Vi estas ĉi tie: Hejmo / Libera Folio

Libera Folio

de admin Laste modifita: 2005-10-26 16:30
Novaj artikoloj
TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-22 19:48
Eŭropa Unio postulas, ke TEJO repagu grandan parton de la pasintjara administra subvencio de preskaŭ 20.000 eŭroj, ĉar la kondiĉoj de la subvencio ne estis plenumitaj. Por povi laŭregule elspezi la ĉi-jaran subvencion TEJO nun urĝe provas dungi plurajn portempajn oficistojn.
BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2016-08-13 18:22
La paralela universo troviĝas en Nord-Ameriko de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-18 15:23
Esperantistoj en Nord-Ameriko malofte havas ŝancon partopreni Esperanto-aranĝojn, ĉar ili kutime okazas sur aliaj kontinentoj, aŭ en distanca parto de la propra kontinento. La apero de multaj novuloj pro la reta kurso de Duolingo akrigis la bezonon de lokaj renkontiĝoj, kaj la 20-an de aŭgusto sub la ŝildo ”Paralela Universo” okazos samtempe 20 Esperanto-aranĝoj.
UK-101: Mondkongreso en malgranda urbo de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2016-08-12 12:56
Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-12 15:45
La 6-an de aŭgusto 2016, neatendite dum li dormis, forpasis Paul Gubbins en la aĝo de 66 jaroj. Li estis talentoriĉa verkisto, ĉefredaktoro de Monato, membro de la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Esperanto-Asocio de Britio.
Paul Gubbins (1949–2016) de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2016-08-10 21:46
Forpasis Anna-Maria Lange de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2016-08-24 11:40
La 29-an de julio, post longdaŭra malsano, en la aĝo de 83 jaroj, forpasis Anna-Maria Lange, nia multjara bona amiko kaj longtempa ĉefa aktivulo de la Esperanto-Klubo de Lund.
Eŭropa komisionano Andriukaitis: Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratio de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2016-08-06 18:34
EU-komisionano faris paroladon en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-10 21:39
Lige kun la Universala Kongreso en Nitro en loka universitato okazis altnivela kongreso pri perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio. La konferencon honoris per sia ĉeesto Vytenis Andriukaitis, litova ano de la eŭropa komisiono, kiu faris sian paroladon en Esperanto.
Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-03 14:41
La statutaj ŝanĝoj, kiuj laŭplane igos TEJO-n sendependa, estas bezonataj por renovigo de UEA, diris Mark Fettes en sia ferma parolado en la UK en Nitro. La sendependiĝanta TEJO aranĝis en la solena fermo monkolektadon favore al sia planata afrika IJK. Post Seulo venontjare, la kongreso en 2018 okazos en Lisbono.
UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-30 22:02
En la vendreda kunsido la komitato de UEA aprobis la sendependigon de la junulara sekcio. Pri aliaj ŝanĝoj proponitaj en la reformo de la statuto la komitato decidos nur venontjare. Statutŝanĝoj ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la membraro. Pro la grandega prokrasto mankis tempo por trakti la buĝeton por 2017.
La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-29 22:14
La julia numero de la revuo eble jam antaŭ la fino de julio estos sendita al la presejo, esperas la redaktoro. Centra Oficejo respondis ĉefe al demandoj pri la kongreso, kiel kutime.
Poemo de Lermontov en sep tradukoj de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2016-07-28 10:55
Esperanto-Tago: Antaŭ 129 jaroj aperis la Unua Libro de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2016-07-26 19:20
La vekiĝo de Afriko de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-07-26 18:09
Mirindaj kreajhoj de Dio, fratoj kaj fratinoj samrasaj kaj samsangaj, elektita popolo, Afriko, nia Afriko, havas historion, mirindan historion. Mirindaj kreaĵoj de Dio, fratoj kaj fratinoj samrasaj kaj samsangaj, elektita popolo, Afriko, nia Afriko, havas historion, mirindan historion. En la komenco Dio kreis Afrikon, la riĉaĵon afrikan, la civilizon afrikan, la kutluron afrikan, la scion afrikan, la edukon afrikan, la kuracarton afrikan, la intelekton afrikan ktp.
Agoj pri dokumento