Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 41 to 49. En la cirklo de brilo http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/komentariopekino Reciproka amindumado de UEA kun nedemokratiaj reĝimoj agacas nian aŭtoron Maria Sandelin, kiu sekvas la Pekinan kongreson de la alia flanko de la terglobo. "Foje brilo blindigas, tiel ke oni perdas la senton pri perspektivoj kaj proporcioj kaj forgesas demandi kiun prezon oni pretas pagi por atingi sian celon. Ĉu indas pagi per tiu honoro kiu estas ne ekstera kaj pompa sed vera kaj homa? Ĉu indas pagi per sia konscienco", demandas sin nia aŭtoro. La oficiala Esperantujo ŝatas trovi sin en brilo kaj pompo kaj la pinto estas certe la UK-oj. Mi sekvas la kongreson en Pekino de loko de spektanto, sur la alia flanko de la terglobo, kaj rimarkas ĉi tiun brilon jam en la listo de aliĝintoj. Kial doktoroj kaj profesoroj estas ĝuste doktoroj kaj profesoroj dum ĉiuj aliaj estas sinjoroj kaj sinjorinoj? Nu, iuj magistroj ankaŭ afiŝas sin same kiel iuj senedzaj virinoj al kiuj gravas anonci sian senedzecon nomante sin fraŭlinoj. (Kaj vanta diablo malantaŭ mia ŝultro komencas flustri pri miaj du universitataj diplomoj - ĉu mi devus pli ofte afiŝi ilin – meti en la telefonlibron ekzemple?) Eble la homoj timas esti miksitaj kun alia kun la sama nomo kaj tial uzas titolon? La risko ŝajnas malgranda en internacia konteksto.

La ĉefan pompon oni kompreneble trovas en la kongreso mem. Honoraj Komitatoj, Prezidantoj de Honoraj Komitatoj, Honoraj Prezidantoj de Honoraj Komitatoj, elektoj de Honoraj membroj kaj tiel plu igas ke mi ne scias, ĉu miri, gapi, ridi aŭ plori. Simpla vanto povas ŝajni stulta, tuŝe nematura, malnovmoda aŭ kio ajn, sed kion oni diru pri reciproka amindumado kun nedemokratiaj reĝimoj?

Estis ja bone ricevi konfirmon pri tio kion ni - nu - jam suspektis rilate UEA-n kaj nedemokratiajn ŝtatojn. La Prezidanto de UEA Renato Corsetti en reta intervjuo substrekas sian kontenton pri la subteno de la ĉina registraro al la kongreso kaj aparte mencias la retejon de la sama registaro, kiu nun ankaŭ aperas en Esperanto. Krome la subkomitato pri informado proponos al la komitato, ke UEA dum kongresoj faru en la nomo de la kongresanoj proponon al la loka registaro pri subteno al Esperanto. La proponantoj atentigas ke la registaroj en pluraj landoj konsideras la internacian opinion pli ol la proprajn civitanojn. Nu kaj kio? Kiel subkomitato de informado povas rezoni tiel cinike? Oni miras kaj gapas.

Mi volonte estus irinta al la Pekina kongreso, se eblus. Mi volonte vidus la Malpermesitan urbon kaj la Grandan muron, sur kiun mi povus konduki miajn infanojn por montri ke la mondo estas vasta, varia kaj interesa. Sed mi aliflanke ne volus esti unu el kongresanoj en kies nomo oni faras proponon al la ĉina registraro pri Esperanto aŭ ĝenerale pri kio ajn krom homaj rajtoj. Kaj verdire, mi ne kuraĝus esti protektata de la Alta Protektanto de la 89-a UK, Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko, Wu Bangguo. La viro nome ne ŝajnas tute fidinda, almenaŭ ne se juĝi laŭ tio kiel li kaj liaj kolegoj protektas siajn proprajn civitanojn.

Al tiuj kiuj hazarde ne scias
tion, indas mencii ke Ĉinio, spite evoluon ekzemple sur ekonomia kampo, daŭre estas unupartia ŝtato. La fakton ke estas malfacile kritiki la monopolon de la komunisma partio montras ekzemple tio, ke Ĉinio troviĝas en la sesa loko de la fino sur la listo starigita de la organizaĵo Reporters sans Frontières (Raportistoj sen limoj) en 2003 pri gazetara libereco en la mondo.

Internaciaj homrajtaj organizaĵoj, kiel ekzemple Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch ankaŭ atentigas pri la vasta uzo de torturo kaj mortpuno en Ĉinio, kiu fakte estas la lando en kiu la plej multaj ekzekutoj okazas. Oni ankaŭ raportas pri diskriminacio kontraŭ etnaj kaj religiaj grupoj kaj kontraŭ samseksemuloj. La listo de mankoj el la vidpunkto de homaj rajtoj estas longa.

