Jurij Ĉilikin estas ne tre konata esperantisto, kaj ĝis nun li ankaŭ ne estis tre konata politika aktivulo en Rusio. Nun li tamen estas politika malliberulo.
La 8-an de marto la maldekstra organizaĵo LevSD (Maldekstra socialisma agado) en sia retejo informis, ke Ĉilikin estis malliberigita kaj nun troviĝas en la arestejo de Niĵnij Novgorod. Laŭ afiŝo de la homrajta aktivulo Nikolaj Kavkazskij en la retservo X (iam Twitter) li estis arestita fakte jam en januaro.
Li estas akuzata pro la krimo “pravigo de terorismo en amaskomunikiloj aŭ en interreto”, kiu en la nuna Rusio povas signifi preskaŭ kion ajn – ekzemple rekonon de la rajto de Ukrainio defendi sin kontraŭ la rusia atako, aŭ publikigon de artaĵoj kun enhavo kiu ne plaĉas al la aŭtoritatoj.
Pri kia konkreta eldiraĵo la 30-jara Ĉilikin estas akuzata, ĝis nun ne estas konate.
En la retejo de LevSD oni aparte mencias, ke li estas esperantisto, kiu antaŭ kelkaj jaroj ludis basgitaron kaj kantis en la bando Rezistanco. Lastatempe li tamen ne multe okupiĝas pri la bando nek pri Esperanto, kaj jam iom forgesis la lingvon, laŭ la retejo.
Esperantistoj en Niĵnij Novgorod ja plu konas lin, ĉefe sub lia pseŭdonimo Diagen, kaj konfirmas ke li kantis en Esperanto. La vortoj tamen ne estas klare distingeblaj en la peza muziko. Pri la efektiva kaŭzo de la aresto ĝis nun mankas klaraj informoj.
Pli frue ĉi-jare estis kondamnita je kvin jaroj en punlaborejo la konata marksisma teoriulo Boris Kagarlickij, laŭ la sama paragrafo – “pravigo de terorismo en amaskomunikiloj aŭ interreto”.
La formala kialo de la kondamno estis la publikigo de ŝerca video “Eksploda gratulo de la kateto Mostik [ponteto]”. La filmeto aludis al la eksplodo sur la Krimea ponto, kaj ĝin publikigis la projekto Rabkor (“laborista korespondanto”), fondita de Kagarlickij. La filmeto poste estis forigita el la retejo.
La malliberigo de Kagarlickij estas demonstra atako kontraŭ konata politikisto por timigi kaj silentigi aliajn aktivulojn. Kian celon havas la aresto de nekonata esperantisto, ne tuj evidentas, sed laŭ Nikolaj Kavkazskij la formala kialo povas esti liaj lastatempaj afiŝoj en la retservo iam nomita Twitter.
]]>La fama financisto kaj mecenato George Soros estas filo de la konata esperantisto Tivadar Soros (Teodoro Ŝvarc). La juda familio transvivis la holokaŭston en Budapeŝto. Ankaŭ George Soros junaĝe lernis Esperanton, kaj efektive dank’ al Esperanto en 1947 sukcesis ekloĝi en Britio, kie li komencis siajn studojn pri ekonomiko.
George Soros en 1947 estis nur 17-jara. Helpis al li ses jarojn pli aĝa belga esperantisto, Grégoire Maertens, kiu poste dum pluraj jaroj estis la prezidanto de UEA, kaj kiu komence de 2024 iĝis 100-jara.
Laŭ informoj en la postparolo Maskerado ĉirkaŭ la morto, la ĉefverko de Tivadar Soros, la patro kaj la filo Soros en 1947 sukcesis eniri la 12-personan hungaran grupon, kiu partoprenis la tiujaran Universalan Kongreson en Berno, Svisio.
De tie la filo George Soros veturis al Britio por partopreni la unuan postmilitan kongreson de TJO, la organizaĵo kiu poste iĝis la nuna TEJO. En Britio li poste ekstudis ĉe Londona universitato.
La vojaĝo al Britio tamen ne estis tute simpla. Necesis dokumentoj, kiuj mankis al George Soros. La urba administracio en Bruĝo apenaŭ povus oficiale ion fari, sed iel Maertens sukcesis havigi konvinkajn paperojn.
Pri tio memorigas la (anglalingva) gratula mesaĝo, kiun George Soros jam post la jubilea dato sendis al sia iama helpinto Grégoire Maertens:
Lastatempe mi aŭdis, ke la 1-an de januaro vi festis vian centan naskiĝtagon. Multajn gratulojn! Mi bone memoras, ke post la Esperanto-kongreso en Berno en 1947, anstataŭ reiri al Hungario, mi veturis kun vi al via hejmo en Bruĝo. Tie vi kaj via familio helpis min prepari la paperojn, kiuj ebligis al mi enveturi Unuiĝintan Reĝlandon, kaj ni kune iris al la junulara Esperanto-renkontiĝo en Ipswich. Via helpo estis grava kaj mi restas eterne danka al vi kaj via familio. Feliĉan naskiĝtagon!
Efektive George Soros ne nur ĉeestis, sed samkiel Maertens ankaŭ aktive partoprenis la laborojn de la IJK en Ipswich. La diskutoj en la tiama TJO cetere similis al tiuj en la nuna TEJO.
Laŭ raporto en la revuo La Juna Vivo (n-ro 118), pri laborkunsido de TJO okazinta la 20-an de aŭgusto, Maertens opiniis, ke “ne estas konsilinde, ke tro multe da laboro estu en la manoj de malmultaj funkciuloj”. Soros siavice proponis doni al ĉiuj membroj ian funkcion en la asocio.
George Soros evidente reprezentis en la IJK la TJO-sekcion de Hungario, ĉar li dum la sama laborkunsido deklaris, ke la hungara sekcio reprenas sian proponon pri la aliĝo de TJO al Monda Federacio de Demokratia Junularo. Tiu propono jam pli frue samjare estis malaprobita de la estraro de TJO.
Monda Federacio de Demokratia Junularo estis fondita en Budapeŝto en novembro 1945, tuj post la fino de la dua mondmilito. Ĝi unuigis komunismajn kaj socialismajn junularajn organizaĵojn en diversaj landoj.
En la sama laborkunsido George Soros pledis por “migranta propaganda komisiono”. Tiu propono estis akceptita, kun la kompreno, ke la bicikladan propagandon de Esperanto klopodu organizi George Soros mem.
Tamen ne ŝajnas ke li multe aktivis en la Esperanto-movado post tio. Anstataŭe li koncentriĝis al siaj studoj pri ekonomiko. Kiel financisto li poste iĝis unu el la plej riĉaj homoj en la mondo, kaj fondis multajn projektojn por fortigi demokration en la landoj de la iama sovetia imperio.
Li tamen ne tute forgesis Esperanton, kaj en 2010 li eĉ ĉeestis simpozion de UEA, dum kiu estis prezentita angla traduko de Modernaj Robinzonoj, verko de lia patro pri militkaptiteco en Rusio post la unua mondmilito.
Post la simpozio, ĵurnalisto demandis al George Soros, ĉu frazoj de Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro. Senhezite li citis: “Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.”
