj lian kompetentan trakton.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2014-11-27 08:36
Kial vi ne demandis al la Sro Darthenay pri la akuzoj de la Sro McCoy?
Riĉard
Riĉard diras:
2014-11-27 15:31
Bonega laboro Baptiste!
Batisteo
Batisteo diras:
2014-11-29 12:58
Dankon al vi Riĉard! Kaj ankaŭ al ĉiuj, kiuj skribis al ni (kaj al mi) tiajn pozitivajn leterojn! Kortuŝas
Tom Geller
Tom Geller diras:
2014-11-27 23:48
"...kial li ne nun realighas al ghi post mia demisio?"

Mi fakte faris, private.

Mi ne detalis (au' detalas, au' detalos) la malbonan konduton publike, krom por diri ke Roy ege maltrafas c'i-supre.
Roy McCoy
Roy McCoy diras:
2014-11-28 03:21
S-ro Geller supozeble nek detalos pri kiam au kiumaniere li refarighis PS-volontulo. Li ne estas alighinta al la volontula diskutgrupo, ps-organizado, nek proponinta sin por alpreni ajnan aferon el la miloj kiuj kushas ankorau che mi. (Nek iu ajn de TEJO estas espriminta ajnan intereson pri la sorto de tiuj chi, mi povas aldoni. La nuna TEJO-volontulo jam skribis ke li ne havas tempon por PS.)

Geller ne detalis/as/os siajn daurajn insinuojn pri la (malbona) konduto de Roy, char li ne povas. Li daure elmontras la strangan sintenon ke oni simple kredos siajn sensubstancajn asertojn, kiel ekzemple tiun nun ke mi "ege maltrafas" pri lia neplenumo de la promesita reteja ghisdatgigo. Mi ja detalos. Jen lia tuta mesagho de la 30-a de majo, okaze de lia foriro:

*****

From: tom <tom@tomgeller.com>
Subject: Mia tuja rezigno
Date: May 30, 2014 at 5:57:41 PM PDT
To: ps-organizado@googlegroups.com
Reply-To: ps-organizado@googlegroups.com

Hodiau' mi ricevis la c'i-suban mesag'on. Pro la dau'ra malbona konduto de Roy, mi tuj rezignas la projekton kaj malabonas la liston. Mi ne vidos respondojn c'i tie.

Se alia homo deziras la Drupalajn pecojn kiujn mi kreis, diru private. (Temas pri eble 500MB+ da.) Kiel mi jam detalis c'e https://groups.google.com/[…]/qycsRF90uLYJ : estus malbona ideo uzi en la nuna stato, kiel Roy proponas. Pli bone estus restarti kun viaj ekzistantaj pecoj. Sed, lau' la decido de la cetero. Post semajno, mi vis'os c'ion ps-an de miaj komputiloj.

Mi felic'as vidi ke aliaj homoj ekhelpas, kaj esperas je la projekto.

G'is la,

--Tom

ps Mi ne kutime publikigas duon-privatajn mesag'ojn. Sed c'ar Roy tion faris kun la mia c'e XXX....



---mesag'o de Roy---

From: Roy McCoy <roymccoy.nl@gmail.com>
Subject: Re: Drupalista grupo por Pasporta Servo
Date: Fri, 30 May 2014 12:05:01 +0200
Cc: =?utf-8?Q?Dima_=C5=9Cev=C4=89enko?= <retumanto@gmail.com>,
 Joop Kiefte <ikojba@gmail.com>,
 Tom Geller <tom@tgeller.com>
To: Manuel Ortega <manuel@enkidu.coop>


Saluton Manuel,

Tom skribis ke li sendis mesaghon al vi kaj Dima, kaj tio estas tre bona. Mi petis lin aldoni min al la drupala subgrupo kiel observanton. Al tio li ne respondis antau ol malaperi ghis venonta mardo. Anstatau atendi lian revenon tiam, mi provas nun iel daurigi la agadon.