Foje brilo blindigas, tiel ke oni perdas la senton pri perspektivoj kaj proporcioj kaj forgesas demandi kiun prezon oni pretas pagi por atingi sian celon. Ĉu indas pagi per tiu honoro kiu estas ne ekstera kaj pompa sed vera kaj homa? Ĉu indas pagi per sia konscienco? Kaj ĉu eĉ indas gajni la simpation ĉe iu se tio signifas ke oni perdas ĝin ĉe iu alia? Kaj kiu estas la hierakio de internaciaj problemoj?

Al homoj kiuj volas eĉ iomete kontribui al pli bona mondo, mi momente ne emas rekomendi aliĝon al UEA, sed prefere al aliaj organizaĵoj (kies retpaĝoj eventuale ne estas legeblaj el Ĉinio): krom la supre menciitaj ankaŭ www.savethechildren.net, www.icrc.org, www.msf.org.

La rekomendo validas por ĉiuj kiuj plu kredas ke la mondo estas vasta, varia, interesa kaj pliboniginda kaj kiuj rifuzas rigardi ĝin tra nur unu okulo.

Maria Sandelin
]]>
No publisher Kalle Kniivilä komentario uk2004 2004-07-30T08:28:02Z Paĝo
Kiam la biero finiĝas http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/biero KOMENTARIO. En la inform-fluo kiu lastatempe pasis tra la konscio de nia aŭtoro Maria Sandelin, ŝi trovis krom la eŭropa ĉampionado pri futbalo kaj la elektoj en UEA ankaŭ esperantan retpaĝon kiu kaŭzis al ŝi inkub-sonĝon. Lastatempe mi kune kun mia naŭjara filo eniris mondon kiu  al mi antaŭe estis tute nekonata – la mondon de futbalo, kiu momente ŝajnas sorĉi tutan Eŭropon.  Mi do ankaŭ konatiĝis kun la mondo de sport-ĵurnalistoj – same nekonata. Ĉar en mia proksimeco troviĝas pluraj ĵurnalistoj, mi pensis ke mi sufiĉe bone konas ĵurnalismajn alirmanierojn, sed ho ve, kia miskompreno. Sport-ĵurnalismo, almenaŭ la sveda variaĵo, nome estas tute aparta kategorio – pli simila al literaturo.

Fermante la okulojn oni povas pensi ke la ĵurnalistoj parolas pri io tute alia ol futbalo, ekzemple pri amo, morto aŭ simple la vivo mem: la etoso estas ”horora”, la golo de la danaj kontraŭuloj ”bela sed doloriga”. (Cetere mi miras kial kaj danaj kaj svedaj subtenantoj en la publiko maskis sin kiel vikingoj – vikingoj ja rabis, pefortis kaj murdis kaj certe pluraj el ili estis pedofiloj.) Sed kiam oni parolas pri la nederlanda  teamo kiel militzono, mi ne plu scias ĉu estas parodio aŭ ne, tamen ankaŭ parodio ja estas literatura ĝenro.

Malkovrinte ĉi tiun flankon de futbalo,  mi faris proponon en la biblioteko kie mi laboras. Ni povus logi novajn kategoriojn de homoj, montrante la futbalmaĉojn sur granda ekrano, kaj speciale proponi al ĉi tiuj evidente tre poeziemaj homoj bieron: pruntu volumon da ŝekspiraj sonetoj kaj vi ricevos senpagan bieron! Tamen iĝis nenio, ĉar ni ne rajtas oferti bieron.

Meze de la futbala sorĉo subite aperas antaŭ miaj okuloj retpaĝo en Esperanto kiu trafas min kiel pugno en la stomakon kaj  igas futbalon – aŭ eĉ la elektojn de B-komitatanoj aŭ nova estraro de UEA – sufiĉe neinteresaj. Malsamideano Nikolao, kies ideoj antaŭe ŝajnis ĉefe ne kongrui kun normala kompreno pri la mondo, nun malferme admonas gepatrojn seksumi kun siaj infanoj. Ĉu mi legis ĝuste?

Mi por certeco relegas. Jes, laŭ Nikolao knabinoj bezonas virojn kaj knaboj virinojn por seksa instruado kaj 11-jaraj patrinoj laŭ li estas heroinoj. Kaj homoj kiuj malsamopinias pri ĉi tiuj laŭ li memklaraj veroj estas “mallumuloj”. Mi emas vomi. Nokte mi havas premsonĝon: miaj infanoj en infana kongreseto, kiun gvidas -  Nikolao. Tuj vekiĝinte mi sentas malpeziĝon, rimarkante ke temis pri nura sonĝo, kaj mi pensas ke mia problemo estas tro vigla fantazio. Vere la vivo ja estas futbalmaĉo – bela kaj doloriga, sed ho kiel superrigardebla. Kaj la germana juĝisto ĉiam pravas.

