Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1 to 8. Fino de kursoj de Esperanto en Kantono, Ĉinio http://www.liberafolio.org/Members/lazuracxielo/Esperanta%20Kurso%20en%20Cxinio Fine de junio finiĝis du kursoj de Esperanto en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Unu el ili okazinta en universitato estis gvidita de la ĉina samideano Liu Weizhuang, ĝenerala sekretario de la Esperanto-Asocio de Kantono, kaj Augusto Casquero, prezidanto de la Hispana Esperanto-Asocio, kaj tie oni disdonis la koncernajn diplomojn al la lernantaro. Fine de junio finiĝis du kursoj de Esperanto en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Unu el ili okazinta en universitato estis gvidita de la ĉina samideano Liu Weizhuang, ĝenerala sekretario de la Esperanto-Asocio de Kantono, kaj Augusto Casquero, prezidanto de la Hispana Esperanto-Asocio, kaj tie oni disdonis la koncernajn diplomojn al la lernantaro.

La dua kurso okazinta en la sidejo de la Esperanto-Asocio de Kantono estis gvidita de Augusto Casquero. Post la fermo, ĉiuj tagmanĝis en bona tipe ĉina restoracio. La tagmanĝon partoprenis ankaŭ kelkaj veteranaj esperantistoj. Ambaŭ kursoj estis sukcesaj, kaj ĉiuj montris la deziron daŭrigi la lernadon de Esperanto. Kiel kuriozaĵon oni povas mencii, ke tiu asocio troviĝas ĉe la 21-a etaĝo en la 30-etaĝa nuboskrapulo.

]]>
No publisher Li Jianhua 2007-07-26T03:42:02Z Novaĵo
E-kurso funkcias en la Pekina Normala Universitato http://www.liberafolio.org/Members/lazuracxielo/E-kurso De la pasinta semestro Esperanto-kurso funkcias posttagmeze de vendredo en la Pekina Normala Universitato (PNU). De la pasinta semestro Esperanto-kurso funkcias posttagmeze de vendredo en la Pekina Normala Universitato (PNU). Ĝi funkcias kiel fakultativa leciono por studentoj. La kurso kun pli ol 40 studentoj en tiu ĉi semestro estas gvidata de Zhou Liuxi, profesoro de PNU kaj vicestro de la Instituto de Fremdlandaj Lingvoj kaj Literaturo sub tiu ĉi universitato.

Inter la studentoj estas Lee Sun-kyung, filino de Lee Young-koo, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Lee Sun-kyung nun lernas la ĉinan lingvon en tiu ĉi universitato. La studentoj akiros 2 lernopoentojn se ili trapasos ekzamenon. La lernolibro estas "Moderna Esperanto" kompilita de Li Weilun, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj vicprofesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato.

]]>
No publisher Li Jianhua 2007-04-29T04:39:27Z Novaĵo
Esperanto-Bosko en Pekino kreskas http://www.liberafolio.org/Members/lazuracxielo/E-aktivado%20en%20Cxnio La 14-an de aprilo, 2007, membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) akvumis arbojn de Esperanto-Bosko en Chaoyang-parko en Pekino. La 14-an de aprilo, 2007, membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) akvumis arbojn de Esperanto-Bosko en Chaoyang-parko en Pekino. Esperanto-Bosko estas konstruita dum la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004. Je la 9-a horo antaŭtagmeze, pli ol 40 esperantistoj venis al Esperanto-Bosko kaj komencis akvumi la arbojn. Inter ili estis maljunuloj de pli ol 70 jaroj, studentoj de universitatoj kaj iliaj instruistoj, infanoj kaj iliaj gepatroj.

Post akvumado la esperantistoj fotis sin antaŭ la ŝtonego kun vortoj "Esperanto-Bosko". PEA alportis ekspoziciajn tabulojn por konigi Esperanton al vizitantoj. Tio estis la triafoja aktivado organizita de PEA en Esperanto-Bosko depost 2005. En marto de 2006 okazis tie aktivado memore al la 55-a datreveno de la Ĉina Esperanto-Ligo.

]]>
No publisher Li Jianhua 2007-04-17T08:05:52Z Novaĵo
[...] http://www.liberafolio.org/Members/lazuracxielo/event.2007-04-17.5531682961 No publisher Li Jianhua 2007-04-17T07:55:53Z Evento El Popola Ĉinio petas kontribuojn kun ligo al Ĉinio http://www.liberafolio.org/Members/lazuracxielo/Kontribuajxoj%20petataj%20 La 26-an de julio 2007 estos la 120-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto. Omaĝe al ĝi EPĈ lanĉos la rubrikon "Esperanto kunligas nin" en nia TTT-ejo kaj sincere petas viajn kontribuaĵojn. La kontribuaĵo povas esti en ajnaj stilo kaj formo, temante pri E-aktivado, pri viaj kontakto kun ĉinaj samideanoj, vojaĝo en Ĉinio, impreso pri Ĉinio kaj pri EPĈ… La 26-an de julio 2007 estos la 120-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto. Omaĝe al ĝi ni lanĉos la rubrikon "Esperanto kunligas nin" en nia TTT-ejo kaj sincere petas viajn kontribuaĵojn. La kontribuaĵo povas esti en ajnaj stilo kaj formo, temante pri E-aktivado, pri viaj kontakto kun ĉinaj samideanoj, vojaĝo en Ĉinio, impreso pri Ĉinio kaj pri EPĈ. Estos tre bonvenaj fotoj pri diversaj aktivadoj kaj portreto de la aŭtoro. Premioj estos aljuĝitaj, kaj la gajnintoj ricevos E-librojn aŭ paperan "Espero.com.cn" kaj ĉiu kontribuanto ricevos donaceton. Bv. sendi viajn kontribuaĵojn antaŭ la 31-a de julio 2007 al El Popola Ĉinio, P.O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Retpoŝtoj: bluacxielo@163.com elpc@china.com.

La Redakcio de EPĈ

]]>
No publisher Li Jianhua 2007-04-04T01:00:55Z Novaĵo
Medaloj de la Pekinaj Olimpikoj http://www.liberafolio.org/Members/lazuracxielo/Medaloj%20de%20la%20Pekinaj%20Olimpikoj La 27-an de marto la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj oficiale publikigis en Pekino desegnon de medaloj de la Pekinaj Olimpikoj. No publisher Li Jianhua 2007-03-30T07:10:28Z Novaĵo Okazis en Moskvo "Cxina Nacia Ekspozicio" http://www.liberafolio.org/Members/lazuracxielo/Cxina%20Nacia%20Ekspozicio La 27-an de marto inaŭguriĝis la "Ĉina Nacia Ekspozicio" en la ekspozicia centro Crocus en Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Ĝian malfermon partoprenis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj rusa prezidento Vladimir Putin. No publisher Li Jianhua 2007-03-30T08:09:28Z Novaĵo lazuracxielo http://www.liberafolio.org/Members/lazuracxielo Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de lazuracxielo No publisher Li Jianhua 2007-03-30T06:33:23Z Dosierujo