UK 2009
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2009
Kongresanoj diverse atakis EU-tekston
Ĉu havas sencon diri ke “multaj el la plej minacataj specioj estas minacataj”? Kion pri “multaj el la plej difektiĝemaj specioj estas en danĝero”? Kiel bone peri la penson de teksto, kaj kiujn konsekvencojn havas la elekto de vortoj? Same kiel jam en 2008, en la dumkongresa Kleriga Lundo multaj partoprenis ekzercon de la EU-tradukistoj Brian Moon kaj István Ertl por esperantigi gazetaran komunikon de la Eŭropa Komisiono pri mediprotektado, disponeblan en ĉiuj oficialaj lingvoj krom la irlanda.
Verdaj kaj bluaj steloj en Bjalistoko
La vandalaj agoj direktitaj kontraŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko estis marĝena fenomeno. Ĝenerale la kongreso estis tre sukcesa, kaj la juda fono de Zamenhof estis inde atentata ankaŭ de la urbaj instancoj, skribas du israelaj partoprenintoj. Aparte atentindaj laŭ ili estis la grandaj artaj programoj, dediĉitaj al la juda kulturo; la prelegoj pri la juda fono de Zamenhof, pri la ligo inter la jida lingvo kaj Esperanto, kaj pri la juda religio; la prezentado de filmetoj pri la judoj de Bjalistoko el 1939; la plibonigo de la juda tombejo farita de la urbestraro, kaj la partopreno de israela trupo en la programo okazinta en la ĉefplaco de la urbo. "Ekstremistaj grupoj troviĝas ĉie, sed mi emas kredi ke la urbaj instancoj kaj la lokaj amasoj sincere subtenis Esperanton kaj respektis la judan devenon de ĝia kreinto", skribas Amri Wandel. "Kiel judo mi sentis grandan ĝojon en tiu ĉi 'Zamenhof-jubilea' kongreso de Esperanto", aldonas Josi Ŝemer.
Vandalo atakis monumenton de Zamenhof
Vendrede vespere vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en la centro de Bjalistoko, kie estis okazanta la Universala Kongreso de Esperanto. Pli frue iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo en la direkto de la Bjalistoka Esperanto-Centro, rakontas loka gazeto.
Laŭdoj kaj plendoj pri la Bjalistoka arta programo
La arta programo de la Bjalistoka Universala Kongreso ricevis laŭdojn, ĉar la junulara programo estis ampleksa, ĉar por prezentemuloj estis aranĝita speciala arta kafejo, kaj ĉar la teatraĵoj estis prezentitaj en veraj teatraj salonoj en la urbocentro. Mallaŭdojn ĝi ricevis, ĉar ne estis aranĝita transporto de la kongresejo al la urbocentro, kaj ĉar ne okazis la tradicia Internacia Arta Vespero.
La Komitato de UEA volas ĉies retadresojn
La Centra Oficejo de UEA strebu kolekti la retpoŝtajn adresojn de ĉiuj esperantistoj en la mondo por poste uzi tiujn en sia informado. La branĉoj "filmo" kaj "kanto" de la Belartaj Konkursoj provizore estu nuligitaj. Decidojn kun tia enhavo aprobis la Komitato de UEA en sia kunsido vendrede matene en Bjalistoko. Estis akceptita unu nova landa asocio kaj unu nova kunlaboranta faka asocio de UEA.
Kopenhago sekva kongresurbo post Havano
La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2011 okazos en la ĉefurbo de Danio, Kopenhago. Tiun decidon de la estraro de UEA anoncis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak sabate matene en la solena fermo de la Universala Kongreso en Bjalistoko. En la solena fermo estis ankaŭ legita la oficiala respondo de la brazila registaro al la letero kiun prezidanto Probal Dasgupta sendis al mondaj gvidantoj.
La ferma parolado de Probal Dasgupta en Bjalistoko
En sia ferma parolado, fine de la Bjalistoka Universala Kongreso, Probal Dasgupta parolis pri "la enuantoj" kaj "la superdemokratoj", kiuj tuj post la kongresa fervoro komencas kritike recenzi la ĵusan aranĝon kaj ĉiujn kongresojn, deklarante sin enuantaj aŭ pridubante la elekton de kongreslandoj. "Sendepende de la pravoj kaj malpravoj en tiu prisekvinda debato, mi volus sugesti, ke la postkongresa juĝemo parte spegulas nian embarasiĝon pri nia dumkongresa emociemo", li diris. Sian propran paroladon li finis emocie, per la vortoj de Grabowski: "Agordu la brustojn, ho nia fratar’, por nova, pli vigla jam kanto!" Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la ferma parolado.
Urbestra akcepto en impona kadro
Ĵaŭde vespere granda grupo de kongresanoj estis invitita al oficiala akcepto en la impona palaco Branicki, lastatempe bele renovigita kun subteno de Eŭropa Unio. En la palaco dum la kongreso estas montrata vasta ekzpozizio pri la rilato de la familio Zamenhof al medicino.
Vandaloj atakis kongresajn busojn
Pneŭoj de tri busoj de aliurbaj kaj alilandaj esperantistoj, parkitaj proksime al la kongresejo en Bjalistoko, estis detruitaj de vandaloj. La vandalaĵo estis malkovrita de la polico, kiu post du pli fruaj vandalaĵoj de tempo al tempo patrolas ĉirkaŭ la kongresejo.
