Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1861 to 1868. Reta seminario unuafoje ekstereŭrope http://www.liberafolio.org/2005/Interreto/Document.2004-04-13.9003233615 Laborgrupoj, laborgrupoj, manĝpromenadoj kaj denove laborgrupoj... Tiel, en malmultaj vortoj, aspektis la seminario, kvina en vico de Esperanto@Interreto (E@I) seminarioj, ĉi-foje kun la temo ”Rete Lerni”, okazinta en Bostono, Usono, inter la 19a kaj 26a de aprilo 2003. La sekvo estis ke pluraj tradiciaj E@I-programeroj kiel prelegoj de ”famuloj”, konatigaj vesperaj programeroj, prezentoj de TEJO kaj la movado iĝis nebezonataj. Anstataŭ ili, oni simple koncentriĝis al konkreta laboro kaj planado de jam fluantaj/planataj projektoj. Rezultoj kaj novnaskitaj ideoj tamen abundis kiel ĉiam.

Plia nekutimaĵo estis la ejo kaj financado de la seminario. E@I-5 okazis ĉe la mondfama universitato MIT kunlabore kun loka Esperanto-klubo, danke al kiu ni povis uzi bonege ekipitajn ejojn senpage. Aliflanke, parte pro manko de tiukampa sperto ĉe lokaj organizantoj, parte pro malfrua ekserĉo de subvencioj, ĉi-foje venis nenia subteno de ekstermovadaj fondaĵoj. Vojaĝ- kaj restadkostoj de la partoprenantoj en fino estis plejparte kovritaj de Fondaĵo E@I kaj buĝetoj de pritraktitaj projektoj. Tiu fondaĵo kreiĝis dank’ al donacoj kaj enspezoj de antaŭaj E@I-seminarioj, subvenciitaj de fondaĵoj kiel Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF) de Konsilio de Eŭropo, Programo Junularo (YOUTH) de Eŭropa Komisiono, ĉirkaŭbaltmaraj fondaĵoj ktp.

Resume, la sperto estis interesa kaj pozitiva, kaj la rezultoj inspiraj. Teamoj de projektoj lernu! (www.lernu.net), Lingva Prismo (www.lingvo.info), Interkulturo (www.interkulturo.net), Reta Informad-Centro (www.ikso.net/ric) ekhavis novajn fortojn kaj ideojn por plua agado (iuj el la teamanoj nun renkontiĝis unuafoje ekster la reto), planoj pri retejoj por retkunsidoj kaj Esperant-lingva diskutgruparo iomete pli konkretiĝis, pridiskutiĝis uzo de la ttt-servilo mastrumata fare de E@I-aktivuloj kaj finpretiĝis regularo de E@I. Ĉi tiu regularo estas bazo por organiziĝo de la laborgrupo E@I kaj formaliĝo de ĝia kunlaboro kun TEJO. Ĉi-IJK-e la komitato de TEJO decidos ĉu akcepti kandidatiĝon de E@I por iĝi faka sekcio.

”Tutmonde komuniki facile kaj rapide!” – tio estas la frapfrazo de la laborgrupo Esperanto@Interreto, mallonge E@I, elparole ”E ĉe I”. (Ja estas relative facile lerni Esperanton kompare al aliaj lingvoj kaj estas rapide uzi Interreton por komuniki kun persono en ajna lando en la mondo.) Tiu ĉi artikolo prezentas la agadon de E@I, la nunajn projektojn kaj planojn, revojn pri la estonta evoluo kaj iom pri la historio.

La ideo pri E@I naskiĝis en 1999 kiam tri aktivuloj el Litovio, Rusio kaj Svedio renkontiĝis dum aranĝo por junularaj organizoj. Ili havis la taskon pripensi kunlaborojn inter organizoj de diversaj ĉe-baltmaraj landoj. Evidentiĝis ke ili ĉiuj tri volis fari ion rilate al Esperanto kaj Interreto. De kie venis la nomo "Esperanto@Interreto" ili ne memoras, sed ili tuj ŝatis la nomon kaj komencis plani por la unua E@I-seminario.