Mi havas la dauran impreson ke ekzistas ia persista malsameco inter la mia koncepto de la projekto, kaj tiu de Tom. Mi eble eraras, sed al mi shajnas ke li estas malpli perturbata ol aliaj pri la daurinta nefunkciado de la PS-retejo, kaj do malpli emas zorgi pri la tempa aspekto. Li indikis nenian bedauron, ekzemple, pri ne esti lasinta instrukciojn pri forigado de spamo antau sia jhusa malapero. Li anoncis du monatojn da okupateco post tio, kvazau tio estis de malmulta graveco. Por mi kaj aliaj, tamen, estas vere terure ke la retejo ne funkcias de tiel longe, kaj ni volas ke maksimume baldau – prefere ene de kelkaj tagoj – la retejo same funkciu en la aktuala Drupalo kiel antaue en Drupalo 5. Mi kredas ke vi jam komprenas kaj simpatias tiun vidon pri la afero.

Kun tio, mi volas provizi vin kaj Dima per du aferoj.

(1) La kodo de la retejo, kion vi antaue petis. Mi ankorau ne estas renkontinta kialon pro kiu la kodo ne estu liberigita, kaj mi do akceptas vian peton/rekomendon tiurilate. Ghi supozeble povas helpi vin helpi pri la ghisdatigo.

(2) Chio alia antaue liverita al Tom, t.e. pasvortoj, dosieroj, necesaj informoj ktp.

Chu vi bezonas, au deziras, ion alian? Mi kopias tion chi al Dima, char la mesagho al li estas esence sama; al Joop, kun peto ke li provizu vin kaj Dima lau la supraj indikoj (ne plu necesas aparta permeso de TEJO, char mi nun estas oficiale komisiita de ghi pri PS, respondece kaj autoritate); kaj al Tom, por informi ke vi kaj Dima espereble estos ekipitaj por aktive kunlabori kun li super fino de la ghisdatigo ekde lia reveno venontsemajne.


Dankon al chiuj,

Roy

---fino---

*****

*Se* temas pri io alia en mia rezigno-provokinta mesagho ol la antaue citita alineo, temas pri eta kaj ne ega maltrafo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-11-28 10:32
Mi rigardis la produkton. Aspektas moderne simpla.

La logiko, de la sercxkampo por komenci eble ne estas la plej kutima.

Loko, kiu ne estas en la datumbazo, produktas neniun respondon, ecx ne informon pri la malsukceso. Tute konvinka. Aliro per mapo estus multe pli konvena.

Bedauxrinde oni gxis nun ne realigis mian longjaran proponon, doni pli da informoj pri gastaganto, nome la kondicxoj por tranokti.

La aktuala versio espereble estas por diskuti. Por montri al gxenerala publiko ne vere tauxgas.
Batisteo
Batisteo diras:
2014-11-29 13:46
Mi feliĉas ke ĝis nun la produkto plaĉas al vi.

Kompreneble estas por diskuti: tial mi ŝatus vin inviti aliĝi al la teamo. Estas en la dissendolisto ps-organizado kie naskiĝas decidoj. Kaj povas provi alfa-version.

Se via komento intencas diri ke estas ankoraŭ farota laboro: jes, mi jam scias! ;·)

Kelkaj ciferoj: 318 uzantoj ensalutis ekde lundo, kaj interŝanĝis 214 mesaĝojn.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-11-28 10:43
La reakiro de pasvorto funkcias bone.
Sed ne eblas sxangxi la kondicxojn, cxar estas postulata indiko sur la mapo, kiu ne funkcias.

Krome estas strangajxo. Interne oni petas pri la plej proksima urbo en nacia literumado. En la sercxkampo oni porponas Esperantigitajn nomojn. Mi ne scias, cxu tio interne estas adaptita. Tie oni povas perdi semajnojn por la programado kaj la akiro de la informoj.

