UK 2011
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2011
Sola kun Kim en Kopenhago
La internacia arta vespero en Kopenhago finiĝis per komuna kantado de Sola kun Kim Henriksen. Vidu filmeton.
UK 2013 okazos en Rejkjaviko
Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago per la Solena Fermo, kiun gvidis la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la konkludoj el tiu traktado.
Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas
La elekton de la nova estraro preparos la triopo Ulrich Lins, Lee Jung-kee kaj Nico Huurman. Ili konsistigas la novan elektan komisionon de UEA, elektitan en la vendreda kunsido de la komitato en Kopenhago. La komitato ankaŭ decidis portempe ĉesigi du branĉojn de la Belartaj Konkursoj. Anstataŭe povos esti kreita publika kantokonkurso, kies gajnanton elektos la kongresanoj. Nova strategia plano ne estis aprobita. Anstataŭe la ĝisnuna plano plu validos, kvankam ĝia tempohorizonto finiĝis en la jaro 2010.
Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!”
En la ĵaŭda kunveno por la legantoj de la revuo Esperanto, ĝia redaktoro Stano Marček ripetis sian konstantan respondon al kritikantoj de la revuo - li konsilis ke ili mem kontribuu al la plibonigo de la revuo. "Do, se io mankas al vi en la revuo, havigu ĝin al mi!" Laŭ siaj propraj vortoj, tion li diradas dum ĉiuj dek jaroj, dum kiuj li redaktas la revuon. La plej multaj ĉeestintoj tamen aŭ ne aparte kritike sintenis al lia laboro, aŭ elektis ne eldiri siajn kritikojn.
Anglaj aligatoroj agacis aktivulojn
Troa uzo de angla lingvo en la ĉirkaŭkongresaj aktivaĵoj estis grava temo en la ĵaŭda programero "Centra Oficejo respondas" en la Kopenhaga Universala Kongreso. Oni parolis ankaŭ pri manko de banderolo ĉe la kongresejo kaj de brajla kongresa libro. En la Centra Oficejo mem la plej speciala okazaĵo dum la pasinta jaro laŭ Osmo Buller estis lia propra malsano, kiu ankoraŭfoje montris, ke la laborfortoj estas tro streĉitaj.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2011
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2011 estis diskonigitaj ĵaŭde post la 16-a horo en la salono Privat de la kopenhaga kongresejo.
Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3
Kadre de la junulara programo en la Kopenhaga Universala Kongreso en mardo okazis futbalmatĉo inter esperantista taĉmento gvidita de Kim Henriksen kaj loka teamo.
Plenpulme de lingvoekologio ĝis redaktora kontrakto
Krom la kutimaj rutinaj demandoj pri manko de budoj por la fakaj asocioj, la ĉeestantoj de la programero "Estraro respondas" ĉi-foje plendis pri manko de demokratio en UEA kaj scivolis, kio okazis pri la planita reta voĉdonado kaj la kontrakto de la redaktoro de revuo Esperanto. Iom da pasioj kirlis Barbara Pietrzak, kiam ŝi klarigis, ke minimume ekde la jaro 2007 la estraro daŭre ricevadis plendojn pri la revuo. Responde al demando de Manfred Westermayer pri daŭripova evoluo, prezidanto Probal Dasgupta konstatis, ke UEA devus iĝi ekologia asocio. Lingvoekologia, li tuj precizigis.
Kvindek kapoj tradukis komunikon de EU al Esperanto
Dum la Kopenhaga kleriga lundo kvindeko da kongresanoj sub la gvidado de Brian Moon dum unu kaj duona horo partoprenis komunan tradukadon de freŝa gazetara komuniko de Eŭropa Unio el diversaj lingvoj al Esperanto. Libera Folio publikigas la rezulton.
Nova estraro en TEĴA
La Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEĴA dum sia kunsido en Kopenhago elektis novan estraron.
Reta mondo kaj kleriĝo ŝvitigis la kongresanojn
La ĉefan parton de la lunda programo en la Universala Kongreso formis la klerigaj programeroj, kiuj logis grandan publikon. Populara estis interalie la prezentado pri la retaj projektoj de la teamo de E@I kaj la prelego pri Vikipedio - la negrandaj salonoj estis plenŝtopitaj. Eĉ pli grandan publikon kolektis la diskuto pri la kongresa temo kaj la prelego de Leif Nordenstorm pri vikingoj kaj "la nova religio". Helpe de modernaj teknikaj rimedoj oni provis solvi dilemon de membromanko ĉe UEA kaj nepagemaj retaj esperantistoj. Definitiva solvo ne estis trovita, sed Humphrey Tonkin konstatis, ke en la ĝustaj cirkonstancoj eĉ unu membro povus sufiĉi. Spite la veteron, pluraj el la salonoj estis ŝvitige varmaj kaj mankis aero.
Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano
En la dimanĉa posttagmezo dum la kongreso en Kopenhago okazis la duhora Strategia forumo, dum kiu laŭ la atendoj de almenaŭ iuj estraranoj devis esti fintraktita la nova versio de la strategia plano, kies malneton la komitatanoj post longa atendo ricevis dek tagojn antaŭ la kongreso. La diskuto tamen komence okazis sur tre abstrakta nivelo, kaj malmulte tuŝis la konkretaĵojn de la dokumento. Fine de la Strategia forumo evidentiĝis, ke dum la Kopenhaga kongreso nova strategia plano ne estos akceptita, kvankam la malnova principe ĉesis validi jam pasintjare.
Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono
En la unua plena tago de la Universala Kongreso okazis la solena inaŭguro kaj la strategia forumo, kiu diskutis sur alta filozofia nivelo sed ne sukcesis fintrakti proponon pri nova strategia plano. Dum la solena inaŭguro oni honoris la viktimojn de la teror-atakoj en Norvegio. Estis legita saluto de la ĝenerala direktoro de Unesko. Vespere kelkaj dekoj el la spektontoj de la nacia vespero marŝis tra la pluva urbocentro kun banderoloj kaj japaneskaj kapbendoj por manifestacii por Esperanto.
Saluto de Unesko al la UK en Kopenhago
La ĝenerala direktoro de Unesko, Irina Bokova, sendis saluton al la Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. La saluto estis voĉlegita en la solena inaŭguro de la kongreso dimanĉe la 24-an de julio. Libera Folio publikigas la kompletan tekston.
Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago
Libera Folio publikigas la inaŭguran paroladon, kiun faris la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, en la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Kopenhago la 24-an de julio 2011.
Kaosa komitato kunsidis Kopenhage
La Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago komenciĝis sabate per nekutime kaosa kunsido de la plej alta decida organo de UEA, la komitato. Plej pasie la komitatanoj diskutis pri ŝanĝo en la elekta regularo, kiu laŭ la proponantoj devus demokratiigi la elekton de estraranoj. Tri novaj honoraj membroj estis elektitaj per sekreta voĉdono: Detlev Blanke, Renato Corsetti kaj Rob Moerbeek. Diference de antaŭaj jaroj, ne estis anoncita la nombro de la voĉoj, kiujn ili ricevis.