En decembro 2023, lige kun la solenaĵoj de la 80-a datreveno de la ribelo en la geto, estis prezentita la dulingva libro Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto, eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo. La libro estis verkita en la pola de la bjalistoka juda esperantisto Szymon Datner kaj origine aperis en la pola en 1946.
La esperanta traduko de la nova, dulingva eldono estas farita de Przemysław Wierzbowski. Ni petis lin rakonti pri la fono de la libro.
Libera Folio: Kial vi opiniis grave, ke en Esperanto haveblu verko pri la sorto de la bjalistoka geto?
Przemysław Wierzbowski: – En printempo 2023 kontaktis min Helena Datner, kiu estis kompletiganta biografiajn materialojn pri sia patro por nova kolekto de liaj primilitaj tekstoj (”Pereo de Bjalistoko kaj la bjalistoka regiono. Dokumentaj notoj”, Juda Historia Instituto en Varsovio, aperis en vintro 2023). Ŝi trovis indikon, ke Szymon Datner siatempe estis esperantisto, kaj tiu epizodo de lia vivo estis por ŝi antaŭe nekonata.
– Mi helpis serĉante la ne tre multajn informojn pri d-ro Datner kiel aktivulo de Zamenhofa Esperanto-Societo en la 1930-aj jaroj en Bjalistoko. Li estis vicprezidanto de la organiza komitato de bjalistoka postkongreso en 1931 (UK en Krakovo), tradukis paroladojn, prelegis pri Esperanto en la regiono; Jarlibro 1947 mencias lin kiel delegiton. Postmilite en Varsovio li tenis kontakton kun lokaj esperantistoj, precipe Zofia Banet-Fornalowa, sed ne plu aktivis en la movado.
Kio estas speciala pri ĝuste ĉi tiu verko?
– La jaro 2023 estis historie solena, oni honoris la batalantojn de la bjalistoka geto kaj la tutan pereintan judan komunumon de Bjalistoko okaze de la 80-a datreveno de la geto-ribelo (15–16 de aŭgusto 1943). Kiel esperantistoj ni volis aliĝi al la omaĝo. Helena Datner estis tre kortuŝita kiam ŝi ricevis la proponon, ke Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto aperu en Esperanto-traduko, tuj konsentis kaj verkis antaŭparolon.
– La teksto estas grava pro kelkaj kialoj. Ĝi estas la unua (1946) libro pri la katastrofo de la bjalistoka juda kvartalo, grava dokumento pri nevenkebla batalado kontraŭ la germana militmaŝino, pri fervoraj organizantoj kaj perfiduloj, amasaj viktimoj kaj supervivintoj, pri la detruita urbo kaj ekstremaj sentoj, kiuj akompanis la aŭtoron.
– Due – tiu historio estas ligita kun Esperanto. La antaŭmilita Zamenhofa Esperanto-Societo kun ĉirkaŭ 200 membroj plejparte konsistis el judoj, kaj preskaŭ ĉiuj el ili mortis en la geto aŭ naziaj ekstermejoj. Al la unuaj viktimoj de la germanoj apartenis du ĉefaj Esperanto-aktivuloj: la prezidanto de ZES, Jakobo Ŝapiro, kaj ĝia sekretario Filip Kurjański, ambaŭ mortpafitaj apud la urbo kun ĉirkaŭ 4 000 bjalistokaj judaj aktivuloj. La libreto estas honore al ili.
Ĉu la historio de la geto estas ĝenerale konata en Bjalistoko? Ĉu ekzemple en la lernejoj oni rakontas pri ĝi?
– Mi ne dirus, ke la historio de la geto estas bone konata en Bjalistoko, tamen en la lastaj jaroj la afero ŝanĝiĝas. La geto kun ĉirkaŭ 40 000 loĝantoj okupis trionon de la urba surfaco. Rezulte de la ribelo kaj evakuado tiu kvartalo estis preskaŭ komplete detruita. Post la milito oni konstruis novajn domojn kaj eĉ parte ŝanĝis la aranĝon de la stratoj.
– La libro estas dulingva, do ĝi celas ankaŭ la lokan legantaron. La postmilitaj loĝantoj povas legi pri nekredeblaj eventoj, kiuj antaŭ 80 jaroj okazis tie, kie nun staras iliaj domo, vendejo, infanĝardeno: forportado, amasaj mortpafoj, vivbruligado, sed ankaŭ heroa rezisto. Temas pri loka, rekonebla historio.
Ĉu rimarkeblas interesiĝo de lokanoj?
– Jes, okaze de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en decembro estis prezento de la libro en Centro Ludoviko Zamenhof. Pri Datner parolis Ewa Rogalewska, kiu verkis tre riĉajn piednotojn por la teksto. Helena Datner ne povis ĉeesti, sed sonregistris saluton al la ĉeestintoj. La libro ĝuis interesiĝon de la lokanoj, ĉar la antaŭa pola eldono de la teksto estas preskaŭ netrovebla.
– Indas aldoni, ke la libro parolas pri malkomfortaj, preskaŭ tabuaj temoj: perfidoj de judaj stukaĉoj kaj la etoso ĉe la pola majoritato en Bjalistoko kaj la regiono. Datner diras, ke se en la regiono inter la vilaĝanoj ne regus ŝovinisma etoso, la nombro de supervivintaj judoj estus multege pli alta. Savantoj de judoj estis tre malmultaj, kaj mem suferis persekutojn. En kelkaj urbetoj, inter kiuj Jedwabne estas la plej fifama ekzemplo, la lokanoj mem iniciatis atakojn kontraŭ siaj judaj najbaroj.
]]>La titolo estas iom provoka – multaj esperantistoj instinkte emus ĉikani la aserton, ke la angla jam fariĝis la internacia lingvo. La angla ja ne estas la sola interlingvo uzata en la mondo. Sed se Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kaj senrivale kiel la angla nune, ni certe rigardus tion kiel venkon de nia lingvo, verŝajne eĉ kiel la finan venkon.
La tutmonda disvastiĝo de la angla estas fenomeno, kiun Zamenhof ne povis antaŭvidi, kaj ĝi fundamente ŝanĝis la mondon, kie la Esperanto-movado agas. Al la senrivala disvastiĝo de la angla post la Dua Mondmilito aldoniĝis lastatempe alia fenomeno: la traduksistemoj bazitaj sur artefarita intelekto fine komencas vere funkcii kaj estas antaŭvideble, ke granda parto de la interlingva komunikado, skriba kaj parte eĉ parola, baldaŭ okazos pere de tradukiloj. Tio povos post deko da jaroj montriĝi same granda bato kontraŭ la kredindeco de Esperanto kiel la disvastiĝo de la angla.
Pro ĉio ĉi, eksterulo certe povas miri, kial iu entute plu okupiĝas pri Esperanto. Kiaj estas niaj motivoj, viaj kaj miaj? La celo de ĉi tiu blogaĵo estas ne skurĝi sin pro la supereco de la angla, sed skize analizi, kiel la idearo ligita al Esperanto adaptiĝis al la nova situacio kaj daŭre motivas la esperantistojn. Sed unue mi priskribos la deiran punkton, la nocion de esperantismo en la Bulonja Deklaracio.
