UEA havas novan malnovan estraron de Libera Folio je 2022-08-062022-08-07 en movado, UEA Unuafoje post 2019 okazas ĉeesta Universala Kongreso. La komitato de UEA en sia unua kunsido en Montrealo elektis novan estraron – sen grandaj ŝanĝoj. Duncan Charters plu prezidos. Gbeglo Koffi ne estis elektita kiel komitatano C.
Batalo pri la rusia ĉefdelegito de Libera Folio je 2022-08-022022-08-02 La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion postulis komitatano Osmo Buller. En la posta vigla diskuto la estraro de UEA rifuzis diri sian opinion, dum la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio konsideras, ĉu REU entute restu landa asocio de UEA.
TEJO esperas je mondonaco de ESF aŭ UEA de Libera Folio je 2022-07-272022-07-28 Post la perdo de la ĉefa enspezo, subvencio de EU, TEJO devis krei novan buĝeton por 2022. La nun prezentita buĝeto por la kuranta jaro prognozas deficiton de 31 000 eŭroj kaj nun dependas de nova subvencio de ESF aŭ UEA. Tamen malcertas ĉu TEJO ricevos tiun monon.
La arkivo de UEA nun loĝas en Vieno de Libera Folio je 2022-07-262022-07-26 Entute 158 kestoj da arkivaj kaj bibliotekaj materialoj estis transdonitaj de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la tuta historia arkivo de UEA, el la biblioteko de UEA estis transdonitaj tiuj verkoj, kiujn la biblioteko en Aŭstrio ne jam posedis. Almenaŭ 95 procentoj el la enhavo de la biblioteko Hector Hodler tamen plu restas ĉe UEA. Tiu ĉefa parto de la biblioteko ŝajne estos transportita al Slovakio.
Esperantistoj fieras en Berlino de Libera Folio je 2022-07-222022-07-27 La GLAT-a Esperanto-Renkontiĝo FIERU! 2022 okazas la trian fojon inter la 20-a kaj la 24-a de julio en la Esperanto-Stacio ĉe Berlino. La pinto de la renkontiĝo estos la Berlina Pride-parado, en kiu esperantistoj oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Por ekscii pli pri la evento, Libera Folio intervjuis Ralf Froehlich.
de Libera Folio je 2022-07-192022-07-21 en movado, UEA UEA kritikata pro troa neŭtraleco UEA devus pli klare kondamni la militan agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio. Tion opiniis pluraj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio. Pro la politika situacio neniu el la aliĝintaj rusianoj povis ĉeesti la aranĝon.
de Libera Folio je 2022-07-152022-07-15 en movado, TEJO Albert Stalin Garrido pretas estri ĉe TEJO La 23-an de julio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Naŭ homoj kandidatiĝas kaj ĉiuj ricevis rekomendon de la Elekta Komisiono. La kandidatoj venas el kvar kontinentoj sed nur unu estas virino. Por la prezidanteco kandidatas Albert Stalin Garrido. Libera Folio intervjuis lin.
de Libera Folio je 2022-07-12 en UEA Lo Jacomo volas plibonigi komunikadon François Lo Jacomo kontraŭis la vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kaj nun laŭ propono de la elekta komisiono kandidatiĝas por posteno en la estraro de UEA. Li volas plibonigi la komunikadon inter la estraro kaj membroj de UEA.
de Libera Folio je 2022-07-062022-07-07 en movado, UEA UEA serĉas novajn laborantojn Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Tion anoncas UEA, kiu nun serĉas plenumantojn por plej diversaj taskoj, de prizorgado de reteja enhavo ĝis protokolado de la komitataj kunsidoj. Volontuloj indiku siajn kompetentojn kaj informu, ĉu ili volas ricevi rekompencon aŭ pretas labori senpage.
de Libera Folio je 2022-06-29 en movado, UEA Nova retejo de UEA eble aperos en septembro La nova retejo de UEA nun estas testata, kaj laŭplane iĝos alirebla por la ĝenerala publiko en septembro. La ĉefaj partoj de la administra sistemo Akso tiam funkcios, rakontas la ĝenerala sekretario de TEJO, Rogier Huurman. Tamen mankas mono por kompletigi ĉion deziratan, ĉar TEJO ĉi-jare ne ricevis administran subvencion de EU.