Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 31 to 39. István Ertl volas pli da demokratio kaj aktiveco http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-13.8722346105 La naŭa en nia serio de intervjuoj estas István Ertl, hungaro kaj franco loĝanta en Bruselo kaj laboranta en Luksemburgo. Li estas antaŭa multjara redaktoro de la revuo Esperanto kaj kunfondinto de Libera Folio. Li lernis Esperanton pro akcidento okazinta en 1977, kaj nun volus aktivigi la komitaton kaj junigi la estraron de UEA. István Ertl estas 38-jara, posedas hungaran kaj francan pasportojn, loĝas kun esperantistino Fabienne Berthelot kaj iliaj tri infanoj (Klára 8, Ruben 6, Dorián ½) en Bruselo, tradukas por la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgo. Li instruis lingvojn mezlerneje kaj E-literaturon universitate; laboris eldoneje, radie, kaj ĉe Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo. Li redaktis la revuojn Opus Nigrum, Internacia Pedagogia Revuo, Kontakto, Esperanto (1992-2001) kaj Libera Folio, kiun li kunfondis. Li verkas kaj tradukas beletre, laste la poemaron ”Provizore” resp. lingvopolitikan libron de R. Phillipson por UEA.

- Esperanton mi lernas ekde 1977: devante kuŝi hejme pro rompita maleolo, mi trovis hungarlingvan E-gramatikon de Kalocsay, kiun mi legis kvazaŭ romanon, elmontrante fruajn signojn (mi aĝis 12 jarojn) de perversa lingvemo. Tiun gramatikon mia patro aĉetis por mia patrino post kiam ŝi naskis min, sed tiam mi verŝajne mem malhelpis ŝian okupiĝon pri la lingvo... La lingvon mi uzas ie ajn, kiam ajn kaj ĉial ajn.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiaj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Esperanto utilas por vivteni la movadon, kaj la movado utilas por vivteni Esperanton (ridas) Pli serioze: la uzantoj de Esperanto formas eksterordinaran komunumon, kie la sameco de la komunikilo helpas atenti pri la malsamecoj de la kunkomunikantoj. Kvankam mi ne ŝatas difini celojn kaj taskojn por aliaj, tamen, se mi devus nomi ian unuavican celon, tio estus, sen surprizo, la plivastigo de ĉi tiu komunumo, ankaŭ per la pli-allogigo de ĝiaj internaj kvalitoj.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Preskaŭ neniajn, krom la menciitaj redaktorecoj. Ha jes tamen: mi kunfondis en 1986 Esperanto-klubon en la sicilia urbo Kaltaĝiruni (Caltagirone), kaj mi estis ano de la arbitracia komisiono de la ĵus malfondita Tutmonda E-ista Ĵurnalista Asocio. Kaj dum 10 jaroj mi estis salajrata oficisto de UEA.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco?

- Ne.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Dum mi kritikis kaj kritikas iujn estraranojn de la periodoj 1998-2001 kaj 2001-2004 (mi havas malbonan opinion pri Renato Corsetti kaj Michela Lipari kiel estraranoj), mi devis koncedi ian pravon al la diro ”ne nur kritiku, ankaŭ faru mem”.

- En la Komitato, mi volas utili por ke UEA superu siajn lastatempajn problemojn. Por tio mi intencas:

  • aktive kaj lojale helpi estraranojn pri miaj kampoj de kompetento: kulturo, informado, eksteraj rilatoj
  • instigi klaran difinon de la movadstrategiaj kaj lingvopolitikaj principoj kiuj gvidu nian agadon
  • esplori eblojn de plia demokratiiĝo kaj plijuniĝo ĉe la UEA-decidostrukturoj
  • kunzorgi ke la Komitato aktivu kiel debatforumo tra la tuta jaro
  • elinterne sproni la konsciiĝon de la EU-aparato pri niaj lingvopolitikaj ideoj, kaj plu kunlabori kun niaj agantoj eŭrop-nivelaj.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi ne planas apartan kampanjon, sed mi estas je la dispono de kiu ajn redakcio, establo aŭ unuopa esperantisto kiu havus al mi demandojn aŭ proponojn. Kaj se iu pasas en Bruselo aŭ Luksemburgo, tiu vizitu min por trinki glason da io kaj babili pri la estonteco!

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereuropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Tio evidente estas problemo, kaj mi opinias ke eĉ ia prefer-reĝimo estus aplikebla por atingi ŝanĝon, precipe rilate ekster-eŭropanojn.(Mi uzas la esprimon prefer-reĝimo por eviti la PIV-e neeblan kaj misgustan esprimon pozitiva diskriminacio.) Tamen, oni devas ĉe tio atenti almenaŭ du faktorojn: nome, ke la estraro ja devas iagrade speguli la konsiston de la membraro, pli vira kaj eŭropa ol male; kaj ĉefe tion ke, planante pri estraro, oni devas ne foroferi grupan funkcikapablon al priseksaj kaj prikontinentaj konsideroj. Sed feliĉe nia movado en 2004 ja estas sufiĉe bunta por liveri tiajn talentajn kaj junajn homojn kiel ekz. s-anoj Vergara (Ĉilio), Hounnake (Togolando) aŭ Yu Tao (Ĉinio), kiujn mi tre volonte vidus en la estraro de UEA.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- Aŭdante la vorton “funkciado”, oni neeviteble pensas pri problemoj praktikaj. Ĉi tiuj, en la lastaj du jaroj, radikis en la malfortigo de la Centra Oficejo. Pri la grada solviĝo de ĉi tiuj problemoj mi havas bonan esperon nun, kiam ni scias Osmon Buller revenonta al Roterdamo – sed ni memoru ke rekonstruo ĉiam daŭras pli longe ol malkonstruo.

- Tamen, la allogpovo de Esperanto, kaj sekve de UEA, suferis en la lasta dekkvino da jaroj ankaŭ pro amaseto da faktoroj kiujn ĝi malmulte povas influi: pro la nefeliĉigaj lingvaj konsekvencoj de la feliĉiga kolapso de la sovet-satelitaj sistemoj; pro la interreta revolucio, kaj – ni kuraĝu diri – ankaŭ pro tio ke la angla lingvo plenumas por ĉiam pli da homoj ĉiam pli el tiuj funkcioj kies plenumo estas ideale la tasko de Esperanto. En ĉi tia mondsituacio, necesas ĉe UEA, kiel mi skribis pli supre, pli klara difino de la movadstrategiaj kaj lingvopolitikaj principoj kiuj gvidu nian agadon. Sen tio, ni flosos sendirekte inter defendantoj de naciaj apartismoj, batalantoj kontraŭ tutmondigo, politikaj radikaluloj, kaj aliaj porokazaj aliancanoj.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Nu, dependas kiuj estas tiuj ”lastaj jaroj”...

- Tamen, almenaŭ en la kampo de kulturo kaj informado mi vidas sukcesojn: UEA gardis sian gravecon kiel eldonisto kaj libro-distribuanto; en informado la (teorie ne-UEA-a) Brusela Komunikad-Centro faris bonan laboron de instigado kaj kunordigo. Tamen, ne estas facile pravigi ke informada laboro mendita de tutmonda asocio direktiĝu unuavice al unu kontinento.

Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Ne, mi ne membris en la komitato, nur ĉeestis diversajn ĝiajn kunsidojn en kongresoj, precipe pro miaj devoj kiel redaktoro de la revuo Esperanto. Pri ĝia funkciado… nu, simple ĝi devus funkcii pli, ĉar se oni juĝus laŭ ĝia diskutlisto, temas pli pri komato ol pri komitato. Ĝi devas preni multe pli serioze sian rolon de plej supera organo, kaj konstantigi sian observadon kaj diskutadon tra la tuta jaro inter du UK-oj.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Ankaŭ mi, kiel multaj, opinias ke la individuaj membroj devus esti proporcie pli reprezentataj ol ili estas nun. Tamen, mi ne studis la demandon “matematike” kaj ne povas proponi konkretajn ciferojn.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La nova estraro devas esti plejparte… nu, nova kaj juna! Kiel Zlatko Tišljar skribis en Libera Folio, la generacio de Tyresö devus jam transdoni siajn dosierojn al la postvenantoj... Escepton mi tamen farus por Humphrey Tonkin, kiu daŭre ŝajnas al mi la plej taŭga kandidato por prezidanteco, malgraŭ sia eraro eniri la estraron en 2001, t.e. akcepti super si Renaton Corsetti.

- Mi mem ne sentas min aparte taŭga por eniri la estraron de UEA, sed ja por kritike subteni ĝin.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Mi ŝatus rezervi mian respondon ĝis mi povos legi en Libera Folio prezenton pri ĉiuj el la kandidatoj (ridas).

Foto: Jernej Bernard

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-03-08T12:00:00Z Paĝo
Diccon Masterman volas reklami nian produkton http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-13.8771907343 La oka en nia serio de intervjuoj estas Diccon Masterman, brito loĝanta en Italio, novpensiita entreprenisto, iama piloto, oficiro, antaŭa estrarano de UEA, kaj antaŭa konstanta kongresa sekretario de UEA. Diccon Masterman volus koncentri la financajn rimedojn de UEA en havigadon de multe pli profesia, komerce orientita stabo en la asocio. La ĉefa tasko de tia stabo laŭ li estus krei pli fortan bazon de membroj. Diccon Mastarman kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por posteno en la nova estraro de UEA. Diccon Masterman estas 62-jara dumviva membro de UEA. Li ĵus emeritiĝis post 15-jara estrado de propra firmao, kiun li fondis en Italio en 1987 kiel internacian agentejon pri la vendado kaj prizorgado de feridomoj. Pli frue li dum kvar jaroj laboris kiel konstanta kongresa sekretario de UEA. Antaŭ tio li havis 16-jaran karieron kiel piloto kaj oficiro en la brita aerarmeo (demisiis kiel majoro). Li ankaŭ dum unu jaro laboris en Londono kiel administra dungito de la firmao Michelin, kaj, dum du jaroj inter lernejo kaj universitato, kiel instruisto en Britio kaj Francio.

