Elektoj 2010
Artikoloj pri la elektoj 2010
Probal Dasgupta reelektita en Kubo
La Universala Kongreso en Havano komenciĝis sabate per kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis elektita la nova estraro de la asocio. La elekto okazis laŭ la propono de la elekta komisiono, kaj nomoj de alternativaj kandidatoj ne troviĝis en la voĉdonilo. Plej multajn voĉojn el la kandidatoj proponitaj de la elekta komisiono ricevis Loes Demmendaal, plej malmultajn la nova estrarano Amri Wandel, kiu prenis la lokon de José Antonio Vergara.
Mark Fettes sur unua loko en la elektoj de UEA
La unuan lokon en la elekto de B-komitatanoj de UEA atingis Mark Fettes, kiu origine kandidatis ankaŭ al posteno en la estraro de UEA, sed poste pro familiaj kialoj retiris sian kandidatiĝon. Por li voĉdonis du trionoj el la 1.550 individuaj membroj de UEA, kiuj sendis validan balotilon. La duan lokon atingis la nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, kiu ricevis la subtenon de preskaŭ same multaj voĉdonintoj. La subteno de la individuaj membroj kredeble signifas, ke Probal Dasgupta plu estros la asocion ankaŭ post la Universala Kongreso en Kubo. Li estas la sola kandidato al la posteno de prezidanto.
Daŭras la voĉdonado en la elektoj de UEA
Ĉiuj individuaj membroj de UEA jam devis ricevi voĉdonilon por la elekto de komitatanoj B. Ĝis la fino de majo la voĉdonilo devas esti resendita al la Centra Oficejo. La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Spite tion, kiam komitatanoj B pasintfoje estis elektitaj en la jaro 2007, la interesiĝo estis tiel malgranda, ke neniu voĉdonado estis bezonata. Ĉi-jare Libera Folio komencis publikigi artikolojn pri la elekto jam antaŭ la fino de la oficiala periodo de kandidatiĝo, kio espereble kontribuis al la granda kvanto de kandidatoj. Ĉi-sube vi trovos ligojn al ĉiuj dek unu intervjuoj de kandidatoj, aperintaj en Libera Folio. Du kandidatoj bedaŭrinde ne volis klarigi al la legantoj de Libera Folio, kial indus voĉdoni por ili.
Tomasz Chmielik volas radikale rompi la stagnadon
Tomasz Chmielik estas la lasta kandidato en la elektoj de la B-komitatanoj de UEA, kiu sendis siajn respondojn al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li, nur la Centra Oficejo kaj la libroservo funkcias bone en la nuna UEA. Estas bezonata radikala ŝanĝo por rompi la stagnadon, li opinias: "Unue devas aperi tute nova estraro, kiu forlasas la tradician ideologian pensmanieron, la formalajn kutimojn kaj la ĝeneralan fanfaronadon pri sukcesoj de Esperanto, kiuj finfine montriĝas nenia sukceso." La nuna komitato de UEA laŭ li ne povas labori efike, kaj tial oni reformu la sistemon, kreante novan komitaton kun maksimume dudek anoj. La komitaton kaj estraron laŭ li elektu la individuaj membroj de UEA, dum reprezentantoj de landaj asocioj povus membri en la kontinentaj komisionoj de UEA.
Josip Pleadin unua el postrestintoj
Du kandidatoj al la posteno de B-komitatano de UEA sendis siajn respondojn al Libera Folio jam post la komenco de la voĉdona proceduro: Josip Pleadin kaj Tomasz Chmielik. Unue alvenis la respondoj de Josip Pleadin, kaj tial ili aperas unue. Laŭ li, UEA devus aranĝi kaj financi internacian seminarion pri informado por reprezentantoj de landaj asocio. La informada laboro devus baziĝi sur la Principaro de Frostavallen, akceptita sub la gvido de Ivo Lapenna en la jaro 1956, opinias Josip Pleadin. Krome li proponas, ke UEA finance subtenu aktivulojn kiuj plenumas gravajn taskojn. Kiel gravan malforton de la tuta Esperanto-movado li vidas "deflankiĝon de la origina ideo de Esperanto", kio laŭ li montriĝas en disputoj, kvereloj kaj akraj konfliktoj, kiuj fortimigas eventualajn interesiĝantojn. "Esperanto devus servi kiel ligilo kaj ne kiel dividilo", li diras.
Paulo Branco estas kontenta pri la nuna estraro
Intervjuo kun Paulo Branco finas la serion de artikoloj pri la kandidatoj al la B-komitataneco de Universala Esperanto-Asocio. En proksimaj tagoj la individuaj membroj de UEA poŝte ricevos voĉdonilon kun la nomoj de la 13 kandidatoj. La voĉdonantoj rajtos doni sian subtenon al maksimume ses el tiuj dek tri kandidatoj. Pasintfoje, antaŭ tri jaroj, la voĉdonado ne okazis, ĉar anoncis sin nur kvin kandidatoj por la tiamaj sep lokoj. Ĉi-foje Libera Folio intervjuis kelkajn potencialajn kandidatojn jam antaŭ la fino de la kandidatiĝa proceduro, kaj post la diskonigo de la oficiala kandidatlisto dissendis la samajn demandojn al ĉiuj kandidatoj, kiuj ne jam estis intervjuitaj. La plej multaj kandidatoj bonvenigis la ŝancon diskonigi siajn vidpunktojn kaj planojn al la legantoj de Libera Folio. Fine de ĉi tiu artikolo vi trovas ligojn al ĉiuj pli frue publikigitaj intervjuoj de kandidatoj.
Barbara Pietrzak pretas resti en la estraro
La ĝenerala sekretario de UEA pretas resti ĉe sia posteno en la estraro de la asocio, se la individuaj membroj elektos ŝin kiel komitatanon B. Laŭ ŝi la komitato de UEA estas tre pasiva, kaj krome mankas komunikado inter iuj landaj asocioj kaj ties reprezentanto en la komitato. Tial eventuale necesus reanalizi la tutan modelon de la funkciado de UEA. "Ekzemple dum pli ol kvar monatoj neniu el la komitatanoj prezentis starpunkton de sia propra Asocio pri la propono de la nova strategia plano", miras Barbara Pietrzak.
Petr Chrdle ne alstrebas estraran postenon
La anoj de la komisionoj kaj subkomitatoj de UEA pli vaste uzu la reton por kunordigi sian laboron kun aliaj aktivuloj. Kunlaboro en subkomitatoj povus tiel ankaŭ pli bone aktivigi la komitatanojn, kiuj nun apenaŭ kunlaboras ekster la Universalaj Kongresoj. En tio Petr Chrdle, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano en la baldaŭaj elektoj de UEA, vidas unu el siaj ĉefaj taskoj, se elektita. La estraro kaj la Centra Oficejo laŭ li jam relative bone funkcias, sed pro la reto nun estas inundataj de demandoj de membroj, kiuj postulas tujan respondon. "Verŝajne estus bone, ke iu estrarano, kiu disponas pri tempo kaj pacienco, havu kiel taskon reagi al la proponoj de membroj (eĉ se ili estas stultaj), ke neniu restu sen respondo. Pri tio devus zorgi iu konkreta estrarano kaj ne kiel nun Renato staranta ekster estraro", opinias Petr Chrdle.
Jukka Pietiläinen ne vidas grandajn problemojn en UEA
Universala Esperanto-Asocio devus unuavice okupiĝi pri disvastigo de Esperanto en landoj, kie la organizita movado estas malforta, dum en movade fortaj landoj la ĉefa respondeco kuŝas ĉe la landaj asocioj, opinias Jukka Pietiläinen, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano en la baldaŭaj elektoj de UEA. Li ne vidas grandajn problemojn en la funkciado de la asocio, kaj ne mem kandidatas por estrara posteno. Li aparte subtenas la kandidatiĝon de estrarano José Antonio Vergara, kaj tre esperas, ke ankaŭ Mark Fettes eniros la novan estraron de la asocio.
Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto
Dek kvar personoj kandidatas en la elekto de B-komitatanoj de UEA, okazonta per poŝta balotado en aprilo. El ili kvar respondis al alvoko de Libera Folio kaj estis intervjuitaj jam dum la kandidatiĝa periodo. Post la diskonigo de la dek kvar nomoj Libera Folio senprokraste turnis sin al la restantaj dek personoj por peti ankaŭ ilin respondi al la demandoj de la bulteno. Ne deziris esti intervjuitaj Lee Jung-Kee kaj Guojiang Wu. Kelkaj kandidatoj ĝis nun ne respondis. Jam promesis doni intervjuon Petr Chrdle kaj Jukka Pietiläinen. Amri Wandel plej rapide respondis al la demandoj de Libera Folio. En la intervjuo li rakontas, ke li pretas trian fojon eniri la estraron de UEA, kaj tie labori por fortigo de informa laboro kaj enkonduko de retaj komitataj kunsidoj. Amri Wandel estas membro de la Akademio de Esperanto. Ni publikigas liajn respondojn senŝanĝe.