0. Bulonja esperantismo
La Deklaracio pri la esenco de la esperantismo, akceptita en la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro (1905), estas la plej grava komuna ideologia dokumento de la Esperanto-movado. Ĝi difinas “esperantiston” nur praktike: “Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas”; sed “esperantismo” ricevas difinon idean:
La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
Efektive, la esperantistoj neniam multe klopodis enkonduki Esperanton kiel “pacigan lingvon” interne de multetnaj landoj, sed alie la difino ja trafe difinas la originajn celojn de la Esperanto-movado (kiujn la raŭmistoj poste nomos “praceloj”).
Kiel la nunaj esperantistoj idee adaptiĝis al la fakto, ke la angla, malgraŭ siaj malpli taŭgaj ecoj, efektive fariĝis la tutmonda lingvo? Por priskribi tion, mi sube prezentos tri diversajn pli novajn specojn de esperantismo – kompreneble ĉiu individua esperantisto povas esti motivita de pli ol unu el ili, en variaj proporcioj.
Indas tamen unue mencii, ke ekzistas ankaŭ kvara speco de adaptiĝo, aŭ fakte, rifuzo adaptiĝi: oni simple neas la nunan situacion kaj asertas, ke per simpla decido de ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj eblus enkonduki Esperanton kiel la internacian lingvon, tute kiel la grandaj regnoj povintus en 1905 principe fari tian decidon. Ankaŭ tian naivan kredon oni plu renkontas inter la esperantistoj. Dum Lapenna prezidis UEA-n, ĝi ankoraŭ havis grandan influon, sed nune ĝin anstataŭis ĉefe la lingvopolitika esperantismo, do mi komencu per tiu.
1. Lingvopolitika esperantismo
La lingvopolitika esperantismo celas alianci sin kun movadoj por demokratia multlingveco kaj defendado de minoritataj lingvoj. Ĉi tiaj celoj estas plej videblaj en la eksteraj rilatoj de UEA. Kiel trafe analizis Jukka Pietiläinen en sia tre leginda kontribuo al la Festlibro de Humphrey Tonkin (2010), la malnova idearo de la tempo de Lapenna, kiu parolis pri “la monda lingva problemo”, cedis dum la lastaj jardekoj de la pasinta jarcento al novtipa diskurso pri “lingvaj problemoj”. Pietiläinen skribas:
En la 1980-aj jaroj la batalo inter Esperanto kaj la angla ne plu estis inter la realaj alternativoj, eĉ inter esperantistoj. Necesis elpensi alternativan rolon por Esperanto. Unu alternativon, iom ekstreman kaj esence komunum-celan, prezentis la Manifesto de Raŭmo, dum la movada flanko de Esperanto bezonis alian solvon, kiun ĝi trovis en nova aliro al lingva plureco. Ĉu Esperanto entute reale povus prezenti sian alternativon al defendo de lingvaj minoritatoj, almenaŭ por momento restos inter utopioj, sed same utopio estis la “fina venko” en sia tradicia formo.1
La ideo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, bone kongruas kun la bulonja ideo pri komunikilo “neŭtrale homa”. Tamen okazis unu signifa ŝanĝo en la lingvopolitikaj celoj de la Esperanto-movado – ŝanĝo, pri kiu multaj nunaj esperantistoj ne konscias, ĉar ili kredas, ke oni ĉiam restas sur la idea fundamento de Zamenhof. Mi jam pli frue skribis pri ĉi tiu temo, sed permesu al mi ripeti ĉi tie: en la origina esperantismo, la multlingveco estis ĉefe malhelpo por la homaro: ĝi estis “la muroj de miljaroj”, kiuj kaŭzas malpacon inter nacioj. La solvo proponita estis ne forigi lingvojn, sed proponi novan neŭtralan lingvon; tamen la esperantistoj ne sentis kiel sian taskon savi de morto tiun aŭ alian nacian lingvon. Zamenhof skribis en sia Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (mia kursivigo):
Ĉu lingvo internacia estas bezona? […] ekzistas ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per “ne”. La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: “lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn”. Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi la buŝajn interparoladojn inter la homoj!
Do, laŭ Zamenhof, Esperanto nek celas detrui naciajn lingvojn nek tion farus, sed en la plurlingveco mem li vidis nenion pozitivan kaj defendindan. La nuna lingvopolitika esperantismo, aliancita kun movadoj por lingva diverseco, pensas tute alie.
Lingvopolitika esperantismo estas tamen interne iom kontraŭdira. Ĝi laboras por demokratiaj celoj, kiuj, kvankam ne rekte derivitaj de la origina bulonja esperantismo, estas facile akordigeblaj kun ties bazaj valoroj. Sed ne estas evidente, kian plusan valoron Esperanto efektive donas en tiu laboro (kiel Pietiläinen atentigis en la citaĵo ĉi-supra). Aŭ oni devas silenti pri Esperanto, kio estus stranga, aŭ prezenti ĝin kiel solvon iom teorian, ekstreman, ĝuste nun ne realisman.
Ŝajnas al mi, ke la rolo de Esperanto por la defendantoj de lingva diverseco povus esti iom simila al la rolo de veganismo por iu, kiu laboras por la rajtoj kaj bonfarto de bestoj: ni ne postulas, ke vi ĉiuj lernu Esperanton (aŭ fariĝu veganoj), sed la fakto, ke ni lernis kaj uzas Esperanton (aŭ estas veganoj), montras la gradon de nia persona engaĝiĝo por la afero. En la plej bona okazo Esperanto povas do fortigi la konvinkecon de la politika mesaĝo, eĉ se la celgrupo de la mesaĝo ne rekte interesiĝas pri ĝi.
2. Kultura esperantismo
La kultura esperantismo celas riĉigi la Esperantan kulturon – literaturon, muzikon kaj diversajn enretajn podkastojn kaj filmetojn. Eĉ se la iama celo de la Esperanta literaturo estis pruvi, ke la lingvo estas plenvalora kaj funkcianta arta esprimilo, tiaj eksteraj celoj ne plu estas tiom gravaj. La Esperanta kulturo estas celo en si mem, same kiel kulturoj ligitaj al aliaj lingvoj.
Efektive, ĝuste la kultura kampo montras, ke Esperanto ne estas iel mortbatita de la angla lingvo. Ekzemple, el la originalaj romanoj verkitaj en Esperanto, duono estas verkitaj post 1990: la lastaj tri jardekoj produktis do tiom da romanoj kiel la unua jarcento. Kaj mi kuraĝus diri, ke la kvalito altiĝis – neniam antaŭe ni havis tiom da talentaj romanverkistoj samtempe aktivaj kiel nun (pensu pri Bronŝtejn, Johansson, Löwenstein, Steele, Štimec). Siatempe La granda kaldrono de John Francis (1978) estis granda evento, nuntempe ĝi estas nur unu romano inter multaj egale bonaj.
Kultura esperantismo manifestiĝas ankaŭ en scienco, kiam Esperanto kaj ĝia parolkomunumo estas priskribataj laŭ tio, kio ili efektive estas, ne laŭ tiuj problemoj, kiujn Esperanto eventuale povus solvi. Bela ekzemplo pri tio estas la nova lingvistika monografio de Sabine Fiedler kaj Cyril Brosch (2022).