Supozeble estus pli efika realigi tion ne surbaze de nomoj, sed de posxtkodoj de urboj.
Stela B
Stela B diras:
2014-11-28 14:27
Roland, bv. skribi tion en retletero, kaj ne ĉi tien, ĉar alikaze oni ne nepre faros ion ajn pri viaj komentoj. Kaj poste ne surpriziĝu pri tio, sed simple akceptu, ke por altiri atenton al viaj rimarkoj vi bezonas skribi al la organizantoj de PS rekte. Ili ne devas legi LF-on.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-11-28 14:59
Mi skribas publike, cxar eventuale aliaj sam- aŭ malsamopinias.

Informi la organizantoj de PS-retejo estas malfacile, ĉar ne estas paĝo "kontakto"

Estas paĝo "Pri ni" kun kripligita retadreso (forigu ciferojn), kie oni ne povas tuj respondi. Mi ege malŝatas tion malbonan kutimon, kiu preskaŭ nur ekzistas inter Esperantistoj.

Indus havi blogon de la diversaj komentoj kaj proponoj.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-11-28 16:21
Roland Schnell: "Indus havi blogon de la diversaj komentoj kaj proponoj."

Nu, ekzistas almenau jam mikroblogo
( https://twitter.com/PasportaServo3 ): "La retejo de Pasporta Servo – Ne hezitu nin demandi aŭ raporti cimon." Antau kelkaj tagoj mi ne hezitis kaj ricevis respondon
( https://twitter.com/[…]/537898941002813441 ). Mi rekomendas utiligi tiun vojon de komunikado.
Stela B
Stela B diras:
2014-11-28 14:33
Roy, aspektas tiel, ke vi mem ne akceptas vian propran decidon demisii. Bv. ne publikigi privatajn retmesaĝojn por pruvi kion vi volas diri, mi pensas, ke tio estas la plena malrespekto de la alia persono.
Se vi demisias, vi demisias. Mi supozas, ke simple homoj estis ĝentilaj kaj prefere diris nenion rilate al tio por ne montri, ke eble ili ĝojas pri la fakto, ke vi forlasas la teamon.
Se mi legas viajn mesaĝojn kaj metodojn, kaj ofendiĝojn kaj prenas vi frazojn 'kiel mi estas la diktatoro' ktp. sen la teksto ĉirkaŭe mi tute ne volas kredi, ke estas bone labori kun vi.

Mi vidis jam tro da homoj en E-ujo kiuj ne pensas pri siaj kontribuoj al la problemoj nur kulpigas aliajn homojn ĉirkaŭ si. Bv. pensi pri via konduto kaj ne serĉi homojn publike kiuj kompatos vin.

Kiel tio entute helpas PS-on?!
Roy McCoy
Roy McCoy diras:
2014-11-28 17:32
Unue mi estis konfuzita de la komento de Stela B, char mi ne konsciis pri ajna indiko tie chi ke mi "ne akceptas [mian] propran decidon demisii". Poste mi iom esploris kaj trovis ke shi shajne estas simple aliancito de Batisteo, tiel ke ne necesas respondi al shia (chi tie misa) kritiko. Mi kompreneble rajtas defendi min kontrau akuzoj kiel tiu de Geller. Pri publikigo de "privataj" retmesaghoj mi jam delonge akceptis la politikon de i.a. Renato Corsetti, ke mesagho kiun iu skribas en sia oficiala rolo ne estas privata kaj povas esti publikigita. Pri la oficialeco de la rolo de Batisteo oni tamen ja rajtas dubi, almenau ghis la TEJO-estraro eventuale postfakte komisios lin chi-semajnfine.
Stela B
Stela B diras:
2014-11-28 18:26
Roy, se vi demisias vi ĉesas labori por la PS, entute, simple finas labori kaj ne revenas. Alikaze kial vi demisius? Se poste vi ofertas helpi kio estas tio? Ne akceptado de via propra demisio.

Se mi konsentas kun Batisteo, kaj ne kun vi, tiam mia opinio ne gravas. Kaj poste vi respondas al mi malgraŭ via konstato, ke ne indas respondi. Kia logiko!

Mi multege laboras en la E-movado, kaj vidas, ke estas du tipoj de homoj: unu, kiuj nepre volas esti nomumitaj, volas havi oficialan titolon, esti konata laŭ tio ktp. En tiu kategorio estas vi. La dua estas tiuj, kiujn ne interesas la titoloj, simple laboras, ĉar volas vidi rezultojn, volas kontribui ĉiukaze, eĉ sen oficialeco: en tiu kategorio estas Baptiste.

Do vi insultas lin, kaj la laboron, kiam vi argumentas pri lia oficialeco. Vi forgesas, ke fakte dank' al li, kaj homoj, kiujn li envolvis en la projekton de PS, estas funkcianta retpaĝo, kiun homoj vizitas, kien ili volas registri, pri kio oni skribas kaj donas reagojn pli frue ol via moŝta volo permesintus. Programado estas daŭra laboro, homoj treege, malpacience volis rehavi PS-on, li laboregis, kaj pli frue montris la rezulton, ĉar li, kiel programisto vidis, ke jam eblas. Ke oni vidu ĉu ĝi funkcias por la uzo, kiun ĝi bezonas servi. Ĝuste pro via parto de la laboro en PS vi ne komprenas tion, kaj volis atendi pro kio? Nenio. Aferoj, kiujn eblas intertempe korekti, se bezonatas.

Mi komprenas, ke vi ankaŭ laboris por PS, kompreneble, kaj multaj aliaj, kiujn Batisteo ne forgesis mencii en la intervjuo kiun mi faris kun li. Kaj vi insultas tiun homon? Ĉu vi pensas, ke mi estas la unusola, kiu volonte protektas lin kontraŭ vi? :-)

Ni vidu ĉu PS disfalos post via foriro.
Roy McCoy
Roy McCoy diras:
2014-11-28 19:21
Ja, pri tio ni vidos. Mi sukcesis komisii ilustrajhojn por PS 2015 kaj esperas ke la libro aperos. Mia komento indis por priklarigi mian diritan publikigon de privata mesagho. Kiel mi indikis, mia nerespondo al via kritiko estis pro tio ke ghi ne shajnis rilati al la artikolo au komentoj tie chi, almenau rilate al mia dirita nedemisiemo. Dankon pro la plievidentigo de via antaue rimarkita alianciteco.
Roy McCoy
Roy McCoy diras:
2014-11-30 07:22
Mi dankas al Stela B ankau pro esti sproninta min al plia klarigo pri mia demisio. Plia klarigo ja indas. Stela implicis ke mia cito de Batisteo estis prenita ekster sia kunteksto kaj do nevalida. Nu, bone, ni ekkonu la kuntekston char tio ja gravas. Ne temis pri privata mesagho, sed pri iu ankorau kontrolebla de iu ajn alighinto al <ps-organizado> (https://groups.google.com/[…]/Y2aH76a-nus, 2 novembro). Mi estis anoncinta en la grupo mian decidon ke la kampo S-ro/S-ino estu deviga, t.e. ke chiu aperu en la PS-libro kun indiko pri sia biologia sekso. Tiel la libro jam estis, do ne temis pri io nova au radikala. Iu akuzis min esti diktatoro pro esti farinta kaj anoncinta tiun decidon, kaj Batisteo tiam intervenis kaj korektis shin. "La diktatoro estas mi, ne iu alia. Ne forgesu. Kaj mi diktas ke tiel restas." Ne ghenis min ke li aldonis trian eblon, "(nenio)", kvankam same konvene estintus simple havi nur homojn kaj neniun societon en la libro (de kiu mi konis kaj konas nur unu kazon). Mia problemo estis kun la proponita opcio "alia" (kiun mi trovis iel absurda malgrau la ekzisto de relative malmultaj prisekse dubaj homoj), kaj kun tio ke la sekso de la gastiganto povu esti tute ellasita. Je mia surprizo mi poste trovis ke la sekso foje aperis kaj foje ne en PS-eldonoj pli fruaj ol la lastaj, sed mi ankorau trovis ke la konsekvencigo de tio – chu farita de Derk Ederveen, Alex Baudry au kiu ajn – estis inda kaj dauriginda. Mi tamen akceptis la aldonon de "(nenio)", kvankam pensante ke mi eble aldonos "S-ro" au "S-ino" almenau che la evidentaj kazoj en la libro (vira Jozefo, ina Anna ktp).