Antaŭ kelkaj jaroj, en la infan-sekcio de la biblioteko en kiu mi tiam laboris, vizitadis iom aĝa viro kiu freneze interesiĝis pri porgepatraj gazetoj pri infanoj kaj precipe pri tiuj paĝoj kiuj montris nudajn infanojn, ekzemple reklamon pri bebaj vindaĵoj. Kiam li proksimiĝis, ni laŭeble kaŝis tiujn gazetojn kaj sekrete mi revis - vikinge primitive - ke iun tagon mi kraĉos sur lin ĝuste kiam li estos studanta la vindaĵ-reklamon. Tio tamen neniam okazis, ĉar bibliotekisto kiu kraĉas sur klientojn perdas la laboron, same kiel okazis al la itala futbalisto Totti, kiam li kraĉis sur danan vikingon. La vivo samkiel futbalo havas siajn regulojn.

Kelkajn tagojn post mia malkovro de la teksto de Nikolao aperis – ho kia koincido – ampleksa raporto pri interreta infana pornografio, raporto farita de la sveda sekcio de la internacia organizaĵo Savu la infanojn. Mi tuj sciis kiu organizaĵo momente estas al mi la plej grava, kaj mi aliĝis.

Eĉ se iuj kredas tiel, la reto ne estas ia sovaĝa okcidento de la vakeroj – ankaŭ tie validas leĝoj kontraŭ kiuj eblas krimi kaj laŭ kiuj oni povas esti juĝita.

La futbala ĉampionado finiĝas, la bieron en la glaso oni eltrinkas, la sola kandidato por prezidanteco de UEA pluprezidos,  kaj la mondo restas pli-malpli simila al tio,  kia ĝi estis antaŭe. Sed kiu povas ne reagi, kiam io trafas kiel pugno la stomakon?

Maria Sandelin

]]>
No publisher Kalle Kniivilä komentario 2004-06-28T22:36:03Z Paĝo
Kiu volas turni la fluon de riveroj? http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/riveroj KOMENTARIO. Nia aŭtoro Maria Sandelin subite trovis sin en alia epoko, kiam ŝi sekvis lastatempajn diskutojn en esperantlingvaj forumoj. "Iuj homoj en nia tempo volas disciplini, korekti kaj puni tiujn kies amo fluas en 'malĝusta' direkto", ŝi skribas. Lastatempe en diversaj esperanto-forumoj - retaj diskutejoj kaj papera periodaĵo - aŭdiĝis akraj voĉoj kiuj igis min pensi ke mi troviĝas en alia epoko. Temas pri voĉoj kiuj opinias ke ili scias kiel aspektas la ĝusta  formo de amo.  De kie venas tia timo?

Kiaj koincidoj povas okazi – kiam mi legis la vesperan fabelon al mia filino hodiaŭ, mi subite eksentis ke ĝi povus esti ilustraĵo al la pensmaniero de homofoboj aŭ rasistoj. Kaj jes – la libro estas cent jarojn malnova. Eble mi ne devintus prunti ĝin de la biblioteko. Temas pri festo en ĝardeno kaj floroj kiuj ekhavis homajn trajtojn. La hierarkio estas klara – la plej altan statuson, ekzemple, havas la rozo. La parado iras, la floroj prezentiĝas kaj ĉio ŝajnas harmonia ĝis aperas la misherboj, kiuj ankaŭ volas partopreni la feston. La soldatoj de la ĝardenaj floroj tamen sukcesas forpeli ilin al la alia flanko de la barilo kaj la gaja festo povas daŭri.

La floroj de la fabelĝardeno memorigas min pri homoj kies granda timo devigas al strikta ordo kaj fiksaj limoj.  Kaj mia konvinko estas, ke ju pli oni timas, des pli gravas la limoj. La vivo ene de tia limigita cirklo ŝajnas nigra-blanka, ununivela kaj komplete sen ebloj al homa evoluo.  Kaj kiu estas la fonto de la timo – ĉu eble io ene de oni mem? La tezo ke malestimo al aliaj komenciĝas de malestimo al oni mem same validas kiel tio ke por ami aliajn oni devas unue ami sin mem.

Norma homo, laŭ la mondkoncepto de tro multaj, estas blanka, malsamseksema viro. Laŭ la sama mondkoncepto do ĉiuj kiuj devias de tiu normo (alivorte granda plimulto de la homaro) ŝajnas pli aŭ malpli minacaj kaj neperfektaj kaj devas resti malantaŭ siaj limoj.

En lando jam historia – oriente de la suno kaj okcidente de la luno – ŝtala estro decidis ke oni devas turni la fluon de riveroj. Kun la sama pensmaniero iuj homoj en nia tempo metas sin en la lokon de Dio kaj volas disciplini, korekti kaj puni tiujn kies amo fluas en ”malĝusta” direkto. Kvazaŭ amo - ne malamo - estus granda problemo en la mondo. De kie venas la timo?

Mi ŝatus kredi ke esperantistoj, kiuj ja ekvidis la lingvan malegalecon en la mondo, same facile ekvidus aliajn specojn de diskriminacio – ĉu kontraŭ virinoj, samseksemuloj, etnaj aŭ religiaj minoritatoj, sed mi ne certas ke estas tiel. Sed se pravas la akraj voĉoj (kvankam tio neniel estas pruvita) – ke gejoj abundegas kaj sentas sin tre bonvenaj en la Esperanto-movado – do tio estas bona noto al la malfermeco kaj toleremo de la plimulto de esperantistoj. Tiuj kiuj ĉefe sentas sin forpuŝataj estas verŝajne la homofoboj mem. De kie venas tia timo?

