Pli da mono por nova retejo de UEA de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.
TEJO maldungos oficistojn pro monomanko de Libera Folio je 2022-09-022022-09-05 Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.
Muzikalo kronis la unuan postpandemian IJK de Libera Folio je 2022-09-012022-09-01 La unua ĉeesta IJK post 2019 ĵus okazis en Westelbeers, Nederlando. 233 partoprenantoj kun la averaĝa aĝo de 32 jaroj venis el 30 landoj. Libera Folio petis la ĉef-organizanton, Rogier ”Roĉjo” Huurman, rakonti pri la renkontiĝo.
La prezidanto ne subtenis la buĝeton de TEJO de Libera Folio je 2022-08-102022-08-10 Post diskuto, la komitato de TEJO aprobis novan buĝeton por 2022. Sed tuj post la voĉdonado la eliranta prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, agnoskis ke li ne subtenis la buĝeton kaj proponis rekomenci la diskuton. ”Estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj”, li skribis.
TEJO esperas je mondonaco de ESF aŭ UEA de Libera Folio je 2022-07-272022-07-28 Post la perdo de la ĉefa enspezo, subvencio de EU, TEJO devis krei novan buĝeton por 2022. La nun prezentita buĝeto por la kuranta jaro prognozas deficiton de 31 000 eŭroj kaj nun dependas de nova subvencio de ESF aŭ UEA. Tamen malcertas ĉu TEJO ricevos tiun monon.
Albert Stalin Garrido pretas estri ĉe TEJO de Libera Folio je 2022-07-152022-07-15 La 23-an de julio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Naŭ homoj kandidatiĝas kaj ĉiuj ricevis rekomendon de la Elekta Komisiono. La kandidatoj venas el kvar kontinentoj sed nur unu estas virino. Por la prezidanteco kandidatas Albert Stalin Garrido. Libera Folio intervjuis lin.
Virinaj kandidatoj mankas ĉe TEJO de Libera Folio je 2022-06-072022-06-07 La elekta komisiono de TEJO remalfermis kandidatiĝon por la estraro, ĉar nur unu el ok kandidatoj estis virino. La nova limdato estas la 12-a de junio, kaj la elekto okazos dum la sekva monato. Nova estraro de TEJO nuntempe estas elektata ĉiujare.
TEJO perdis subvencion de 85 000 eŭroj de Libera Folio je 2022-05-172022-07-27 TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subencion de 85 000 eŭroj. Tiu subvencio estas la ĉefa enspezo de TEJO, kaj ĝi devis kovri 58 procentojn el la kostoj de la asocio en la nuna jaro. La tuta buĝeto nun devas esti refarita kaj TEJO verŝajne devos maldungi oficistojn.
TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo de Libera Folio je 2022-05-042022-05-04 TEJO ricevas subvencion de 25 000 eŭroj por fari muzikalon en Esperanto. Ĝi estos prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en aŭgusto. La muzikalo temos pri iu fikcia IJK, kaj TEJO serĉas kandidatojn por la roloj.
TEJO denove rifuzis geografian kvoton de Libera Folio je 2022-04-28 Jam duan fojon la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por geografia kvoto por ĉiuj kandidatoj al postenoj en la organizo. Laŭ kritikantoj la balotilo estis malneŭtrala kaj celis puŝi pli da komitatanoj subteni la proponon.