Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Events Past Events

Past Events

by admin Laste modifita: 2007-11-01 19:48

Events which have already happened.

Event 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) (Zakopane (Pollando), from 2009-12-26 00:00 to 2010-01-03 17:00) by Gunnar R. Fischer
JES estas kunigo de la Internacia Seminario (IS) kaj la Ago-Semajno (AS).
Event 4-a Kongreso de Esperanto de Ŝtato São Paulo (Bauru (São Paulo), from 2009-10-10 09:00 to 2009-10-12 17:00) by Fabiano Henrique
De la 10-a ĝis la 12-a de oktobro okazos la 4-a Kongreso de Esperanto de Ŝtato São Paulo.
Event La tria internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang (Zaozhuang.Cxinio, from 2009-09-25 16:00 to 2009-09-27 22:00) by Sun Mingxiao
la tria internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang de Ĉinio ne okazis pro granda tertremo de Ĉinio. Nun okazos la festivalo en 2009.
Event ARtaj KONfrontoj en ESperanto (Pollando, Poznań, Brandstaettera 1, from 2009-09-18 16:00 to 2009-09-20 16:00) by Tobiasz Kaźmierski
Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Ĝi estas certe la plej unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. Bonvenon!
Event Esperanto-kongresoj en Málaga, Hispanio (Málaga (Andaluzio, Hispanio), from 2009-07-02 09:00 to 2009-07-05 20:00) by Dario Rodriguez
Dum la tagoj 2 ĝis 5 Julio 2009 okazos en Málaga (Andaluzio, Hispanio) la Kongresoj de Hispana Esperanto-Federacio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
Event PENSU BARCELONE! (Barcelono, from 2009-04-23 07:00 to 2009-05-03 23:00) by Ferriol Macip
Ĉi-printempe Barcelono atendas vin, venu kaj ĝuu belan veteron, feston kaj lingvan demokration. Ĝuu ankaŭ esperantan-muzikon (koncertojn kaj balojn) en fama muzikejo: Jomo kaj Liberecanoj, Kaj Tiel Plu, Duoble Unu kaj Marianta [de Kajto]. Jen listo de aranĝoj okazontaj en Barcelono inter la 23a de aprilo kaj la 3a de majo. Tuj serĉu gastejon aŭ gastigantojn (fine de la mesaĝo estas proponoj) nu ĝui la magian kaj festan etoson ĉie tra la urbo.
Event 25a Printempa Semajno Internacia (St. Andreasberg, Germanio, from 2009-04-10 00:00 to 2009-04-17 00:00) by Julika Rosenstock
Kie la paska leporo parolas Esperanton . . . kaj festas la Jubilean PSIon!
Event Mesaĝo de Hiroŝimo pri la venonta Virina-Tago (HIROŜIMO , from 2009-03-08 00:00 to 2009-03-09 00:00) by Michel Dereyger
Jen la mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis el Japanio pri la venonta Virina-Tago. Jen la mesagxo, kiun mi ĵus ricevis el Japanio (de "kamelio" per "Lernu!"). Temas pri la venonta "Virina Tago 2009"...
Event Australia Somerkursaro 2009 (Sydney Australia, from 2009-01-11 00:00 to 2009-01-25 00:00) by Paul Gorny
La Aŭstralia Esperanto-Asocio invitas vin al La 24-a Somerkursaro kiu okazos en Sidnejo inter la 11a kaj 25a de Januaro 2009 ĉe "International House" loĝejo de internaciaj studantoj de la Universitato de Sidnejo en urbocentro. Rigardu: www.aesk.esperanto.org.au Demandoj: aesk@esperanto.org.au Paul Gorny Volontulo de la LKK Australia Somerkursaro de Esperanto 2009 pauxlo@wizardof.id.au
Event La 27-a Komuna Seminario(KS) 2008 (Junulara gastejo "Yokohama Bayside Hostel" en Jokohamo, Japanio, from 2008-12-27 14:00 to 2008-12-29 14:00) by Song Ho-young
