Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperanto estas

Esperanto estas

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-23 19:43
Tro fruas kapitulaci kaj definitive forĵeti la ideon de finvenkismo, skribas la usona esperantisto Steven Brewer. Per sia titolo "Esperanto estas" li volas atentigi, ke nia lingvo ne estas nur historia fenomeno aŭ malsukcesa projekto, kiel povas ŝajni laŭ raportoj de la ĉefflua gazetaro, sed ekzistanta realaĵo, pri kiu indas paroli ankaŭ per vortoj kiuj finiĝas je -as kaj -os. La angla estas la plej grava lingvo en la nuntempa mondo, sed tio ne signifas, ke ĉiam estos tiel, li atentigas.

Tro ofte, kiam aperas artikolo pri Esperanto en la ordinara, ĉefflua gazetaro, ĝi temas aŭ pri tio ke "Esperanto estis" aŭ ke "Esperanto estus". Ili pritraktas Esperanton kiel fenomenon precipe historian: iu fremdulo kreis Esperanton antaŭlonge, iam ĝi allogis intereson, sed neniam plenumis sian promeson kaj malsukcesis". Oni apenaŭ parolas pri "Esperanto estas", tio estas, pri la nuntempa komunumo de tiuj, kiuj aktuale parolas ĝin.

Se oni mencias Esperanto-parolantojn, plejparte temas pri unuopaj stranguloj kiuj lernis Esperanton por revivigi la pasintecon. Oni ankaŭ ne priparolas "Esperanto estos": tion ke la Esperanta-komunumo disvolviĝos kaj daŭre ekzistos en la estonteco. Ambaŭ mankoj estas ĝustigindaj preterrigardoj, ĉar Esperanto estas pli forta nun ol iam ajn, kaj la estonteco estos pli bona por Esperanto ol multaj povas imagi.

Esperanto estas forta. Malgraŭ la manko de organiza forto, la lingvo mem sukcesas pli ol iam ajn. Preskaŭ cent mil homoj aliĝis al lernu.net (ekde 2004) kaj kelkmil vizitas la retpaĝaron semajne. Esperanto iam estis fenomeno forta nur en kelkaj disvolviĝintaj landoj. Nun vi povas senpere aliĝi al la Esperanto-komunumo de ĉiuj landoj en la mondo.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi proponis la ideon ke la lingvoproblemo ne troviĝas nun inter la modaj problemoj de nia epoko. Kelkaj, precipe Georgo Silfer, volas deklari la formorton de finvenkismo entute: "La finvenkismo estas ĉe sia sunsubiro, kaj ne konos novan tagon". Laŭ mi, li tro frue verkas la nekrologon por finvenkismo.

En la magazino Newsweek oni prognozas la estontan daŭron de la angla kiel dua lingvo por la homaro: la ĉinoj ne devigos vin lerni la ĉinan, ili diras. Sed Usono neniam devigis ke oni lernu la anglan. Ankaŭ nun oni ne devigas tion. Tiu oni kiu lernas la anglan elektas ĝin, ĉar ĝi donas avantaĝon.

Nova libro de Nicholas Ostler, The Last Lingua Franca, pritraktas la estontecon de la angla. De multaj jaroj oni prognozas ke la angla detruos aliajn lingvojn. Ostler konstatas ke, malgraŭ tio ke multaj homoj lernas la anglan kiel duan lingvon, malmultaj lernas ĝin anstataŭ la denaskan. Plu laŭ Ostler, dum ĝi ne anstataŭas denaskajn lingvojn, la angla restos dua lingvo kaj ne malaltigas lingvan diversecon.

La angla nun estas la plej grava lingvo multflanke. Ĝi estas unue la lingvo de scienco kaj komerco kaj, precipe, la lingvo de Usono - la ununura monda superpovo. Sed en epoko en kiu aliaj landoj (precipe Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio, tielnomata "BRIC" en la angla) altiĝas - kaj Usono falas al la stato “unu inter multaj” - ankaŭ aliaj lingvoj  fariĝos pli gravaj.

Dum la angla restas dua lingvo, kaj ne anstataŭas la denaskajn lingvojn de aliaj landoj, ĉiu nova generacio devas elekti ĉu lerni ĝin aŭ ne. Kaj en ĉiu lando oni povas elekti ĉu lerni la portugalan aŭ la ĉinan aŭ la rusan - aŭ alian lingvon - se tio estas pli senchava en tiu loko je tiu momento.

En la nuna momento, lingvaj demandoj ne ŝajnas modaj. Sed post dek jaroj - aŭ dudek - tio povos ŝanĝiĝi. Oni povos en iu momento konstati ke la angla ne restos por ĉiam la plej grava lingvo, kaj tiam ni vidos denove la demandon, kial Esperanto ne servu tiel. La flago de finvenkismo nun estas malalta, sed tio ne signifas ke ni forĵetu ĝin entute. Multaj, multaj aferoj estas kiel pendolo: tien kaj reen svingiĝas de unu ekstremaĵo al alia.

Kia, do, estos la estonteco por Esperanto? Ĉu ĝi iam estos dua lingvo por ĉiuj? Neniu povas diveni. En la nuna mondo, la grundo ne estas tre fekunda por la semoj de esperantismo. Samtempe, Esperanto estas kaj estos - kaj ni certigu ke oni ne forgesu tion.

Steven Brewer

arkivita en:
Camille
Camille diras:
2011-02-18 09:24
Mi konsentas kun Steven Brewer. Certe Esperanto estas kaj havos estontecon. Sed mi opinias ke la "finvenkismo" estas arĥaika esprimo, militema vorto, do necesus trovi alian vorton por indiki niajn esperojn pri la tutmonda helplingvo...
Betty
Betty diras:
2011-02-18 13:20
@Camille. Jes, ankaŭ mi opinias, ke ni devus trovi pli nuntempan esprimon.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-02-25 00:09
Jes, ankaŭ mi konsentas ke tre konvenus ŝanĝon de termino, kaj eĉ proponis alternativojn en mia blogo http://www.delbarrio.eu/blo/2011/02/finvenkismo/

Pli grave: mi tute konsentas kun la artikolo de Steven; ĝi estas tradukinda en naciajn lingvojn, por montri al ekstera publiko. Mi mem tion faris (en la hispanan, legeble en sama blogo) kaj kuraĝigas aliajn fari same.
brilanto
brilanto diras:
2011-02-25 05:26
.. eblas en jam preta retejo: http://tradukejo.ikso.net/projektoj/

Uzantonomo kaj pasvorto estas la samaj kiel de lernu.net - rigardu la jam ekzistantajn tradukindajn projektojn kiel aktuale.info ..
slavik
slavik diras:
2011-02-26 13:52
Kiel, ekzemple, „atingo de pli demokratia lingva situacio“ :)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-18 15:07
Se mi estus auxguristo mi estus ricxa, tamen unun mi estas certa, post 5-10 jaroj angla estos ne pli grava lingvo kiel alia, ecx mi supozas multe mli malgrava, cxar gxi pro sia agresa kolonia kaj laste lingva politiko en Euxropunio estos malamata , malsxatata.
Estus sxanco por la angla ricevi ankoraux honoran vizagxon, se British Council cxesus linvan politikon (inter alie forjxetante Esperanton el polaj lernejoj cxu radio) helpante per korupta kapitalo...

Post 10 jaroj estos malfrue por uzi Esperanton por EU, cxar tiam ni devos novan iperian lingvon lerni la cxinan.
Nur, nun, se ni estus suficxe realaj povus EU enkondukadi neutralan lingvon Esperanton kaj tuj sekvus la tuta mondo.Per tiu ago ni povus fine rompi la diablan ringon de imerialisma lingvo nacia.

Mi esperas, ke intelektuala Europo ankoraux gxustatempe vekigxos, cxar pri politikistoj ni ne povas revi. Ili plej parte estas karieruloj kaj servas al tiuj kiuj pli bone pagas.
rchamberlain
rchamberlain diras:
2011-02-25 02:15
Esperantoluna,

Mi ĝojas, ke vi ne estas aŭguristo. Viaj komentoj sonas frenezaj. 'Agresa kolonia kaj lingva politiko'?! Kvazaŭ iu aĉa konspiro. La angla ne bezonas 'akiri honoran vizaĝon' - ĝi jam havas. Jes, mi estas de Anglujo, kaj mi jam ne havas paciencon por tiaj frenezaj Esperantistoj, kiuj tiel malamas la anglan, simple ĉar ili estas frustritaj pro la fakto, ke la angla havas nuntempe la statuson de la ĉefa internacia lingvo.

Inter Esperantistoj mi sufiĉe ofte legas tiajn agresemajn komentojn kontraŭ la angla. Ili ofte parolas pri la anglaĉa - tio ofendas min, kiel denaska anglaparolanto. Mi mem neniam dirus ion similan pri aliaj lingvoj.

Frenezaj, malamo-plenaj Esperantistoj, kiel vi Esperantoluna, estas nur malhelpo al la perspektivoj de Esperanto. Se ĉiuj Esperantistoj estus kiel vi, mi forlasus Esperantujon - pli bone estus lasi homojn kiel vi grumbli pri ĉio, kaj mi volonte daŭrigus uzi la nuntempan internacian lingvon, la anglan.
rchamberlain
rchamberlain diras:
2011-02-25 02:17
Ŝajne "Esperantoluna" estas Stanislaw Rynduch. Do, la ĉi-supra mesaĝo estas al vi, Stanislaw.

ne tre amike,

Robert Chamberlain.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-25 09:43
Kara samideano,

por cxiu la gepatra lingvo estas plej bela , plej amata kaj tiel devus esti.
Mi, kiel esperantisto, estimas kaj sxatas same vian gepatran lingvon, kiel ankaux iun indigxenan, sed ankaux mian.
Tamen, la gepatra lingvo estu por gepatraj civitanoj kaj ne ludu imperialan lingvon kaj ne devigu alian gxi per cxiuj eblaj politikaj eblecoj gxin uzi.
Mia praavo estis iame en Napoleno-tempo devigita uzi la francan, poste avo en auxstra parto de Pollando la germanan, poste dum Hitler-invado patro denove la germanan, mi post "liberigxo" estis 10 jaroj devigita la rusan, kaj nun miaj infanoj la anglan. Mi estas certa, ke tiu "diabla rado" ne finigxis, se ni ne propagos kaj akceptos la neutralan, demokratan lingvon.
Jam baldaux, se tiu lingva politiko ne sxangxigxos, ni devigitaj esos lerni la cxinan!
En tiu senco vi devus kompreni miajn komentojn ne kiel frenezaj, nur tre sobraj kaj raciaj.
Pro la imperiaj lingvoj perdigxas cxiutage malgrandaj lingvoj kaj perdigxas kulturoj de multaj popoloj.Tion ni devos cxiam vidi kaj ne nur ekonomian , politikan kaj kulturan profiton de unu flanko.
Tio, en unu euxropa familio ne rajtas okazi kaj pli aux malpli frue naskos nur malamon. Cxiun polpoloj kaj cxiuj kulturoj devos havi la samajn devojn kaj rajtojn kaj se vi estas vera euxropano devos konsenti kun mi.
La konspiran laboron ni ne faras, sed plej versxajne British Counsil, cxar al ni mankas profitoj kiuj ricevas unu flanko.
Ne estas kara demokrate, ke unu klopodu balbuti alian lingvon kaj la denaskulos sidas en fotelo kaj enposxigas profiton. Pardonu, sed tio ne estas freneze, nur pura vero!

La lingvoj ne kulpas nur homoj!
Esperantst
Esperantst diras:
2011-02-18 20:29
Mi tute samopinias kun Steven Brewer. La Esperanto-komunumo tamen ne povas lasi la aferon al la mondo, esperante ŝanĝojn en la ĝenerala opinio. Ni sisteme kaj strategie devus plibonigi nian agadon kaj ankaŭ investi monon por ekzemple plibonigi niajn informmaterialojn kaj informteknikojn (informiloj, retpaĝoj, amaskomunikila agado, universitata laboro, plibonigo de lernomaterialoj, interreta agado). Krome ni sisteme difinu celgrupojn kaj cellandojn kie ni speciale forte devus agi.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-18 23:39
Post la forpaso de Tonkin, Lins, Corsetti kaj Blanke, la solaj Eo-korifeoj nuntempaj ekzistantaj, post 10-20 jaroj Esperanto estos finita. Tiam nur idiotoj ghin praktikos.
Konsiderante tion vi chion pli bone komprenos.
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-19 08:18
Kial tiom pesimismi pri korifea vivdauro? La menciitoj eble ech post 30-40 jaroj bonfartos.
Idiotoj chiam bonfartas.

amike
Istvan Ertl
Renatocorsetti
Renatocorsetti diras:
2011-02-19 10:39
Mi tute konsentas kun Steven Brewer. Mia artikolo pri la falo de UEA celis nur atentigi ke ni bezonas reorganizi la agadon de UEA. Pri la Esperanto-movado mi ne dubas, ke ĝi havas estontecon. Tiuj, kiuj nun amas la anglan baldaŭ amos la ĉinan. Tio, kion ili amas, vere estas "la potenculojn". Mia amata Ibn Ĥaldun diris tion antaŭ jarcentoj.
Amike
Renato
Renatocorsetti
Renatocorsetti diras:
2011-02-19 10:40
Korekto:

Tio, kion ili amas, vere estas "la potenculoj".