Tiu seminario okazis en Svedio kelkajn monatojn poste, kaj estis tute malprofesia el multaj vidpunktoj. Tamen, la bona etoso kaj kunlaboremo inspiris la organizantojn daŭrigi la laboron. Kiel rezulto sekvis pli kaj pli bonkvalitaj seminarioj en diversaj landoj, la lasta en Usono. Temoj de la seminarioj ĝis nun estis “Rete Kunlabori”, “Rete Lingvumi”, “Rete Informadi” kaj “Rete Lerni” kaj dum ili naskiĝis multaj ideoj, kreiĝis teamoj por diversaj projektoj kaj komenciĝis aferoj kiuj poste pluevoluis per la reto. Do, la seminarioj estas tre gravaj kaj estas unu el tri kernaj agadoj de E@I.

La aliaj du estas krei ttt-paĝarojn kaj informi pri kiom bona paro Interreto kaj Esperanto estas por tutmonde komuniki facile kaj rapide!. La paĝaroj de E@I kovras tutan spektron ekde ĝenerala prilingva paĝaro ĝis paĝaro por subteni Esperanto-instruantojn: Lingva Prismo (www.lingvo.info) - por interesigi homojn pri lingvoj ĝenerale kaj Esperanto aparte, lernu! (www.lernu.net) – por homoj kiuj volas informiĝi kaj lerni Esperanton, Interkulturo (www.interkulturo.net) – por lerni pri aliaj kulturoj kaj utiligi Esperanton, tejo.org (www.tejo.org) – la reta vizaĝo de TEJO, Reta Informado-Centro (www.ikso.net/ric) – por subteni Esperanto-informantojn kaj Edukado.net (www.edukado.net) – por subteni Esperanto-instruantojn.

E@I provas ĉiam evolui antaŭen kaj fariĝi pli kaj pli profesia. Unu paŝo en tiu procezo estis fondi organizon Esperanto@Interreto kiu provos fariĝi faka sekcio de TEJO dum la somera komitatkunsido. Tamen, E@I daŭrigas nomi sin ”laborgrupo” por substreki ke ĝi koncentriĝas je konkretaj projektoj kaj aranĝoj. Krom oficialigi sian kunlaboron kun TEJO, E@I volas profundigi sian kunlaboron kun ILEI kiu espereble rezultigos pli da junaj Esperanto-instuantoj kaj pli reteman ILEI. Unu jam ekzistanta kunlaboro inter ILEI kaj E@I estas la dua fazo de la projekto Interkulturo (IK).

La fortoj malantaŭ E@I estas bona kombino de talentaj kunlaborantoj, financa subteno de Esperantic Studies Foundation kaj ”eksteraj fondaĵoj”, dura laboro kaj konstanta revado pri novaj ideoj kaj projektoj. Nunaj revecaj longdaŭraj planoj temas i.a. pri starigo de oficejo, fondo de ne-profitcela firmao kaj okazigi somerajn E@I-universitatojn.

Se vi volas iel envolviĝi en la laboro de E@I vi estas tre bonvena. Ĉiam bezonatas ekzemple tradukantoj, programistoj, aspektigistoj, seminarikunorganizantoj, monpetverkantoj, informantoj kaj subtenantoj. Ne hezitu skribi al ecxei@ikso.net se vi volas envolviĝi aŭ havas demandon, proponon aŭ simile!

Hokan Lundberg


Ekscii pli pri E@I, starigi kunlaboron aŭ sendi demandoj/komentoj, eblas ĉe www.ikso.net/echei kaj per la retadreso ecxei@ikso.net.

