Jens Stengaard Larsen
Naskiĝis en 1959 en Jutlando, la kontinenta parto de Danio. Studinte la fakojn bibliotekistan kaj komputistan, li en 1992 fine cedis al sia lingva pasio, kaj ekstudis ĝeneralan lingvistikon en Kopenhago. Jam en 1973 li lernis Esperanton. Dum la jaroj li havis nekalkuleblan nombron da etaj kaj mezgrandaj postenoj en la Esperanto-movado; li estas redaktoro de Esperanto en Danio, la revuo de Dana Esperanto-Asocio, kaj lingva revizianto de la magazino MONATO. El pliaj meritoj menciindas el komence de la 3-a jarmilo vico da elsendoj en la loka televido de Stubbekøbing, 180 km sude de Kopenhago, kaj depost 2010 la ĉefredaktoreco de nova dana-esperanta vortaro, ekzistanta ankaŭ rete kaj konstante aktualigata.
Author's home page in this site…
La plej lasta enhavo kreita de ĉi tiu uzulo
| 2012-02-10 | Esperanto por reakciuloj |
|---|---|
| 2012-02-09 | Resumo kaj ĝisdatigo |
| 2012-02-01 | Leĝopolitiko de AK |
| 2012-02-01 | Lingvopolitiko de JSL |
| 2012-02-01 | Lingvopolitiko de TEJO |
| 2012-01-27 | BBC Jutube |
| 2012-01-26 | Pli bone malfrue ol neniam |
| 2012-01-26 | "nipperlings" |
| 2012-01-25 | Davidson kaj Fry |
| 2012-01-26 | BBC kaj Esperanto |