Amike

Renato
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-02-19 19:52
Oni sendefine uzas la vorton "angla" sed jen la problemo: Mi estas usonano. Foje mi instruis mian lingvon en Germanio. Finfine mi perdis la postenon ĉar venis anglino. La lernejestro diris al mi ke ŝi parolis la anglan korekte - mi usone. Tiam mi unufoje konstatis ke ekzistas du lingvo (almenaŭ) sub la titolo "angla" - la brita [tiel nomata "given pronunciation"] kaj la usona. Poste mi laboris kiel tradukisto (en Miami). Nia societo ricevis petojn "traduki" dokumentojn el la angla en la usonan. Unu el la plej mafacilaj tradukoj de mia vivo ĝis nun estis dokumento de Bahamoj (en la "angla") kion mi devis traduki usonan. Nun mi estas profesoro en la Kolegio de Edukaj Sciencoj ĉe Florida Atlantika Universitato. Mi malkovris ke fake oni parolas pri la "anglaj lingvoj de la mondo" [Englishes of the World]. En Usono, Bharatanoj necesas interpretistojn en kortumo. Fakte, ni havas elsendojn el Britio en nia televido ĉi-tie. Mi amuzas televidi ilin kvankam mi ne ĉion komprenas. Nuntempe mi klopodas traduki "Lost Horizons" (Perditaj Horizontoj) de James Hilton (iama brito) esperanten. Mi unue kredis kompreni la tekston. Sed tradukante ĝin mi devas konstati ke mi ne komprenas ĉiujn vortoj aŭ mi konas la vortojn kaj uzas ilin tre malsame ĉar laŭ mia kompreno ili ne havas sencon en la teksto.
Esperanto feliĉe ne suferas tiel ĉar temas pri lingvo lernita de la plejmulto kiel dua lingvo, do oni lernas la definojn de la vortoj kaj esprimoj laŭ lernolibro kun lingvaĵo norma.
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-20 13:15
Interese pri la anglaj lingvoj, kaj pri pontlingvoj (lingua franca):
http://ec.europa.eu/[…]/lingua_franca_en.pdf

amike
Istvan Ertl
chielismo
chielismo diras:
2011-02-20 09:38
Jes. Ĉinio evoluas rapide ol la ĉino imagas, eĉ vizitintoj Okcidenton havas impreson ke Usono kaj Japanio estas modestaj. Kaj sur retpaĝoj aperas ĉinlingva superismo, ĉar la ĉino vidas fakton ke en ĉiuj universitatoj multiĝas fremdaj studentoj. Kiel esperantisto kaj lingvoegalisto mi refutas eĉ kontraŭ fama ĉinkulturisto kun ĉinlingva superismo. Mi atentigas ke nur antaŭ 100 jaroj la manĉura lingvo(mandareno)estis leĝe ŝtata lingvo en la ĉina teritorio. *la manĉura lingvo apartenas al siberia lingvaro. Ankaŭ dum lastaj 2000 jaroj la ĉina lingvo estis abolita multfoje en la ĉina teritorio, ekz. dum regado de la mongolo. Fakte, lingvosuperismo estas parto de supernaciismo.
ralfelektulo
ralfelektulo diras:
2011-02-27 07:34
Emfazo de Esperanto kiel vivanta lingvo--pri tio kio ĝi estas--estas bonvena perspektivo, kiu tute kontraŭdiras la infanecan profetaĵojn pri la futuro de la angla, ĉina, ktp. kaj la fanfaronadon pri Esperanto kiu nepre gajnas la malrespekton de la publiko. Informado pri tio, kio fakte Esperanto estas, gajnas respekton, finvenkismo propagando, kiu respegulas kultecan amatorismon, vekas absolute nenian intereson el la publiko. La lingvopolitiko finfine estas pupo de reala politiko kaj ekonomio kaj mondskala distrastro venanta garantias nenion pri la eventuala rolo de realaj mondlingvoj aŭ oportunoj por Esperanto tutmonde. Oni ja ekspluatu oportunaĵojn, sed jam estas tempo forigi iluziojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-27 08:52
Kara samideano,

nur parte mi povas kun vi konsenti.
Certe vi estas konscia, ke patro de cxiuj preskaux inventoj estas iluzio, fantazio, ideo, songxo....

