Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Novaĵetoj

Novaĵetoj

by Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-03-02 18:26

Mallongaj novaĵoj

News Item Pasintjare aperis 172 libroj en Esperanto by Redakcio — Laste modifita: 2012-02-11 11:00
Dum 2011 en nia libromerkato aperis 172 libroj en/pri Esperanto, kun entute 19 mil 775 paĝoj, iom malpli ol averaĝe dum la lasta jardudeko. La plej aktiva Esperanto-eldonejoj denove estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 26 volum(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj, kiujn plejparte li mem tradukis.
News Item Kolapso ne trafis Esperanton by Redakcio — Laste modifita: 2012-01-28 13:11
En Rio-de-Ĵanejro kolapsis tri konstruaĵoj en la strato kie troviĝas la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, grava brazila organizaĵo esperantista, fondita en 1951. En la unua momento brazilaj esperantistoj timis, ke estis detruita la sidejo de KKE, tamen baldaŭ montriĝis, ke la trafitaj konstruaĵoj troviĝis transe de la strato.
News Item IJK 2012 okazos en Vjetnamio, venontjare en Israelo by Redakcio — Laste modifita: 2012-01-18 19:51
Post trisemajna necerteco pri la loko de 68-a Internacia Junulara Kongreso, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la estraro de TEJO decidis, ke la ĉi-jara junulara kongreso okazos en Hanojo, Vjetnamio - samurbe kun la Universala Kongreso. Decidita estas ankaŭ loko de TEJO-kongreso en 2013 - ĝi okazos en Israelo. Prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar, en komuniko dissendita de TEJO rakontas pri okazintaĵoj de lastaj tagoj. Ni publikigas la tekston senŝanĝe.
News Item La projekto pri reta PIV ne haltis by Redakcio — Laste modifita: 2012-01-16 12:00
Por ellabori retan version de Plena Ilustrita Vortaro inter esperantistoj estis kolektitaj monkontribuoj de 10.000 eŭroj. La sumo estis finkolektita en marto 2011, sed poste ne videblis grandaj evoluoj. Multaj donacintoj ekmiris, kio okazis, kaj ankaŭ Libera Folio kelkfoje turnis sin al la gvidantoj de la projekto por ricevi pliajn informojn. La 15-an de januaro fine aperis aktualaj informoj pri la stato de la afero en la retejo vortaro.net. Ni publikigas la kompletan tekston.
News Item Etsuo Miyoshi esperas je fina venko en EU by Redakcio — Laste modifita: 2012-01-16 09:28
Ŝanco por fina venko de Esperanto ekzistas nur en Eŭropa Unio, kredas la konata mecenato Etsuo Miyoshi. Pro tio li decidis nuligi la subvencion Cigno, kaj anstataŭe krei novan premion, kiu instigu landajn Esperanto-asociojn en EU pli vigle informadi. Aldone li plu esperas, ke Universala Esperanto-Asocio uzos sian kapitalon por aperigi anoncojn pri Esperanto en eŭropaj gazetoj. Asocioj, kiuj volas konkuri pri lia nova premio, kiu valoras proksimume 2.000 eŭrojn, devas sendi gazetarajn artikolojn kaj aliajn dokumentojn pri sia informa agado al la nove kreita japana fondaĵo Cigno ene de du monatoj.
News Item Sam Green reserĉas siajn heroojn by Redakcio — Laste modifita: 2012-01-08 14:58
La direktoro de la filmo "Universala lingvo" perdis siajn notojn, kaj tial ne povas dissendi la promesitan diskon kun la filmo al la intervjuitoj. Nun li petas la helpon de esperantistoj por rekontakti la homojn.
News Item IJK kredeble okazos en Ĉinio aŭ Vjetnamio by Redakcio — Laste modifita: 2012-01-08 14:47
La planoj pri Internacia Junulara Kongreso 2012 en Japanio estis surprize nuligitaj kelkajn tagojn antaŭ la jarŝanĝo. Nun la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO konsideras plurajn alternativajn lokojn por la IJK. La decido estos farita en la proksimaj tagoj, sed jam nun ŝajnas klari, ke la kongreso okazos aŭ en Ĉinio, aŭ en Vjetnamio.
News Item Eŭropa subvencio por instruista trejnado urĝe petenda by Redakcio — Laste modifita: 2012-01-08 14:32
Partoprenontoj de instruista trejnado, okazonta dum la Itala Kongreso de Esperanto en aŭgusto, havas la ŝancon ricevi subvencion de Eŭropa Unio. La subvencio kovras ne nur la kotizon de la trejnado, sed ankaŭ vojaĝ- kaj restadkostojn. Limdato por peti la subvencion estas la 16-a de januaro.
News Item TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio by Redakcio — Laste modifita: 2012-01-03 12:46
La fiaskon de la plano por IJK en Japanio kaŭzis ĉefe problemoj pri la ejo, rakontas la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, en mallonga intervjuo kun Libera Folio rekte el Gdańsk. Tie li partoprenas junularan aranĝon, dum kiu kunsidas ankaŭ la komitato de TEJO. Spite la nuligon de la japana IJK, TEJO esperas ke la junulara kongreso ĉi-jare povos okazi en Azio. Kunordigo kun la UK en Vjetnamio estas alternativo, kiun oni nun konsideras.