La E@I-estraro: Chuck Smith (Nederlando/Usono), Hokan Lundberg (Serbio kaj Montenegro/Svedio), Nastja Koĵevnikova (Rusio), Ralf Frölich (Germanio), Sonja Petrović (Serbio kaj Montenegro)

]]>
No publisher Kalle Kniivilä interreto 2003-05-13T10:00:00Z Paĝo
Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net http://www.liberafolio.org/2011/cent-mil-uzantoj-en-la-retejo-lernu.net Ne ĉio ŝrumpas en Esperantujo. La furora retejo Lernu.net, kiu instruas Esperanton en dekoj da lingvoj, ĵus atingis la rekordan ciferon de 100.000 registritaj uzantoj. Eĉ se ne ĉiuj estas aktivaj, jam miloj da homoj lernis Esperanton per la retejo, kaj dekmiloj ricevis informojn pri Esperanto. La efektiva kvanto de vizitantoj estas eĉ pli alta, sed granda parto el tiuj, kiuj uzas la retejon, neniam registriĝas, rakontas Jevgenij Gaus, unu el la ĉefaj aktivuloj de la retejo, en intervjuo de Libera Folio: "Preskaŭ ĉiam ĉe la paĝaro troviĝas ĉirkaŭ 150-300 samtempaj vizitantoj, el kiuj averaĝe 30-70 estas ensalutintaj. Dum unu tago ĉe la paĝaro ensalutas averaĝe 800-1.000 uzantoj." Libera Folio: La retejo lernu! ĵus atingis novan rekordon: 100.000 uzantoj. Sed kiel multaj el tiuj uzantoj efektive estas aŭ estis aktivaj?

Jevgenij Gaus: Tio dependas de tio, kiel ni kalkulu. Ĉu por esti aktiva oni devas ĉiutage viziti la paĝaron aŭ ĉu sufiĉas fari tion almenaŭ kelkfoje en semajno aŭ monato? Sufiĉe ofte okazas, ke iu uzanto tre aktive uzas lernu! kaj poste malaperas por iom da tempo (kelkfoje eĉ por kelkaj jaroj), sed poste denove reaperas kaj komencas regule viziti la paĝaron. Aliaj lernas Esperanton aŭ konatiĝas kun ĝi, kaj poste simple forlasas lernu!, ĉar ili ne tre interesiĝas pri la paĝara vivo kaj komunikado kun aliaj uzantoj.

Krome preskaŭ ĉiuj kursoj kaj aliaj instrumaterialoj estas uzeblaj en la paĝaro sen devo registriĝi kaj ensaluti. Dum la lastaj tri monatoj estis ensalutintaj ĉirkaŭ 20.000 uzantoj, sed surbaze de ĉiuj statistikaj informoj pri niaj vizitantoj videblas, ke la nombro de personoj, kiuj ne ensalutas sed tamen regule vizitas lernu!, estas signife pli granda.

Cetere de tempo al tempo ni purigas la datumbazon kaj forigas ĉiujn tre malnovajn uzantojn, kiuj apenaŭ uzis lernu! kaj havas ne plu validajn datumojn kaj kiuj laŭ nia opinio tutcerte neniam revenos al la paĝaro. Antaŭ iom da tempo ni denove purigis la datumbazon kaj forigis kelkcent uzantojn.

Ĉu eblas taksi eĉ proksimume, kiom da homoj efektive lernis Esperanton per la retejo, kaj kiom ili lernis?

Bedaŭrinde estas tre malfacile taksi tion. Por povi fari tion, necesas iamaniere ĉiun uzanton, kiu iam ajn lernis per la paĝaro, devigi trapasi ekzamenon, kio estas kompreneble malebla, kaj krome necesus unue interkonsenti pri tio, kiu minimuma rezulto signifos, ke uzanto efektive lernis Esperanton. Ĉe lernu! ekzistas ekzamensistemo, sed bedaŭrinde ĝi funkcias ne ekde la komenco de la projekto. Krome ĝi ne estas deviga aŭ ligita al iuj kursoj, kaj eble pro tio ne tre multaj uzantoj interesiĝis ĝis nun pri ĝi. Laŭ miaj informoj nur ĉ. 6.000 uzantoj trapasis almenaŭ unu nivelon. 