Maria Sandelin

]]>
No publisher Kalle Kniivilä komentario 2004-05-30T20:49:55Z Paĝo
Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn? http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/Document.2004-04-12.9995306864 KOMENTARIO. Nia aŭtoro Maria Sandelin trovas, ke tro multaj esperantistoj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj. Ŝi proponas foje provi aliajn okulvitrojn, por pli bone vidi la ĉirkaŭaĵon. Multegaj homoj havas nigrablankajn okulvitrojn, aliaj rozkolorajn. Inter esperantistoj verdaj okulvitroj estas tre popularaj. Se la okulvitroj estas sufiĉe verdaj, oni juĝas aliajn homojn kaj iliajn agojn aŭ mankojn de agoj laŭ la verda difino. Precipe aliaj esperantistoj devas ja kompreneble tiam esti tre verdaj por ricevi la plej altan poenton.

Mi parolas pri sektismo. Kvankam ni vivas en la postmoderna tempo kun multegaj paralelaj pensofluoj kiuj renkontiĝas kaj naskas novajn pensosistemojn, ekzistas ankoraŭ amaso da sektistoj, ankaŭ inter esperantistoj. Laŭ ili Esperantismo estas ĉiosolva ideologio aŭ religio en la sama kategorio kiel pli frue en la historio kristanismo, marksismo aŭ psikanalizo. La strebo de la vivo estas la fina venko, kiu gvidos al miljara regno kun paco en la ĉielo kaj sur la tero kaj al ĉiuj homoj beno. Sed kiu ajn universala savteorio per kiu oni filtras sian mondrigardon estos mismontra, ĉar la mondo kaj la homoj estas kompleksaj kaj neniam plene per la racio atingeblaj.

Laŭ la esperantistaj sektistoj esperantisto estas laŭdifine lumigita, kaj sekve havas moralan devon lumigi kaj savi tiujn kompatindajn homojn, kiujn ankoraŭ ne trafis la lumo. Alivorte ni devas misii. Misiado estas laŭ sia naturo io alia ol informado. La diferenco povas esti harfajna, sed temas profunde pri respekto aŭ malestimo al aliaj homoj.

Tiuj kiuj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj opinias ĉiun esperantan projekton sen escepto subtenenda. Nenion aŭ neniun oni rajtas kritiki, ĉar Esperanto estas la lingvo de paco kaj amikeco, kaj tial oni devas eviti konfliktojn aŭ almenaŭ ŝajnigi ke ili ne ekzistas.

Unu centra punkto en la sektista mondrigardo estas la kategoria kontraŭemo al la angla lingvo. Ĉe tia limigita rigardo al la aferoj validas la tezo ke ĉiuj kiuj kontraŭas la dominan rolon de la angla kiel pontlingvo estas kun ni kaj ni kun ili. Tial ankaŭ eblas senprobleme inviti deekstere preleganton al la Universala Kongreso kaj lasi lin paroli pri ”nia komuna temo”, ne interesiĝante pri flankaj aferoj kiel liaj naciismaj tendencoj.

Vera sektisto parolas kiel la viro kiu reagis kun miro al la anonco de Libera Folio pri la literatura Nobel-premio de J.M. Coetzee. La verdulo demandis: kiel esperanta gazeto povas reklami anglalingvan literaturon? Tiu viro evidente havas tiel verdajn okulvitrojn ke li prefere forprenu ilin tuj, se li entute volas vidi ion esencan dum la resto de sia vivo.

Sed ankaŭ al ĉiuj aliaj mi rekomendas foje provi novajn okulvitrojn, ĉar la mondo iĝas pli multkolora tiel.

Maria Sandelin

]]>
No publisher Kalle Kniivilä komentario 2004-03-23T12:00:00Z Paĝo
Ĉu du virinoj kun laŭtaj voĉoj sufiĉas? http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/virintago Okaze de la internacia tago de virinoj nia aŭtoro Maria Sandelin esploras la rolon de la virinoj en la Esperanto-movado. Laŭ ŝi, strukturoj kiuj pluvivas en leĝoj, kutimoj kaj kapoj de homoj daŭre malfaciligas al ĉiuj virinoj, ankaŭ la saĝaj, agi socie kaj atingi gravajn poziciojn. La samaj strukturoj helpas al ĉiuj viroj, ankaŭ la malpli saĝaj. Antaŭ deko da jaroj mi pasigis la 8-an de marto, la internacian tagon de virinoj, en alia lando ol mia propra. Tie oni - anstataŭ ĝuste tiun tagon levi la demandojn pri egaleco inter la seksoj - donacis (do la viroj donacis) al la virinoj florojn kaj faris paroladojn pri la beleco kaj ravo de la virina sekso. Kaj mi miris kial – kies memsenton oni vere volas plifortigi tiel? Ĉu ne tio prefere similas al festado de konservativa kaj subprema rigardo al virinoj? Neniu krom mia edzo kaj miaj tieaj samlandaninoj komprenis mian vidpunkton: neniujn donacojn la 8-an de marto sed anstataŭe egalecon ĉiun tagon de la jaro. Kaj ni uzu la 8-an de marto tiel kiel decas: por prilumi diskriminacion de virinoj.