La tuja kauzo de la demisio do ne estis la aldono de tria seksa eblo, nek la aperta ignoro de Batisteo pri mia propono rilate deviga/nedeviga apero de la naskighjaro de kunloghanto. (Mi proponis ke la kunloghantoj sen naskighjaro povus simple ne aperi. Ja, ne chiu kunloghanto iam aperis en la PS-libro, kaj ankau tio shajnis esti konsekvenca en la lastaj eldonoj.) Temis, che tiu tuja kauzo, pri la sinsekvo. Batisteo estis metinta "(nenio)/S-ino/S-ro", kaj mi petis lin – la sola peto kiun mi faris pri la tuta retejo (ne ke mi ne estis faronta aliajn poste) – shanghi tion al la pli normala "S-ro/S-ino/(nenio)". Tion li rifuzis fari, kaj mi diris ke nu bone, lau li sed mi devos tiuokaze demisii. Ja estis problemo pri la sinsekvo, char lasi "(nenio)" kiel la baza elekteblo shajne rezultigus amason da nomoj sen biologia sekso en la libro, multfoje kaj kredeble ech plejofte che homoj al kiuj ne vere gravus chu ilia sekso aperus au ne. Tiel estis, mi estis trovinta, che homoj metintaj pseudonimojn: kiam petite doni siajn verajn, ili chiuj tuj sendis ilin, senhezite kaj ech dankante min ke mi demandis.

Ja do unu efektiva afero, sed ne vere temis esence pri tio. Kiel mi klarigis en mia demisia letero: "temas [...] pri ghenerala situacio en kiu la retejo estas preter mia eblo direkti ghin, kvankam mi estis ghis nun laudire la PS-respondeculo. Mi ne alprenis la aferon kun la intenco devi batali pri unuopaj punktoj, kaj aparte ne kiam mi estis simple provanta konservi konsekvencecon kaj normalecon che la afero." Estis, do, antauvideble ke venus pluaj konfliktoj se mi restus la komisiito. La jamaj estis stresintaj min, kaj mi ne rimarkis sufichan kialon por elteni pliajn. Mi esperas ke tio chi adekvate pliklarigas la situacion. Estis mia eraro, ke mi ne antauvidis ke tia problemo povos okazi kaj ke mi do ne faris ion por eviti ghin. Mi pardonpetas al chiuj koncernatoj pri tio.
Lars Sözüer
Lars Sözüer diras:
2014-12-02 20:21
Hodiaŭ alvenis nia unua gasto anonciĝinta per Pasporta Servo 3.0.
Tamen ni ne povas pretendi la premion por la unua gastigado, ĉar li jam tranoktis per PS3 ĉe du aliaj gastigantoj dum sia vojaĝo.
Hokan LUNDBERG
Hokan LUNDBERG diras:
2014-12-07 21:06
"Vi devas registri por rezervi tiun loĝejon."
( http://pasportaservo.org/registrado/?next=/kond/ )
Mi proponas: "Vi devas registri vin por povi uzi la servon."
Superteksto
Superteksto diras:
2016-07-02 12:52
Nu, kiel fartas papera listo de gastigantoj?