Jevgenij Gaus 2Kompreneble ni povas fari analizon kaj provi kalkuli, kiom da uzantoj regule vizitis la kursojn, kiom ofte ili sendis mesaĝojn al lingvohelpantoj, sed tio donos al ni informojn nur pri aktiveco de la uzantoj kaj daŭre malklaros ilia lingvonivelo. Ni devas funkciigi pli da testoj kaj plibonigi la jaman ekzamensistemon ĉe lernu! por povi pli bone kaj regule mezuri, kiel kreskas la lingvonivelo de ĉiu uzanto. Tio estas unu el pluraj aferoj, kiujn ni volas realigi en la proksima estonteco.

Cetere dum diversaj Esperanto-aranĝoj ni pli kaj pli ofte renkontas personojn, kiuj lernis Esperanton per lernu!, kaj ofte ili venas al tiuj aranĝoj por povi unuan fojon en sia vivo ekuzi Esperanton ekster la reta mondo. Kaj tio kompreneble tre ĝojigas nin.

Sendepende de tio, kiom da uzantoj efektive lernis Esperanton, ni tre ĝojas, ke jam 100.000 personoj dank' al lernu! almenaŭ eksciis pri Esperanto kaj almenaŭ iom konatiĝis kun ĝi. Pri tio ni povas esti tute certaj.

Kiel multajn vizitantojn havas la retejo dum unu monato?

Ĉiumonate la paĝaron vizitas ĉ. 150.000 - 170.000 unikaj vizitantoj, kiuj trarigardas monate pli ol 3 milionojn da paĝoj. Averaĝe ĉiu vizitanto restas ĉe la paĝaro pli ol 7 minutojn. Tio signifas, ke niaj vizitantoj ne simple hazarde vizitas la paĝojn, sed iom restas kaj esploras ilin. Ni ankaŭ laŭeble provas filtri tiun liston kaj forigi de ĝi diversajn robotojn kaj skriptojn por eltrovi, kiuj el ili estas veraj homoj. Do tiu nombro de vizitantoj, kiun mi prezentis, jam estas prilaborita. Preskaŭ ĉiam ĉe la paĝaro troviĝas ĉirkaŭ 150-300 samtempaj vizitantoj, el kiuj averaĝe 30-70 estas ensalutintaj. Dum unu tago ĉe la paĝaro ensalutas averaĝe 800-1.000 uzantoj.

Kiaj aktivaĵoj kaj paĝoj en la retejo estas plej popularaj?

Freneze popularaj estas ĉiuj iloj por komunikado. Unu el tiaj komunikiloj estas niaj forumoj. Tiu parto iĝis populara ne nur inter tutkomencantoj, sed ankaŭ inter jam spertaj movadanoj. En la forumoj eblas trovi diskutojn pri diversaj temoj: politiko, religio, lingvoj, novaĵoj, vidpunktoj, lingvaj demandoj kaj simile. Oni povas diskuti kaj en Esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj. 

lernu.netĈiumonate la uzantoj skribas ĉ. 3.500 forumajn mesaĝojn kaj kreas 200-250 novajn temojn. Ĉe lernu! krome ekzistas la eblo serĉi uzantojn laŭ diversaj parametroj kaj sendi al ili privatajn mesaĝojn. Tio same estas tre populara parto - ĉiumonate oni sendas averaĝe 7.000 privatajn mesaĝojn. Krome oni povas sendi ankaŭ bildokartojn aŭ babili kun aliaj ĉeestantaj uzantoj per la tujmesaĝilo. Ĉiuj menciitaj iloj estas bonega maniero praktike uzi Esperanton, kaj niaj uzantoj sukcese utiligas tion.

