en la reto
Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"?
Hodiaŭ oficiale aperis la unua esperantlingva ludo por la poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple, tamen kun anglalingva nomo: Word Race. La ludon kreis la konata usona esperantisto Chuck Smith, nun loĝanta en Germanio, kaj krom Esperanto ĝin eblas ludi en la angla kaj en la germana. Aldone al iPhone aŭ iPad oni bezonas samlingvajn amikojn - ne eblas ludi ĝin sola. Provversio de la ludo jam estis prezentita dum kelkaj Esperanto-renkontiĝoj, laŭ Chuck Smith sukcese. Ni petis lin mallonge klarigi, pri kio temas.
Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo
En la retejo Edukado.net ekfunkciis dudekleciona reta kurso pri Vjetnamio, kompilita de Nguyen Xuan Thu, konata vjetnama esperantisto, kaj redaktita de Katalin Kováts. "Kultura vojaĝo al Vjetnamio" celas helpi la partoprenontojn de la venontjara universala kongreso en Hanojo anticipe informiĝi pri la kulturo de la kongreslando, kompreni ties historion kaj kutimojn. Aliflanke ĝi donas eblon almenaŭ por virtuala vojaĝo ankaŭ al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn mem partopreni la kongreson. Ni intervjuis la prizorganton de la kurso, kiu jam pripensas novajn eblajn retajn kursojn, esperantlingvajn sed ne nepre priesperantajn.
La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn
Dum jardekoj Pasporta Servo estis unu el la ĉefaj atutoj de la junulara Esperanto-movado. Dum la gastigadon uzis grandparte junaj esperantistoj, multaj el la gastigantoj estis klare pli aĝaj. Antaŭ tri jaroj la estraro de TEJO anoncis la lanĉon de nova interreta versio de la servo, kiu de tiam serĉas sian formon. Unue tute ne aperis la papera listo de gastigantoj, kaj ĉi-jare multaj gastigantoj malkontentas, ĉar TEJO decidis ne sendi al ili la liston. Ĝi ja alireblas rete, argumentas TEJO - sed eĉ tie la gastigantoj ne povas modifi la informojn pri si mem aŭ malaliĝi.
La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj
Kiu havu la potencon en la movado, la centra asocio aŭ la landaj asocioj? Pri kio esperantistoj kverelis en la 1910-aj, 1920-aj, 1930-aj kaj aliaj jaroj? Ĉu Lapenna estis bona prezidanto? Ekzemple tiujn demandojn respondas baldaŭ aperonta verko de Ziko van Dijk, "Historio de UEA". Temas pri iom modifita esperantlingva versio de lia disertaĵo. La verko havas kvincenton da paĝoj, sed estos senpage elŝutebla, unue ĉe Libera Folio kaj poste ankaŭ ĉe aliaj retejoj. Tiu estas la plej bona maniero atingi vastan publikon en Esperantujo, kaj la Esperantan version Ziko van Dijk ellaboris ĝuste por ekhavi pli da legantoj ol havis la germana versio, li rakontas en intervjuo de Libera Folio. Ni publikigas ankaŭ unu ĉapitron el la aperonta verko.
Vikimanio - nun en Esperanto
Post unu monato en Ĉeĥio okazos la unua esperantlingva Vikimanio, renkontiĝo de esperantlingvaj aktivuloj de Vikipedio kaj aliaj retaj viki-projektoj. La programo konsistos el prelegoj kaj trejnado pri Vikipedio kaj rilataj temoj, sed estos ankaŭ pli leĝera programo, interalie duontaga ekskurso al la urbo Litomyšl, konata ne nur pro sia renesanca kastelo, sed ankaŭ pro sia tombejo, eternigita en unu el la plej konataj verkoj aperintaj en Esperanto. Chuck Smith intervjuis la ĉeforganizanton Pavla Dvořáková por Libera Folio kaj por la anglalingva retejo Transparent Language.
Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze
Novaĵoj en Esperanto aŭdeblos ĉiun plenan horon. Aldone aperos eroj el jam ekzistantaj esperantlingvaj podkastoj, muziko en Esperanto, kaj reklamoj pri Esperanto-aranĝoj. La trihora programo estos ripetata kelkfoje - en la unua periodo dum pluraj tagnoktoj, poste, se ĉio iros laŭ la planoj, aperos nova enhavo ĉiutage. La kunlaborantoj de la projekto kun la nomo Muzaiko donis kolektivan intervjuon al Libera Folio.
Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo?
Dum la 124-jara historio de Esperanto aperis dekmiloj da libroj, gazetoj kaj aliaj presaĵoj. La plej multaj el tiuj historiaj dokumentoj ĝis nun estas konsulteblaj nur surloke - unuavice en Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo kaj Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Lastatempe tamen aperis tri diversaj retaj projektoj, kiuj celas disponigi gravajn erojn el la bibliotekoj por la ĝenerala publiko. Sed ĉu necesas tiom da projektoj, kaj ĉu ili ne vane konkuras unu kun la alia?
