Henri Ellenberger kronikis sian vivon Esperante

La mondfama historiisto de medicino kaj krimologo Henri Ellenberger dum jaroj verkis taglibrojn grandparte en Esperanto. Entute la taglibroj ampleksas 41 volumojn, 12 000 paĝojn. Li naskiĝis en Afriko kiel filo de misiistoj. Dum la dua mondmilito fuĝis el okupita Francio al Svisio, kaj poste migris al Ameriko. La Montreala esperantisto Ĵenja Amis legis la unuan volumon, kiu temas pri lia eskapo kaj vivo dum la dua mondmilito.

Pinta verko pri misteroj de planlingvoj

Antaŭ du jaroj la plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Nun en Esperanto aperis lia grava verko pri planlingvoj, ĉefe pri Esperanto. Li en ĝi verkas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj. Pri la libro rakontas la tradukinto Detlef Karthaus.