Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo UK 2007
Agoj pri dokumento

UK 2007

Supren unu nivelon

Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2007

Finiĝis la Universala Kongreso en Jokohamo

Finiĝis la Universala Kongreso en Jokohamo

by Redakcio — 2007-08-14 08:22

La UK en Jokohamo finiĝis sabate matene per solena fermo. Aŭskultu la ferman paroladon de Probal Dasgupta en Libera Folio! Dum la ferma ceremonio esperantlingve parolis ankaŭ la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, kiu bonvenigis la Universalan Kongreson de la jaro 2009 en sia urbo. Vendrede, en la lasta kunsido de la komitato de UEA dum la nuna jaro, estis akceptita la buĝeto por la venonta jaro. Kiel nova landa asocio de UEA estis akceptita Asocio de Esperantistoj de Taĝikio, kaj kiel nova komitatano C estis elektita Josep Franquesa Solé, prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu ne estas landa asocio de UEA, kaj tial ne havas la rajton nomumi propran komitatanon A. En la lasta tago de la kongreso aliĝis ankoraŭ tri novaj kongresanoj, tiel ke la sumo de aliĝintoj iĝis ekzakte 1.900. Krome multaj japanoj, kiuj ne povis ĉeesti la tutan aranĝon, aĉetis tagajn biletojn.

Legu pli...

La kongresa rezolucio

by Redakcio — 2007-08-11 11:11

La ĉi-jara kongresa rezolucio atentigas pri "la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperantokomunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj". Ni publikigas la tutan rezolucion, akceptitan de la komitato de UEA vendrede la 10-an de aŭgusto.

Legu pli...

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj

by Redakcio — 2007-08-22 12:19

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2007 estis diskonigitaj en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. Ni publikigas la kompletan liston.

Legu pli...

La nova estraro sin prezentis

La nova estraro sin prezentis

by Redakcio — 2007-08-13 19:16

Tricento da kongresanoj ĉeestis ĵaŭde matene, kiam la nova estraro sin prezentis en salono Hodler de la Jokohama Universala Kongreso de Esperanto. Multaj kongresanoj entuziasme fotis la novan estraron. Ĉeestis ĉiuj novaj estraranoj krom Loes Demmendaal, kiun anstataŭe prezentis alia nederlandano, la eliranta estrarano Ans Bakker. La diskuton el inter la publiko partoprenis la eliranta prezidanto, Renato Corsetti. Ĉeestis ankaŭ niaj helpantoj, kiu sendis ampleksan raporton al Libera Folio kaj faris sonregistraĵojn, kiujn ni proponas al niaj legantoj.

Legu pli...

Salutmesaĝo de Probal Dasgupta

by Redakcio — 2007-08-09 14:56

En la vendreda numero de la kongresa kuriero "Jokohamo Ondas" aperas salutmesaĝo de la nova prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, al la kongresanoj. Libera Folio reaperigas la kompletan tekston.

Legu pli...

Kongresaj fotoj

Kongresaj fotoj

by Redakcio — 2007-08-21 13:04

En merkredo estis ekskursa tago en Jokohamo. Pri la ekskursoj ni ne raportas, anstataŭe ni publikigas kelkajn fotojn pri la kongreso. Apartan dankon al Hirotaka Masaaki, kiu afable disponigis al ni kolekton de fotoj.

Legu pli...

Fotoj de UK 2007

Fotoj de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo

Legu pli...

Nitobe-seminario kun pintaj prelegantoj

Nitobe-seminario kun pintaj prelegantoj

by Redakcio — 2007-09-12 10:02

Tuj antaŭ la inaŭguro de la Universala Kongreso en Jokohamo, ĉe la Eŭropa Instituto de Universitato Sophia en Tokio okazis la kvina Nitobe-simpozio. La ĉeftemo de la ĉi-jara Nitobe-simpozio estis la rolo kaj perspektivo de eŭropdevenaj lingvoj en Azio. Inter la prelegintoj estis Robert Phillipson, la aŭtoro de la verko "Ĉu nur-angla Eŭropo?". Lia prelego titoliĝis "La nova lingvo-imperia ordo: lecionoj eŭropaj kun tutmonda signifo".

Legu pli...

Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado

Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado

by Redakcio — 2007-08-22 12:13

Dimanĉe inter 16.00 kaj 18.00 poezia aranĝo okupis la atenton de ĉirkaŭ 220 plejparte japanoj plejparte neesperantistaj en la kromkongresejo Eroŝenko. Unu el la plej grandaj nuntempaj japanaj poetoj, Tanikawa Shuntaro, sampodiis kun Spomenka Štimec kaj István Ertl. Tanikawa Shuntaro ekinteresiĝis pri Esperanto, leginte freŝajn japanajn tradukojn de poemoj de William Auld.

Legu pli...

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

by Redakcio — 2007-08-07 07:25

Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La nova prezidanto de UEA ekde lundo do estas Probal Dasgupta el Barato. Por Probal Dasgupta voĉdonis 49 komitatanoj, por Marija Belošević nur 9. "Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno", diris Probal Dasgupta post sia elektiĝo.

Legu pli...

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA

by Redakcio — 2007-08-06 18:35

Konisi Gaku el Japanio kaj Endre Dudich el hungario estis elektitaj honoraj membroj de UEA. La decido, farita de la komitato de UEA sabate, estis anoncita en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en dimanĉo. En la inaŭguro faris sian adiaŭan paroladon la eliranta prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Dimanĉe kunsidis ankaŭ la laŭtemaj subkomitatoj de UEA, kaj komenciĝis la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato.

Legu pli...

La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo

by Redakcio — 2007-08-13 19:09

En sia dimanĉa inaŭgura parolado de la Jokohama Universala kongreso Renato Corsetti diris interalie: "Mi baldaŭ reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: 'simpla esperantisto', kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraŭ danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi. Mi sopiras je la momento, kiam mi ĉesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupiĝi finfine pri io utila al Esperanto." Ni publikigas la tekston de la parolado de Renato Corsetti laŭ la dimanĉa numero de la kongresa kuriero.

Legu pli...

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

by Redakcio — 2007-08-06 18:36

La unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis diskutita la elekto de la nova estraro, okazis sabate la 4-an de aŭgusto. Estis decidite, ke estu elektitaj ne ok estraranoj, kiel proponis la elekta komisiono, sed sep. Tiel per formale senrilata decido de la komitato ŝajne estis elfermita el la nova estraro Marija Belošević, kies kandidateco kaŭzis malkontenton. La rezultoj de la unua fermita voĉdonado pri la nova estraro tamen ne estis diskonigitaj sabate, ĉar ĝis la fino de la komitata kunsido je 17.30 la nombrado ne estis finita. Povos esti bezonata dua voĉdonado antaŭ ol la konsisto de la nova estraro estos certa. En la dimanĉa solena malfermo ankoraŭ oficos la malnova estraro, kaj la konsisto de la nova kredeble estos diskonigita lunde, kiam ĝi plej frue povos ekofici. Laŭ la stato en sabato, estis 1.845 aliĝintoj al la UK en Jokohamo.

Legu pli...


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: