Vi estas ĉi tie: Hejmo / UK 2011

UK 2011

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-07-29 18:32
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2011

Denove sizifa laboro

Denove estas sizifa laboro farita. Kiel mi jam kelkfoje skribis, la strategia plano devas esti ellaborita de tre personoj de diversaj opinioj kaj ne nur [...]

Denove sizifa laboro - Legu pli...

EU- parlamentanoj

Epoke grava okazintajho estus saluti EU-parlamentanojn, kiuj volis veni al la kongreso kaj estis de UEA negletitaj (afablaj invitoj venis post 4 monatoj, kio signifis [...]

EU- parlamentanoj - Legu pli...

Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano

Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-25 00:24

En la dimanĉa posttagmezo dum la kongreso en Kopenhago okazis la duhora Strategia forumo, dum kiu laŭ la atendoj de almenaŭ iuj estraranoj devis esti fintraktita la nova versio de la strategia plano, kies malneton la komitatanoj post longa atendo ricevis dek tagojn antaŭ la kongreso. La diskuto tamen komence okazis sur tre abstrakta nivelo, kaj malmulte tuŝis la konkretaĵojn de la dokumento. Fine de la Strategia forumo evidentiĝis, ke dum la Kopenhaga kongreso nova strategia plano ne estos akceptita, kvankam la malnova principe ĉesis validi jam pasintjare.

Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano - Legu pli...

Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono

Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-25 22:19

En la unua plena tago de la Universala Kongreso okazis la solena inaŭguro kaj la strategia forumo, kiu diskutis sur alta filozofia nivelo sed ne sukcesis fintrakti proponon pri nova strategia plano. Dum la solena inaŭguro oni honoris la viktimojn de la teror-atakoj en Norvegio. Estis legita saluto de la ĝenerala direktoro de Unesko. Vespere kelkaj dekoj el la spektontoj de la nacia vespero marŝis tra la pluva urbocentro kun banderoloj kaj japaneskaj kapbendoj por manifestacii por Esperanto.

Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono - Legu pli...

Saluto de Unesko al la UK en Kopenhago

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-25 06:08

La ĝenerala direktoro de Unesko, Irina Bokova, sendis saluton al la Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. La saluto estis voĉlegita en la solena inaŭguro de la kongreso dimanĉe la 24-an de julio. Libera Folio publikigas la kompletan tekston.

Saluto de Unesko al la UK en Kopenhago - Legu pli...

Kongresa kuriero

Vivajn video-elsendojn de la kongreso faras Japana Esperanto-Junularo ĉe http://ustre.am/zs9E

Kongresa kuriero - Legu pli...

Kongresa kuriero

Dankon, Osmo, pro la indiko kaj pro la Kuriero mem. La kleriga lundo devas esti utila kaj gxuinda. Estus bone prezenti en la reto almenaux [...]

Kongresa kuriero - Legu pli...

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-25 06:21

Libera Folio publikigas la inaŭguran paroladon, kiun faris la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, en la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Kopenhago la 24-an de julio 2011.

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago - Legu pli...

Kongresa kuriero

Jen la kuriero: http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html

Kongresa kuriero - Legu pli...

Kongresa kuriero

Ĉu kongresa kuriero ankoraŭ ne estas en la reto? Laŭdire ĝi devus aperi ĉe http://www.96uk-kopenhago.dk/knap-Bultenoj.html, sed eble oni forgesis, ke tiu paĝo ekzistas. (Tiu paĝo [...]

Kongresa kuriero - Legu pli...

Pri elekta komisiono

Jam antaux delonge Andreas kaj mi proponis sxangxi la elektan regularon. Tio devus okazi en grupo en kiu estus ecx anoj, kiuj ne apartenas al [...]

Pri elekta komisiono - Legu pli...

Kaosa Kunsido

Bedaŭrinde similas ege al la kunsidoj de la fakularo en mia universitato. :-(

Kaosa Kunsido - Legu pli...

Kaosa komitato kunsidis Kopenhage

Kaosa komitato kunsidis Kopenhage

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-26 12:25

La Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago komenciĝis sabate per nekutime kaosa kunsido de la plej alta decida organo de UEA, la komitato. Plej pasie la komitatanoj diskutis pri ŝanĝo en la elekta regularo, kiu laŭ la proponantoj devus demokratiigi la elekton de estraranoj. Tri novaj honoraj membroj estis elektitaj per sekreta voĉdono: Detlev Blanke, Renato Corsetti kaj Rob Moerbeek. Diference de antaŭaj jaroj, ne estis anoncita la nombro de la voĉoj, kiujn ili ricevis.

Kaosa komitato kunsidis Kopenhage - Legu pli...

Agoj pri dokumento