Kiel atentigis kelkaj esperantologoj, ekzemple Kimura Goro Christoph, en la kulturado de Esperanto kaj en la laboro por minoritataj lingvoj estas multaj komunaj trajtoj.2 Pri tio siatempe atentigis jam la Manifesto de Raŭmo: “la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato” (notu tamen la vorton kvazaŭ, kiun multaj citantoj emas forlasi: la analogio ne estas kompleta). La kultura esperantismo estas do motivita per Esperanto mem: ni kreas kaj ĝuas kulturon en Esperanto, ĉar ni parolas Esperanton kaj ĝi estas parto de nia identeco.
Jorge Camacho opinias, ke Esperanto tamen ne havas propran kulturon kompareblan kun tiuj de nacioj kaj naciaj lingvoj, kvankam li koncedas, ke eblas uzi la vorton “kulturo” metafore pri certaj trajtoj de nia komunumo.3 Sed tia kritiko baziĝas sur koncepto de kulturo kiel io stabila, kiu apartenas al difinita homgrupo, ĝia posedanto. Sed kulturo vere estas io, kion oni ne posedas sed faras kaj refaras, renovigante, pruntante kaj miksante.4 Ĉiuj vivantaj kulturoj estas nestabilaj miksaĵoj de diversaj influoj kaj pruntaĵoj, kaj tiusence la Esperanta kulturo estas eĉ tre vivipova.
Nia kulturo estas kaj restas malmulte videbla ekster Esperantujo. Ĝi estas celo en si mem, sed ĝi ne havas celon en la mondo. Ĝi estas afero de “la komunumo”, dum la lingvopolitika esperantismo estas afero de “la movado”. Tial la kultura esperantismo ne povas tre konvinke respondi al la demando “kial mi lernu Esperanton”, kvankam ĝi povas esti parta respondo al la demando “kion mi faru per Esperanto, kiun mi pro iu kaŭzo lernis”.
En sia enkonduka medito al Beletra Almanako 47, Probal Dasgupta skribas pri la maksimumo de la ideo de Esperanto, lingvo enhave universala, kaj pri ties minimumo, lingvo home universala – la du polusojn reprezentas ekzemple Kalocsay kaj Baghy, respektive, kaj la daŭra debato pri neologismoj estas unu el la aspektoj de tiu distingo. Laŭ Dasgupta oni devas eviti, ke la maksimumistoj fariĝu elito, kiu forgesas lojali al la tuta verda popolo. Certe tio, kion mi nomis “kultura esperantismo”, ne povas signifi nur belartajn konkursojn kaj beletrajn revuojn. Ankaŭ rokmuziko, kongresa balo aŭ kluba kantvespero estas Esperanta kulturo – fine eĉ ĉiu interesa hazarda renkontiĝo en kongresa kafejo.
3. Homarana esperantismo – la interna ideo
La homaranismo, la ideologio kiun Zamenhof proponis kiel neŭtralan en la kampo de la religioj same kiel Esperanto estu neŭtrala en la kampo de la lingvoj, neniam ludis gravan rolon en Esperantujo. Sed ia modera, nereligia homaranismo, aŭ alinome la “interna ideo” de Esperanto, ja tuŝas la korojn de la plejmulto de la parolantoj de nia lingvo. Laŭ Zamenhof:
Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. [Parolado en la dua UK, Ĝenevo 1906.]
“En la mond’ eterne militanta” la homarana esperantismo estas alloga, sed samtempe ĝi estas vundebla, ĉar ĝin konstante ŝancelas la solidareco de la esperantistoj kun siaj propraj medio kaj nacio. Unu el la plej ŝokaj ekzemploj estis la decido de Germana Esperanto-Asocio en 1935 disvastigi naziismon kaj eksigi ĉiujn siajn judajn membrojn – sampopolanojn de la Majstro.5 Kaj por preni pli novan ekzemplon, pluraj konataj rusaj esperantistoj, inter ili unu akademiano, subtenis en 2022 la prezidanton de la rusia landa asocio de UEA, kiu fervore apogis la atakon kontraŭ Ukrainio kaj eksplicite kontraŭis ian ajn pacan traktadon antaŭ detruo de la Ukraina ŝtato.6 Anina Stecay skribis pri sia elreviĝo en Beletra Almanako 44:
Ekde februaro 2022 ekzemple mi rezignis pri la uzo de la vorto “samideano”, ĉar evidentiĝis ke estas multaj homoj eĉ influaj en la movado, kiuj prifajfas la celojn de paco kaj humaneco sed proklamas tiun militon taŭga politika rimedo, kiam, laŭ mia ĝisnuna kompreno, evito de ajna milito estas la plej forta radiko el tiuj, kiuj nutras nian komunumon. Do klare ne ĉiuj esperantistoj kundividas kun mi la samajn ideojn aŭ idealojn.
Sendube ankaŭ kelkaj israelaj esperantistoj nun opinias, ke por detrui la kruelan teror-organizaĵon Ĥamas oni rajtas mortigi kiom ajn grandan nombron da palestinaj civiluloj kaj detrui ĉiujn iliajn rimedojn por pluvivo. Kaj al mi ne estas malfacile imagi, kvankam mi ne esploris la aferon, ke dum la Dua Mondmilito la esperantistoj de Britio aŭ Usono ne aparte kontraŭis similan kolektivan punadon de civiluloj ekzemple en Hiroŝimo kaj Dresdeno. Ĉu la homarana “interna ideo” estas nur bela parolo, kiu ĉiam cedas kiam oni devus konkrete apliki ĝin?
Mi estus iom pli optimisma kaj dirus, ke la menciitaj rusaj esperantistoj estas fakte “escepto kiu konfirmas la regulon” – tio estas, konstatante ion kiel escepton, ni samtempe rekonas la regulon. La sang-avidaj opinioj de iuj rusaj esperantistoj estas pli ŝokaj ol tiuj de multaj iliaj samlandanoj ĝuste ĉar ili estas esperantistoj. La plimulto de la esperantistoj solidaras kun la ukrainoj, gazaanoj kaj aliaj viktimoj de militoj, tute kiel multaj esperantistoj antaŭ multaj jaroj simpatiis al Finnlando, atakata de Sovet-Unio en 1939–1940, aŭ al la respublikanoj atakataj de faŝistoj en la hispana Interna Milito 1936–1939.7 Sed estas vere, ke de la ĝenerala principa “homarana esperantismo” estas longa vojo al individuaj moralaj decidoj en la konkretaj konfliktoj de nia malsimpla mondo. Esperantismo ne estas tuteca etika sistemo.
Jouko Lindstedt
La teksto unue aperis en Lingva Tereno
Notoj:
1 Paĝo 790 en Jukka Pietiläinen (2010), Plurlingvismo kaj Esperanto: Ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado, p. 781–792 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
2 Kimura Goro Christoph (2010), La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj?, p, 171-177 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. – (2012) Esperanto and minority languages: A sociolinguistic comparison. Language Problems and Language Planning 36(2), 167–181.
