Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo

Vizi László

Loko: Budapeŝto — Ĉefa lingvo eo

Mi estas V I Z I László (Ladislao Vizi), Esperanto-instruanto (naskita en 1959). Mi instruas la lingvon ekde 1984. Jam ekde 1997 mi vivtenas min nur per Esperanto. (Fakte tial mi estas malriĉa, kiel muso preĝeja :-) En 1997 dum kelkaj monatoj mi estis helpredaktoro de la gazeto Eventoj, poste dum du jaroj mi gvidis la malpli grandan oficejon de Hungaria Esperanto Asocio (ĉar tiutempe funkciis du el ili), kaj tie mi gvidis amason da kursoj por la mezgrada (kaj foje supera) ŝtata lingvoekzameno. En tiu tempo mi ellaboris la sintakso-analizan sencodifinan tradukmetodon, kiun mi de tempo al tempo perfektigis, kaj kiu helpas fari laŭsencajn, gramatike ĝustajn tradukojn por gelernantoj sen aparta talento. Mi okupiĝas ankaŭ pri literatura kaj faka tradukado.

Author's home page in this site…

La plej lasta enhavo kreita de ĉi tiu uzulo

2011-12-29 Kiujn vortojn uzi?
2011-12-29 Ipernity
2011-12-29 Vizi László

Ĉiuj enhaveroj kreitaj de Vizi László...