Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Ligoj

Ligoj

by Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-03-02 19:15

Ligoj en Libera Folio

Link El Popola Chinio by Chen Ji — Laste modifita: 2010-08-05 07:48
El Popola Chinio estas esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado. Reta El Popola Ĉinio (EPĈ) fondiĝis en 2000 surbaze de la presita esperanta revuo “El Popola Ĉinio” celante konigi tutmondajn e-istojn pri Ĉinio. Lastjare EPĈ klopodas per Esperanto amikiĝi kun e-istoj tra la mondo, kaj kiel eble plej multe konigi niajn samideanojn pri esperantaj aktivadoj kaj informoj ĉinaj kaj alilandaj.
Link Projekto RoMEo - komiksoj, por ĉiuj... by Daniele Binaghi — Laste modifita: 2010-07-08 20:51
Projekto RoMEo okupiĝas pri esperantigo de komiksoj (t.e., bildrakontoj). Ĝis nun, oni publikigis 3 libretojn (Rat-Man, Diabolik kaj Lupo Alberto) kaj unu PDF (Lasta lekcio en Gotingeno), ĉiuj de italaj aŭtoroj; sed aliaj verŝajne sekvos...
Link Barelo - retgazeto pri Litovio by Redakcio — Laste modifita: 2010-02-25 16:59
Pri pli interesaj kaj ak­tu­alaj eventoj en Litovio. Es­pe­ran­to­-te­moj an­kaŭ ne estas fremdaj…
Link Esperanto.cn by Zhang Xuesong — Laste modifita: 2010-02-14 14:44
Kultura kaj movada retejo en Esperanto kaj ĉina lingvo
Link Esperanto.com by Redakcio — Laste modifita: 2010-02-04 20:54
Esperanto.com estas beta-versio de internacia virtuala komunumo de esperantistoj. Esperanto.com estas socia reto, kreita de esperantistoj por esperantistoj. En Esperanto.com vi povas komuniki kun amikoj, krei grupojn kaj partopreni en ili, aliĝi al eventoj, verki blogaĵojn, alŝuti fotojn, ludi ludojn, diskuti...
Link Fabelaj mondoj en Esperanto by Dima Sxevcxenko — Laste modifita: 2010-01-16 11:07
En la retejo vi povas trovi fabelojn el perlo, bildfabelojn, pentritajn en 3D, filozofiajn fabelajn novelojn, originale verkitajn en Esperanto ka..
Link Retpaĝaro de Lille2015 by Xavier Dewidehem — Laste modifita: 2009-12-16 19:47
Nordfrancia Esperanto-Federacio kandidatas por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en 2015.
Link acigiruzel.de by Frank Merla — Laste modifita: 2009-06-28 17:36
Salaton de rekomendoj, opinioj vi trovos tie kun subjektiva kolekto de ligoj kies paĝoj mi trovas interesaj kaj menciindaj.
Link Marvirinstrato - novelaro senpage elŝutebla by Tim WESTOVER — Laste modifita: 2009-05-05 20:36
Nova novelaro Marvirinstrato aperas sub la permesilo Creative Commons, rajtigante iun ajn senpage elŝuti elektronikan version. La libro samtempe aperas paperforme. Tri el la dek ok noveloj gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Espereble papera+reta eldonado fariĝos pli populara en Esperantujo. Pro malaltaj eldonkvantoj kaj internaciaj sendokostoj, la prezoj de Esperantaj libroj estas altaj. Perreta malferma eldonado altiros novajn legantojn kaj legantojn, kiuj malofte aĉetas Esperantajn librojn. Paperaj libroj restos gravaj por subteni niajn aŭtorojn, eldonistojn, kaj libroservojn.
Link La retejo de EDE by Redakcio — Laste modifita: 2009-02-28 08:50
Eŭropo Demokratio Esperanto estas "nova movado, kiu celas helpi la konstruadon de pli demokratia EŭropUnio", informas la retpaĝo, kiu enhavas interalie pretajn flugfoliojn de la esperantista partio.