3 Paĝo 524 en Jorge Camacho (2010), La Esperanta malpopolo, p. 521–528 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio..
4 Vidu ekzeple Martin Puchner (2023), Culture: The story of us, from cave art to K-pop. New York & London: W. W. Norton.
5 P. 92–95 en Ulrich Lins (2016), La danĝera lingvo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
6 Grigorij Arosev (2022), La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion, Libera Folio 2022-04-05.
7 Pri Finnlando kaj Hispanio, vidu pl 109–120 en Paul Signoret (2018), Lingvo danĝera, ĉu ankaŭ por ne- aŭ mal-samideanoj?, p, 96–126 en Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara kaj Kimura Goro Christoph (red.): En la mondon venis nova lingvo: Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. Novjorko: Mondial.
]]>
La Esperanta Vikipedio estiĝis en novembro 2001, malpli ol jaron post la apero de la unua, anglalingva Vikipedio. Post dek jaroj en la Esperanta Vikipedio estis 140 000 artikoloj, kaj en julio 2021 aperis la 300 000-a artikolo.
La tiama rekordo estis atingita pro instigo de la kampanjo Vikipedio 300 000, subtenita interalie de UEA. Efektive tamen la statistiko ne montras videblan rapidiĝon de la kresko dum la kampanjo – aŭ malrapidiĝon post ĝia fino.
Pasis iom pli ol du kaj duona jaroj, kaj nun Vikipedio ĵus atingis la sekvan ŝtupon: 350 000 artikolojn. Tio signifas, ke Vikipedio en Esperanto havas preskaŭ precize same multe da artikoloj kiel en la hebrea – lingvo, kiu havas proksimume 7 milionojn da fluaj parolantoj.
La danlingva Vikipedio havas malpli ol 300 000 artikolojn, kvankam la danan parolas proksimume 6 milionoj da homoj. Aliflanke la eŭska lingvo, kiu havas proksimume 750 000 denaskajn parolantojn, havas pli grandan Vikipedion, kun preskaŭ 430 000 artikoloj.
Sekve la kvanto de artikoloj en Vikipedio evidente ne estas indiko pri tio, kiom da parolantoj la koncerna lingvo havas. Tamen jam la fakto, ke la Esperanta Vikipedio kompareblas kun nacilingvaj versioj estas rimarkinda, diras Chuck Smith, la ĉefa iniciatinto:
– Kiam ni fondis la Vikipedion en Esperanto, estis nur revo, ke ĝi iam povus atingi tiom da artikoloj kiel en nacilingva enciklopedio. Mi ege fieras pri tiu atingo de nia komunumo por kunhavigi scion de tiom da diversaj temoj kaj proponi tion al la tuta mondo.
Dum la kvanto de artikoloj daŭre kreskas, ne estas evidente, ke tio samgrade validas pri la kvalito de la artikoloj. Pri tio jam en 2005 plendis Bertilo Wennergren:
– Laŭ mia impreso de la stato de la Esperanta Vikipedio, necesas ege ege malpli zorgi pri la kvanto de materialo, kaj treege multe pli ekzorgi pri la kvalito, precipe pri la lingva kvalito. Ĝi estas nun harstarige malalta.
Li tiam anoncis, ke li mem jam ĉesis okupiĝi pri korektado de malbonaj lingvaĵo kaj enhavo:
– Estis kvazaŭ sola purigadi plankon, dum samtempe dudek aliaj vigle kaj entuziasme ŝprucigadas sur tiun saman plankon torentojn da fekaĵoj…
En 2019 li eĉ deklaris la “finan pereon” de la Esperanta Vikipedio kiel serioza projekto, leginte la artikolon pri Atlantido, kiu tiam estis elektita kiel “artikolo de la semajno”.
Laŭ li la artikolo provis per ĉiuj rimedoj konvinki la legantojn, ke la fabeloj pri Atlantido rakontas pri veraj okazaĵoj kaj pri reala kontinento.
“Tio, ke iu verkas tian trokredeman artikolon, ne surprizas, sed normale la Vikipedia sistemo devas rapide ĝustigi kaj seriozigi tiajn mispaŝojn. Tamen, en tiu ĉi okazo, la kunlaborantoj de la Esperanta Vikipedio anstataŭe elektis la mispaŝon kiel Artikolon de la semajno”, li miris en sia blogo.
Efektive la baza ideo de Vikipedio estas, ke la kvalito de la artikoloj laŭŝtupe pliboniĝu, kiam ĉiam novaj uzantoj legas kaj prilaboras la tekstojn, kompletigante ilin per siaj scioj. Tiel klarigis Michal Matúšov en intervjuo de Libera Folio en 2021:
– Rilate al plibonigado de la jama enhavo mi povas diri: tio ja okazas, kvankam eble ne tiom rapide, kiom iuj volas. En Vikipedio ni havas diraĵon “Ĉu vi demandas, kial plu estas tiu aŭ tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!” Kiel mi skribis, Vikipedio estas malfermita, kaj se vi opinias, ke al iu artikolo io mankas, vi ŝajne estas la plej taŭga persono por tion aldoni!
Kompare kun multaj nacilingvaj Vikipedioj, la problemo de la Esperanta Vikipedio tamen estas, ke relative malmultaj homoj efektive legas la artikolojn, kaj eĉ malpli multaj havas la necesajn sciojn kaj energion por korekti fuŝojn kiujn ili eventuale trovas.
Tial unuopaj personoj kun fortaj opinioj povas neproporcie multe influi la enhavon de la Esperanta Vikipedio. Unu ekzemplo estas la subita ondo de esperantigitaj nomoj, kiuj aperis en Vikipedio antaŭ deko da jaroj.
Tiaj grandskalaj devioj de la konsentita normo kutime iom post iom estas reguligataj, sed en apartaj artikoloj, kiuj ne ricevas multajn vizitojn, dum longa tempo povas resti nefidindaj aŭ unuflankaj informoj. Tipa ekzemplo estas la nun bedaŭrinde aktuala artikolo pri la rusia opoziciulo Aleksej Navalnij, ĵus mortinta en malliberejo. La artikolo perfekte papagas Putinan propagandon.
Ĝenerale validas, ke artikoloj en ajnalingva Vikipedio en si mem ne estas plene fidindaj fontoj, ĉar kiu ajn povas ŝanĝi ilin laŭplaĉe en ajna momento. Tamen en grandlingvaj Vikipedioj gravaj eraroj plej ofte estas rapide korektataj. Evidente ne estas tiel en la Esperanta Vikipedio.
Aliflanke, la Esperanta Vikipedio havas kroman utilon, eble malpli validan ĉe aliaj lingvoj: ĝi servas kiel kompletigilo de niaj vortaroj, specife pri fakaj kampoj kies esprimoj tendencas manki en PIV, ReVo au aliloke. Kompreneble, ankaŭ kiel vortaron oni uzu Vikipedion kun la necesa singardo.
]]>”Saluton, homoj!” diras Yanis Varuofakis en Esperanto, en filmeto kiu invitas aliĝi al la movado DiEM25. Pri la cetero de la esperantlingva enhavo respondecas Judith Meyer, unu el la esperantistaj aktivuloj de la grupo fondita de la ekonomiisto kaj iama financministro de Grekio.
