UK 2006
Supren unu nivelonArtikoloj pri la UK 2006
Francoj gajnis 302-279 en Florenco
Francoj malgajnis kontraŭ Italio en la futbala finalo, sed gajnis kontraŭ la kongreslando en la konkurso pri la plej multaj kongresanoj, per ciferoj 302 kontraŭ 279.
Vingustumado por junuloj, sed ne nur…
La junulara programo de la Universala Kongreso en Florenco estis nekutime vigla, kun multaj popularegaj koncertoj, ekskursoj kaj eĉ vingustumado. Raportas unu el la organizintoj, Francesco Maurelli.
Tri kaŝitaj demisioj en la LKK de Florenco
Multaj kongresanoj en Florenco miris pri enigma deklaro de Michela Lipari, aperinta en la kongresa libro. Niaj esploroj montris, ke okazis tri demisioj el la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Universala Kongreso, sed ili ĉiuj estis zorge kaŝitaj de la publiko. Krom Michela Lipari, ankaŭ alia demisiinto, Edvige Tantin Ackermann, elektis publike montri sian amarecon al la LKK.
Premio Deguchi al Simo Milojević
La estraro de UEA aljuĝis la "esperantistan pacpremion", premion Deguchi, al Simo Milojević, multjara oficisto de UEA kaj aktivulo de la internacia Esperanto-movado.
"Daŭrigebla" iĝis "daŭropova" en la kongresa rezolucio
La vortoj "daŭrigebla evoluo" de la oficiala kongresa temo de la ĉi-jara Universala Kongreso iĝis "daŭropova evoluigo" en la fina versio de la kongresa rezolucio, aprobita de la komitato de UEA. Ni publikigas la tutan tekston de la rezolucio.
Broccatelli kaj Haszpra novaj honoraj membroj de UEA
La du novaj honoraj membroj kiujn elektis la komitato de UEA dum la kongreso en Florenco estas Umberto Broccatelli el Italio kaj Otto Haszpra el Hungario.
UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn
La rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA estis anoncitaj vendrede posttagmeze en Florenco, en salono Minnaja de la kongresejo. Tamen tuj poste la sekretario de la konkurso, Michela Lipari, anoncis al Libera Folio, ke la rezultoj de la konkurso ankoraŭ ne estis publikaj, kaj ke Libera Folio absolute ne rajtas ricevi la liston de gajnintoj. Ni publikigas la liston laŭ la publike laŭtlegitaj informoj. Pri eventualaj eraroj aŭ mankoj respondecas UEA, kiu sekretigis la skriban liston ĝis UEA mem publikigos ĝin.
Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj
Ĵaŭde matene la estraro de UEA en Florenco respondis al demandoj de kongresanoj. En la publiko ĉeestis interalie la antaŭa prezidanto de UEA, Kep Enderby, kiu volis scii pri pli la sinteno de UEA al la Esperanta Civito. La konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, demandis ĉu UEA ne pli bone havu sian Centran Oficejon en Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo. Plej emocie parolis maljuna sinjorino, kiu indignis, ĉar la gvidantoj de la kongresaj ekskursoj en la antaŭa tago ne nur ne portis grandajn verdajn flagojn, sed eĉ la kongresajn insignojn dum iu ekskurso oni kolektis en la aŭtobuso.
UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko
La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2008, kiam UEA iĝos centjara, okazos en la ĉefurbo de UEA, Roterdamo. Tion sciigis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en Florenco. La freŝa decido de la estraro de UEA, farita en Florenco, ankoraŭ ne estas oficiale diskonigita. Ĝi tamen estis menciita dum la programero Centra Oficejo respondas marde matene. La kongreso en 2009 eventuale okazos en Bjalistoko.
Tonkin: "Elektu unu el unu"
Unu el la plej gravaj programeroj en lundo estis la publika kunveno de la elekta komisiono de UEA. La komisiono havas la taskon trovi kaj proponi al la komitato kandidatojn por la sekva estraro de UEA, kiu estos elektita en la venonta Universala Kongreso en Jokohamo. La celo de la kunveno en Florenco estis, ke ankaŭ ordinaraj membroj havu la ŝancon fari proponojn al la elekta komisiono. Tamen ĉeestis la kunvenon nur deko da kongresanoj, kaj ili ne rajtis mencii nomojn de kandidatoj, kiujn ili opinius taŭgaj. Aktive partoprenis la diskuton ne nur la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, sed ankaŭ la eksprezidanto kaj eksestrarano Humphrey Tonkin, kiu forte argumentis kontraŭ la ideo, ke estu pli ol unu kandidato por ĉiu posteno. "Tio estas miskompreno pri la tasko de la komitato", li asertis.
François Grin parolis en la inaŭguro de la UK
La solena inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis planita por la 10-a horo matene, sed jam antaŭ la 9-a horo dimanĉmatene kongresanoj komencis amasiĝi ĉe la ĉefa pordego de la kongreseja korto. La pordego tamen restis strikte fermita, kaj ĝin gardis policano kun pistolo. Ĉiam pli da kongresanoj kolektiĝis sur la placeto ekster la pordego, sed nur je la 9.20 la pordego estis malfermita.
La Malpensa alveno
La aviadilo al Italio ekis el Kopenhago precize laŭ la horaro, kio ial ne ŝokis nin. La unua kulturŝoko trafis nin en la aviadilo de Alitalia, sed ĝi estis agrabla. Male ol en la kost-efikaj nordeŭropaj aviadiloj, la matenmanĝo estis senpaga - pozitiva sperto, kvankam la panbulko kun melongeno havis iom tro strangan guston. Malpli agrabla, kvankam daŭre laŭhorara, estis la alveno al Milano. La flughaveno de Milano havas la taŭgan nomon Malpensa. Ĉe la enirejo lumtabulo avertis itallingve, ke nia daŭriga flugo al Florenco estas "annullato". Supozeble tio signifas "nuligita". Ĉe informejo oni donis neniajn informojn, sed direktis nin al la giĉeto de la flugkompanio Alitalia kelkcent metrojn for. La vico ĉe la giĉeto eble ne estis kelkcent metrojn longa, sed ĝi ŝajnis tia, kaj ĝi moviĝis antaŭen nur per tre malrapidaj paŝoj. Neniuj informoj videblis aŭ aŭdeblis ie.
La komitato de UEA eklaboris en Florenco
La pordoj de la ĉi-jara kongresejo estis malfermitaj sabate matene en preme varma Florenco. La temperaturo dum la tago atingis 33 gradojn, kaj por dimanĉo oni prognozas eĉ pli varman veteron, ĝis 37 gradoj. La programo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis je la 14-a horo, kiam estis malfermita la unua dumkongresa kunsido de la komitato de UEA. Je la 14-a horo malfermis siajn pordojn ankaŭ la kongresa libroservo, kaj je la 17-a horo okazis renkontiĝo por unuafojaj kongresanoj. Je la 19-a horo komenciĝis la interkona vespero.
"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj"
Lige kun la Florenca Universala Kongreso festas sian centjariĝon Internacia Scienca Asocio Esperantista. Multaj ŝanĝoj okazis en la scienca mondo dum la pasintaj cent jaroj, sed Esperanto ne iĝis la internacia lingvo de la scienco, kiel esperis la fondintoj de ISAE. Ni ne pretendu, ke Esperanto jam venkis, sed sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto, skribas Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. "La nuntempa scienca mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo", skribas Amri Wandel en sia artikolo. Pli frua kaj malpli ampleksa versio de la teksto aperis en la revuo Esperanto.
Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco
La sekretema kaj malbonfama itala entrepreno SeoCom kaptis la malnovan ret-adreson de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kaj starigis en ĝia loko falsan serĉ-motoron. La celo de la kapero ŝajne estis ĉantaĝi la Lokan Kongresan Komitaton por ricevi monon, sed la LKK evidente elektis ne pagi. La sama dubinda entrepreno posedas ankaŭ aliajn "ombrajn" retadresojn, ekzemple kun misliterumita nomo de la konata itala gazeto La Repubblica. Alia granda itala entrepreno sukcesis post plurmonata leĝa batalo rericevi sian adreson, kaperitan de SeoCom. La esperantistoj havis nek tempon nek monon por juraj ekzercoj, anstataŭe la LKK decidis restarigi la retejon sub tute nova adreso.
Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn
La 12-an de julio la ambasadoro de Italio en Litovio, Giulio Prigioni, en sia nova rezidejo en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, akceptis tutan grupon de litovaj esperantistoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. En la akcepto partoprenis pli ol kvardek esperantistoj el diversaj litovaj urboj. Entute al la kongreso aliĝis 57 loĝantoj de Litovio, sed ne ĉiuj povis partopreni la akcepton. "Eblas konstati, ke la itala ambasadoro fariĝis vera amiko de Esperanto. Li konsentis eniri en la Honoran Komitaton de la Universala Kongreso. Ne estas ekskludita la ebleco, ke li aperos dum la UK, se li sukcesos liberiĝi de siaj profesiaj devoj", komentas Povilas Jegorovas.
La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson
La prezidento de Italio, Giorgio Napolitano, nun akceptis iĝi la Alta Protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Florenco. La oficiala decido estis farita la 7-an de julio. Temas pri agnosko malofte donata, kaj la Loka Kongresa Komitato multe laboris por ĝin atingi.
Temo de UK 2006: daŭrigebla evoluo
La estraro de UEA decidis, ke la kongresa temo en la UK en Florenco estu "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". La temo estas proksime ligita al la kampanjoj de Unesko, kio donos eblon atentigi Uneskon kaj la Unesko-komisionon italan kaj la florencajn Unesko-klubojn pri la kongreso.