Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo La papo bondeziris en Esperanto
Agoj pri dokumento

La papo bondeziris en Esperanto

by Redakcio Laste modifita: 2007-12-26 11:39

En 2005 la nova papo Benedikto la 16-a interrompis la multjaran tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a, kaj post sia kristnaska parolado "Al la urbo kaj al la mondo" ("Urbi et Orbi") ne eldiris kristnaskajn salutojn en Esperanto. Ĉi-jare, samkiel en 2006, li denove salutis la aŭskultantojn ankaŭ en Esperanto.

En kristnasko 2005 la nova papo decidis duonigi la kvanton de lingvoj, en kiuj li diris mallongajn kristnaskajn bondezirojn. Inter la 32 lingvoj, kiujn li uzis tiam, krom Esperanto mankis interalie la litova, la ĉeĥa kaj la slovaka.

Paske 2006 revenis la esperantlingvaj bondeziroj, kaj kristnaske 2006 denove aŭdiĝis bondeziroj en 64 lingvoj. Ankaŭ ĉi-jare papo Benedikto la 16-a eldiris siajn mallongajn kristnaskajn bondezirojn en 64 lingvoj, inkluzive de Esperanto. En Esperanto li diris:  "Dibenitan kristnaskon kaj prosperan novjaron", precize kiel kutimis diri lia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a.

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti. La skribon Esperanto ĉi-foje  oni povis vidi trifoje dum la televida elsendo.

Papa saluto en la Gvarania

Afiŝita de Vitor Luiz Rigoti dos Anjos je 2008-01-08 20:10
Ĉijare Benedikto la 16a salutis en 63 diversaj lingvoj, t.e. en unu plia lingvo ol antaŭe: la Gvarania.

Tiu lingvo estas parolata en Paragvajo, Argentino, Bolivio kaj Brazilo. Ĝi estis la lingvo de plej multaj jezuitaj "redukcioj": tiuj komunumoj kie indiĝenoj de Sudameriko povis disvolviĝi protektitaj kontraŭ la brutaleco kaj sklavigo de la koloniistoj. Kiel ili estis perforte detruitaj montras la fama filmo "Mission", kun Robert De Niro, Jeremy Irons...

Pri la ĉi-kristnaska papa saluto, pliaj detaloj aŭskulteblas ĉe la arkivejo de Radio Vatikana: http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
- programo de la 25a de decembro donas detalojn pri la kristnaska mesaĝo de la Papo kaj aŭdigas lian voĉon en Esperanto;
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2007-12-25
- programo de la 26a de decembro, je la fino, aŭdigas la voĉojn de esperantistoj kiuj ĉeestis en placo Sankta Petro.
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2007-12-26

Ĉiuj plurlingvaj bondeziroj de la papo

Afiŝita de Bruno Masala je 2008-01-08 20:21
Pri la ĉi-kristnaska papa saluto, pliaj detaloj ĉi tie
<a href="http://www.ikue.org/kristnasko2007/kristnasko2007.htm">http://www.ikue.org/kristnasko2007/kristnasko2007.htm</a>

Krom la esperanta traduko de la mesaĝo de la Papo, estas pluraj fotoj de la esperantistoj en placo Sankta Petro kaj ligo al ĉiuj plurlingvaj bondeziroj.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: