UK 2010
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2010
Elstare kurta kongresa rezolucio
La rezolucio de la Universala Kongreso en Havano invitas la Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon "plene eluzi siajn rilatojn kun UEA por efike realigi siajn celojn". Eble por certigi, ke iu el la respondeculoj de UN efektive legu la ĉi-jaran rezolucion, ĝi estis formulita rekorde koncize. La ĉi-jara rezolucio konsistas el nur 131 vortoj, dum la pasintjara havis 528 vortojn. La rezolucio akceptita en Roterdamo 2008 havis 265 vortojn, dum la Jokohama rezolucio de 2007 konsistis el 216 vortoj.
Elstaraj aktivuloj premiitaj en Havano
La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK la prestiĝan Premion Onisaburo Deguĉi. La premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la laŭreato de la premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj, decidas la Estraro de UEA. Aldone sep aliaj aktivuloj ricevis honorajn diplomojn dum la solena fermo de la ĉi-jara UK.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2010
En la branĉoj "poezio" kaj "teatro" unua premio ne estis aljuĝita. La rezultoj estis diskonigitaj en la 5-a numero de la kongresa kuriero, aperinta en la retejo de UEA la 24-an de julio.
Komitatanoj provis haltigi ŝanĝon de redaktoro
La komitato de UEA en sia lasta kunsido dum la Havana Universala Kongreso per granda majoritato akceptis rezolucion pri la eldonaĵoj de la asocio, proponitan de Renato Corsetti. Laŭ la teksto de la rezolucio, la estraro devas prepari proponon pri nova redaktopolitiko de la revuo Esperanto, kaj ne fari "aliajn decidojn en tiu kampo", antaŭ ol la propono pri nova redaktopolitiko estos prezentita al la komitato. Laŭ Osmo Buller tiu decido ne influas la pli fruan decidon pri nuligo de la kontrakto de la nuna redaktoro, ĉar la komitato ne povas nuligi decidon kiu estas en la kompetento de la estraro.
Kriantoj defendis la redaktoron de la revuo
La decido de la eliranta estraro de UEA ne longigi la kontrakton de la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček iĝis la ĉefa temo de la ĵaŭda kunveno de la legantoj de la revuo dum la Universala Kongreso en Havano. Unue Stano Marček mem prezentis la revuon kaj helpe de enketrezultoj volis montri, ke la plej multaj legantoj ja kontentas pri ĝi. La plendojn pri mankanta redakcia linio kaj mankanta redaktado li redirektis al la kritikantoj per la vortoj "facile estas kritiki, sed malfacile helpi". Poste la parolon kaptis laŭtvoĉaj subtenantoj de Stano Marček, kiuj postulis, ke anoncita konkurso por la redaktora posteno estu nuligita, kaj Stano Marček plu redaktu la revuon.
Kontrakto de Stano Marček nuligita
Laŭ la nov-malnova prezidanto de UEA, la papera revuo en la reta epoko havas ĉefe arkivan funkcion. Spite tiun supozatan malgravecon de la revuo, la malnova estraro decidis ne renovigi la kontrakton de la nuna redaktanto, sed malfermi konkurson por dungi novan redaktoron. Ankaŭ la nuna respondeculo pri la revuo rajtos partopreni en la konkurso. Laŭ nova estrarano Amri Wandel, la revuo devas plaĉi "ne nur al la intelektuloj de 'Libera Folio'".
Kuba vicministro de kulturo alparolis la Universalan Kongreson
La Universala Kongreso de Esperanto en Havano estis malfermita dimanĉe per la vortoj de la alta protektanto, kuba vicministro pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, en Esperanto. "Mi esperas ke vi iomete pli konatiĝu kun la kuba popolo, socio kaj kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson", li interalie diris. Inter kontraŭuloj de la Kuba registaro li estas konata pro siaj minacaj vortoj pri la opozicia bloganto Yoani Sánchez.
Probal Dasgupta reelektita en Kubo
La Universala Kongreso en Havano komenciĝis sabate per kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis elektita la nova estraro de la asocio. La elekto okazis laŭ la propono de la elekta komisiono, kaj nomoj de alternativaj kandidatoj ne troviĝis en la voĉdonilo. Plej multajn voĉojn el la kandidatoj proponitaj de la elekta komisiono ricevis Loes Demmendaal, plej malmultajn la nova estrarano Amri Wandel, kiu prenis la lokon de José Antonio Vergara.
Ĉiu dua delegito de UEA pretas admoni Kubon
Pli ol tri el kvar delegitoj de UEA subtenas la okazigon de Universala Kongreso en Kubo, spite la fakton ke la Homrajta konsilio de UN kritikas la landon pro drasta malrespekto de la homaj rajtoj. Tian konkludon oni povas fari laŭ enketo entreprenita de Andreas Künzli. Preskaŭ same multaj delegitoj konsentas, ke UEA ankaŭ estonte okazigu kongresojn en similaj landoj. Aliflanke ĉiu dua respondinto opinias, ke UEA devus publike postuli ke la koncernaj landoj respektu la homajn rajtojn.
La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo
La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano en Kubo. Tion anoncis la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, en la solena fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro de UEA fine de la kongresa semajno.