Krom diversaj komunikiloj kompreneble estas popularaj diversaj lingvaj kursoj, precipe tiuj por komencantoj, ĉar ĝuste per ili la plejparto de uzantoj komencas lerni Esperanton. Mi rimarkis, ke la plej popularaj kursoj estas tiuj, kiuj enhavas pli da interaktivaj ekzercoj kaj/aŭ la eblon ricevi helpon de niaj lingvohelpantoj. Cetere ĉe lernu! ekzistas speciala sistemo por lingvohelpantoj, per kiu eblas trakti la kurs-korespondojn de niaj uzantoj: korekti la tekstojn, respondi lingvajn demandojn kaj simile. Ĉiumonate oni sendas averaĝe 1.500 mesaĝojn per tiu sistemo.

En kiom da lingvoj ekzistas la retejo? Ĉu ĉio haveblas en ĉiuj lingvoj?

Ĉe la paĝaro ofte aldoniĝas novaj tekstoj aŭ/kaj ŝanĝiĝas la malnovaj, pro tio bezonatas konstanta atento de tradukantoj. Nuntempe lernu! funkcias en 36 lingvoj, el kiuj ĉ. 20 estas tre ĝisdataj kaj en la ceteraj povas manki iuj novaj aferoj, sed tio neniel malhelpas uzadon de la paĝaro ankaŭ en tiuj lingvoj.

Kion oni faras por diskonigi la retejon inter homoj, kiuj povus interesiĝi lerni Esperanton?

La paĝaron multe reklamas niaj uzantoj, helpantoj kaj aliaj Esperanto-parolantoj. Ligilojn al lernu! eblas ofte trovi en diversaj paĝaroj, informiloj kaj faldfolioj. Oni rekomendas la paĝaron al siaj amikoj kaj konatoj.

La plejparto de novaj vizitantoj venas de Google, en kiu homoj serĉas diversajn aferojn kaj trovas nin. Aldona interesa fakto estas, ke lernu! jam tre longan tempon havas la eblon senpage havi reklamon ĉe Google, kion ni utiligas kun granda plezuro. Kaj kompreneble ni dankas al Google pro tia subteno.

Forumo de lernu.netKrome instruado de Esperanto okazas ne nur en la reto. Jam la tria fizika lernu!-renkontiĝo - Somera Esperanto-Studado (SES-2010) - okazis en la slovaka urbeto Piešťany, kien venis 190 personoj. La sekva aranĝo okazos en la slovaka urbo Nitra fine de julio 2011. Pli da detaloj estas troveblaj en lernu! . Pri la aranĝo oni ofte skribas en diversaj amaskomunikiloj, kaj tio estas aldona reklamo ankaŭ por lernu!. Cetere dum SES eblas renkonti multajn novajn homojn, kio estas nekutima afero por Esperanto-aranĝoj. Se vi volas sperti tian etoson, ne forgesu aliĝi kaj informi pri tia eblo viajn amikojn. La aranĝon povas partopreni kaj  komencantoj kaj pli spertaj movadanoj.

Lastatempe E@I, kiu realigas la projekton, komencis pli multe okupiĝi ne nur pri Esperanto-projektoj. Unu el tiaj menciindaj projektoj estas slovake.eu - la paĝaro pri lernado de la slovaka, kiu estas subtenata de Eŭropa Komisiono kaj estas realigata kunlabore kun partneroj el kelkaj landoj. La paĝaro estis konstruita surbaze de niaj spertoj pri lernu!. Tiaspecaj projektoj vekas atenton de homoj, helpas nin starigi novajn utilajn kontaktojn kaj krome reklamas Esperanton, ĉar kaj gazetoj kaj televidkanaloj volonte transprenas la informojn ankaŭ pri la Esperanto-fono de la projekto, interalie ankaŭ pri lernu!. Mi pensas, ke tia maniero reklami Esperanton estas tre imitinda.

Kion povas fari esperantistoj por subteni la laboron de la retejo?

Ĉe lernu! estas tre granda komunumo, kiun necesas prizorgi kaj flegi. Ankaŭ en la paĝaro estas multe da enhavo, kiun necesas konstante traduki kaj plibonigi. Kaj la teamo ne povas fari ĉion. Nuntempe pluraj dekoj da uzantoj helpas nin konstante pri tio, kaj ni ĉiam bonvenigas novajn helpantojn. Oni povas helpi pri multaj aferoj, ekzemple traduki, esti lingvohelpanto, plibonigi la vortarojn, testi kaj sendi komentojn, respondi demandojn de niaj uzantoj, helpi aktivigi kaj enmovadigi ĉiujn komencantojn.