Unue do naskigxas imago kiun sekvas realajxo de tiu sama persono aux de alia.
Do, amatoreco estas bonvena kaj nepre bezona. Leonardo da Vinci ankaux multe fantaziis, kio hodiaux estas realajxo....Ecx mil projektoj de "fakuloj" -filozofoj, lingvistoj, ne sukcesis tion kio sukcesis amatoro Zamenhof!.

Mi tute konsentas, ke la lingvo-politiko estas pupo de reala politiko kaj ekonomio. Sed, cxu gxi estas racia kaj demokrate profitebla por cxiuj jam estas problemo , kie vi devus vidi. Oni ne devas esti profesiulo por konkludi, ke en tiu formo ne havas estontecon. Simile kiel aliaj gxis nun lingvoj mizerable finigxos.

Oni ne devas esti profesiulo por kompreni, ke nur demokrate solvita lingva problemo en unu komunumo garantias dauxran estontecon, en kiu cxiu landoj, cxiuj popoloj kaj cxiuj civitanoj havu la saman rajton kaj devon.

Uzante iun nacian lingvon vi cxiam donos al gxiaj denaskuloj superecon kaj partigas la asociojn en klasoj de privileguloj kaj humiligitaj, de profitemuloj kaj malprofitemuloj, de sinjoroj kaj servistoj!

Pardonu, sed kiel vera demokrato mi neniam kun tiu stasto kaj pensmaniero povas konsenti, cxar mi ne vidas dauxran estontecon, pli ; mi vidas fiaskon de la komunumo!

Kvankam mi estas certa, ke el gxis nun ekzistantaj t.n. neutralaj lingvoj estas Esperanto, tamen, ecx se oni akceptus mortintan latinan,cxu iun alian, mi estus por gxi. Plej grava, ke gxi estu neutrala. Nur io komuna povas facile esti akceptata kio estas nenies ekzemple euxro, kiu akceptigxis sed grandaj obstakloj, kvankan enkondukita ankaux ne demokrate.

NUR LINGVA NEUTRALECO DONAS AL KOMUNUMO ESTOSNTECON!
gmickle
gmickle diras:
2011-02-27 16:13
La socio estas partigita en klasojn de privilegiuloj kaj humiligitoj ĉiukaze, sendepende de ĉiaj lingvopolitikoj. Ĉu kaj kiumaniere eblas alveni al senklasa socio, estas komplikita demando. Sed sufiĉe certas, ke tia socio ne estas atingebla per la rimedoj de lingvopolitiko.

Se estas vere, ke "nur lingva neŭtraleco donas al komunumo estontecon", tiam la perspektivo de plurlingvaj komunumoj estas malhela. Ankaŭ Esperanto estas ne vere neŭtrala. Lerni ĝin multe pli facilas por parolantoj de eŭropaj lingvoj, ol por parolantoj de aliaj lingvoj. Krome, ĝi mem havas denaskajn parolantojn. Se Esperanto oficialiĝus kiel tutmonda "dua lingvo por ĉiuj", ĝi tre baldaŭ havus milionojn da denaskaj parolantoj. Aŭ ĉu io malhelpus la amasan fondiĝon de Esperantlingvaj internaciaj familioj en tia mondo? Eĉ pli grave: homoj en pli komfortaj materialaj situacioj, kun aliro al klerigaj resursoj, internaciaj amaskomunikiloj ktp. lernus ĝin multe pli facile ol la aliaj, same kiel okazas nuntempe koncerne la anglan.

Esperantistoj ŝatas argumenti per lingve maljusta situacio inter denaskuloj kaj nedenaskuloj, kaj ili alvokas ian abstraktan "lingvan justecon", laŭdire garantieblan sendepende de tio, ĉu aliaj sociaj rilatoj estas justaj. Tiaj argumentoj estas ŝtonoj, kiujn oni levas por ĵeti en la direkto de la angla, sed oni riskas, ke ili falu sur la proprajn piedojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-27 17:12
Kra Gary,

ankaux kun vi mi plejparte konsentas.
Al mi estas klare, ke ne eblas cxiujn fari samposedanto, ke cxiam estos pli sagyaj kaj pli ricxaj... Estus nur dezirinda, ke la diferenco ne estu senlima, sed tio estas alia temo.