La 27-a Komuna Seminario(KS), Jokohamo, Japanio(12/27~29, 2008)
Event 34a Kataluna Kongreso de Esperanto (Sabadell (Katalunio), from 2008-12-06 10:00 to 2008-12-08 18:00) by Ferriol Macip
La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ antaŭmanĝo, la semajnfinon antaŭ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj de elstaraj katalunaj organizoj.
Event Eŭropa Rendevuo de Morbecque por nordfrancia centjariĝo (Morbecque (norda Francio), from 2008-11-07 14:30 to 2008-11-09 17:30) by Xavier Dewidehem
La Eŭropa Rendevuo de Morbecque [Morbek] estas ĉiunovembra, semajnfina aranĝo kun plurnivelaj staĝoj kaj distraĵoj en norda Francio. Okaze de la centjariĝo de la organizanta Nordfrancia Federacio, la ĉi-jara Rendevuo estos "speciala kaj eĉ magia", diras la federacia prezidanto Xavier DEWIDEHEM. Oni atendas centon da tuteŭropaj partoprenantoj de la 7a ĝis la 9a de novembro 2008.
Event Katolika Esperanto-Kongreso - IKUE 2008 (Rimini, Italio, from 2008-08-30 16:00 to 2008-09-06 13:00) by Bruno Masala
Kongresa temo: Verbum Domini-La Parolo de Dio - "Nia politiko: Paroli kaj preĝi" (Paŭ̀lo la 6-a)
Event 6a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE) (Kall-Krekel (Eifel), Germanio, from 2008-08-01 16:00 to 2008-08-17 10:00) by Lu Wunsch-Rolshoven
Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. trideko da homoj el proksimume kvin landoj. Ĉi-foje ni iom pliintensigos la kulturan flankon por ĝui SOMERE kaj KULTURE.
Event 7a-TAKE : Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto (Montrealo, Kanado, from 2008-07-12 12:00 to 2008-07-18 12:00) by Boris-Antoine Legault
De la 12a ĝis la 18a de Julio 2008 okazos en Montrealo (Kanado) la 7-a TutAmerika Kongreso de Esperanto. La kongresa temo estos : Ekosistemoj, Lingvoj, Kulturoj : Diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj.
Event 2. Esperanto-Festivalo IRIS - 7-14. de julio 2008 (Szolnok, Hungario, from 2008-07-07 09:00 to 2008-07-14 19:00) by Laszlo SZOKE
En julio 2008 urbo Szolnok gastigos la 2-an Junularan kaj Plenkreskulan Esperanto-Festivalon IRIS kaj la 35-an Hungarian Esperanto-Kongreson.
Event 67a Hispana Kongreso de Esperanto - Kuenko (Cuenca) (Kuenko (Cuenca) Hispanio, from 2008-07-03 10:00 to 2008-07-06 13:00) by Alejandro Pareja
La 67a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Kuenko (hispane Cuenca) la 3an ĝis la 6a de julio, 2008.
Event Tria Internacia Festivalo de Esperanto (Zaozhuang Shandong, Ĉinio, from 2008-06-27 00:00 to 2008-06-29 00:00) by Sun Mingxiao
En la fama urbo de Esperanto Zaozhuang ĉijare okazas Internacia Festivalo de Esperanto, jam la tria festivalo de nia lingvo.
Event Tutmonda ĵurnalista kongreso (Vilno, Litovio, from 2008-05-26 09:45 to 2008-05-30 17:45) by Redakcio
La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj
Event Krokodila Renkontiĝo 2008 (Arrout, Francio, from 2008-05-01 17:00 to 2008-05-04 17:00) by Przemysław Wierzbowski
De la 1a ĝis la 4a de majo 2008, esperantistoj el pluraj landoj amuziĝos kaj ĝuos la montaron kaj la sunon… unuvorte kunumos en juna, internacia etoso. Jen estos la Krokodila Renkontiĝo!
Agoj pri dokumento