Do kiel statas ĉi tiu afero en la Esperanto-movado?

Baldaŭ okazos grava evento, nome la elekto de B-komitatanoj, la plej demokratia elekto de UEA. Elekteblas 16 kandidatoj: 14 viroj kaj 2 virinoj. Libera Folio sendis enketilon al ĉiuj kandidatoj, kaj ĝis ĉi tiu tago rivecis respondojn de 9, ĉiuj viroj. La demandaro enhavas unu lakmusan demandon, nome :

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

La plej multaj respondas pli amplekse al la demando pri ekstereŭropanoj. Kelkaj simple transsaltas la demandon pri virinoj, kelkaj diras ke ne estas problemo. Iagrade informite kaj engaĝite respondas vere nur Yves Bellefeuille kaj Jukka Pietiläinen.

István Ertl, Slavik Ivanov kaj José Antonio Vergara ĉiuj esprimas la opinion ke pli gravas personaj kvalitoj ol nememelektitaj faktoj kiel ekzemple la sekso. Nu bone, sed tiun opinion laŭ mi oni povas vere havi nur se oni estas konvinkita ke la nuna distribuo de la seksoj en influpovaj forumoj ankaŭ spegulas la veran distribuon de kvalitoj kaj ne sociajn strukturojn. Mi kredas pli je la lasta. Krome estas nekontraŭdireble ke kelkaj spertoj, ĝuste pro tiuj sociaj strukturoj, sed ankaŭ pro biologio, estas specife virinaj kaj malfacile pludoneblaj de viroj.

En diversaj partoj de la mondo tiuj sociaj strukturoj estas malsame fortaj, sed en iu grado ili estas daŭre validaj ĉie, ankaŭ en mia lando, kie tamen ĉiuj politikaj partioj krom unu nomas sin feminismaj.

La strukturoj, kiuj vivas same multe en leĝoj kaj kutimoj kiel en la kapoj de viroj kaj virinoj, malfaciligas al ĉiuj virinoj, ankaŭ la saĝaj, agi socie kaj atingi gravajn poziciojn. Same la strukturoj helpas al ĉiuj viroj, ankaŭ la malpli saĝaj, ludi gravajn rolojn.

István Ertl diras en sia respondo ke ia pozitiva diskriminacio estus aplikebla por atingi ŝanĝon, sed li opinias ke tio plej gravas kiam temas pri ekstereŭropanoj kaj li ne plu tuŝas la problemon de diskriminacio kontraŭ virinoj. Poste li diras, ke estraro devas iagrade speguli la konsiston de la membraro, nome en ĉi tiu kazo esti pli vira ol virina. Tiu vidpunkto kompreneble havas ian pravigon, sed nur se oni estas kontenta pri la nuna stato de la aferoj.

Eble estas tiel ke la Esperanto-movado al la ekstera mondo faras impreson de ĝuste tia vire dominita asocio kio ĝi ankaŭ estas, kaj se virinoj estus pli videblaj ili ankaŭ logus aliajn virinojn al la movado? Kiam ni ekzemple ricevos virinan prezidanton de UEA kaj kiam tian de la Akademio? Kiam la redaktoro de la revuo Esperanto estos virino? Kiam entute virinoj estos same aktivaj diskutantoj kiel la viroj kaj kiam la Esperanta literaturo estos en pli alta grado verkita ankaŭ de virinoj kaj pli spegulos specife virinajn spertojn?

Viroj elektas virojn kaj evoluigas virajn kodojn (kiujn ofte virinoj en minoritato alproprigas) pri tio kiujn demandojn oni pritraktu kiel kaj kio havas pli aŭ malpli da signifo.

Mi jes kredas ke, atendante la evoluon de la homaro (vidu la respondon de Diccon Masterman) oni devas pli konscie direkti la movadon al pli da egaleco inter viroj kaj virinoj. Pozitiva diskriminacio jam ekzistas, favore al viroj, sed ĝi estas neformala kaj al multaj tiel memklara ke ili ne vidas ĝin. Tial necesus formala pozitiva diskriminacio favore al virinoj.

Kaj laste mi volas diri ion al Lee Chong-Yeong, kiu opinias ke malmultaj virinoj en la gvidaj organoj ne estas problemo ĉar ”inter ok estraranoj du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo”. Ne, ili ne sufiĉas, kaj la problemo ĝenerale pri virinoj estas ne ke ni estas tro laŭtaj, sed tro silentaj.

Maria Sandelin

]]>
No publisher Kalle Kniivilä komentario 2004-03-08T12:00:00Z Paĝo
Ĉu seksismo en la esperanta gazetaro? http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/seksismo Lastatempe aperis en mia poŝtkesto du esperantlingvaj gazetoj sur kies kovriloj estas fotoj de pli aŭ malpli vestitaj virinoj sen ajna ligo al la enhavo de la gazeto. Ambaŭ gazetoj volas esti konsiderataj kiel seriozaj. Do pri kio temas? Hazardo? Reciproka inspiro? Pli surprizas la nudaj aŭ leĝere vestitaj inoj en La Ondo de Esperanto, malpli, bedaŭrinde, la belulinoj en la revuo Esperanto, kies kvalito ĉiamaniere malaltiĝis dum la lastaj jaroj.

En la sama numero de la revuo Esperanto aperas artikolo kun la titolo "Ĉu seksismo en la Akademio?" de Marko Naoki Lins kaj Dafydd ap Fergus. Temas pri tio ke virinoj estas subreprezentitaj en la Akademio rilate la nombron de virinoj en la movado. La demando estas ja tute bona elirpunkto por artikolo, sed kio okazis survoje al la leganto?

Ĝisfunda tralegado, korektado kaj prilaborado estus necesa antaŭ ol publikigi la tekston. Kiu serioza ĵurnalisto bazus polemikan artikolon sur statistiko de antaŭ kvarona jarcento? Ekzemple. Kaj kiun rolon ludas la ilustraĵo – desegnita belulino kiu rigardas en la okulojn de la leganto kaj alvokas per sia fingro? Ĉu tiel ŝi volas alvoki virinojn al la Akademio? Mi ne dubas ke la verkintoj de la artikolo estas senkulpaj pri tiu desegnaĵo, sed kion celas la redaktoro?

Krome – laŭ mia kompreno de la vorto "seksismo" (en PIV ĝi ial mankas) – ĝi signifas ne simple diskriminacion pro sekso (kiel ŝajne en la artikolo), sed pli profunde rigardon al virinoj kiel unuavice seksobjektoj. Kaj pri tio supozeble ne temas en la Akademio, sed kiel pri la revuo Esperanto?

Iom frape estas, kiam la redaktoro de la revuo Esperanto preskaŭ en la sama frazo prezentas la ĉarmajn anonimulinojn de la kovrilpaĝo ("rusaj kongresaninoj en Gotenburgo"), enkondukas artikolon pri seksismo en la Akademio, kaj proponas ke en kongresoj oni povus aranĝi konkurson de la plej bela kongresanino. La lasta estas ne speciale amuza ŝerco (se entute ŝerco?), sed ĝi montras ke Stano Marček komprenas precize nenion pri seksismo.

Redaktoro Korĵenkov povas plu nostalgii pri someraj knabinoj kaj same Marček admiri junajn belulinojn - tio ne interesas min - sed faru tion prefere private kaj ne en forumoj por serioza diskuto kiuj sin turnas al ambaŭ seksoj.

Ne, sinjoro Marček, beleckonkursoj por virinoj estas eksmodaj. Sed kiel estus konkurso pri la plej bela redaktoro de Esperanto-gazeto? Nek vi nek sinjoro Korĵenkov havus iun ajn ŝancon en tia konkurso. Ankaŭ mi voĉdonus por alia.

Maria Sandelin

]]>
No publisher Kalle Kniivilä komentario 2004-02-21T17:16:46Z Paĝo
Ĉu eblas komuniki en Esperantujo? http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/Document.2004-04-13.8617391805 Paroloj pri Esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco” kaj similaj kliŝoj nur fortimigas neesperantistojn kaj malfaciligas nian propran komunikadon, opinias nia aŭtoro Maria Sandelin Mi scias ke vi kredas ke vi komprenas kion vi kredas ke mi diris, sed mi ne estas certa ke vi komprenis ke tio kion vi aŭdis ne estis tio kion mi volis diri.” (Anonimulo)

Mi kredas je komunikado. Mi kredas je bonaj argumentoj kaj la nepreco por ĉiu socio kultivi viglan kaj fruktodonan diskutklimaton. Kaj mi kredas ke Esperanto povas esti unu lingvo de internacia komunikado.

Ĉiu homo almenaŭ iun fojon spertis la senton de abismo en komunikado kun aliaj. Oni povas senti kvazaŭ oni parolas al muro, parolas al surdaj oreloj aŭ kiel oni volas esprimi la aferon - ĉiu lingvo havas siajn metaforojn.

Kiel do pri Esperantujo - ĉu niaj elirpunktoj iel estus malsamaj kaj unikaj? Estante laŭ mia naturo prefere skeptika ol naiva, mi neniam pensis tion. Tial mi sentas min nur forpuŝata de paroloj pri Esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco” kaj similaj kliŝoj, ĝuste tiaj kliŝoj kiuj fortimigas neesperantistojn kaj malfaciligas nian propran komunikadon.

