movado
Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno
Ekde 1994 la Estraro de UEA ĉiujare decidis pri la ricevanto de subvencio Cigno, kiu celas finance subteni projektojn por divastigo de Esperanto en la Tria mondo, aŭ eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ekde la jaro 2012 subvencio Cigno ne plu ekzistos. Anstataŭe parto de la mono estos uzita por premii informan agadon en landoj de Eŭropa Unio. Tion decidis la financanto de la premio, la konata mecenato Etsuo Miyoshi.
Lech Wałęsa renkontis junajn esperantistojn en Gdańsk
Renkontiĝo kun la eksa prezidento de Pollando, Lech Wałęsa, estis unu el la pintaj momentoj dum la kvintaga Junulara Esperanto-Semajno, okazinta en Gdańsk ĉirkaŭ la jarŝanĝo. La renkontiĝon kunorganizis Pola Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo kaj la klubo Varsovia vento. Inter la 170 partoprenantoj el 30 landoj estis ankaŭ Chuck Smith el Berlino. Lia raporto pri la aranĝo, kiun li taksas eksterordinare sukcesa, unue aperis en la angla. La Esperanta versio aperas en Libera Folio laŭ interkonsento kun la aŭtoro.
La IJK en Japanio estas nuligita
La Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu devis okazi en Japanio en la dua semajno de aŭgusto 2012, estas nuligita pro organizaj problemoj. La decidon faris la japanaj aktivuloj en la Loka Kongresa Komitato. TEJO ankoraŭ ne scias, ĉu kaj kie okazos IJK en la jaro 2012. La decido estis anoncita tute surprize - ankoraŭ unu tagon antaŭ la nuligo, la ĉefa aktivulo de la IJK disdonis flugfoliojn pri la kongreso en Japanio. "TEJO bonvolu rekonsideri la aferon. Subita nuligo sen sufiĉa klarigo estas drama sed nenecesa", skribis Bill Mak, iama ĉeforganizinto de la IJK en Honkongo, en Facebook-paĝo de TEJO.
SAT perdis sian prezidanton
Jakvo Schram, la prezidanto de la plenum-komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, demisiis de sia posteno kaj poste komplete forlasis la asocion. Grava kialo por la eksiĝo estis, ke li estis elfermita el la diskutejoj de SAT. "Mi ne volas agadi en asocio kiu ne respektas la bazajn regulojn pri homaj rajtoj, tial mi oficiale demisiis de SAT", li rakontas en intervjuo de Libera Folio. Provizore la asocion nun estras la vicprezidanto Guy Cavalier.
Stano Marček redaktos la revuon de UEA ankaŭ en 2012
La estraro de UEA ne sukcesis decidi ion pri la informa politiko de la asocio. Mankas klareco eĉ pri tio, ĉu sian opinion sekve devus diri la estraro, aŭ tamen la Komisiono pri Strategiaj Demandoj de UEA. Komplete fiaskis la tuta diskuto, komencita en Havano en julio 2010, post la decido serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. Ĉar nenio estis farita pri la afero, la pli frue nuligita kaj poste provizore malnuligita kontrakto de la nuna redaktoro aŭtomate validos plian jaron. Tiel, post sia deka jarkolekto, kiun fermis la ĉi-jara decembra numero, Stano Marček redaktos la revuon Esperanto ankaŭ tra la jaro 2012.
Zamenhof ploras pro manko de gazetanoncoj
Universala Esperanto-Asocio elspezu sian tutan kapitalon por samtempaj gazetaj reklamoj pri Esperanto, ĉiumonate dum unu jaro, en la 27 landoj de Eŭropa Unio. Tia kampanjo vekos la eŭropanojn kaj estos granda investo por la estonto, opinias Etsuo Miyoshi. Lian proponon subtenas la pola sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto en letero direktita al la estraro de UEA. En la sama letero la pola sekcio de EDE konstatas, ke Zamenhof certe ploras en la ĉielo, ĉar la nuna UEA laboras ne por Esperanto, sed por la angla. Libera Folio petis komenton de UEA.