Dek kvar kandidatoj por ses lokoj de komitatanoj B
14 membroj de UEA el 12 landoj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2010-2013. Ses el ili estos elektitaj kiel Komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. Entute estis proponitaj 16 kandidatoj, sed du el ili ne sukcesis kompletigi siajn dosierojn ĝis la limdato fine de februaro. Ĉiu kandidato devis akiri subtenon de minimume dek membroj el tri landoj. La granda nombro draste kontrastas kun la elektoj en 2007, kiam por sep lokoj aperis nur kvin kandidatoj kaj balotado ne necesis.
Mark Fettes volas krei novan gvidorganon por UEA
Tradicio estas kaj la ĉefa forto kaj la ĉefa malforto de UEA, opinias Mark Fettes, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano, kaj kaze de elektiĝo pretas konsideri postenon ankaŭ en la venonta estraro de la asocio. La komitato en sia nuna formo ne povas aktive influi la direkton de UEA, li opinias. "Ĝi estas tro granda, ĝiaj anoj estas tro hazarde elektitaj, ilin kunligas maltro da komunaj ideoj, kaj la komunikado lamas", li konstatas. Por korekti la situacion, necesus laŭ li krei novan gvidorganon, pli vastan ol la estraro, sed pli celorientitan kaj laborkapablan ol la nuna komitato. Similajn problemojn li vidas ankaŭ en la funkciado de la estraro, kiun li spertis de proksime kaj kiel redaktoro de la revuo de UEA kaj kiel estrarano.
Johan Derks volas enretigi la komitatan laboron
Johan Derks proponas, ke la bazaj dokumentoj de UEA estu ŝanĝitaj por ebligi al la komitato de UEA fari retajn decidojn. Laŭ li, gravaj mankoj en la nuna organiza strukturo de la asocio estas la malrapideco de la decidoprocezo kaj manko de engaĝiĝo de la komitatanoj. Ambaŭ laŭ li povus esti plibonigitaj, se eblus fari komitatajn decidojn ne nur dum fizika kunsido dum la Universala Kongreso. Johan Derks krome subtenas la komitatan rekomendon faritan en Bjalistoko, pri kolekto de "ĝeneralega retadresaro" de ĉiuj esperantistoj. Laŭ li, tia adresaro povus faciligi "rektajn kontaktojn inter saminteresuloj". Lia intervjuo estas la tria en la serio de artikoloj pri kandidatoj en la baldaŭa elekto de B-komitatanoj de UEA.
José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato
La dua kandidato por la B-komitataneco de UEA, kiu sendis siajn respondojn al Libera Folio, estas estrarano José Antonio Vergara. Li esperas ke la elektoj de B-komitatanoj donos al la membroj la ŝancon demokratie influi la konsiston de la sekva estraro. En la komitato li volus vidi pli da veraj debatoj. "Laŭ mia ĝisnuna sperto pri la Komitata funkciado, malgraŭ tio ke en ĝi sidas elstaraj movadanoj, kiel organo de UEA ĝi estas tro pasiva kaj iom burokrateca", li skribas. Li priskribas sin kiel "realisman idealiston", kaj opinias, ke la plej grava tasko de UEA estas produkti parolantojn de Esperanto. Samtempe li volas ke UEA pli aktive serĉu aliancanojn ĉe sociaj movadoj kun similaj celoj.
Probal Dasgupta mezuras sian subtenon kaj proponas ŝanĝojn
Probal Dasgupta enkondukas la serion de intervjuoj de kandidatoj en la elektoj de UEA. La prezidanto de UEA kandidatas por la posteno de komitatano B por mezuri sian subtenon. Se li estos elektita, li intencas kandidati por dua periodo kiel prezidanto. Li ne estas tute kontenta pri la aktiveco de la komitato de UEA, nek pri la ĝisnuna funkciado de la estraro kiun li prezidas, li rakontas al Libera Folio. Laŭ li gravus, ke UEA pli aktive utiligu la spontanan mobiliĝon de esperantistoj. "Kiel B-komitatano, mi provus identigi programojn, al kiuj emus kontribui sian laboran tempon pli da volontuloj ekster la UEA-aparato mem. Temas trovi la sektorojn, en kiuj la homoj emas elspezi energion, kaj movi parton de niaj prioritatoj tien, por ke okazu relative spontana mobiliziĝo", li diras.
Kandidatoj serĉataj por la elektoj de UEA
La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Spite tion, kiam komitatanoj B pasintfoje estis elektitaj en la jaro 2007, la interesiĝo estis tiel malgranda, ke neniu voĉdonado estis bezonata. Nur kvin kandidatoj anoncis sin, kaj ĉar vakis sep lokoj, ĉiuj kandidatoj estis aŭtomate elektitaj. Por ke la elektokampanjo ĉi-foje ne pasu same nerimarkite, Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.

