Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Forpasis Ada Csiszár

Forpasis Ada Csiszár

by Redakcio Laste modifita: 2008-01-27 09:12
— filed under:

La 20-an de novembro forpasis Ada Csiszár, la precipa prizorganto de la spirita kaj materia heredaĵo de Kálmán Kalocsay.

Forpasis Ada Csiszár

Ada Csiszár

"Omaĝe al Kálmán Kalocsay" - per la titolo de ŝia okvoluma verko ni povus resumi la esencon de la esperantista agado de Ada Csiszár, kiu forpasis 77-jara en Budapeŝto. Esperantisto kvardek jarojn, ŝi ja aktivis divers-postene en la movado, i.a. kiel sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1983-89), sed ŝi estos precipe memorata kiel gardantino de la Kaloĉaja fajro.

Ŝi kunfondis Kalocsay-memorĉambron en ties naskiĝvilaĝo Abaújszántó en 1983, kaj samjare iniciatis "Internacian Komitaton por Honoro al K. Kalocsay". Por la centa datreveno de Kalocsay, en 1991 ŝi fondis kaj prezidis "Amikan Societon de d-ro Kálmán Kalocsay". Ekde tiam, ŝi editoris kaj eldonis 25 volumojn, kiuj prezentis plej diversajn facetojn de Kalocsay.

Agoj pri dokumento

Kiu nun havas la kopirajtojn?

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2007-12-02 22:13
Ĉu iu scias?

Kalocxaja fajro?

Afiŝita de Marco Trevisan Herraz je 2007-12-04 11:09
Kio gxi estas? Mi neniam auxdis pri gxi...

Kalocsay-aj fajro kaj alio

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-12-06 15:45
Nu, ĉie kie oni legas kaj aprecas na Kalocsay, plu brulas lia fajro – ĉu ne…
Iom simbola kaj ne tre neŭtrala lingvouzo, sed tioj ja ankaŭ havu lokon en Esperanto – ĉu ne…

(Eble ’stus pli oportune paroli pri la Kalocsay-a viskio, ĉar da bona viskio oni povas ĉiam post longa negustumado replenigi glaseton, kaj ĝi ne bezonas gardantinon por konservi sian potencon…)

Viskio

Afiŝita de Istvan Ertl je 2007-12-07 01:04
Jes, sed en nia panteono viskio estas jam rezervita al Auld...