Centra Oficejo honorita per himno el poŝo
La tradicia kongresa programero "Centra Oficejo respondas" ĉi-foje komenciĝis nekutime solene, per kelkaj taktoj de la Himno de Esperanto. Nur per kelkaj taktoj, ĉar la ĝenerala direktoro de UEA rapide rimarkis, ke la himno sonas en lia poŝo. "Pardonu, iu telefonas al mi. Alian fojon..." diris Osmo Buller, kaj malŝaltis sian poŝtelefonon. La resto de la programero laŭtradicie konsistis el plendoj kaj plendetoj, ofte sen ajna rilato al la laboro de la Centra Oficejo, sed ankaŭ el nekutime multaj laŭdoj al la oficistoj. Montriĝis aldone, ke Osmo Buller ne nur havas la himnon en sia poŝtelefono, sed krome savis ĝin de malapero el la kongresa libro.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2009
Nicola Ruggiero gajnis la unuan premion en la kategorio "poezio" de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Lena Karpunina ricevis unuan premion por sia eseo kun la titolo "Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn". En la kategorio "prozo" unua premio ne estis aljuĝita, kvankam la kategorion partoprenis 24 verkoj de 15 aŭtoroj. La rezultoj estis anoncitaj dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.
TEĴA rezolucias por libera gazetaro
La plej debatiga temo de la ĵurnalista kunsido dum la Bjalistoka universala kongreso estis rezolucio pri nova litova leĝo, kiu povas severe limigi la liberecon de la amaskomunikiloj. Post ŝtorma kaj iom kaosa diskuto, la ĉeestantoj post voĉdono donis sian principan aprobon al la rezolucio proponita de vicprezidanto Kalle Kniivilä. Unuanime oni aprobis proponon, ke la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio turnu sin al la gvidantaro de pola radio kaj esprimu sian zorgon pro la ĵusa malpliigo de la esperantlingvaj elsendoj.
Esperantlingvaj krespoj kaj puntoj
Merkredo kiel kutime estis ekskursa tago dum la Universala Kongreso de Esperanto. La kongresanoj kiuj ne partoprenis iun el la ses tuttagaj ekskursoj en la regiono Podlaĥio povis turismumi en la naskiĝurbo de Esperanto. Multaj elektis viziti la ĵus malfermitan Zamenhof-centron, kie esperantlingvaj ekskursoj okazis ĉiuhore ekde la mateno ĝis la 17-a horo. Tie estas montrataj ankaŭ esperantlingvaj puntaĵoj. En apuda krespejo oni proponas al la kongresanoj esperantlingvan menuon.
Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko
La Universalaj Kongresoj de Esperanto ofte altiras la atenton de la amaskomunikiloj en la urboj, ĉi foje en Bjalistoko, en kiuj ili okazas. La lokaj gazetaro, radio kaj televido raportas pri la UK ĝenerale, kaj tiuj raportoj ofte vekas iom da intereso en la loka loĝantaro. Espereble tiu informado havas pozitivan efikon, sed eble ne tiel pozitivan kiel la Esperantistoj esperas. Certe, pli da homoj en la kongres-urbo konas la lingvon Esperanto pli bone post la unu-semajna kongreso ol antaŭ ĝi, sed ĉu tiu publiko faros pozitivan paŝon, ekzemple, kaj eklernos Esperanton? Tion ni esperas, sed en la lastaj jardekoj ne abundas kongres-urboj kie oni povas klare diri, ke la Kongreso de Esperanto entuziasmigis la lokan loĝantaron kaj rezultigis multe da post-kongresaj kursoj de Esperanto.
Betoveno kaj Auld en furora publika koncerto
Multaj kongresanoj en mardo entuziasmis pri la publika koncerto okazinta lunde vespere en la ĉefa placo de Bjalistoko. Sep poemoj de William Auld estis kantitaj kun muziko speciale komponita de la bjalistokano Max Fedorov. Poste la finalo de la 9-a simfonio de Betoveno estis kantita en Esperanto, unuafoje en la monda historio.
Incendio en Zamenhof ne malhelpis la inaŭguron
En la konstruaĵoj uzataj kiel ejo de la Universala Kongreso en Bjalistoko mankas granda salono. Tial salono Zamenhof ĉi-jare estas granda tendo, starigita en la korto de la kongresejo. Kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la kongreso vandaloj fajrigis unu el la flankoj de la tendo. Tridek metroj de la tendoŝtofo detruiĝis, antaŭ ol la fajrobrigado sukcesis estingi la incendion. La riparo de la damaĝo kostis pli ol 2.500 eŭrojn, sed dimanĉe la solena inaŭguro povis okazi laŭplane en la tendo. Dum la inaŭguro pluraj lokaj kaj regionaj gravuloj alparolis la kongresanojn en Esperanto.
Esperanto-centro malfermita en Bjalistoko
La 21-an de julio en 2009, urbestro Tadeusz Truskolaski solene inaŭguris Esperanto-Centron Ludwik Zamenhof, troviĝantan ĉe la strato Warszawska, n-ro 19 en Bjalistoko.
Dankenoj en Bjalistokaj busoj
Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la ŝildoj havas ĝenajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj ĵurnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon, kaj Esperanton, en la tuta mondo. La novaĵo, unue dissendita de lokaj amaskomunikiloj kaj la pola novaĵ-agentejo PAP, estis transprenita interalie de la granda franca agentejo AFP, kaj aperis en multaj diverslandaj gazetoj.
La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron
La urbo Bjalistoko, kie naskiĝis Ludoviko Zamenhof, decidis proprakoste renovigi historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro. Laŭ la plano la Esperanto-centro devas esti preta kaj ekipita por inaŭguro dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en julio 2009.
400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson
En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.