Madrida Bitoteko proponas retbibliotekan kunlaboron
Hispana Esperanto-Federacio komencis antaŭ du jaroj ampleksan projekton, kies celo estas konservi la komunan kulturan heredaĵon de la esperantistoj. Por tiu celo oni kreis "bitotekon", kiu unue estos deponejo por dokumentoj de la Biblioteko Juan Régulo kaj eldonaĵoj de aliaj iberiaj bibliotekoj, kaj poste povos esti deponejo por la tuta esperantistaro, klarigas bibliotekisto Ana Manero en artikolo, kiu baldaŭ aperos ankaŭ en la gazeto de Hispana Esperanto-Federacio.
Reta mondo kaj kleriĝo ŝvitigis la kongresanojn
La ĉefan parton de la lunda programo en la Universala Kongreso formis la klerigaj programeroj, kiuj logis grandan publikon. Populara estis interalie la prezentado pri la retaj projektoj de la teamo de E@I kaj la prelego pri Vikipedio - la negrandaj salonoj estis plenŝtopitaj. Eĉ pli grandan publikon kolektis la diskuto pri la kongresa temo kaj la prelego de Leif Nordenstorm pri vikingoj kaj "la nova religio". Helpe de modernaj teknikaj rimedoj oni provis solvi dilemon de membromanko ĉe UEA kaj nepagemaj retaj esperantistoj. Definitiva solvo ne estis trovita, sed Humphrey Tonkin konstatis, ke en la ĝustaj cirkonstancoj eĉ unu membro povus sufiĉi. Spite la veteron, pluraj el la salonoj estis ŝvitige varmaj kaj mankis aero.
Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon
Post plurjara laboro, Kataluna Esperanto-Asocio ĵus lanĉis sian novan retejon. La retejo estas la lasta paŝo en la kreado de unueca kaj firma asocia identeco, komencita en la jaro 2006. La unuavica publiko estas katalunlingvaj neesperantistoj, rakontas Ferriol Macip i Bonet, kunordiganto de KEA: "Ni celas klarigi al la katalunlingva publiko, ke esperantismo estas socia movado por pli bona mondo, kune kun ekologiismo, feminismo, pacismo, kaj tiel plu."
Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn
Naŭ el dek homoj, kiuj iom lernis Esperanton, poste forlasas la lingvon, asertas la iniciatintoj de facila.org, nova retejo kun mallongaj, facile legeblaj tekstoj en Esperanto. Laŭ la iniciatintoj de la projekto Facila vento, tre ofte lernintoj seniluziiĝas, ĉar ili rimarkas, ke Esperanto ne estas tiel facila, kiel oni asertis al ili, kaj ke ordinaraj tekstoj ne ĉiam estas kompreneblaj sen peno kaj vortaro. Por malaltigi la sojlon, ili kreis retejon kun vere facilaj tekstoj. Komencantoj povas aboni la tekstojn retpoŝte, kaj tiel regule ricevos memorigon plu lerni Esperanton. Aldone ili trovos ligilon al la originala, nesimpligita teksto, klarigas Emilio Cid en intervjuo de Libera Folio.
La apero de reta PIV nun estas certa
La necesa monsumo nun estas kolektita, la laboro pri profesinivela enretigo de la tuta Plena Ilustrita Vortaro jam komenciĝis, kaj la unuaj rezultoj estos prezentitaj dum la Universala Kongreso en Kopenhago. Tion rakontas Jevgenij Gaus, unu el la ĉefaj aktivuloj de la projekto. Entute estis kolektitaj pli ol 13.000 eŭroj. Grandajn sumojn por la projekto donacis interalie du aŭstraliaj Esperanto-asocioj. La plej grandan unuopan sumon, preskaŭ 4.000 eŭrojn, laŭ la listo en la retejo vortaro.net, donis la konata franca esperantisto kaj desegnisto Serge Sire.
Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net
Ne ĉio ŝrumpas en Esperantujo. La furora retejo Lernu.net, kiu instruas Esperanton en dekoj da lingvoj, ĵus atingis la rekordan ciferon de 100.000 registritaj uzantoj. Eĉ se ne ĉiuj estas aktivaj, jam miloj da homoj lernis Esperanton per la retejo, kaj dekmiloj ricevis informojn pri Esperanto. La efektiva kvanto de vizitantoj estas eĉ pli alta, sed granda parto el tiuj, kiuj uzas la retejon, neniam registriĝas, rakontas Jevgenij Gaus, unu el la ĉefaj aktivuloj de la retejo, en intervjuo de Libera Folio: "Preskaŭ ĉiam ĉe la paĝaro troviĝas ĉirkaŭ 150-300 samtempaj vizitantoj, el kiuj averaĝe 30-70 estas ensalutintaj. Dum unu tago ĉe la paĝaro ensalutas averaĝe 800-1.000 uzantoj."

