TEJO maldungos oficistojn pro monomanko de Libera Folio je 2022-09-022022-09-05 en movado, TEJO Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.
Muzikalo kronis la unuan postpandemian IJK de Libera Folio je 2022-09-012022-09-01 La unua ĉeesta IJK post 2019 ĵus okazis en Westelbeers, Nederlando. 233 partoprenantoj kun la averaĝa aĝo de 32 jaroj venis el 30 landoj. Libera Folio petis la ĉef-organizanton, Rogier ”Roĉjo” Huurman, rakonti pri la renkontiĝo.
UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio de Libera Folio je 2022-08-302022-08-31 La Estraro de UEA decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.
Neŭtraleco – ĉu nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? de Libera Folio je 2022-08-302022-08-30 Ĉu la neŭtraleco de UEA estas nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? Tion demandas Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo. Laŭ li la agado de la asocio lige kun la milito en Ukrainio neglektas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj kaŭzas damaĝon al la reputacio de Esperanto.
Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA” de Libera Folio je 2022-08-232022-08-23 Osmo Buller, la multjara ĝenerala direktoro kaj dumviva membro de UEA, anoncis ke li monatŝanĝe forlasos la asocion. En intervjuo de Libera Folio li klarigas, kial li postulis eksigon de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kaj kion li nun sentas pri la asocio.
de Libera Folio je 2022-08-132022-08-13 en movado, UEA Estraro traktos eksigon de la rusia ĉefdelegito La Estraro de UEA ĝis la fino de septembro raportos al la Komitato pri sia decido rilate la eksigon de la ĉefdelegito por Rusio. Tion decidis la Komitato post longa… [Legu plu]
de Libera Folio je 2022-08-132022-08-13 en movado, UEA Kovtonjuk rakontis pri la milito en Ukrainio Jevhen Kovtonjuk, la komitatano A por Ukrainio, rakontis pri la milito en Ukrainio en aparta programero dum la Universala Kongreso en Montrealo. En la komitato de UEA li levis la demandon pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio.
de Libera Folio je 2022-08-13 en kulturo, movado Konata kanada muzikisto koncertis en Esperanto La konata kanada muzikisto Yves Desrosiers pasintjare publikigis sian unuan albumon en Esperanto. Nun partoprenantoj de la kongreso en Montrealo povis ĉeeste ĝui lian prezenton en Esperanto.
de Libera Folio je 2022-08-102022-08-10 en movado Centra Oficejo ne plu respondos Ne plu okazos la programero ”Centra Oficejo respondas”, ĉar la CO ne plu povas respondi, klarigis la estraro de UEA en Montrealo. Anstataŭe okazis ”UEA respondas”, kun ĉeesto de estraranoj… [Legu plu]
de Libera Folio je 2022-08-102022-08-11 en kulturo Nacia vespero kun diversa sukceso Proksimume kvarcent kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon, kiu prezentis plurajn facetojn de la kanada kulturo. Yves Bellefeuille trovis la programerojn diverse ĝueblaj.