- Mi vivis en ses landoj kaj laboris en kvar lingvoj. Mi esperantistiĝis 19-jara kaj estis sekretario de Junularo Esperantista Brita dum unu jaro de mia studenteco.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Ĉiu havas sian propran respondon al ĉi tiuj demandoj. Por mi Esperanto havas grandan praktikan utilon, kiu ege riĉigis kaj daŭre riĉigas mian vivon, ĉar ĝi malfermas al mi pordojn kiuj por neesperantistoj estas ŝlositaj. Se temas pri la unuavica celo de la movado, tio devas esti la merkatumado de nia produkto.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Sekretario de Junularo Esperantista Brita (vidu supre); KKS de UEA (vidu supre); estrarano de UEA 1986 – 1989; sekretario de la Loka Kongresa Komitato por la venontjara Universala Kongreso en Florenco.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Jes, en 1986. Mi estis elektita ne nur al la komitato sed ankaŭ al la estraro.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Mi nun rekandidatiĝas ĉar mi havas la necesan tempon denove servi al la Asocio. Mi ne havas specifan celon tiurilate.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi ne specife kampanjos. Se UEA volas uzi min, mi estas je dispono.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Tion mi taksas bedaŭrinda – ĝi substrekas la fakton ke la UEA-membraro (1) ĉiam estis elitisma pro praktikaj politik-ekonomiaj kialoj kaŭzitaj de la geografia situo de la sidejo de la Asocio, (2) estas kiel la cetera monda homaro, en kiu viroj emas subpremi virinojn. Se estus sidejo(j) en triamonda(j) lando(j), la unua problemo teorie estus forte reduktita. Pri la dua problemo ni devas fidi pri la evoluo de la homaro.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- Ekzistas diabla cirklo kreita de troa idealismo kaj maltroa komerca kapablo en la superaj organoj de la asocio, kiu ne havas la financajn rimedojn kaj teknikajn sciojn por varbi multe pli grandan membronombron, kiu kreu la necesegan fortan financan bazon. Por fini tiun konstantan ciklon ni devus koncentri niajn financajn rimedojn cele al multe pli profesia, komerce orientita stabo en la asocio, kies ĉefa tasko estu krei tiun fortan bazon de membroj kiuj donu al ni la financajn rimedojn por sekve fari niajn idealismajn taskojn.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Sukcesoj: plibonigo de la revuo; pliigo de la ekstereŭropaj UK-oj; daŭrigo de eldonado; kreo de la Brusela Informcentro. Mi plej subtenas la laboron de la Brusela Centro.

Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi ne havas fortan opinion pri ĝia funkciado.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Mi ne kontraŭas la nunan sistemon.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La estraro devus emi esti pli kompakta, ne male. Mi ne volas nomi specifan homon kiel potencialan prezidanton, sed mi ja pretas akcepti postenon en la nova estraro se necese – eventuale ĝenerala sekretario.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Mi same ne volas nomi specifajn homojn kiel potencialajn komitatanojn. Kutime estas malmulte da konkurado por ĉiuj postenoj en UEA, ĉu salajrataj aŭ ne. Ni bezonas krei asocion en kiu estas multe da konkurado por la privilegio esti funkciulo de UEA.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-03-04T12:00:00Z Paĝo
Komitataj elektoj: 16 kandidatoj por 6 lokoj http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-12.0013139022 La nombro de validaj kandidatiĝoj en la elekto de komitatanoj B de UEA ĉi-jare atingis rekordan nivelon. Inter la kandidatoj estas du nunaj estraranoj de UEA, antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, kaj pluraj antaŭaj kaj nunaj aktivuloj de TEJO. El la 16 kandidatoj nur du estas virinoj. Sep el la kandidatoj loĝas ekster Eŭropo. Validaj kandidatiĝoj laŭ oficiala informo donita de Trevor Steele al Libera Folio marde vespere estas tiuj de Yves Bellefeuille, Marija Belošević, Philippe Chavignon, Choi Yun-huy (Hortensio), István Ertl, Slavik Ivanov, Lee Chong-Yeong, Hokan Lundberg, Diccon Masterman, Ivo Osibov, Jukka Pietiläinen, François Simonnet, Chuck Smith, José Antonio Vergara, Amri Wandel kaj Wu Guojiang.

Estas do 16 validaj kandidatiĝoj por la ses lokoj de komitatanoj B, unu pli ol en la rekorda jaro 1998 kiam 15 kandidatoj konkuris pri ok lokoj. Unuafoje dum multaj jaroj estas pli ol duoble tiom da kandidatoj kiom da vakaj lokoj.

Kvar el la nunaj sep komitatanoj B denove mezuros sian popularecon per rekta prijuĝo de la membraro. La plej konata inter ili estas la korea ekonomikisto Lee Chong-Yeong, kiu estis prezidanto de UEA en 1995-98 kaj estrarano denove ekde 2001. Preta por nova mandato estas ankaŭ Amri Wandel el Israelo, kiu supozeble disponeblas ankaŭ por la estraro. Wandel, kiu estas interalie honora prezidanto de TEJO, estis sukcesa estrarano pri faka agado en la estraro de Lee, sed pro kontraŭstaro de Michela Lipari - kiu ankaŭ ĉi-foje ne volas kandidati en demokratia elekto - lia estraraneco limiĝis je unu periodo.

La ĉino Wu Guojiang ĝis nun diskoniĝis kiel diligenta komisiito de UEA pri ĝemelurba agado pli ol kiel B-komitatano. Marija Belošević vekas miksajn sentojn en Kroatio, kie ŝi gvidas asocieton, kiu konkurencas kun la landa asocio de UEA. La konata rusia B-komitatano kaj eldonisto Aleksandr Korĵenkov laŭ la regularo ne povas partopreni en la elektoj, ĉar li ne povis ĉeesti sufiĉe da komitataj kunsidoj dum la lastaj jaroj.

Krom pri Lee, la individuaj membroj povos esprimiĝi nur pri unu alia membro de la nuna estraro, nome la ĝenerala sekretario Ivo Osibov, juristo el Kroatio, kiu ĝis nun estis komitatano C. El la ok nunaj estraranoj nur du rekte reprezentas la membrojn de la asocio: Lee kiel B-komitatano kaj Ans Bakker kiel A-komitatano por Nederlando. Ĉiuj aliaj, eĉ prezidanto Corsetti, estis elektitaj, "pro apartaj meritoj", kiel komitatanoj C. Se ili intencas rekandidatiĝi kiel estraranoj, estas dubinde el la vidpunkto de demokratio, ke ili eskapas la teston de ĝeneralaj balotoj.

Du eksaj oficistoj de UEA, se elektitaj, alportus al la Komitato konon pri la funkciado de la Centra Oficejo, kiu klare estis Aĥila kalkano por la supera organo de UEA. La iama Konstanta Kongresa Sekretario Diccon Masterman, brito loĝanta en Italio, eĉ membris en la Estraro en 1986-89 kaj pretas reestraraniĝi denove. Pli freŝan sperton el la CO alportus István Ertl. Kiel longtempa redaktoro de la revuo Esperanto li ankaŭ elstaras inter la kandidatoj pro sia nedisputeble vasta kono de la nuna movado.

Inter la ceteraj kandidatoj plej multe da sperto havas la kanadano Yves Bellefeuille, kiu dum deko da jaroj aktivis en la estraro kaj aliaj gvidorganoj de TEJO. Kiel juristo li ankaŭ kompetentas pri regularoj, kio ne estas malbonvena virto se oni pensas pri la lastatempa stumblado pri la preparoj por la ĉi-jaraj elektoj.

Kiuj serĉas tute novajn fortojn por la Komitato, povos apogi la nunajn TEJO-aktivulojn Hokan Lundberg kaj Chuck Smith. Ili reprezentas la "retgeneracion", sed ilia kritiko al la nuna Estraro eble impresis tro sovaĝe al la tradicia tavolo de la membraro kaj subfosos ilian balotsukceson. Pli trankvila sed samtempe decida kaj bone argumentita en sia kritiko estis la finna ĵurnalistikisto Jukka Pietilänen, kiu kolektis movadajn spertojn ankaŭ kiel prezidanto de landa asocio. Leviĝanta stelo sur la movada firmamento evidente estas la juna ruslandano Slavik Ivanov, kiu vekis multe da admiro pro sia lerta informa agado pri Esperanto per interreto.

Sen sukceso en tri antaŭaj balotoj partoprenis Philippe Chavignon el Francio, forstisto kaj fakdelegito pri taoismo, vegetarismo kaj aer-sportoj. Li supozeble nun kalkulas pri sia kreskinta konateco interalie en Latina Ameriko, kie li plurfoje instruis. La sola vera latinamerikano inter la kandidatoj estas la ĉilia kuracisto José Antonio Vergara, kiu povus aparte reliefiĝi kiel reprezentanto ne nur de triamondanoj sed de izolitaj Esperanto-aktivuloj ĝenerale.

Choi Yun-huy (Hortensio) el Koreio famiĝis kiel ofta kontribuanto per koreaj dancoj al la arta programo de multaj UK-oj. Ŝiaj klopodoj reaktivigi la virinan komisionon de UEA renkontis malkunlaboremon de eŭropaj virinoj kaj ne atingis grandajn rezultojn.

Tute surpriza nomo inter la kandidatoj estas François Simonnet el Francio. Lia nomo antaŭe ne estis menciita inter la eblaj kandidatoj. S-ro Simonnet estas gimnazia instruisto kaj delegito de UEA en Vincennes apud Parizo. Li estis iniciantinto de alvoko por ke en la preamblo de la proponata konstitucio de EU estu mencio pri la kristanaj radikoj de Unuiĝinta Eŭropo.

Tiel funkcios la elektoj

Por valida kandidatiĝo, ĉiu kandidato devis kolekti subtenon de dek individuaj membroj el minimume tri malsamaj landoj. La kandidatiĝoj kaj la subtenoj devis atingi la Centran Oficejon plej laste sabate la 28-an de februaro. La poŝto en Nederlando ja alportas leterojn en tiu tago, malsame al multaj landoj.

Post tiu dato la ĝenerala direktoro laŭ la regularo de UEA devas unue konstati, ĉu venis pli da validaj kandidatiĝoj ol estas la nombro de la elektotaj komitatanoj B. Ĉar tiel evidente estas ankaŭ ĉi-jare, la direktoro poste devos kunmeti liston de ĉiuj kandidatoj, kun ties biografietoj kaj koncizaj programdeklaroj. Poste tiu listo, kune kun balotilo, estos dissendita al ĉiuj individuaj membroj.

La limdaton por la reveno de la balotiloj al la Centra Oficejo difinas la direktoro, sed inter la ekspedo de la balotiloj el la Centra Oficejo kaj la fino de la balotado devas pasi minimume 45 tagoj. Se la balotiloj estos ekspeditaj ekzemple la 10-an de marto, la plej frua ebla limdato por la fino de la balotado estus la 24-a de aprilo. Tiu tago cetere estas la Malferma Tago, kiam amaseto da individuaj membroj efektive povus atesti la nombradon. Tamen, se la Jarlibro ĉi-jare pretiĝus ĝustatempe,oni povas supozi ke la balotiloj por ŝpari monon estos dissenditaj iom pli malfrue, kune kun la Jarlibro.

La individuaj membroj rajtas voĉdoni por maksimume tiom da kandidatoj, kiom estas la nombro de la elektotaj komitatanoj B, do ĉi-jare oni rajtas kruci maksimume ses nomojn. Ankaŭ balotiloj kun malpli da krucoj estas validaj.

Kiam pasos la limdato fiksita por la fino de la balotado, pri la malfermado de la kovertoj kaj la nombrado de la voĉoj okupiĝos komisiono elektita de la estraro. La komisiono devas konsisti el la ĝenerala direktoro (aŭ la direktoro de la Centra Oficejo, se tia ekzistus) kaj minimume du individuaj membroj de la asocio. Ĉiuj individuaj membroj havas la rajton ĉeesti la malfermadon de la kovertoj kaj la nombradon de la voĉoj.

La ses kandidatoj, kiuj ricevis la plej multajn voĉojn, kompreneble estos elektitaj. En kazo de voĉegaleco decidas, se necese, loto. La novaj komitatanoj B ekoficos en la unua kunsido de la nova komitato en Pekino.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-03-02T12:00:00Z Paĝo
Yves Bellefeuille volas efike kaj akurate administri http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-13.8792785878 La sepa en nia serio de intervjuoj estas Yves Bellefeuille, advokato el Kanado. Li esperas kuraĝigi la Komitaton dialogi kun la estraro kaj uzi siajn rajtojn rilate al la gvidado de la asocio, kaj ne nur pasive observi tion, kion faras la estraro kaj la Centra Oficejo. Yves Bellefeuille kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por la posteno de ĝenerala sekretario en la nova estraro de UEA.

Yves Bellefeuille estas 41-jara advokato, loĝas en Otavo (Ottawa), Kanado, kaj nun laboras kiel revizianto de tradukoj por la Kanada Imposta Kortumo.

- Kvankam temas pri impostoj, ni estas bonuloj: la tasko de la Kortumo estas decidi, ĉu la registaro eraris kaj postulis tro da impostoj.

- Mi eklernis Esperanton kiam, 16-jaraĝa, mi estis en libro-vendejo kun du amikoj. Tie estis pluraj libroj pri lingvoj, inter kiuj Teach Yourself Esperanto. "Jen libro pri Esperanto; tio estas interesa afero", diris unu. "Ĝi neniam sukcesos", diris alia. "Ĝi neniam sukcesos se neniu pretas mem lerni ĝin; iu devas komenci", diris la tria. Sen scii tion, ni resumis per tiuj tri frazoj la staton de la movado. Ni ĉiuj aĉetis la libron, sed nur mi restis en la movado.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- La celoj de la organizita movado estas la samaj nun kiel komence: popularigi Esperanton ĉe neesperantistoj, kaj igi Esperanton utila ĉe esperantistoj. Alivorte, la movado celu finvenkismon kaj raŭmismon samtempe. Ambaŭ celoj gravas; estas vane disputi pri ili.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Mi havis plurajn postenojn en TEJO, inter kiuj vic-prezidanto, ĝenerala sekretario, kasisto, estrarano pri kongresoj kaj estrarano pri landa agado. Mi estis sekretario de Kanada Esperanto-Asocio, membro de la LKK de la IJK en Montrealo, Kanado, en 1992, kaj volontulis en la Centra Oficejo de UEA.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Mi neniam antaŭe kandidatis por esti komitatano B, sed mi ja antaŭe estis komitatano A - por Kanado, kaj por TEJO.

Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- La Komitato principe havas "ĉiujn kompetentecojn en la Asocio", kvankam tion foje forgesas ne nur la Estraro, sed ankaŭ la komitatanoj mem. Mi esperas kuraĝigi la Komitaton dialogi kun la Estraro kaj uzi siajn rajtojn rilate al la gvidado de la Asocio anstataŭ pasive observi tion, kion faras la Estraro kaj la Centra Oficejo.

- Iuj nun provas funkciigi la Komitaton rete. La reto certe estas utilega afero por tutmonda asocio kiel UEA, sed ni ne forgesu ke ne ĉiuj povas uzi ĝin. Ankaŭ ne-retuloj povu partopreni en nia agado kaj senti ke oni atentas pri iliaj opinioj.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Mi kandidatas ĉar mi malkontentas pri la administra misfunkciado de UEA dum la lastaj jaroj. Oni tiom zorgis pri La Fina Venko ke oni ne plu atentis pri ĉiutagaĵoj kiel la apero de la Jarlibro, dissendo de kont-eltiroj, aŭ fakturado de kongresaj mendoj. Estus bele se la tuta mondo parolus Esperanton, sed dum tio ne okazas, ni atentu ke nia propra asocio almenaŭ funkciu.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- Nura komitatano ne povas fari multon, do se mi estos elektita al la Komitato, mi deziras poste kandidatiĝi por la posteno de Ĝenerala Sekretario. Mi pensas ke mi povos bone plenumi tiujn taskojn, ĉar:

  1. Mi estis Ĝenerala Sekretario de TEJO, kaj ankaŭ estis sekretario de aliaj organizoj, kiel Kanada Esperanto-Asocio.
  2. Mi estas advokato, kaj pro tio kutimas atenti al detaloj kaj formalaĵoj.
  3. La posteno de Ĝenerala Sekretario taŭgas por homo kiu pli interesiĝas pri ĉiutagaĵoj kiel la apero de la Jarlibro ol pri La Fina Venko.
  4. Tiu posteno taŭgas por precizemaj homoj, kia mi nepre estas. ;-) Mi atentos ke okazu neniu maltrafo de limdatoj pri anoncoj pri kandidatiĝojraportoj de komisionoj.
  5. Mi jam du fojojn laboris ĉe la CO (en 1980 kaj denove en 1993), pro kio mi bone konas la laboron de la Asocio kaj mi ankaŭ bone scias kiuj estas la taskoj de estrarano de UEA kaj kiel plenumi ilin.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi esperas subtenon de la membroj kiuj deziras efikan kaj akuratan administradon de la asocio. Se mi poste estos elektita kiel Ĝenerala Sekretario, tiam mi des pli kontentos, ju malpli la membroj aŭdos pri mi, ĉar tio signifos ke la Asocio funkcias kiel ĝi devus.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Estas okulfrape, ke en la junulara movado estas multe pli granda ekvilibro inter la seksoj ol en la "plenkreska" movado. Mi ne scias, kial tiu seksa ekvilibro poste perdiĝas. Ĉu la nuna "plenkreska" movado ne logas virinojn, aŭ ĉu virinoj rezignas pri la movado pro ankoraŭ ekzistantaj sociaj premoj? Indas esplori tion.

- La movado estas pli forta en Eŭropo ol en iu ajn alia regiono de la mondo, kaj la konsisto de la gvidaj organoj de UEA simple spegulas tion. Certe ne ekzistas antaŭjuĝoj kontraŭ la partopreno de ekstereŭropanoj. Estus vane esperi ke amerikanoj aŭ afrikanoj estu same nombraj en la Estraro de UEA kiel eŭropanoj.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Mi devas diri kun bedaŭro ke mi pensas ke apenaŭ estis novaj sukcesoj kaj meritoj ĉe UEA dum la lastaj kelkaj jaroj. Iuj jam ekzistantaj agadoj ja plu glate funkciis, sed aliaj spertis gravajn problemojn.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Apenaŭ eblas pledi ke estu pli da komitatanoj B se la individuaj membroj ne montras intereson pri ilia elekto. Mi tute aliĝas al la pledo de Osmo Buller, la tiama Ĝenerala Direktoro, antaŭ tri jaroj, ke "ni kreu elektan etoson", sed nur la individuaj membroj mem povas krei tian etoson.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vi mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Ĉiuj kandidatoj pri kiuj oni jam raportis en Libera Folio donis al mi vere bonan impreson, kaj mi gratulas al vi ke vi ebligis tiun prezentadon.

- Inter la kandidatoj menciitaj en Libera Folio - mi ne scias ĉu estas aliaj -- mi voĉdonus por István Ertl, Slavik Ivanov kaj Lee Chong-Yeong. Ankaŭ Jukka Pietiläinen donis al mi tre bonan impreson.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-02-29T12:00:00Z Paĝo
Slavik Ivanov volas ke UEA estu pli travidebla http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-13.8803821470 La kvina en nia serio de intervjuoj estas Slavik Ivanov el Peterburgo, Rusio. Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1996, kaj nur post du jaroj, kiam li ekhavis aliron al interreto, kontaktiĝis kun aliaj esperantistoj. Nun li multe laboras pri reta informado. Laŭ li la ĉefa problemo de UEA estas troa enfermiteco. "Mi volus, ke UEA estu multe pli travidebla kaj ankaŭ multe pli ofte sin montranta", li diras. Slavik Ivanov estas 25-jara universitata instruisto de la Peterburga Ŝtata Universitato en Rusio. Dum iom da tempo li ankaŭ laboris kiel programisto kaj antaŭ tio, dum la studentaj jaroj, en neprofita organizo, kiu edukis mezlernejajn infanojn pri komputilaj teknikoj kaj ekonomia scienco. Nun apud la laboro li finverkadas doktoriĝan disertacion pri aplikata lingvistiko, interalie pri esperantlingva teksta materialo.