Kunikloj pli popularas ol Esperanto
La tutmonda voĉdona kampanjo por elekti Germanan Esperanto-Asocion unu el la mil plej popularaj asocioj de Germanio malsukcesis. Kvankam la germanaj esperantistoj, male ol la subtenantoj de la plej multaj aliaj asocioj, ricevis subtenon de samideanoj en la tuta mondo, la asocio ricevis malpli ol la duonon de la voĉoj, kiuj necesis por atingi la milan lokon. Pli popularaj ol GEA estis ekzemple la asocio Kaninchenhilfe Deutschland, kiu laboras por disvastigi informon pri la ĝusta prizorgado de hejmaj kunikloj. "Kunikloj havas tre bonan strategion pri disvastiĝo, kiun la Esperanto-asocioj bedaŭrinde ne havas", komentas Martin Schäffer.
Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis?
Antaŭ dek jaroj la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio Osmo Buller proteste demisiis de sia posteno, kune kun la direktoro de la Centra Oficejo Pasquale Zapelli kaj la redaktoro de la revuo Esperanto István Ertl. Du jarojn poste la krizo de UEA kulminis en plia protesta demisio, tiu de la konstanta kongresa sekretario Nikola Rašić. Lige kun la lasta demisio estis fondita Libera Folio. Sed kio okazis poste? En ekskluziva intervjuo al Libera Folio, Osmo Buller rakontas kiel li vidas la situacion. Laŭ li, la evoluo de UEA dum la lastaj dek jaroj estas malbona, kaj tio parte ŝuldiĝas al tranĉoj en la profesia stabo de la asocio. Spite la agadplanajn vortojn pri "profesiigo", efektive la agado de UEA iĝis malpli profesia, li konstatas.
AIS ne aranĝos ĉeestajn studojn en 2012
Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en la venonta jaro ne aranĝos sian kutiman studsesion. Tio iĝis klara post la 32-a "Sanmarineca Universitata Sesio" en Rumanio, dum kiu eksiĝis kaj la prezidanto kaj la vicprezidanto de AIS. Iuj aktivuloj de AIS esperas vigligi la funkciadon per mona injekto, sed almenaŭ flanke de la fondaĵo ESF tia subteno ne antaŭvideblas. Laŭ Humphrey Tonkin la agado de AIS estas tro amatoreca kaj sendisciplina por ke ĝi povu esperi je financa apogo.
Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj
En januaro 2012 jam la trian fojon okazos tutmonata kurso pri Esperanto en la universitato de la suda ĉina insulo Hajnano. Ĉi-foje krom instruado de Esperanto al novuloj estas planataj ankaŭ du universitatnivelaj kursoj en Esperanto. En 2010 la unuan, eksperimentan monatan kurson kompletigis du personoj, deko ĉeestis partatempe. En la dua jaro deko da homoj ĉeestis dum tuta monato, kaj por la jaro 2012 jam estas kvindeko da aliĝintoj el dek du landoj - rakontas Dennis Keefe, kiu iniciatis la projekton, en intervjuo al Libera Folio.
Detrua fajro ĉe Vinilkosmo
En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio. Estis detruita granda parto de la stoko de sondiskoj kaj la sonsistemo de Vinilkosmo. Laŭ unuaj informoj, la tuta neeldonita sonmaterialo de Vinilkosmo estis detruita.
Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo
La agado de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) ne plu povos daŭri en sia nuna formo, kaj eble tute estingiĝos ene de kelkaj jaroj. Tion antaŭvidas freŝa raporto de AIS mem. Pro la akuta situacio la estrarano de UEA pri scienca agado, Amri Wandel, iniciatis diskuton pri manieroj savi la "akademion", kiu efektive estas loza universiteteca organizaĵo registrita en San-Marino. "La originala vizio de Frank, de internacia universitato sen muroj kaj sen limoj, kun studprogramoj en ĉiuj fakoj kaj multaj studentoj internacie, evidente estas tro ambicia", Amri Wandel tamen konstatas, responde al demando de Libera Folio.