Varoufakis (en Vikipedio Janis Varufakis) iĝis financministro de Grekio en januaro 2015, post kiam la radikala maldekstra partio Siriza gajnis la elektojn.
En julio de la sama jaro, dum intertraktoj kun reprezentantoj de la eŭro-grupo pri la ŝuldoj de Grekio, li kulpigis Eŭropan Union, Eŭropan Centran Bankon kaj Internacian Monan Fonduson (IMF) pri ”terorismo”. Poste li demisiis.
En februaro 2016 li fondis la civitanan movadon DiEM25, kiu volas efektivigi ”demokratan revolucion” en Eŭropo. Laŭ Judith Meyer, la celo estas demokratio en ties ”radikala senco”:
– Ne nur enkonduko de demokratio en la eŭropunia nivelo kie ĝi ege mankas nun, sed pli ĝenerale demokratio kiel regado de la malpli riĉaj homoj, ĉar ili estas la plejmulto en ĉiuj landoj.
La movado jam uzas Esperanton, sed ŝi volus vidi pli da esperantistoj inter la aktivuloj:
– La movado nun havas 158 000 membrojn, kaj nur kelkdeko estas Esperantistoj. Tion mi konsideras tre stranga, ĉar la interna ideo estas tre simila. DiEM25 agas ne internacie sed transnacie. La diferenco estas, ke en internacia organizo la homoj de ĉiu lando elektas registaron aŭ reprezentantojn, kiuj tiam intertraktas nome de siaj popoloj.
– En transnacia organizo ne gravas via nacieco, vi interrilatas rekte kun la homoj el ĉiuj aliaj landoj. Tio estas la zamenhofa “sed homoj kun homoj”. La tuta DiEM25-movado havas tian spiriton. Pri niaj politikaj pozicioj ni diskutas kaj voĉdonas kune, po unu voĉo por ĉiu membro, sen rigardi la naciecojn.
La organizaĵo nun uzas ok laborlingvojn.
– Ni bezonas tre grandan volontulan tradukservon por interkomunikiĝi. Do mi ĉiam substrekas kiom pli facile estus se ĉiuj lernus Esperanton, kaj ankaŭ Varoufakis (la fondinto) kelkfoje diras tion, eĉ publike. Ĉiuokaze la unua paŝo estis la traduko de nia retejo kaj manifesto al Esperanto – dankon al Juan García del Río, Renato Corsetti kaj Leo de Cooman – kaj mi esperas ke se venas plia subteno de Esperantistoj, ni povos fari pli.
Inter la laborlingvoj tamen ne estas Esperanto.
– Tiu estas mia celo, sed ankoraŭ ne estas tiel, ĉar mankas esperantistoj. Laborlingvo estas granda respondeco por ni: tio signifas ke homoj povu plene partopreni en nia interna demokratio kaj komuna program-verkado per Esperanto sen neceso de la angla aŭ alia lingvo. Por tio necesos volontula tradukteamo kiu aktivos ĉiusemajne. Tiun ni ne havas, la nunaj tradukintoj eĉ ne estas membroj.
Por partopreni en eŭropaj elektoj, la organizaĵo en Grekio, Germanio, Italio kaj Svedio fondis partiojn kun la nomo MERA25, kun komuna programo. Inter la ĉefaj celoj kiujn la partioj volas antaŭenigi laŭ Judith Meyer estas verda transiro, universala baza enspezo kaj paco.
– Ekzemple ĉeso de eŭropa partopreno en usonaj aventuroj kiel nune en Jemeno, eŭropunia subteno por UN-pacoprocezo en Mezoriento, Ukrainio kaj Okcidenta Saharo, malsubteno por la nova malvarma milito kontraŭ Ĉinio.
En Germanio kaj Svedio la partioj kolektas subskribojn por povi partopreni en la elektoj al la Eŭropa Parlamento, ŝi rakontas.
– Mi estus tre feliĉa se Esperantistoj povus kontribui al tio. En Grekio ne ekzistas tia regulo kaj en Italio ni trovis alian solvon.
Inter la celoj de la movado estas subteno al multlingveco kaj rajtoj de minoritatoj, ŝi diras.
– Ni estas diversa, tuteŭropa movado, pro tio ni havas tute alian intereson pri tiu temo ol naciaj partioj, kiuj ĉiam zorgas pri la rolo de la nacia lingvo kontraŭ la minoritataj lingvoj kaj tiel plu. En Eŭropa Unio tia, kia ni imagas ĝin, ĉiuj havos pli da libereco esti tiaj, kiaj ili estas, malaperos kaj la ŝtataj kaj la ekonomiaj premoj ŝanĝi sian identecon, ĉu lingvan aŭ alian, por vivteni sin.
]]>Simile kiel multaj, en kies vivo rolis Esperanto, ankaŭ Wim Jansen transprenis de siaj gepatroj ankoraŭ duan lingvon. La knabo estis frue stimulita per rigardoj al la impona patra kolekto de Esperantaj libroj. Plenkreskinte, li dank‘ al Esperanto konatiĝis kun la italino Marisa, kun kiu li edziĝis kaj dum jardekoj kunvivis.
Ankaŭ ne estis neordinara fenomeno, ke li antaŭ sia profesia kariero aktivis en la movado. Ekde 1966 li estis dum kvin jaroj prezidanto de la sialanda TEJO-sekcio, do de Nederlanda Esperanto-Junularo.
Krome, komence de la sepdekaj jaroj li formis kun Simo Milojević kaj la subskribinto redaktoran triopon, kiu dum iom da tempo prizorgis la revuon Kontakto.
Poste la atento de Wim Jansen koncentriĝis al la profesio. Post studo en la Teknika Universitato de Delft li kiel aerospac-inĝeniero iĝis en 1974 dungito de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), por kiu li laboris dum 15 jaroj. Li respondecis pri scienca eksperimentado en la kampo de esplorado pri senpezeco ĉe senpilotaj kosmoŝipoj sovetiaj kaj rusaj.
Post kiam ekestis problemoj pri buĝetaj limigoj, Wim Jansen iun tagon iris al siaj superuloj kaj deklaris, ke nun li volas fari ion tute alian. Li eksiĝis el ESA. La decidon pri memstariĝo faciligis la fakto, ke ESA tra la jaroj ekipis lin per bona salajro. Prepare al nova kariero li decidis studi lingvosciencon en la Universitato de Leiden.
En 1989 li magistriĝis en kompara lingvistiko, kun specialiĝo pri la vaska (eŭska) lingvo. Li estis la unua, kiu aŭtoris vortaron vaskan-nederlandan (1996). Pli kaj pli ree antaŭenŝoviĝis ankaŭ Esperanto. Ankoraŭfoje Jansen ŝanĝis universitaton. En 2007 li doktoriĝis en la Universitato de Amsterdamo pri la vortordo en Esperanto.
Samloke jam estis establita (en 1998) speciala katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto, kiun komence sponsoris Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Kun samlandano, la juristo Hans Erasmus (1933-2020), kiu estis la ĉefa arkitekto de la katedro, li proksime rilatis ekde 2002.