News Item Dennis Keefe elektita Esperantisto de la jaro 2011 by Redakcio — Laste modifita: 2011-12-16 22:22
La gazeto La Ondo de Esperanto post voĉdonado inter 15 elektantoj deklaris Dennis Keefe la Esperantisto de la jaro 2011.
News Item Probal Dasgupta: "Ni vendu A-Kvon al la publiko" by Redakcio — Laste modifita: 2011-12-15 11:10
En sia saluto por la Zamenhofa tago, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, proponas du versiojn de la Zamenhofa ideo: internan kaj eksteran. Aŭ aleksteran kaj samideanaran, kiel li preferas nomi ilin.
News Item Tibor Sekelj omaĝita dum malferma tago de UEA by Redakcio — Laste modifita: 2011-12-04 06:11
La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro allogis 70 vizitantojn el 11 landoj. La ĉefan prelegon faris Spomenka Štimec pri la vivo de la mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto Tibor Sekelj (1912-1988). La 14-an de februaro pasos 100 jaroj de post lia naskiĝo, pro kio Eŭropa Esperanto-Unio deklaris la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj kaj ankaŭ la Komitato de UEA rekomendis priatenti la datrevenon. La prelego de Štimec estis do kvazaŭ enkonduko al la jaro. Ĝi estis filmita kaj estos baldaŭ videbla en la Reta Kinejo de UEA.
News Item Elna Matland forpasis by Redakcio — Laste modifita: 2011-11-28 21:22
Honora Membro de UEA s-ino Elna Matland forpasis la 23-an de novembro en Bergeno, Norvegio. Ŝi naskiĝis la 28-an de aprilo 1921 en la sama urbo. Matland lernis Esperanton en 1939 kaj baldaŭ ekaktivis movade.
News Item Familia renkontiĝo migris norden by Redakcio — Laste modifita: 2011-10-31 07:38
Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj okazis la unuan fojon en Hungario en la jaro 1979, kaj de tiam ĉiujare altiras dekojn da partoprenantoj. Ĉi-somere REF unuafoje okazis ekster centra kaj orienta Eŭropo, en Svedio. "Por mi persone REF estas unu el la plej interesaj fenomenoj en Esperantujo", rakontas Vanja Radovanović, kiu fine trovis tempon verki raporton por Libera Folio. Venontjare REF okazos en Germanio.
News Item Filmo pri sekskomerco havos tradukon en Esperanto by Redakcio — Laste modifita: 2011-10-16 17:55
Ankoraŭ unu nova filmo ekhavos oficialajn esperantlingvajn subtekstojn jam en la tago de la premiero. Temas pri usona filmo pri sekskomerco, parte financata de organizaĵoj kiuj laboras por diskonigi kaj kontraŭlabori la problemon de homa kontrabando. Laŭ la reĝisoro, la filmo grandparte temas pri komunikado inter diversaj kulturoj, kaj tial traduki ĝin al Esperanto ŝajnis natura ideo.
News Item Sukceso de UEA ĉe UN-konferenco by Redakcio — Laste modifita: 2011-09-22 19:41
La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. La temo de la konferenco estis Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn de la delegitaro de UEA.
News Item Esperanta muzikvideo strebas al subtitola rekordo by Redakcio — Laste modifita: 2011-09-06 20:50
La Berlina esperantisto Chuck Smith strebas atingi novan rekordon pri kvanto de lingvoj, al kiuj estas tradukita filmeto en la retejo universalsubtitles.org, kaj tiel diskonigi Esperanton.
News Item Zamenhof en centro de kontraŭksenofobia manifestacio by Redakcio — Laste modifita: 2011-09-05 22:53
La monumento de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko dimanĉe estis en la centro de manifestacio kontraŭ antisemitismo kaj ekstrema naciismo en Bjalistoko. La manifestacion por toleremo partoprenis la urbestro de Bjalistoko kaj esperantistoj kun verda flago. Kontraŭan flankon reprezentis grupo da viroj kun razitaj kapoj, skandanta rasismajn sloganojn. Libera Folio petis la Bjalistokan esperantiston Ela Karczewska rakonti pri la okazaĵoj. Jen ŝia raporto.
News Item 80-jariĝo de Claude Gacond solenita en La Chaux-de-Fonds by Redakcio — Laste modifita: 2011-09-04 21:46
Claude Gacond estas svisa pedagogo kaj arkivisto. Li esperantistiĝis en 1952 kaj aktivas en Svislando. Li evoluigis propran rektan metodon. Li fondis Centron de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kaj Kulturan Centron Esperantistan en La Chaux-de-Fonds. Ekde jardekoj li kutimas regule donaci la duonon de sia labortempo al Esperanto volontule. Plie li estis dum jardekoj parolisto ĉe Svisa Radio Internacia en la Esperanto-fako. Li estas honora membro de UEA, de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj de Svisa Esperanto-Societo (SES). Okaze de lia 80-jariĝo SES organizis festotagon honore al li.
News Item Festotago honore kaj omaĝe al Claude Gacond by Redakcio — Laste modifita: 2011-09-04 19:02
Sabate la 27-an de aŭgusto 2011 en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (CDELI kaj aŭlo) okazos festotago honore al Claude Gacond.
Agoj pri dokumento