- Mi naskiĝis en Kaŭkazio, kie mi ricevis bonan imagon pri tio, ke etna kaj lingva diverseco estas beno de la homaro - kaj mi restas ĉe tiu opinio eĉ malgraŭ ke interetnaj konfliktoj tuŝis ankaŭ mian familion. En la 2000-a jaro mi forlasis la urbon, kie mi naskiĝis, por ekstudi en Sankt-Peterburgo. Post la fino de matematika fakultato mi volis okupiĝi tamen pri lingvistiko - kaj ebloj por tio estis nur en Moskvo kaj Peterburgo. Mi elektis Peterburgon.

- Esperanton mi lernis dum miaj universitataj jaroj, en Vladikavkaz, aŭtodidakte. La maniero lerni Esperanton havis almenaŭ du sekvojn. Unue, foje homoj venas al Esperanto, ĉar ili ŝatas esperantistojn aŭ kluban vivon. Ne estas mia kazo -- mi lernis Esperanton, ĉar la lingvo interesis min. Pri la movado mi nenion tiam sciis. Due, post mia eklerno en 1996 mi dum du (!) jaroj pene serĉis esperantistojn, kaj nur aŭtune de la jaro 1998 mi samtempe hazarde aŭdis radielsendon de Ĉina Radio Internacia kaj ekhavis aliron al interreto -- kaj tiel trovis esperantistojn. Do, mi estas persono, kiu laŭ sia propra sperto tre bone imagas, kiom gravas ekstera informado pri Esperanto.

- Nun mi redaktas retan ruslingvan informilon pri Esperanto ("Esperanto novosti"), kiu estas (mirinde por mi) sufiĉe populara (5.000 abonantoj, multaj vizitantoj al la paĝaro). Krom tio mi instruas Esperanton rete en tre aktiva retpoŝta grupo [esperanto-kurso], mi ankaŭ fieras esti membro de la internacia krea grupo "Esperanto@Interreto" (projektoj lernu.net, lingvo.info, paĝaro de TEJO kaj aliaj.).

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Organizita movado helpas al entuziasmuloj agi. Estas tre oportune, kiam oni scias, kiu respondecas pri tio aŭ alio. Estas oportune, kiam ekzistas por ĉiuj konataj informofluoj -- retaj diskutejoj, gazetoj, novaĵservoj kiel NUN. Certe, la organizita movado ankaŭ helpas al "lingvaj konsumantoj" - mi persone konas kelkajn homojn, kiuj absolute neniel montras sin en E-medio, nur aĉetas librojn (po multe) kaj legas tiujn.

- Estas malfacile difini la unuavicajn celojn - bone, ke vi demandis almenaŭ en pluralo. Mi vidas du celarojn: unuflanke informi pri Esperanto, ĝia nuna uzo, ĝiaj avantaĝoj; aliflanke plu oportunigi vivon en E-medio, krei pliajn terenojn, kie eblas ion fari "per" Esperanto. Ankoraŭ unu tre grava laŭ mi celo estas plia oficialigo de Esperanto. Siatempe agnosko de Esperanto kiel "klara lingvo" en telegrafaj sistemoj kaŭzis, ke la Esperanta alfabeto eniris ĉiujn ISO-normojn -- kaj nun ni ĝuas ĉapelitajn leterojn en Unikodo.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

Kiam mi venis al la Reto kaj la Movado, mi de la komenco informis pri Esperanto nacilingve. Mia priesperanta paĝaro en la rusa lingvo aperis, kredeble, kiel la dua post tiu de Jurij Finkel. Iom poste mi transprenis de Andrej Grigorjevskij la retan informilon "Esperanto novosti", kiu kun la paso de tempo multe ŝanĝiĝis. Mi ĝojas senti, ke "Esperanto novosti" iĝis sufiĉe influa amaskomunikilo. Inter niaj lastaj sukcesoj estis ekskluziva intervjuo kun EU-parlamentano s-ro Cappato (kiu subtenis Esperanton per siaj elpaŝoj). Ni publikigis la grandegan intervjuon en nia informilo kaj ankaŭ sukcesis partojn presigi en kelkaj ruslingvaj gazetoj en Latvio kaj Rusio, kvankam ĝi estis, laŭ esprimo de unu el ĵurnalistoj, "tro serioza por la gazetaro". "Esperanto novosti" kaj la aktivado ligita kun ĝi restas mia plej ŝatata laboro.

- Krom tio, kiel REJM-aktivulo, mi ĉi-jare estis en la kvaropa organizantaro de instrutendaro ĉe Volga. Por tendumado venis pli ol 50 personoj, ĉefe gejunuloj, kaj ni havis tie trinivelan instruadon de Esperanto (kaj en la instruado ĉefrolis Blazio Vaha, kun kiu ni interkonsentis pri tio pere de edukado.net). Do, se antaŭe mi zorgis nur pri retaj aferoj de REJM, nun mi ankaŭ okupiĝas foje pri aranĝoj. Nun ni multe laboras por la Internacia Junulara Kongreso en Rusio.

- Ankoraŭ unu grava mia labortereno en la Movado estas instruado. Mi ne multe instruis ĉeeste - kelkfoje por konatoj aŭ dum junularaj aranĝoj; sed mi multe kaj longe instruas en la Reto. Mi estas unu el "lingvohelpantoj" ĉe lernu.net, sed ne tio estas mia ĉefa instruejo. Ekzistas ruslingva retpoŝta grupo [esperanto-kurso], kie surbaze de klasika lernolibro de Boris Kolker grupo de instruistoj helpas al pli ol 350 lernantoj. Estas 20 lecionoj en la kurso, tute ne ĉiuj finas la tuton, multaj foriras al la Movado (foje ankaŭ simple for, certe) jam post kelkaj unuaj, ĉar ja Esperanto (en sia bazo) estas facila lingvo. Inter niaj lernintoj estas homoj jam pli-malpli konataj en la E-medio, kiujn mi eble ne listigu ĉi tie por ne ligi mian kampanjon kun iliaj sukcesoj (mi ridetas). Ni ankaŭ havas tre aktivan modern-aspektan phpBB-forumon ĉe la paĝaro de "Esperanto novosti", kie lernantoj povas malpli formale komunikiĝi. Al la forumo venas ankaŭ "eksteruloj" por paroli pri lingvaj temoj ĝenerale - kaj tiel homoj ekscias, ke Esperanto ne simple "daŭre ekzistas", sed eĉ havas interesan medion, interesajn adeptojn.

- Pardonu, eble estas la malplej konciza respondo en la tuta intervjuo, sed pri la laboro mi povas multe rakonti. Aspektas tiel, ke mi havas sukcesojn en tiu laboro - kaj fakte estas tiel, sed la alstrebataj celoj estas tiom altaj, ke mi taksas la rezultojn magraj (mi ridetas).

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Ne, mi neniam antaŭe kandidatiĝis. Tio eĉ ne eblus, ĉar unue mi aliĝis al TEJO en la jaro 2002 dum seminario en Svedio. Tiam mi pagis kotizojn por du jaroj: 2002 kaj 2003, ne laste ĉar ĝuste tie mi eksentis, ke TEJO/UEA estas io taŭga. Ĝis tiam mi absolute ne sentis sopiron membri en UEA.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Se paroli sincere, mi kandidatas, ĉar oni sukcesis min persvadi pri la taŭgeco de tiu ideo. Estis 2-3 homoj el inter pli aktivaj membroj de UEA, kiuj turnis sin al mi kun proksimume jenaj vortoj: "Ni vidas, kiel vi agas por Esperanto, kaj estas domaĝe, ke vi faras tion ne kadre de UEA". Mi multe pensis, ĉu indas, ĉu ne... Finfine, mi kandidatiĝis, ĉar mi vere havas kion subteni kaj kion diri en la Komitato. Eble en similaj lokoj devas esti ĝuste homoj en sia kresko, ne homoj en sia jam establita "formo". Do nun mi jam firme certas, ke estas bona ideo kandidatiĝi.

- Alia mia persona motivo por la kandidatiĝo, pri kiu mi ĉiam diras malkaŝe, estas, ke mi volas vidi la laboron de UEA interne, spertiĝi pri laboro en tiu organizo. Ne eblas bone agadi por/per Esperanto sen bonaj kontaktoj kun UEA - kaj komitataneco povas doni al mi multe pli klaran imagon pri la organizo kaj ĝiaj ĉefaj aktivuloj.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Miaj du unuaj paŝoj en la kampanjo estis aktualigo de mia persona prezento ĉe www.ikso.net/~slavik kaj dissendo de la letero pri mia kandidatiĝo al retpoŝtaj grupoj de E@I, REJM kaj REU. Mirinde, sed tiun saman tagon aperis kelkaj homoj, kiuj libervole helpis per sia persona instigo voĉdoni por mia kandidateco. Mi ne vere atendis tiom varman kaj kuraĝigan akcepton de mia decido kandidatiĝi.

- Se paroli pri specifaj grupoj, kiuj povus subteni min, ekzistas kelkaj tiuj. UEA-membroj ekster Eŭropa Unio eble emos voĉdoni por mi, ĉar mi sufiĉe akre sentas eŭropiĝon de TEJO/UEA kaj volas ekstereŭropigi la pozitivajn spertojn. Homoj, kiuj okupiĝas pri informado (speciale "ekstera informado") eble voĉdonos por mi kiel por sia kolego, kiu povus reprezenti iliajn interesojn kaj ideojn en la Komitato.

- Homoj, kiuj venis al Esperanto per Interreto (bedaŭrinde tiaj ne multas en UEA, kvankam ĝenerale estas pluraj centoj tutmonde), ŝatus voĉdoni por mi kiel por homo, kiu partoprenis la establon de du grandaj retaj E-lernejoj. Studentoj kaj universitataj instruistoj povas voĉdoni por mi kiel por juna universitata instruisto, kiu ŝatus post sia pli firma establiĝo en la universitato agi ankaŭ por Esperanto kaj ĝia oficialigo en eduksistemoj. Mi vidas, ke mi reprezentas interesojn de kelkaj grupoj, vere.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Ĝenerale min iom ĝenas, kiam esperantistoj tro arde ekzorgas pri flankaj por ni problemoj. Nia movado teorie povus solvi multajn problemojn, ligitajn kun lingva kaj etna diskriminacio. Do, min zorgigas, ke en UEA relative multas EU-civitanoj. La proporcio de virinoj (ĉe mia tuta ŝato al ili) ne sonas same grava problemo ĉi-kuntekste.

- Por ŝanĝi la situacion, necesus iom pli aktive informadi pri UEA kaj la bono, kiun ĝi donas al siaj membroj. Mi jam rakontis, kiel nefacile mi venis al Esperanto ĝenerale, estas same nefacile veni al UEA. Lokaj komencantoj en Peterburgo pasintan semajnon venis al mi kaj diris: "Slavik, faru por ni klaran prelegon pri E-organizoj, eblas freneziĝi - la sistemo estas komplika". Sed ja la sistemo ne estas tiom komplika, simple iom mankas informado pri ĝi. Kompreneble, por fari tian informadon efika necesus esti certa, ke la bono, kiun donas UEA al siaj membroj, estas reala kaj interesa por oni.

- Iom ŝerceme mi ankaŭ diru, ke min ne tiom zorgigas malgranda proporcio de virinoj, kiom la malgranda parto de homoj sub 40. Sed ne, mi ne estas el tiuj kandidatoj, kiuj uzas siajn naturajn kvazaŭmeritojn: aĝon, sekson kaj tiel plu. Mi sentis fortan abomenon, kiam dum elektoj de urbestro en Peterburgo unu el la kandidatoj (viro) uzis frap-frazon "Urbestro estas vir(ec)a laboro" por tiel malreklami la plej popularan kandidaton (virinon, kiu fine tutegale gajnis).

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- La ĉefa problemo estas io, kion mi nomus "interneco". Mi jam dum kelkaj jaroj aktivas en la Movado, ĉefe en mia lingva regiono, sed nur antaŭ nelonge mi komencis eksciadi detalojn pri funkciado de UEA ktp. - mankas reklameca informo. Estas ankaŭ marĉo da malfacile kompreneblaj aludoj al iu pasinteco, al iuj homoj kaj kaŝitaj konfliktoj - ankaŭ tion mi nomas "interneco". Mi volus, ke UEA estu multe pli travidebla kaj ankaŭ multe pli ofte sin montranta.

- Mi aliĝis al UEA dum seminario, kiun kunorganizis UEA. Similaj "atingo-programoj" devus multiĝi. UEA estas tre bela socia organizo, tre internacia, ni povas fieri, ke ni membras en ĝi. Hodiaŭ (ĉu nur ŝajnas?) estas tempo de neregistaraj organizoj, kiuj populariĝas, - ni povus pli aktive uzi tiun modon, ankaŭ la aperantajn fondaĵojn, kiuj financas la neregistarajn organizojn. Foje aperas impreso, ke UEA staras iom flanke de la ĝenerala fluo - mi volus ankaŭ pri tio ekscii kaj influi.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Estas multaj kritikoj de lastatempa laboro de UEA, sed mi ne kun ĉiuj kritikantoj konsentus. Ekzemple, multo estas dirita pri malrapideco de CO, sed mi ĉiam ricevas de tie respondojn la sekvan tagon post kiam mi sendas leteron kun inform-mendo. Mi, do, formulus, kiel oni ofte faras en jarfinaj kunvenoj: "la organizaĵo funkciis ĝenerale kontentige".

- Tiujn teknikajn ĉu-sukcesojn mi povus solidigi per subteno de la ideoj pri plia aŭtomatigo, ankaŭ ekzistas belaj projektoj pri Reta Oficejo (almenaŭ por TEJO) - paĝaro, kiu povus kunligi volontulojn en kelkaj urboj de la planedo. En junulara medio nun aperas multaj freŝaj ideoj (eble ĉar ni ĉiutage multe komunikiĝas per la Reto), pli forta reprezento de tiu medio en la Komitato povus, mi kredas, ŝanĝi la laboron de UEA almenaŭ iom.

- En miaj "movadaj celoj" (parto de la oficiala prezento por kandidatiĝo) mi mencias ankaŭ aliajn kampojn, kiuj interesas min. Se mallonge, estas instruado, informado, plioficialiĝo, plia atento al Interreto.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Mi kreskis en sufiĉe tradiciema kulturo de Kaŭkazio kaj por mi estas tute juste, ke plejparton en la Komitato konsistigas reprezentantoj de landaj organizoj, la tieaj gravuloj. Estimo al pli aĝaj kaj pli spertaj estas en mia sango mem. Tamen la spertoj de mia vivo iom kontraŭdiras mian edukon - foje senteblas, ke ĝuste freŝaj homoj faras ion vere novan kaj havas pli da entuziasmo, malpli da kliŝoj en la kapo.

- Alia afero estas, ke internaciaj elektoj trans la ŝtataj kaj lingvaj limoj estas tre gravaj por nia unike internacia organizo - UEA. Estus eble pli bone, se unu B-komitatano reprezentus ne milon, sed iom malpli da membroj.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- Nelaste mi kandidatiĝas por la Komitato por konatiĝi pli proksime kun la homoj, kiuj en UEA agemas. Mi povus nun nomadi nomojn, kiujn mi legis en amaskomunikiloj, sed tio ne taŭgus. Post 1-2 jaroj en la komitato mi ekhavos mian ideon pri la homoj tie (kaj per miaj informkanaloj eble ankaŭ disvastigos tiun impreson).

- Mi certe volus, ke en estraj pozicioj estu homoj, kun kiuj mi jam kunlaboris efike (la rekorduloj estus Hokan Lundberg kaj Andreo Grigorjevskij, se mi kalkulus statistikon de kunagado). Mi havis tre pozitivajn kontaktojn ankaŭ kun Osmo Buller, Renato Corsetti, Trevor Steele kaj aliaj. Ĝenerale mi devus pli atente esplori ĉiujn plusojn kaj minusojn antaŭ ol diri firme, kiun mi elektus por la nova estraro ktp.

- Se paroli pri transpreno de taskoj en la estraro, ĝenerale mi ja planas, ke Esperanto okupu gravan parton en mia estonta biografio. Eble ne dum proksimaj 1-2 jaroj, sed iam mi ja povus pli oficiale labori por la Movado.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-02-18T12:00:00Z Paĝo
José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-13.8816690871 La kvara en nia serio de intervjuoj estas José Antonio Vergara, kuracisto el suda Ĉilio. Li volus alporti al la komitato de UEA la voĉon de la geografie kaj finance periferiaj komunumanoj kaj kontribui al la atingo de pli favoraj kondiĉoj por kunlaboro kaj toleremo ene de nia bunta komunumo, kies diverseco laŭ li estas tre valora kaj riĉiga. José Antonio Vergara estas 41-jara kuracisto, specialiĝinta pri publika sano-epidemiologio, dumviva membro de UEA. Li loĝas en la suda parto de Ĉilio, en Puerto Montt. Tie li laboras en regiona oficejo de la Ministerio pri Sano. Esperanton li lernis kiel izolulo per koresponda kurso en 1981.

- Tio estis dum prahistoria epoko antaŭ la interreta miraklo. Eĉ riskante mokojn pro eksmodeco kaj naiveco, mi diru ke mi restas fidela al la ideoj kaj sentoj kiuj instigis min esperantistiĝi kiam juna universitata studento en lando tiam regata de kruela diktaturo: ia humanisma aspiro al mondaj paco kaj justeco.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Por mi Esperanto estas viva, genia atestaĵo de valoraj trajtoj de nia specio (kiuj tamen ekzistas…) : krea potenco por imagi dezirindajn estontecojn kaj ilin ekkonstrui, kolektiva kaj individua inteligento por venki barojn kaj produkti kulturajn esprimojn, kunlaboremo trans plej diversaj limoj, sindonemo serve al aliaj homoj, agiga kapablo de idealo, ktp. Mi fieras esti membro de movado/komunumo tia, kies riĉaj historio kaj kulturo estas praktika pruvo plibonigi specifan aspekton de la homa realo. Kompreneble ankaŭ esprimiĝis/as nia malbela flanko, sed la fina sumo estas kontentiga.

- Nia unuavica celo laŭ mi devas esti - kompreneble ankaŭ sed ne nur per plenrajta, prava kaj gaja ĝuado de nia lingvo - servi la homaron per aktiva engaĝiĝo en la klopodoj por efektiva plenumo je ĉiu nivelo kaj mondskale de la rajto je komunikado, lingvaj homaj rajtoj kaj lingva demokratio. La adjektivo “lingva” ĉi tie simple indikas la specifecon de nia agadsfero, sed nia tasko enplektiĝas en pli larĝa movado antaŭen: finfine, temas simple pri homaj rajtoj kaj demokratio en la mondo, por ĉiuj.

- Por tio, la ĉiama tasko komenciĝinta en 1887 plu validas (kaj urĝas): daŭre konstrui kaj vastigi nian komunumon, kio tamen ne estas fino en si mem.

- En sia eseo Esenco kaj estonteco… (1898), Zamenhof skribis pri la nekonveno “eltrovi la jam eltrovitan Amerikon!” Fakte jes, mi ja loĝas ĉi tie kaj do ne planas malkovri ĝin kaj tial mi alte taksas la Strategian Laborplanon de UEA kaj plene subtenas ĝiajn difinojn pri agadkampoj (informado, instruado kaj utiligado) kaj agaddirektoj (profesiiĝo, plijuniĝo kaj tutmondiĝo).

- Mi dezirus kontribui al aktiva lingvopolitiko koncerne la unuecon-stabilecon-evoluigon de Esperanto, ĝian sciencan esploron kaj la serĉon de aliancanoj.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Mi gvidis kursojn kaj helpis fondi lokan grupon kaj prelegis IKU-e en Montpellier (1998) kaj StrategiForume en Gotenburgo (2003). Krome mi estas landa delegito de Internacia Scienca Asocio Esperantista, gastiganto de Pasporta Servo kaj membro de la Komisiono por Ameriko de UEA. Nuntempe mi klopodas kune kun junaj novbakitoj reorganizi nian landan (dormantan) asocion, en kies lingva komitato mi anas. Dum la UK en Fortaleza mi fariĝis Dumviva Membro de UEA.

- Plej feliĉiga en mia E-vivo estis la partopreno en plurmilhoma marŝado sur la stratoj de Porto Alegro (Brazilo) okaze de la malfermo de la 3-a Monda Socia Forumo, ene de kiu ni montris ke Esperanto apartenas al tiu alia mondo (pli justa, pli solidara) kiu eblas.

Ĉu vi antaue kandidatis por B-komitataneco?

- Ne, neniam.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Nu, oni sugestis tion al mi. Mi volus alporti la voĉon de la geografie (kaj finance) periferiaj komunumanoj, de tiuj kiuj malofte povas ĝui la etoson de internaciaj renkontiĝoj sed tamen restas fidelaj al la beleco de la ideo.

- Mi estas tiom konvinkita pri la bono kaj neceso de Esperanto, ke mi volus kontribui al la atingo de pli favoraj kondiĉoj por kunlaboro kaj toleremo ene de nia bunta komunumo, kies diverseco estas tiom valora kaj riĉiga.

Kiel vi kampanjos por ricevi laueble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi ne certas, sed eble mi ne vere kampanjos, krom kontakti amikojn kaj fidi la homajn retojn. Mi nur venas oferi mian koron, kiel kantas Fito Páez kaj Mercedes Soza. Kompreneble mi estos je la dispono de homoj kiuj volus diskuti ideojn, projektojn kaj temojn koncernajn al niaj kolektivaj rolo, identeco, taskoj, ktp.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereuropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni lau vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Nu, mi tute ne kredas je ajna ontologia esenco de iu hazarda, ne memelektita fakto (esti virino, blankulo, ktp), ekzemple ke la fakto esti ekstereŭropano estas io nepre bona kaj necesa por la komitato de UEA. Sed verdire la strukturo de la diversaj instancoj de nia asocio devus esprimi ties tutmondajn karakteron kaj strebon. Mi (viro, edzo, patro, ktp) konfesas ke mi ne povus vivi sen la inteligento kaj organizkapablo de miaj patrino, edzino, filinoj, fratino, koleginoj, ktp.

Sed vi ja mem parolas pri la valoro de la diverseco en nia komunumo - ĉu vi ne kredas, ke la malsamaj spertoj kiujn havas diversaj grupoj de homoj - ĉu viroj, virinoj, azianoj aŭ sudamerikanoj - estas same utilaj kaj bezonataj ankaŭ en la gvidaj organoj de la asocio?

- Vi tute pravas je via komento, kaj la punkto estas tre interesa. Ĝuste la spertoj ne venas jam pakitaj ene de ia antaŭekzistanta "esenco", kvankam kompreneble la amplekso kaj karaktero de tiuj spertoj estas ligitaj al tiuj diversaj kondiĉoj (virino, gejo, nigrulo, eŭropano, ktp). Mi ja estas sudamerikano, sed profesiulo ankaŭ ĝuanta kelkajn privilegiojn en mondoparto kun enormaj sociaj kontrastoj. Do inter miaj spertoj kelkaj estas komunaj al aliaj homoj ĉitieaj (ekz. la malriĉuloj) sed multaj ne, ja kelkaj estas eble iom pli proksimaj al viaj. Mi ne estas portanto de iu ajn "esenco".

- Tio estas mia argumento kontraŭ la diversaj rasismoj, seksismoj kaj naciismoj.

- Kiam mi parolas pri diverseco ene de nia komunumo, krom tio mi ankaŭ volas malfermi pordon al la repaciĝo ekzemple kun kelkaj "civitanoj" kiuj volas esplori sian vojon kun tiu ideo pri kvazaŭetno kiu min ne allogas. Temas pri ilia rajto, kaj mi defendas la rajton libere socie eksperimenti. Sed ili ekzemple kreis Instituton Dietterle pri demografiaj esploroj de "Esperantio" kaj tio povas helpi al la tuta komunumo.

Kiuj estas lau vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- Ŝajnas al mi ke la malkresko de la membronombro kaj kelkaj problemoj en la rilatoj inter la Estraro kaj la CO-stabanoj naskis sufiĉe gravajn problemojn, kiuj esprimiĝis per demisioj, malfacilaĵoj por kelkaj servoj, ktp. Mi certas ke bona volo (kiun multaj alportas) helpos serĉi inteligentan kaj efikan solvon al la problemoj. Dum la lasta UK okazis tre interesa opiniinterŝanĝo inter la publiko kaj la Estraro; tiam mi kaptis la okazon alparoli kiel fora sudamerikano por peti finon al la kvereloj en la eŭropa kerno.

Kiuj lau vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

-Ke niaj lingvo, movado kaj asocio plu vivas malgraŭ ekstreme malfacilaj eksteraj cirkonstancoj estas la ĉefa sukceso. Apud tio, mi multe ĝojas pro la kreskanta eniro de Esperanto en la interreton. Mi ŝatas la informan politikon de UEA (Brusela Komunikad-Centro) kaj ankaŭ ties eldonaĵojn.

Ĉu vi antaue membris en la komitato? Kiajn spertojn au ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus shanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi neniam membris en la komitato, sed opinias ĝian laboron tre grava kiel kolektiva, demokratie funkcianta organo de la asocio.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Mi ŝatus ke estu entute pli da asociaj kaj individuaj membroj por ke ni havu pliajn komitatanojn de ĉiuj literoj (mi ĉiam legas la vortojn de komitatano Z). Por mi la lokaj, regionaj kaj landaj asocioj daŭre ludas gravegan rolon kiel konkretaj spacoj de la E-lingva socio, kie trovi realajn homojn kun kiuj paroli kaj kunlabori. Tial, mi pravigas la ekziston de komitatanoj A demokratie elektitaj. Eble estus bone plimultigi la nombron de komitatanoj B, ekzemple per malpli granda kvanto da individuaj membroj po unu komitatano B.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La nova estraro devas esti kompetenta, gvide efektiva, kohera, agema, ŝancokaptema, E-movadema, ktp kaj mi certe pretus transpreni iun taskon kiel ekz. strategion, fakan agadon. Por la prezida posteno, feliĉe ni havas tre meritoplenajn homojn; mi ŝatas ĉiujn onidirajn nomojn.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

Al mi multe plaĉas la aliaj tri kandidatoj pri kiuj mi eksciis : István Ertl (lia laboro kiel redaktoro de la revuo Esperanto estis bonega kaj mi persone konas lin), Jukka Pietiläinen (mi legis en lia kandidata retejo ke por li E-o estas serioza afero, pri kio mi centprocente akordiĝas) kaj Hokan Lundberg (Esperanto@Interreto estas bonega afero kaj ni bezonas junajn kompetentulojn pri tio).

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-02-13T12:00:00Z Paĝo
Lee Chong-Yeong volas atingi internaciajn organizaĵojn http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-13.8836820419 La tria en nia serio de intervjuoj estas Lee Chong-Yeong, antaŭa prezidanto de UEA. Li esperas, ke estontaj estraranoj kaj komitatanoj dediĉos almenaŭ unu horon tage al movada laboro kaj ne kverelos pri la pasinteco. Virinoj laŭ li jam havas sufiĉan rolon en la gvidaj organoj de UEA: "Inter la ok estraranoj de UEA, du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo." Por grandigi la membraron, Lee Chong-Yeong volas enkonduki senpagan retan membrecon. Lee Chong-Yeong estas 71-jara emerita profesoro de la ŝtata universitato Kyungpook en Koreio, antaŭa ĉefo de la merkatada grupo en NAO (FAO, Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN). Li estas ankaŭ profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino kaj verkis kelkajn librojn pri Esperanto en la korea, kaj ankaŭ la dokumenton "Esperanto en Internaciaj Organizaĵoj", eldonitan de UEA en 2003.

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton en la jaro 1949, kiam li estis 17-jara.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Kvankam la angla estas efektive internacia lingvo, neniuj regnoj oficiale povas aŭ pretas agnoski ĝin en interŝtataj organizaĵoj, precipe ne en EU. La nura solvo estas en neŭtrala internacia komuna lingvo. Jen estas la okazo por esperanto kaj la defio al ĝi.

- La celo de la movado devas esti atentigi internaciajn organizaĵojn pri tio ke ili havas lingvan problemon kiu ĝenas demokratian internacian komunikadon, kaj instigi, ke ili diskutu la lingvajn problemojn.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Mi estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto de UEA (1995-1998), kaj nun, ekde 2001, estas vicprezidanto de UEA.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Mi estis elektita komitatano B en 1998, kaj reelektita en 2001.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Mi volas instigi reprezentantojn de interŝataj organizaĵoj partopreni Universalan Kongreson por vidi kiel Esperanto reale funkcias kaj sendi petleterojn al interŝtataj organizaĵoj por diskuti iliajn lingvajn problemojn kaj lingvajn politikojn.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi ne faros apartan kampanjon, krom la anonco en la revuo Esperanto de UEA.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Nun, inter la ok estraranoj de UEA, du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo. Tio ne estas problemo. Se eblas, ni bezonas unu estraranon el Suk-Ameriko.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- La stagnado de la membronombro de UEA kaj la maljuniĝo de la membraro estas la problemo. Ni bezonas faciligi la pagadon de la kotizo - malaltigi la kotizon kaj konvene pagebligi ĝin. Ni ankaŭ bezonas novan membrokategorion: interreta membro senpaga. Tio grandigus la bazon por nia agado.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Oni klopodis atentigi pri Esperanto: proponis UEA-n kiel kandidaton de Unesko-pacpremio, proponis William Auld por la Nobelpremio por literaturo. Oni estas preparanta proponi la Universalan Kongreson kiel "Kulturan Heredaĵon de la homaro" al Unesko. Por solidigi la sukcesojn oni bezonas daŭrigi la kampanjon

Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi estis komitatano A kaj nun estas komitatano B. Oni devus plivigligi la funkciadon de la subkomitatoj. Ĉiu komitatano apartenu al iu subkomitato kaj daŭre interŝanĝu opiniojn.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiujreprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Ĝi estas en ordo.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La estraranoj devas havi diplomatian karakteron, dediĉi almenaŭ unu horon ĉiutage al nia movado kaj havi organizan kapablon, por prezenti konkretan rezulton.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Devas esti tiuj, kiuj povas dediĉi almenaŭ unu horon ĉiutage al la movadaj aferoj, ne kverelas pri la pasinteco, sed pensas plibonigi la estontecon, kaj ne parolas nur pri konceptoj, sed prezentas konkretajn, plenumeblajn solvojn.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-02-11T12:00:00Z Paĝo
Jukka Pietilänen volas plibonigi komunikadon http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-13.8904270419 La dua en nia serio de intervjuoj kun kandidatoj por la B-komitataneco de UEA estas Jukka Pietiläinen. Li estis la unua kandidato en la historio de UEA, kiu lanĉis sian kampanjon per publikigo de aparta retpaĝo. Li tamen ne longe restis la sola, tuj poste ankaŭ Slavik Ivanov informis pri sia kampanja paĝo. Jukka Pietiläinen opinias, ke mankanta komunikado estas problemo en UEA, kaj volas plifirmigi la Centran Oficejon. Jukka Pietiläinen estas 37-jara doktoro pri sociaj sciencoj. Li laboras en Universitato de Tampereo en la departamento de ĵurnalistiko. Li eklernis esperanton en 1983 kaj en 1985 partoprenis siajn unuajn kongresojn. Li uzas Esperanton "plejparte legante librojn, sed ankaŭ retpoŝte kaj foje parole".

- Mi ankaŭ iomete tradukas tekstojn en Esperanton. Mi interesiĝas ankaŭ pri scienca esplorado de Esperanto el sociologia kaj sociolingvistika vidpunkto. Krome mi planas verki finnlingvan libron pri Esperanto kaj ĝia movado.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Esperanto estas utila kiel neŭtrala ilo por interkompreniĝo en plurlingvaj situacioj. Malsame kiel ekzemple Interlingua, Esperanto ne estas utopio por estonteco sed realo kiu funkcias jam nun. Se Esperanto iam fariĝus populara, estas eble ke ĝi povus minaci la ekziston de naciaj lingvoj, sed parto de la esperanta idearo estas tio ke la mondo devas ŝanĝiĝi antaŭ ol Esperanto povas fariĝi populara.

- La organizita movado devas utiligi kaj evoluigi la lingvon, proponi ĝin por utiligado, disvastigi la ĝustajn informojn pri Esperanto kaj pri egalecaj lingvaj solvoj en intergentaj kontaktoj.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Mi estis en la estraro de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) de 1988 ĝis 1999, interalie kiel prezidanto de 1994 ĝis 1998. En 1989 mi volontulis du monatojn en CO, plejparte en la libroservo. Krome mi estis en la estraroj de du lokaj kluboj kaj FEJO (Finnlanda Esperanto-Junularo). La sola tasko kiun mi fakte ne plenumis en iu ajn organizo estas tiu de kasisto. Nuntempe mi prizorgas retpaĝojn de EAF, estas revizoro de du kluboj kaj membras en historia laborgrupo de EAF.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Mi kandidatas ĉar mi opinias la nunan ordon en la komitato kaj estraro malbone funkcianta. Mi sekvis la komitatkunsidon en Gotenburgo kaj rimarkis ke multaj komitatanoj ŝajne ne havis ideon pri kio temas en la kunsido. Necesus havi pli bonajn komitatanojn (kaj sekve elekti pli bonajn estraranojn). Necesus elekti estraron kiu kapablus pli bone kunlabori kun la CO. Necesus plibonigi la komunikadon, interalie per gazetaraj komunikoj. Ĉu ne estas strange ke la Esperanta civito eldonas sian regulan "Heroldo Komunikas", dum UEA kun pagitaj laborantoj sukcesas fari tion multe malpli regule?

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Nu, mi faris miajn proprajn retpaĝojn, kie mi pretas respondi al demandoj de la membroj. Mi ne volas krei iajn dividajn frakciojn ene de la asocio, sed esperas ke tiuj membroj kiuj esprimis siajn kritikojn kontraŭ la nuna estraro subtenos min (kaj se konkludi el la rezultoj de la Gotenburga kongreso, ne temis pri marĝena grupo). Mi ricevis ankaŭ tre grandan subtenon inter finnaj esperantistoj: kiam mi petis unuopulojn sendi al mi subtenleterojn, alvenis fasko da ili, kolektitaj en klubvespero.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Jes, tio estas problemo, speciale en la gvidaj organoj. Tamen la problemo jam komencis korektiĝi ĉar lastatempe la nombro da virinoj en la estraro kreskis kaj same la nombro de ekstereŭropanoj. Mi pretas subteni tiun evoluon. En la membraro la problemo estas malpli facile solvebla. Mi fakte ne certas kiom da virinoj membras en UEA (inter finnlandaj membroj ili estas plimulto) sed la nombro de ekstereŭropanoj estas tro malgranda. Necesus trovi solvojn kiel ebligi al nepagipovuloj fariĝi membroj kaj samtempe konservi la sekuran financadon de UEA. Tio estas malfacile solvebla.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- La ĉefa problemo estis manko de komunikado inter la CO kaj estraro kaj ankaŭ komunikado pli ĝenerale. La estraro devus pli malferme informi pri sia agado, estu preta respondi, aŭskulti la laborantojn kaj la membrojn.

- Necesus firmigi la Centran Oficejon. La estraro estus devinta tre frue haltigi la onidirojn pri la transigo de la CO en alian urbon. La decido ke la redaktoro laboras ekster la CO estis ne bona. Mi ne volas diri ion kontraŭ la redaktoro, Stano Marček, kiu relative bone laboras, sed ĉu vere ne estus trovebla redaktoro kiu pretus transloĝiĝi al Roterdamo.

- Necesus akiri pli da individuaj membroj, do necesus pli da servoj. Oni devus fari esploron pri la veraj kialoj por la membro-malapero. Mi havas la impreson ke la ĉefa problemo de la Esperanto-movado ne estas kiel trovi novajn membrojn, sed kiel teni la malnovajn. Necesus scii kial iuj restas membroj dum aliaj malaperas.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- La lastatempaj evoluoj en Biblioteko Hodler impresas min. Ankaŭ la evoluo de la retpaĝoj de UEA kaj, malgraŭ problemoj, la relative bona funkciado de Centra Oficejo. Krome la reelekto de Osmo Buller kiel ĝenerala direktoro estas tre esperiga. Ankaŭ la elekto de novaj profesiaj laborantoj en la kongresa administrado kaj libroservo. Mi pretas subteni la politikon de la Centra Oficejo.

Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi neniam membris, sed ja observis parton de la kunsido en Gotenburgo, kaj tio donis al mi la impreson ke multaj komitatanoj simple ne komprenas kion ili faras. Eble necesus kurso por unuafojaj komitatanoj. Ĝenerale necesus pli da diskuto kaj iel oni devus malhelpi la nunan, tro facilan haltigon de la diskuto (fakte per plimulto da voĉoj, sed tamen...). Necesus eble pli mallongaj parolvicoj (ekzemple unu-minutaj).

- Eventuale utilus neformala kunsido de komitatanoj antaŭ, aŭ inter, la oficiala kunsido. Ne estas bone ke la unua tasko de la ĵus elektita komitato estas elekti la novan estraron. Iel oni devus lasi tempon por diskutado pri la kandidatoj antaŭ ol la elekto estus farita, per tio oni eventuale estus povinta eviti la katastrofon de Zagreb en 2001. La nuna sistemo lasas tro da potenco por la elekta komisiono.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Mi estas por pli da potenco por individuaj membroj. La nuna sistemo fakte diskriminacias la individuajn membrojn, kiuj estas kvazaŭ unu landa asocio. Ekzemple, tri landaj asocioj kun 200-400 membroj ricevas po unu komitatanon, dum 900 individuaj membroj havas nur unu.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La nova estraro de UEA devus esti pli bona ol la nuna. Tamen mi ne volus ŝanĝi samtempe ĉiujn ĉar ankaŭ la nuna estraro jam komencis lerni sian metion. Osmo Buller estus la plej taŭga, sed li eĉ pli utilas en la CO. Mark Fettes estus brila, se li nur pretus kandidatiĝi, ankaŭ pluraj aliaj eksaj laborantoj de CO, kiel Nikola Rašić kaj István Ertl estus bonaj.

- Mi mem ne kalkulas min inter la unuavicaj kandidatoj por la estraro. Tamen, ĉar mi opinias ke la nuna estraro malbone laboras, mia devosento fakte devigus min akcepti la taskon por provi fari tion pli bone. Mi kompetentas pri informado kaj iom pri kulturo, do tiuj povus esti miaj taskoj. Sed kiel jam dirite, mi ne kalkulas min inter la kandidatoj, sed en certaj cirkonstancoj certe pretus akcepti iun postenon.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

El la nunaj kandidatoj István Ertl estas mia preferato, la aliajn mi konas malpli bone.

La retpaĝo de Jukka Pietiläinen

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-02-10T12:00:00Z Paĝo
Hokan Lundberg volas rigardi antaŭen http://www.liberafolio.org/2005/UEA/elektoj/Document.2004-04-13.8921344680 Kiel la unuan inter la kandidatoj por la B-komitataneco de UEA ni intervjuas Hokan Lundberg. La ordo de la intervjuoj ne indikas ian preferon aŭ malpreferon, Hokan Lundberg simple estis la unua kiu respondis al niaj demandoj. Hokan Lundberg estas 32-jara, devenas el Svedio sed nuntempe loĝas en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio. Li diplomiĝis kiel programista inĝeniero kaj mezlerneja instruisto, poste laboris kiel programisto dum kvin jaroj. Ekde 2002 li plentempe okupiĝas pri diversaj esperantaj projektoj.

En la Esperanto-movado Hokan Lundberg aktivis en SEJU (Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo) kaj TEJO dum ses jaroj. Li kunfondis la laborgrupon Esperanto@Interreto, kunorganizis la Kulturan Esperanto-Festivalon en 1998, la Internacian Junularan Kongreson en 2003 kaj plurajn TEJO- kaj E@I-seminariojn. Li planis kaj programis por la retejoj tejo.org, edukado.net, lingvo.info kaj interkulturo.net.

Nuntempe Hokan Lundberg estas estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj pri retprojektoj kaj junulara agado, plentempe okupiĝas pri diversaj Esperanto-projektoj, ĉefe pri lernu.net kaj serĉas eblojn kaj interesiĝantojn por starigi volontulejon, Esperanto-oficejon kun nealte pagataj volontuloj.

Ni petis lin rakonti, kial li lernis Esperanton kaj kiel li uzas la lingvon.

- Mi komencis lerni Esperanton en 1993, post legado de la libroj de Martinus kiu opiniis ke ĝi verŝajne iam fariĝos la monda lingvo. Hodiaŭ Esperanto estas granda parto de mia vivo. En la ĉiutago mi uzas ĝin kun mia koramikino kaj kunloĝanto. Esperanto-projektoj estas nia sola enspezo, multaj el miaj amikoj estas esperantistoj, kaj preskaŭ ĉiuj vojaĝoj kiujn mi faras rilatas al Esperanto en iu aŭ alia maniero.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Hodiaŭ Esperanto havas tre malgrandan utilon por la homaro, sed mi pensas ke tio iam ŝanĝiĝos kaj ke niaj ĉefaj celoj nun estas vivteni la lingvon, pretigi ĝin kaj helpi al ĝi iom post iom kreski per informado, instruado, retprojektoj ktp. (Mi ne kredas je iu rapida kresko dum la venontaj jardekoj.) La organizita movado utilas por altigi la profesian nivelon, kunlabori kun aliaj organizoj kaj funkcii kiel vizaĝo eksterene.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Kiel eble iuj memoras, mi demisiis de la TEJO-estraro antaŭ jaro pro seniluziiĝo pri la traktado pri la, kiel la TEJO-estraro komprenis,promesita duontempa TEJO-oficisto. Poste mi plu kverelis kun kelkaj en UEA kaj hodiaŭ mi hontas pri tio kaj ŝatus reprovi kunlabori en UEA, sed en pli paca maniero.

- Ankaŭ mi ĉiam iel sentis min ekster la UEA-rondoj. Kiel TEJO-aktivulo kun sufiĉe alia vidpunkto pri multaj aferoj en la movado, estis facile senti frustriĝon (ne temas nur pri mi, pluraj aliaj TEJO-estraranoj poste ankaŭ demisiis pro similaj kialoj), kaj mi esperas ke kiel eventuala komitatano de UEA estos pli facile senti sin parto de UEA kaj iom influi la organizon kaj tiel espereble ankaŭ malgrandigi la frustriĝojn kiuj parte plu ekzistas en mia kaj aliaj.

- Se mi elektiĝos, mi esperas povi kontribui al pli da subteno al la junulara Esperanto-movado - la estonteco de UEA kaj la movado, pli moderna kaj bone funkcianta Centra Oficejo kaj pli malferma organizo.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi esperas ke TEJO-homoj subtenos min. Mi konas relative multe da esperantistaj junuloj kaj havas bonan rilaton kun ili. Bedaŭrinde mi ne povas diri la samon pri aliaj kategorioj de la UEA-membroj, sed mi ŝatus provi ŝanĝi tion.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Jes, estas bedaŭrinda afero... Mi ne scias kiel ŝanĝi tion. Kiam temas pri la kontinentaj problemoj ne temas nur pri fizikaj distancoj sed ankaŭ pri kulturaj certe. Mi provis plurfoje starigi kunlaboran kontakton kun ekstereŭropanoj, sed ĝis nun sukcesis nur kun nordamerikanoj, kiuj ja sufiĉe similas al eŭropanoj kulture.

- Al la venonta TEJO/E@I-seminario (okazonta marte en Sarajevo) ni invitis ĉinon, brazilanon kaj usonanon. Ni ankaŭ planas trejnseminarion por junuloj el Azio kaj Eŭropo dum la ILEI-konferenco en Ĉinio. Espereble tio povas helpi starigi novajn kunlaborajn kontaktojn interkontinentajn. Miasperte IJK-oj kaj UK-oj estas tro grandaj kaj ne sufiĉe kunlaborigaj por rezultigi pli proksimajn kontaktojn kun novaj homoj, sed por tio seminarioj estas perfektaj. Fakte estus bone se seminarioj povus fariĝi parto ankaŭ de la UEA-agado, en TEJO/E@I ili funkcias kiel motoro de la agado, por trovi novajn kunlaborantojn, plani projektojn kaj fari monpetojn al eksteraj fondaĵoj.

Kiuj estas lau vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- Mi havas la impreson ke la Centra Oficejo ne estas sufiĉe moderna kaj bone funkcianta. Tion ni spertis en TEJO plurfoje dum la pasintaj jaroj, kaj ni provis puŝi tiun demandon. Sed ŝajnas ke por la nuna UEA-estraro la prizorgado de la domo mem estas pli grava ol modernigo de la laboro farata en ĝi.

- Alia problemo en UEA estas la manko de laborrenkontiĝoj/seminarioj. Ĉiujare okazas la granda UK kaj multaj iras tien ĉefe por turistumi aŭ por pasive ricevi informojn de prelegoj kaj simile. Tio ja estas bonega kaj mirinda afero en Esperantio, sed indus aldone havi ankaŭ malgrandajn renkontiĝojn kelkfoje jare por UEA-aktivuloj en diversaj kampoj. Tiaj renkontiĝoj signifas multon por plani kaj realigi konkretajn projektojn kaj enplekti novajn homojn en kernajn agadojn, tio almenaŭ estas la spertoj de TEJO/E@I. Sed ŝajne ne ĉiuj UEA-gravuloj konsentas ke tio estas bona ideo, ekzemple unu el ili iom primoke nomis TEJO-n "Seminarioj Inc" kiam mi estis en la estraro.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj?

- Mi ne scias.

Ĉu vi antaue membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi estis anstataŭanto dum la unua kunsido en Gotenburgo, sed pro IJK-organizado mi alvenis iom malfrue kaj tute ne estis preparita por la kunsido. La komitato miakomprene estas sufiĉe malaktiva kaj en UEA kaj en TEJO, tio ja estas bedaŭrinda afero. Verŝajne helpus se la estraro kaj CO regule (ĉiumonate ekzemple) sendus mallongan raporton pri la faritaj aferoj kaj nunaj taskoj.Tio eble vekus intereson, demandojn, komentojn kaj diskutemon ĉe pluraj komitatanoj.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Estus bone se estus pli da B-komitatanoj, ĉar tiel povas esti pli da "senhejmlandaj" aktivuloj, alivorte tiuj kiuj multe aktivas pri E internacinivele, sed malofte havas kontakton kun loka aŭ nacinivela agado. Verŝajne estas pli da tiaj E-istoj hodiaŭ, dank' al interreto, ol kiam oni decidis pri la nunaj reguloj.

Kia lau vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- Mi esperas ke la onta estraro estos "antaŭeneca". Per tio mi celas ke pli gravas rigardi antaŭen ol malantaŭen. Por tia estraro estas memkompreneble ke ĝi devas bone subteni la junularan E-movadon kaj ankaŭ serioze provi akiri monon el eksteraj fondaĵoj por sia agado. Multaj povus esti bonaj prezidantoj se ili dediĉus sufiĉe da tempo kaj energio al la organizo, ekzemple Mark Fettes kaj Ralf Frölich. Sed tiaj personoj ĉiam havas sukcesan karieron por prizorgi kaj do malofte povas prioritatigi movadaĵojn, bedaŭrinde. Mi mem ne pretus transpreni grandajn taskojn taskojn dum la venontaj jaroj pro miaj respondecoj en ILEI kaj E@I.

Kiun au kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Mark Fettes, ĉar li estas saĝa homo kaj povus teni bonan rilaton inter UEA kaj ESF. Ralf Frölich, ĉar li havas multe da spertoj pri laboro en organizoj kiel Konsilio de Eŭropo kaj UN. Saskia Idzerda, ĉar ŝi estis laŭdire unue el la plej bonaj TEJO-prezidantoj. Sjoerd Bosga, ĉar li estas tre profesieca kaj havas multe da kapabloj por organiza laboro. Claude Piron, ĉar li estas saĝa homo kun multe da scioj kiuj povus esti utilaj por UEA. Enĉi Barkovic, ĉar ŝi havas multe da spertoj pri la organizaj strukturoj en Eŭropo kaj trejnado de aktivuloj. Krome multe da aktivuloj el Azio, Afiko kaj Sudameriko - bedaŭrinde mi ne havas konkretajn nomojn.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä kandidatoj 2004-02-09T12:00:00Z Paĝo