Por mi grava estu , ke popoloj en unu komunumo havu la samajn rajtojn kaj samajn devojn kaj ni ne produktu novajn klasojn ankaux lingve.

Kompreneble, estas al mi konscie, ke ankaux esperantistoj estas denaskuloj.
Ili tamen jam pro internaciaj geedzigxoj estas portantaj internacian kuturon, do ne reprezentantoj de iu ununura nacia kulturo. Ili estas itegrigxitaj kaj reprezentas pli malpli mondan kuluron.(jam pli neutralan)

Kaj tiu procedo devus esti por cxiuj racie denkitaj bonvena evoluo.Cxi tie certe ni estas ankaux unupense.
ralfelektulo
ralfelektulo diras:
2011-03-01 00:40
Gary Mickle ĉiam servas kiel voĉo menssana ne tiel ofte trovebla en Esperantujo. Estas tro da kultisma narcisismo, ĉu finvenkista, ĉu raŭmista. La plej efika propaganda starpunkto estas tio de Esperanto kiel vivanta lingvo kiu okupas utilan, vivopovan, eble eĉ neelradikeblan niĉon. Oni ja ekspluatu malfermiĝojn en la krolodila mondo, sed oni ĉesu la kutiman pufadon kaj blufadon, amatorecajn profetaĵojn kaj falsajn promesojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-01 01:31
Se vi skribas pri "Esperanto kiel vivanta lingvo kiu okupas utilan, vivopovan, eble eĉ neelradikeblan niĉon" vi mem aplikas "kultisman narcisismon", "kutiman pufadon kaj blufadon, amatorecajn profetaĵojn kaj falsajn promesojn", sen rimarki ghin.
Tio sonas kiel jena frazo el Lapenna, Retoriko, p. 100 (kiun mi lastatempe relegis): "El monda vidpunkto la plej elstara kultura-historia evento sur la lingva kampo estas la formigho kaj ekesto de la Internacia Lingvo" ktp. Diru tion al iu ne-eista korifeo - li mokos pri vi.
Hodiau Esperanto preskau ne plu ekzistas, en kelkaj landoj (kiel Germanio, eble Francio, Italio, PL, BG) ekzistas kelkcent e-istoj (maksimume), en pli da landoj, fakte la plimulto, ekzistas kelkiuj ghis kelkdek. Pro diversspeca forlasado de la Eo-movado, ekzemple pro formortado de la olda generacio, farighos chiam malpli kaj malpli da e-istoj. Esperanto ekzistas NUR en la Esperanto-movado, en neniu alia sfero. La tuta Esperanto-"literaturo" estas verkita en tiu ekskluziva kunteksto - plej ofte fortranchita de chia "ekstermonda" kunteksto. La e-istoj tiom forte kredas chion tion, kion ili asertas kaj skribas, ke apenau oni plu sukcesas liberigi ilin de mitoj kaj legendoj.

Mi shatus scii chu e-istoj ankau estas "tiaj" kiel ne-esperantistoj. Chi tiun demandon mi ghis nun ne povis respondi, char la e-istojn mi konas chefe kiel e-istojn kaj ne kiel ne-e-istojn.
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-05 21:28
Pro teknika problemo Probal Dashgupta petis min (fakte, jam antau tri tagoj) afishi lian komenton, kiu aperis ankau en la listoj uea-membroj kaj de SAT.