Mia sperto pri la mondo estas ke ju pli malsamajn elirpunktojn oni havas rilate etnan, socian, kulturan, religian kaj seksan apartenon, des pli da obstakloj estas al la komunikado, sed des pli riĉa ankaŭ la interŝanĝo de spertoj kaj vidmanieroj se oni estas sufiĉe malferma por almenaŭ foje iomete kuraĝi ŝangi la propran vidpunkton. Kaj lingvo ne rilatas al tio. Neniu ajn lingvo ŝanĝas la menson de homoj aŭ aldonas iujn kapablojn aŭ ecojn.

Kaj kiu povas, sincere kaj empirisme bazite, diri ke esperantistoj estus pli pacaj ol aliaj homoj? Inter tiuj landoj en kiuj mi loĝis, oni plej multe konfliktas en Esperantujo, precipe en ĝia reta formo.

Dum la dek monatoj kiujn Libera Folio ekzistas (kaj nu, jam antaŭ tio), mi multfoje miris pri la sinteno al demokratio kaj debato en Esperantujo. Por mi estas memklare ke en 99,9 % el ĉiuj elpenseblaj kazoj estas pli bone diri la veron ol kaŝi ĝin aŭ mensogi. Tio estas ankaŭ la politiko de Libera Folio, sed ne de ĉiu el niaj potencaj homoj.

Ni vivas en plej diversaj landoj kun diversaj tradicioj de demokratio, kaj tio kompreneble devas lasi siajn spurojn ĝuste kiam temas pri aferoj kiel demokratio, kritiko kaj ĝenerala malfermeco. Sed mi kredas ke temas ankaŭ pri io alia: enkonstruitaj, neelparolitaj kodoj, kiuj rilatas al la ĵus menciita ideo pri esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco”. Alivorte - se ni ne estas tiel pacaj kaj konsentaj kiel ni dezirus, ni devas almenaŭ ŝajnigi tion.

Tial oni fojon post fojo rimarkas ĉe niaj politikistoj kaj aliaj personoj en gravaj pozicioj la sintenon : ”Vi ne kritiku min, faru ion mem anstataŭe!” Se oni konsentis havi centran rolon, ĉu en ŝtato, organizaĵo aŭ kie ajn, oni devas ankaŭ esti preta akcepti kritikon, alikaze oni miskomprenis sian taskon. Homo devas plenumi sian rolon, kaj ne pleniĝi je ĝi.

Al bona komunikado apartenas ankaŭ tio ke oni foje devas akcepti malsimilaĵojn, pretervidi ilin kaj fokusi al esencaĵoj. Sed kiam oni sentas ke ne eblas pretervidi, oni havas la rajton reagi kaj esprimi sian opinion.

Tial mi skribis la komentarion ”Ĉu seksismo en la esperanta gazetaro?” en Libera Folio. Sen tre granda miro, sed jes kun bedaŭro, mi konstatas ke ĉiuj kiuj reagis al mia komentario pozitive kaj konsente, vivas en la sama kultursfero kiel mi mem - nordokcidenta Eŭropo. Fakte neniu skribis negative rekte al mi, sed en tiu freneza karuselo de retmesaĝoj kiuj estas plusendataj jen tien jen ĉi tien ankaŭ atingis miajn okulojn kelkaj, milde dirite, negativaj komentoj. Ĉiuj estas skribitaj de viroj el suda aŭ orienta Eŭropo.

Kaj mi konstatas ion, kio validas por komunikado ĝenerale, kaj eble precipe en Esperantujo pro nia kulturdiverseco: kiam homo ne komprenas kion alia diras, anstataŭ peni kompreni kaj aŭskulti oni facile interpretas laŭ pensmodeloj kiujn oni jam havas en la kapo, kaj kiujn oni opinias ”la ĝustaj”. Do: beleckonkursoj en kongresoj kaj nudbildoj de virinoj en seriozaj esperantogazetoj estas tute en ordo, kaj ĉar mi kontraŭas ambaŭ, oni devas iel klarigi tion, ekzemple : mi estas envia, kaj verŝajne vere volus mem pozi nuda en gazeto. Alternative mi estas puritana kaj ŝokiĝas pro nudaj virinkorpoj (mi ne ŝokiĝas, mi estas mem virino kaj konas la virinan korpon tre bone). Krome / aŭ mi havas bezonon subpremi aliajn homojn por mem senti min grava.

Mi ne intencas ĉi tie klarigi mian komentarion pri seksismo, sed mi povas diri ke ĉiuj ĵus prezentitaj interpretoj estas ne nur malpravaj, sed ankaŭ malkaŝe seksismaj.

Ĉu do eblas konstrui pontojn trans abismoj? Certe eblas, ni ĉiutage iradas sur tiaj pontoj, alikaze kaoso estus la normala stato. Kaj foje, en momentoj de graco, ni eĉ povas sperti tiun senton de plena konkordo kaj komuneco kiu faciligas la nekuraceblan solecon de l’ animo. Sed por ĉiu sukcesa komunikado estas necesa volo kaj iu grado de memdistanco kaj memkono, alikaze oni nur plu naĝas en sia propra lageto.

