Kolofono
Libera Folio estas sendependa movada bulteno, kiu aperas nur en la reto. La redakcio de Libera Folio strebas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado. Libera Folio estis fondita de István Ertl kaj Kalle Kniivilä en aprilo 2003. Ĝin redaktas Kalle Kniivilä.
Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, tekstoj el Libera Folio estas libere represeblaj, kondiĉe ke la fonto estas indikita.
Respondeca redaktoro: Kalle Kniivilä, Skyttelinjen 55, SE-226 49 Lund Svedio. Telefono: +46-70-3780890.
Tekstoj, kiuj aperas sur blua fono, estas artikoloj kaj komentoj de legantoj. La redakcio ne kontrolas la enhavon de tiuj tekstoj, sed havas la rajton forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Ligiloj al senrilataj retejoj estas konsiderataj spamo kaj povas esti forigitaj senaverte. Estas malpermesita aperigi en Libera Folio retpoŝtajn adresojn de aliaj personoj sen ties konsento. Legantoj kiuj ripete malobservas admonojn de la redakcio povas provizore perdi sian rajton afiŝi komentojn kaj artikolojn en Libera Folio.
Retpoŝta adreso de la redakcio: redakcio heliko liberafolio punkto org
Spamo-protekto: bonvolu skribi "@" anstataŭ "heliko" kaj "." anstataŭ "punkto". Aŭ pli bone uzu tiun formularon.