Link La informa blogo de ikso.net by Redakcio — Laste modifita: 2008-10-17 09:28
En tiu ĉi blogo oni povos trovi plej diversajn informojn pri la komputila mondo. Laŭplane en la blogo aperu artikoloj kaj novaĵoj kaj por spertaj uzantoj de komputiloj kaj por homoj, kiuj havas nur bazajn sciojn pri tiuj temoj.
Link La retejo de la asocio E-lingvo by Redakcio — Laste modifita: 2008-10-04 14:05
La nova asocio E-lingvo klopodas konvinki civitanojn de EU pri la avantaĝoj de komuna lingvo.
Link Kabano Deodaro by Zhang Xuesong — Laste modifita: 2008-09-25 14:01
Mia spaco en http://www.ipernity.com - la granda komunumo de esperantistoj.
Link 65a IJK en Liberec by Joan Català — Laste modifita: 2008-08-23 16:13
La nomo de la urbo rolos ankaŭ kiel temo de la 65-a IJK, kaj ĝin la organiza teamo intencas pritrakti diversflanke. Komencante de tradiciaj liberecoj formiĝantaj ekde apero de la homa civilizo, kiel ekonomia, religia, aŭ pli vaste spirita liberecoj, trabsirante al demokratio, kiun formas ekzemple persona libereco aŭ libereco en ĵurnalismo kaj finante per relative novaj aspektoj de libereco, kiuj sekvas modernigon de la “globa vilaĝo”. Kaj temas ekzemple pri kopirajto kaj libereco en programara mondo.
Link La retejo de UK 2008 by Redakcio — Laste modifita: 2008-07-20 08:42
La retejo de la Roterdama Universala Kongreso enhavas interalie elŝuteblajn numerojn de la kongersa kuriero.
Link Bjalistoka Esperanto-Televido - la 6-a parto by Przemysław Wierzbowski — Laste modifita: 2008-07-19 19:24
vi povas jam trovi la plej freŝan parton de la bjalistoka Esperanto-TV. en la programo vi trovos: * sabatan intervjuon pri Jakobo Ŝapiro kun prezento de lia heroa agado, * rakonton de la direktoro de Podlaĥia Muzeo pri la teksaĵa unikaĵo de nia regiono, * kelkajn rigardojn al la ĉi-jara aranĝo FRINGOJ en Grezijono en Francujo, * sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu disinformigos pri Bjalistoko dum la ĉi-jara kongreso. Ni volas ankaŭ scii, kio okazas en viaj regionoj kaj landoj. Kiel agas via E-klubo, kiujn aranĝojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankaŭ kontribui en nia programo - registru filmeton, sendu ĝin al ni kaj disfamigu ĝin al Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la kvalito, gravas via engaĝiĝo! Kontaktu per ipernity aŭ per esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.
Link La retejo de ILEI by Redakcio — Laste modifita: 2008-07-06 20:52
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Ĝi estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45.
Link Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio by Redakcio — Laste modifita: 2008-06-12 06:47
Grava decido de la ĵurnalista kongreso en Vilno estis la reaktivigo de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio), kiu apenaŭ funkciis dum la lastaj jaroj. Tuj post la kongreso ekfunkciis ankaŭ la retejo de la asocio.
Link 8.0-grada tertremo en Chinio by Wang Xigen — Laste modifita: 2008-05-27 20:58
La raportoj, bildoj, videoj pri 8.0-grada tertremo en Chinio.
Link Gazetaraj komunikoj de UEA by Redakcio — Laste modifita: 2008-05-15 14:32
Gazetaraj komunikoj de UEA aperas je diversa periodeco ekde majo 1998. Eblas aboni ilin retpoŝte aŭ legi ilin rekte en la retejo de UEA.
Agoj pri dokumento