Rezulte de tiu regula kunlaboro Wim Jansen en 2009 mem transprenis la katedron. Lian inaŭguran paroladon nederlandlingvan, ”Esperanto, lingvo aminda”, publikigis la universitato. Daŭre lia agado efikis ankaŭ eksteren. Sub la titolo Relax! en 2002 libroforme aperis de li nederlandlingva kolekto de polemikaj artikoloj pri la pozicio de la nederlanda lingvo, minacata de la angla.
En 2008 Wim agis kiel rektoro de la Internacia Kongresa Universitato en Roterdamo. Pri diversaj temoj, de Esperanta gramatiko ĝis lingvopolitiko, li publikigis angle en fakaj revuoj kaj, kadre de la kunvenoj de Societo pri Interlingvistiko, prelegis germane en Berlino; li kunlaboris kun kolegaj institucioj en Liverpool kaj Poznań.
La katedrulo Wim Jansen montriĝis same aŭ simile atentema kaj konscienca kiel en la aliaj etapoj aŭ sferoj de sia vivo. Peton, ke li reprezentu UEA en projekto pri multlingveco en Eŭropa Unio li bonvole akceptis, sed post nelonge sciigis, ke la studgrupo eklaboris sub ”unuflanke diktitaj gvidlinioj, kiuj lasas nenian spacon al serioza pristudo” kaj ke la ĵus okazinta lanĉa konferenco estis ”de katastrofe malalta nivelo”.
Wim Jansen tial deklaris sian eksiĝon el la studgrupo kaj rekomendis al UEA eksiĝi el la projekto.
En 2013 Jansen, atinginte la aĝon de 65, retiriĝis de la universitata instruado. Li helpis aranĝi, ankaŭ por la bono de la posteulo Federico Gobbo, ke la financado de la katedro transiris al UEA.
En la fino de lia vivo restis al li pli da tempo por vojaĝado. Dufoje li vizitis pensiulon en Bosnio: Simo Milojević. ”Ni multe ridis”, tiu raportis pri siaj konversacioj kun Wim, kiu en aŭtuno 2021 estis la lasta esperantista vizitanto al Simo.
Pasintjare en Beletra Almanako aperis la lasta publikigita artikolo de Wim Jansen. La aperon de plia artikolo, ”Lingvo kaj literatura evoluo”, li ne plu ĝisvivis. Post lia forpaso la Universitato de Amsterdamo memorigis pri li per tre simpatia nekrologo, kiu inter la kvalitoj de Wim Jansen elstarigis la ”zorgan kaj elegantan lingvouzon”, kiun li plurlingve demonstris.
Ulrich Lins
]]>La esperantista teamo ĉe la granda muzika festivalo de Roskilde en Danio de multaj jaroj organizas volontuladon dum la festivalo. Per volontula laboro la grupo en 2022 kolektis 1 250 eŭrojn, kiuj estis disdonitaj al ukrainaj esperantistoj suferantaj pro la milito, ekzemple por riparo de difektita loĝejo aŭ por kuraciloj.
En 2023 oni kolektis 3 000 eŭrojn por esperantistaj viktimoj de Putin, klarigis la kunordiganto Jacob Nordfalk al Libera Folio en novembro 2023. La ĉefa parto estis transdonita por bezonoj de ukrainaj esperantistoj, sed 300 eŭroj laŭ li iris al “pacemaj rusiaj esperantistoj”, kiujn trafis problemoj pro la Kremla registaro.
Simile oni planis fari ankaŭ pri mono kolektota dum la festivalo en 2024, kaj jam anoncis sin 25 volontuloj. Entute oni povas akcepti 60 homojn por la volontula laboro.
Oni alvokas dezirantojn aliĝi laŭeble tuj, por ke ili povu elekti siajn deĵorojn kaj certigi, ke ili liberos dum la koncertoj de la ŝatataj artistoj. “Ni daŭrigas nian subtenon al Ukrainio”, la novembra novaĵletero anoncas.
Tamen intertempe la planoj ŝanĝiĝis. Novaĵletero sendita komence de februaro anoncas jene:
Ni decidis, ke nia profito en 2024 iros rekte al palestinaj viktimoj de la konflikto en Gazao. Kiel nia helpo al Ukraino, la helpo estos por nemilitaj celoj. Ĉar nia ekonomia surpluso estos almenaŭ 2 000 EUR, ni decidis jam urĝe tuj sendis tiun monsumon.
Krome oni promesas sendi almenaŭ la saman sumon por helpi al ukrainaj esperantistoj. Same kiel la helpo al Ukrainio, ankaŭ la subteno al palestinanoj estos por nemilitaj celoj.
Nek la ricevantoj nek la perantoj de la palestina helpo estas esperantistoj, sed oni trovis “fidindan kontakton”, garantiantan, ke la mono estos uzata por manĝaĵoj, vestaĵoj, akvo, medikamentoj kaj aliaj rimedoj por palestinaj civiluloj, la organizantoj klarigas.
Laŭ Jacob Nordfalk la proponon faris Mia Nordentoft, kaj ĝin subtenis la tuta organiza teamo. En mesaĝo sendita al privata Telegram-grupo pri la festivalo li donas klarigojn:
Ni daŭre subtenas Ukrainion kaj forte kontraŭas Putinon! Lia subpremo kaj misgvido de la rusa popolo al milito por konkeri pacan najbaran landon estas skandalo kiun endas kontraŭi! Ni decidis sendi 1 000 EUR el nia ŝparmono al Ukrainio, por bezonantaj esperantistoj tie.
Ni ne povas kaj ne volas elekti ĉu unu aŭ ĉu alia tragedio estas pli granda. Ni estas esperantistoj, ni amas pacon, interpopolan komunikadon kaj kompreniĝon – inter palestinanoj kaj israelaj judoj, kaj inter la rusa kaj ukrainia popolo.
Mi persone esperas kaj kredas ke per tia interpopola komunikado kaj agado oni iam sukcesos forĵeti Putinon, Hamason, Netanjahuon kaj aliajn agresemajn kaj subprememajn idiotojn, de la potenco.
Estas neniuj respondoj al la anonco, sed ses koroj kaj tri levitaj dikfingroj sub la mesaĝo en la Telegram-grupo laŭ Jacob Nordfalk indikas fortan subtenon:
– Mi kredas ke neniam tiom multaj reagis al io ajn en la grupo.
]]>La podkasto Stuff You Should Know (SYSK) en leĝera stilo klarigas al la aŭskultantoj plej diversajn fenomenojn en la mondo, kaj havas milionojn da aŭskultantoj. La elsendo konstante restas inter la dek plej popularaj en la listo de iTunes kaj gajnis multajn premiojn.
La epizodo publikigita en la 25-a de januaro havas la esperantlingvan Esperanto: Tre Mojosa, kaj ampleksas 48 minutojn. En ĝi la programgvidistoj Josh Clark kaj Chuck Bryant en amuza maniero rakontas pri Esperanto, ĝia historio, idea fono kaj nuntempa uzo.
Estas menciite ankaŭ, ke la lingvo kaj esperantistoj mem estis persekutataj de Hitlero, kiu nomis ĝin sekreta lingvo de judoj, kaj de Stalino, kiu nomis ĝin lingvo de spionoj.
La temo estas prezentata en pozitiva lumo kaj ĝenerale kun ĝustaj faktoj. Iom dubindaj estas la asertoj ke Stalino kaj Tolstoj parolis Esperanton, kaj ke George Soros (ja lerninta Esperanton) estas denaskulo. Entute laŭ la programo ekzistas milo da denaskaj parolantoj, kio supozeble proksimas al la vero, sed nenio estas dirita pri la tuta kvanto de parolantoj.
La programo mencias la 16 regulojn kaj asertas, ke eblas ekhavi bazajn sciojn de Esperanto en unu semajno da tuttempa lernado. Ĉu eblas konsideri tion vera evidente dependas de tio, kion oni celas per bazaj scioj.
Estas menciitaj homaranismo, la rezisto de francaj intelektuloj al la ideologiaj strebadoj de Zamenhof kaj la Ido-skismo, kiu tamen erare estas ligita al la unua Universala Kongreso en 1905. Efektive la Ido-skismo erupciis du jarojn poste.
Aparte trafa, kvankam konciza, estas la priskribo de la fundamenta diferenco inter Volapuko kaj Esperanto: dum Schleyer, la kreinto de Volapuko, konsideris sin sendito de dio kaj volis regi ĉiujn detalojn en la lingvo ankaŭ post ĝia publikigo, Zamenhof fordonis la rajtojn pri la lingvo al la komunumo, samkiel nuntempe okazas pri libera komputila programaro.
Tiun diferencon la programgvidistoj vidas kiel unu kialon al la relativa sukceso de Esperanto, kompare kun Volapuko kaj pluraj aliaj lingvoprojektoj. Krome ili iom amuziĝas pri la nomo Volapuko, kiu tre proksimas al angla ĉiutaga vorto por vomado.
Rilate Volapukon ili aldone mencias, ke en la dana oni nomas nekompreneblaĵojn ”Volapuko”, ne ”grekaĵo” kiel en la angla. Tion ili trovas bona maniero eviti etnan diskriminacion – sed ili evidente ne konscias, ke oni same parolas pri volapukaĵo en Esperanto.
La programestroj prezentas la vortfaradon de Esperanto klarigante kunmetaĵojn kiel ”malsanulejo”, ”kuirejo”, ”librejo” kaj ”horzonozo”, admiras la mankon de neregulaj verboj kaj demandas sin, kiel longe daŭros, antaŭ ol neregulaĵoj aperos en Esperanto.
Ili supozas, ke tio apenaŭ okazos, ĉar la esperantistoj kontraŭbatalos tiajn tendencojn, kaj petas parolantojn de Esperanto kontakti ilin por konfirmi aŭ malkonfirmi tiun supozon. Ĝenerale ili tre laŭdas la esperantistan retan komunumon:
”Ĝi estas inkluziva, ĝi estas inteligenta, estas scivolaj homoj, ĝi estas amuza. Ĝi ŝajnas esti unu el la plej bonaj, agrablaj retaj komunumoj kiujn eblas trovi.”
Tiu aserto klare montras, kiel profunde la aŭtoroj de la programo efektive konas Esperantujon.
]]>Antaŭ kelkaj tagoj TEJO anoncis pri dungo de du novaj oficistoj: ĝenerala direktoro kaj spertulo pri aŭdvidaj projektoj. Ambaŭ postenoj estas plentempaj kaj la laboro devus komenciĝi jam la 4-an de februaro. La salajro laŭ la anonco dependos de la loĝloko de la kandidato, kaj eblos labori distance. Tamen la ĝenerala direktoro devos de tempo al tempo viziti Roterdamon.
TEJO jam nun havas tri plentempajn oficistojn, unu partatempan oficiston kaj tri volontulojn en Roterdamo. La volontuloj estas financataj de Eŭropa Solidareca Korpuso kaj laboras plentempe.
Ni petis la prezidanton de TEJO, Tyron Surmon, klarigi pri kio temas la novaj planoj.
Libera Folio: Kiel TEJO financas la laboron de siaj propraj oficistoj?
Tyron Surmon: – Nia ĉefa enspezfonto estas la administra subvencio de Erasmus. Per tio ni ricevas 100 mil eŭrojn, kaj kvankam ni ricevas monon de aliaj fontoj (eble 50 mil eŭrojn kune), tiu administra subvencio restas la ĉefa ilo kiun ni uzas por financi la dungojn de TEJO.
Kial TEJO nun serĉas ĝeneralan direktoron?
– Dum longa tempo oni diskutis la ideon dungi ĝeneralan direktoron por TEJO. Kvankam ne tiom evidentas al la ekstera publiko, grandega kvanto da administra laboro bezonatas por funkciigi la ĉiutagan laboron de la organizo. Ĝis nun la respondeco ĉefe falas al volontulaj estraranoj, kaj tio neniel daŭripovas, konsidere kiom multe TEJO kreskas.
Antaŭ jardeko TEJO havis malpli ol 400 individuajn membrojn, sed post 2016 la membrokvanto kreskis rapide, interalie ĉar oni en 2017 altigis la aĝolimon al 35 jaroj.
En 2022 la asocio superis la kvanton de mil individuaj membroj – estis entute 1 058 individuaj membroj, el kiuj 942 en la plej malmultekosta kategorio de bazaj membroj. Ankaŭ en 2023 la kvanto restis super la magia limo de mil, laŭ Tyron Surmon.
Tamen la ĉefa kresko okazis ne en la membrokvanto, sed en la buĝeto, kiu estas grandparte financata de diversaj subvencioj de EU.
– Kompare al antaŭ dek jaroj, ni nun havas kvinoble pli grandan buĝeton kaj iris de unu plentempa laboranto al sep (oficistoj kaj volontuloj). Malgraŭ tio, ni ankoraŭ dependas de volontulaj estraranoj por fari bazajn administrajn taskojn – kiel individue aprobi ĉiujn pagojn – kiuj multe pli taŭgus por aparta oficisto. Tio estas tute fremda koncepto kompare al similaj internaciaj junularaj organizoj, kaj endas ŝanĝi.
Li aldonas, ke jam antaŭ pli ol dudek jaroj tiamaj gvidantoj de TEJO atentigis pri la neceso “forpreni serion da administraj taskoj el la manoj de niaj volontule kaj libertempe agantaj aktivuloj, kaj transdoni ilin al funkcianta profesia strukturo”. Tion skribis kvar estraranoj en 2003 en demisia letero, aperinta en Libera Folio.
Plia instigo grandigi la stabon en 2024 laŭ li estas la kondiĉoj de la EU-subvencioj.
– Kadre de la administra subvencio de Erasmus, se ni atingas kvin plentempajn ekvivalentajn dungitojn, ni kvalifikiĝas por pli alta nivelo de financa subteno. Tiel novaj dungoj grandparte pagas por si mem. Konsidere tion, estis memevidenta saĝa decido strebi preni tiun oportunon, kaj finfine dungi ĝeneralan direktoron.
]]>