amike
Istvan Ertl

Mi trovas tre grava kaj salutinda la iniciaton de Steve Brewer, kiun Tonyo kaj aliaj nun prisekvas -- emfazi la estantecon kaj konkretan ekziston de Esperanto, kaj tiamaniere pristrebi ghian estontecon.
Tonyo proponas, ke tiuj inter ni, kiuj dividas la sentojn de Steve, elpensu alian esprimon, ol 'finvenkismo', por signi nian vidpunkton.
Mi emus proponi ne 'finvenko'-surogaton, sed relative klaran kaj vaste tradukeblan pakajhon. Kiel oni scias, mia kapablo kuiri ion tiuspecan estas sufiche limigita. Tamen mi provas kontribui.
La tezo de Ivo Lapenna, ke la hegemonio de la chefaj lingvoj de lia tempo -- la angla kaj la franca -- kaj de la chefa lingvo de la nia -- la angla -- baldau disfalos pro kialoj ene de la monda potencdinamiko, ne plu funkcias kiel stirilo. Se oni unuavice pensas, ke la estonteco de Esperanto estas au geopolitike difinebla per la potencdinamiko de la vaste dislernataj lingvoj au absolute neniel, tiam ni estas en sakstrato.
Alian bildon ni vidas, kiam ni rigardas la geopolitikon de la lingvoj kaj kulturoj ne de la supro de ia piramido, sed de la subo. La malgrandaj au senpotencaj lingvoj kaj iliaj komunumoj unuafoje en la homara historio estas liberaj de la imperia jugo. Chiuj homoj funkcias ene de naci-shtatoj tajloritaj pli-malpli lau internacie akceptita modelo kaj pli-malpli memstaraj. Sekve, nur en la jhusaj jardekoj principe eblighis planedskala partoprenado de chiuj lingvokomunumoj en formale egalrajta komercado kun aliaj landoj de la mondo. Oni devas ne nur atendi sed praktike akceli la efektivan egalrajtighon kaj reciprokighon de tiu tutmonda intershanghado de varoj, de avantaghoj, de ideoj kaj de vivstileroj. Tiu chi neceso apartenas al la normalaj homaj devoj en nia tempo kaj ne simple al tiu lingva sfero, pri kiu okupighas la esperantista pensado.
Konforme al sia aparta kompetento, la esperantista komunumo plej tauge okupighas pri la tradukarto. Nun unuafoje en la historio de la tradukarto, estas eble labori por serioza reciprokigho de la direktoj de tradukado. Antaue la tradukado suben, de la grandaj al la malgrandaj lingvoj, estis instrua. Male, la tradukado supren, de la malgrandaj al la grandaj, estis afero de turista au antropologa au historiista admiretado de ekzotikaj, autentaj lokaj kuriozajhoj sen serioza valoro por la civitanoj en la grandaj lingvanaroj. Kaj la tradukado flanken, inter malgrandaj lingvoj, estis malofta. Hodiau, danke al la formala libereco de chiuj socioj, la grandaj lingvoj ne plu oficiale administras imperiojn.
Sendepende de tio, chu la homaro sukcesos transformi la anglan de iama imperiestra lingvo al iaspeca trafikfunkciiga rimedo (ekzemple se la chinoj ighos chefpotenco sed uzos la anglan kaj ne la chinan por revizori la mondan trafikon), Esperanto havas propran funkcion en la entuziasma florigo de traduka renesanco inter chiuj funkciantaj lingvoj de la mondo, en chiuj direktoj, sen la sentigo de supren-suben. Tiun funkcirajton Esperanto shuldas ne nur al sia lerna facileco sed ankau al sia konsistiga kapablo precize pausi la formatajn detalojn de tre diversaj lingvoj kaj al sia historio de amika konversaci-aranghado inter la kulturoj de malgrandaj lingvoj.
Esperanto tiamaniere kapablas, pere de traduka renesanco, emfaze inauguri planedan renesancon de reciprokaj sento-intershanghoj, kun kiuj kuniros konkretaj esprimoj de solidareco per agoj kaj ne nur per vortoj. Chi tia programo estas principe sendependa de, sed povas en la praktiko trovi laulande diversajn aliancajn eblojn kun, aliaj gravaj iniciatoj en la akcelo de la solidaremigho de la mondo. La praktika sekvo de tia programo ne nepre estas malchefigi la originalan Esperantan verkarton -- ni ne faru absurdan kontraustarigon inter la figuroj de la tradukchefiga Kalocsay kaj la originalchefiga Auld, sed restu che la sintezoj proponitaj de Baldur Ragnarsson. Tamen ni ja donu la necesan reliefecon al la interdonacado de kulturaj richajheroj en la interhoma trafiko nun simetriighanta, kaj tio ja signifos multe da tradukado.
Chi-rilate mi proponas, ke iuj inter ni ekzemplodone praktiku la ideon de mia karmemora patro Arun Dasgupta, kiu proponis -- inspirite de la praktiko de la lando-liberiga movado de Mahatmo Gandhi chiutage duonhoron shpini por protesti kontrau la imperia vestajhindustrio senhaviganta la baratajn teksistojn -- ke kulturaj aktivuloj chiutage dum duonhoro traduku, kaj per tiu rutino esprimu sian deziron interkultivi. Sed tiu lia propono ne estas la kerno de mia pakajho -- chi tia pakajho devas esti diversloke uzebla kaj ne rajtas havi kernon; mi ripetas ghin nur por ekzempli la agadspecojn, pri kiuj povas temi.
Pakajho tamen devas havi nomon. Mi proponas la nomon Teranismo. Sendube aliaj havos pli taugan solvon, kaj volos grave modifi chi tiujn ideojn -- au proponi tute aliajn. Mi promesis kontribuon, ne universale entuziasmigan solvon.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-06 01:13
Prefere unue helpu forigi la rubajhmontegojn en via lando por solvi la polucian problemon kaj poste pensu kiel solvi la lingvan problemon...
Kaj anstatau shpini duonhoron chiutage prefere protestu kontrau la aktuala malrespektado de la homaj rajtoj en plej diversaj landoj.
Solzbacher jam en la 50aj jaroj rifuzis la lingvajn teoriojn de Lapenna kiel absurdajhojn kaj erarajn. Eble imitu la ekzemplon de tiu inteligenta kaj racia usonano kun germana deveno kaj perfekta kono de la lingvo Esperanto.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-03-06 19:43
Kian lingvoteorion Solzbacher proponis anstataŭ tiun de Lapenna?
esperanto
esperanto diras:
2011-03-06 23:59
La problemo de Lapenna estis, ke en Retoriko, parto I pri La Lingvo, Lapenna postrestis rilate la lingvosciencon de jaroj kaj ankorau defendis la teoriojn de Marr, dum ili estis de Stalin ja delonge rifuzitaj (en 1950).
Se la tuta afero interesas vin, konsultu Amerikan Esperantiston de la jaroj 1956-58.
La infanece ofendita Lapenna poste arogante reagis - tiun tekston vi trovas en la verkoj enretigitaj en la retujo pri Ivo Lapenna.