Kaj ni lasu aferojn, ne homojn, kvereli.

Maria Sandelin

]]>
No publisher Kalle Kniivilä komentario 2004-02-18T12:00:00Z Paĝo
Sterki kaj sterki konstante http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/semikajsterki KOMENTARIO. La konata aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson konsentis prilumi siajn ideojn pri la estonteco de la Esperanto-movado. La unua paŝo laŭ li devus esti akcepto de la realaĵoj. Jen liaj piloloj por saniĝo. Laŭ iuj, la esperantomovado krizas. Laŭ aliaj tute ne, necesas nur silenti kaj lojali, kaj ĉio restos sankta harmonio, kiel ĉiame. Ĉu krizo, stagno, malondo aŭ nur kalmo? Ĉiel ajn, ŝajnas esti io putra en la ŝtato de Verdlando. Jen dek dietaj preskriboj por memkuracado:

  • Forlasi la sektismon. Finfine ni entombigu himnon, standardon, Majstron kaj aliajn kvazaŭreligiajn trajtojn. Ni permesu rigardi Esperanton kaj la esperantistojn per la samaj nefermitaj okuloj kiel aliajn sociajn fenomenojn. Ni ne fanfaronu, ne hipokritu, ne pavu, ne papagu.
  • Forlasi la mitojn kaj la megalomanion. Ni ĉesigu la troigojn pri ĝisnunaj atingoj de Esperanto-uzado. Ni forgesu la fantomajn milionojn da nevideblaj, neaŭdeblaj kaj netuŝeblaj esperantistoj. Ni akceptu la realon: Esperanto estas uzata je tre varia nivelo de kelkaj dekmiloj da homoj dum malgranda parto de ilia tempo. Por tiuj homoj Esperanto tamen estas tre utila kaj plezuriga.
  • Forlasi la ekstreman desuprismon. Ni rezignu la postulojn, ke eta grupo da idealistoj decidu, per kiuj rimedoj UNO, EU aŭ unuopaj personoj komuniku internacie. Ni mem uzu Esperanton por nia propra bezono, tiel farante ekzemplon al la mondo. Ni uzu ĝin intense kaj por ĉiuj celoj. Ni flegu la kulturon kaj arton, sed ankaŭ la distron kaj amuzon.
  • Forlasi la antagonismon inter Esperanto kaj la angla lingvo. La bono ne estu malamiko de la plejbono. Ni akceptu kaj ĝoju, ke internacia komunikado por multaj homoj hodiaŭ estas pli amasa kaj pli glata ol antaŭ cent jaroj – dank' al la disvastiĝo de la angla lingvo. Nur ŝovinistoj kontraŭas komunikadon pro tio, ke ĝi ne okazas per la ĝusta lingvo.
  • Forlasi la monopolismon. Estus egocentra ideo pensi, ke utilas nur mia maniero agi por aŭ per Esperanto. Estus absurde pretendi, ke nur mia Esperanto estas la sola ĝusta. Ni komprenu, ke Esperanto estas tio, kion esperantistoj uzas por interkompreniĝi. Kion ni faras en Esperanto, tion ni faru pro ĝia propra valoro, ne por "utili al nia kara lingvo".
  • Forlasi la amindumadon kun naciismaj rondoj izoliĝemaj kaj konservemaj. Ni laboru por internacia reciproka influo, ne por nacia aŭ paroĥa memsufiĉo.
  • Forlasi la seksismon kaj aĝismon. Ni malmuntu la virajn klikojn, kies anoj elektas unu la alian ne vidante la kompetenton de aliuloj. Ni emeritigu la veteranojn kaj fidu je la talento de homoj malpli ol 50jaraj.
  • Forlasi la adoron je harmonio kaj konkordo. Ni ne plu kaŝu kaj prisilentu internajn konfliktojn kaj malkonsentojn, sen kiuj eblus neniu evoluo. Ni respektu kaj flegu la diferencojn.
  • Forlasi la izolon en landaj movadoj. Se ni havas lingvon internacian, kial ne uzi ĝin internacie? Ni ne revu pri tutmondeco, sed realigu ĝin.
  • Forlasi la blindan varbadon per troigoj kaj mensogoj. Finfine ni komprenu, ke el cent varbitoj naŭdek naŭ foriras, ĉar ili ne trovas utilan aŭ plezurigan uzon de la lingvo. Prefere ol varbi cent novajn, ni zorgu krei ion allogan kaj valoran, por ke pli multaj varbitoj restu uzantoj. "Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante." Ĉu ni ne provu foje ankaŭ sterki?

 Sten Johansson

]]>
No publisher Kalle Kniivilä Sten Johansson komentario strategio 2003-11-25T12:00:00Z Paĝo
iafantomo http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo Artikoloj de Ian Fantom No publisher Ian Fantom lingvonaciismo komentario kulturo agado strategio movado 2013-03-20T16:49:13Z Dosierujo