Solzbacher ankau kritikis la leteron al Stalin de la jaro 1952, subskribitan de UEA kaj SAT kaj fakte verkitan de Lapenna. Ankau tion Lapenna ne eltenis. Fakte Lapenna eltenis nenian kritikon, kiel W. Bormann kaj Haupenthal priskribas en la jubilea memorlibro pri Lapenna (kiu aperis en Danlando kaj kiun mi recenzis en LA GAZETO), en kiu diversaj "negativaj" facetoj de Lapenna estas bele prisilentitaj. Che chi tiu libro temus pri kompleta trompo de la publiko, se mankus la artikoloj de Bormann kaj Haupenthal.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-03-07 20:56
El Italio mi private ricevis jenan karakterizon de Solzbacher:

-------------------------------------------

Dum sia tuta vivo Solzbacher estis sufiĉe "varia" en siaj tezoj.

Sufiĉas pensi ke li estis unu el tiuj kiuj malfondis IKUE'n en 1920 por fondi "Internacio Katolika"'n; poste li revenis al IKUE, poste li ... ktp ktp

La numeroj de revuo Espero Katolika kiuj jam estas je dispono komprenigas la buntan variecon de lia pensado tra jardekoj.

http://www.google.it/search[…]f&aqi=&aql=&oq=

-------------------------------------------

El Svislando mi ankoraŭ ne ricevis pozitivan karakterizon de la lingvoteorio de Solzbacher. Se li ne ŝatis tiun de Marr, kiun li preferis?
esperanto
esperanto diras:
2011-03-08 00:39
Ghis nun mi ne okupighis pri la (varieco de la ) katolika sinteno de Solzbacher en Katolika Espero ktp. Kiam mi komencos serioze esplori la Esperantan katolikismon, kion mi dume ne intencas, mi povos diri ion science pli konkretan pri tiu chi temo. Mi mem estas katoliko (el sufiche fundamentisma Centra Svislando), do neniu bezonas instrui min chirilate.

Povas esti, ke ankau Solzbacher estis komplika kazo, sed kion mi ghis nun legis pri Solzbacher rilate la verkojn de Lapenna, tio ricevis mian plenan apogon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-03-08 20:30
Kies lingvoteorio ricevas la aprobon de Solzbacher?