Alia tute evidenta maniero por subteni la paĝaron estas financa helpo. Nuntempe la paĝaro enspezas monon nur pere de reklamo kaj donacoj, sed bedaŭrinde tio apenaŭ kovras eĉ kostojn de nia servilo. Pli da detaloj vi povas trovi ĉe lernu!

Ni ankaŭ havas sufiĉe grandajn planojn por la estonteco. La paĝaro iom post iom malnoviĝas enhave, aspekte kaj teknike, kaj baldaŭ bezonatos sufiĉe grandaj kaj profundaj ŝanĝoj. Ni jam havas grandan liston de aferoj, kiujn necesas refari aŭ plibonigi. Espereble ni sukcesos trovi fortojn kaj monon por realigi tion, ĉar ĉe tiom granda kaj ampleksa paĝaro tio sendube ĉiam estas tre ambicia tasko.

Ni ŝatus danki al la fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu ĝis nun multe subtenis la projekton. Sen tiu subteno la paĝaro entute ne ekzistus. Ankaŭ ni ŝatus danki al ĉiuj, kiuj kontribuis al la sukceso de la paĝaro: kunlaborantoj, lingvohelpantoj, tradukantoj, vortaristoj kaj kompreneble ĉiuj uzantoj.

Kaj laste mi volas skribi pri la konkurso, kiun lanĉis la teamo okaze de la 100.000a uzanto. Ni sukcesis ekhavi kelkajn valorajn premiojn, kiujn donacis al ni unu komputila firmao. Mi invitas ĉiujn partopreni la konkurson kaj informi pri ĝi al ĉiuj amikoj kaj konatoj. La detalojn pri tio vi kompreneble povas trovi ĉe lernu! .

 

Angla traduko de ĉi tiu artikolo aperas ĉe Transparent Language: Esperanto learning site, lernu! reaches 100000 users

]]>
No publisher Redakcio novajxeto interreto 2011-06-06T15:29:42Z Novaĵo
Klaku.net denove alklakebla http://www.liberafolio.org/2013/klaku-net-denove-alklakeblas Post kvarjara foresto, reaperis la nur-esperanta socia retejo Klaku.net. Klaku.net estas esperanta variaĵo de la populara anglalingva retejo digg.com, kie uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre en listo, kaj tiel eĉ pli populariĝas. Ni intervjuis la kreinton de Klaku.net. La kvanto kaj aktiveco de la uzantoj de Klaku.net ne kontentigis la fondinton, Joan Català, kaj post unu kaj duona jaro da klopodoj li en februaro 2009 decidis fermi la butikon. La retadreso estis transdonita al aliaj aktivuloj, kiuj tamen ne uzis ĝin, kaj nun Joan Català decidis repreni la torĉon. Libera Folio kontaktis lin por ekscii pli.

Libera Folio: Kion vi volas atingi per la retejo?

Joan Català: — Nu, de la komenco Klaku kreis komunumon, do ne temas pri kion mi volas atingi, sed kion volas la komunumo. La tago havas nur 24 horojn. Ili ne sufiĉas por legi ĉiujn informojn publikigitajn en Libera Folio, sekvi ĉiujn blogojn de nia amikaro, serĉi novajn podkastojn, vidi la lastajn filmetojn publikigitajn en Youtube aŭ Vimeo, sekvi ĉiujn novaĵojn per Twitter, debati en la forumoj de Lernu.net, esti informita pri la lastaj eventoj de niaj plej ŝatataj Esperanto-asocioj... Klaku estas malfermita retpaĝaro, kiu permesas al ĉiuj publikigi libere. Tiel, ĝi estas projekto por kunteksi la disan Esperantan reton kaj ĝi celas kunigi la blogaron en la lingvo Esperanto.

Libera Folio: Kial Klaku.net intertempe ne funkciis?

Joan Català: — En la jaro 2009 mi transdonis la projekton al la samideano Dima Ŝevĉenko, aktiva esperantisto kaj komputikisto en diversaj retprojektoj. Komence, Klaku funkciis bone. Tamen pro teknikaj kialoj, kiujn nur Dima povus klarigi, Klaku poste ne funkciis kaj estis fermita.

Libera Folio: Kial vi decidis repreni kaj refunkciigi ĝin?

Joan Català: — Ĉar la esperantista komunumo bezonas ĝin. Ni bezonas tiun ilon, ĉar Klaku povas kunigi multajn malsamajn novaĵojn el multaj malsamaj projektoj kaj landoj. Aldone Klaku povas proponi egalecon - kaj por famaj projektoj (Libera Folio, Facebook, Twitter, Lernu, ktp... ) kaj por malgrandaj blogoj aŭ novaj retpaĝoj kiuj alikaze neniam povus esti disvastigitaj. Ekzistas ege interesaj eventoj kaj retpaĝoj kiujn la plejmulto de la esperantistoj ne legas kaj ne vizitas.

Libera Folio: Kiom da uzantoj havas Klaku.net?

Joan Català: — Ĝi havis milon, mi kredas. Tamen, laŭ mia modesta opinio, la graveco de Klaku ne estas en la nombro da uzantoj sed en la libereco publikigi novaĵojn, komenti kaj voĉdoni sen kondiĉoj, ĉu ne?

Libera Folio: Kiel funkcias Klaku.net?

Joan Català: — Ĉiuj povas registriĝi en la paĝaro. Poste la uzantoj povas publikigi novaĵojn, blogaĵojn, fotojn, videojn, ktp. Kaj poste estas la magio de Klaku: la uzantoj komentos kaj voĉdonos. La novaĵoj tuj aperos en la sekcio "Ĵuŝaj novaĵoj", kaj la uzantoj, pere de siaj voĉdonoj, filtros la informojn - kaj evidentiĝos kio estas gravaj informoj kaj kio ne. Se la novaĵo ricevas certan nombron da voĉoj, tiam - kaj nur tiam - ĝi aperos en la ĉefpaĝo. Mi pensas ke estas interesa ilo, kaj pro tio ni daŭrigos kaj evoluigos ĝin.

]]>
No publisher Redakcio interreto 2013-03-26T13:41:58Z Novaĵo
Ja tair ja tajer, filmo pri Palestino http://www.liberafolio.org/Members/mateo/jatairjatajer Kvar junuloj, kiuj foriris 5 semajnoj en Palestino dum somero 2009, nun prezentas filmon: Ja tair ja tajer, vojaĝo en Palestino. Plonĝo meze de la kulturo kaj tagvivo de la Palestinanoj. Tiu filmo estas atesto pri nia vojaĝo en Palestino dum 2009. Tie, ni malkovris realaĵon pri konflikto malsama de niaj antaŭideoj kreitaj per la amaskomunikiloj. Ni prezentas, tra tiu dokumenta filmo, niajn pripensemojn kaj malkovraĵojn meze de la Palestina kulturo. Ni esperas dezirigi vin malkovri tiu popolo kaj tiu lando de grava historio.

Multege filmita, analizita de fakuloj pri Sud-Okcidenta Azio, de ĵurnalistoj, aŭ ankaŭ de filmistoj, la konflikto inter palestinanoj kaj israelanoj ĉiam gravis por la Okcidentanoj ekde kreo de Israelo en 1948. Ekde pli ol 60 jaroj du popoloj batalas sen ke eblas vidi elirejon. Tute ne analizanta la historion, nek priskribi situacion de aparta ularo, nia celo estas antaŭ ĉio lasi la vidanto taksi la etosojn, renkontiĝojn kaj spertojn kiujn ni vivis dum 5 semajnoj.

La filmo ne partoprenis al la unua ideo. Ni nur volis foriri por malkovri de ni mem kaj por ni mem ege ĵurnalitan temon. Sed antaŭ ne longe, bezono de atesti de tiu irmaniero deviĝis, ĉar ni pensas que tiu vidpunkto povas permesi al uloj (ke ili aŭ ne havas opinio pri tio) vidi vizaĝoj, voĉoj kaj pejzaĝoj pli varmaj ol tiuj kiujn montras ĝenerale la informiloj.

Por ke la filmo figuras plej bone nian vojaĝon, ĝi devas esti portata per ĝi. La malmulton de trudojn kiujn ni decidis faras ĝian fortecon kaj aŭtentecon.

Vidu la filmon plene, kun esperantaj subtekstoj, ĉe www.yatairyatayer.fr

Anoncfilmo : http://vimeo.com/22848995 ]]>
No publisher Matthieu Gauvain, Jean Causse, Raimon Gaffier, Jean-Baptiste Jullian. interreto 2011-04-26T22:04:00Z Novaĵo
kienli http://www.liberafolio.org/Members/kienli Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de kienli No publisher Aleksander Osincev interreto 2009-03-01T17:33:51Z Dosierujo "La Dek Du Tagoj de Kristnasko" http://www.liberafolio.org/Members/esperanto41/12-tagoj-kristnasken Angla-Esperanta partituro de "The Twelve Days of Christmas / La Dek Du Tagoj de Kristnasko": kun simpla melodio-notaro, senpage havebla perrete, je au jpeg-oj au pdf.
http://www.genekeyes.com/12-DAYS/12-days-of-Christmas.html

Citate sube estas miaj komentoj pri la klopodo:

Rimarkoj de tradukanto-aranĝanto:

Anstataŭ kunpremante la partituron per ripetoj, malsamaj finoj, kaj malsamaj melodioj, mi pligrandigis la aranĝon por doni al ĉiu strofo ties propran notaron: por faciligi kaj kantadon, kaj komparon inter la Angla kaj Esperanta silabado.

Tiel, en mia partituro-desegno, mi lasas du notojn por ĉiu cifero post "kvin", kvankam seven estas la nura Angla du-silaba ekzemplo tie, krom 'leven [eleven], = dek unu. Tiumaniere, mi foje povis sidi ankoraŭan Esperantan silabon se necese, ĉar ties vortoj emas esti plilongaj, sed ties ciferoj du ĝis dek estas po unu silabo ĉiu. Do, kiel aranĝata ĉi tie, kvar el ses de tiuj Anglaj ciferoj (krom seven kaj 'leven) havas streĉon inter du notoj, verŝajne ellasata kantante, sed sen perdante nek la taktosignon nek la ritmon en ambaŭ lingvoj:

Seven swans a-swimming (6 silaboj en 6 notoj) Sep naĝantajn cignojn (6 silaboj en 6 notoj)

Six___ geese a-laying (5 silaboj en 6 notoj) Ses kovant-anserojn (6 silaboj en 6 notoj)

Por la unua donaco, mi pensis ke mi havis vortludon je la Esperanta "perdrik", kaj la simile prononcata "pear tree" [per tri] = pir-arbo, kvankam "perdriko" estas la "partridge". (La Angla, laŭlitere = "Iu perdriko en iu pir-arbo." anstataŭ mia Esperanto: "Pir-arbon kun unu perdrik'".) Tamen, mi poste vidis en Wikipedia ke eble estis antaŭlonge Franca versio, en kiu "perdriko" estas "perdrix", sed eble mis-transkribita Anglen kiel "pear tree" [pir-arbon].

Plejparto de la donacoj similas je la Angla, krom ke mi devis ŝanĝeti kaj la duan kaj la trian:

Angle, "two turtle doves" = "du kolombojn", sed tiu ne taŭgas la metron. Mi provis "kver-birdojn", sed "kver" tro similas je "kvar", kaj povus konfuzi la nombradon; do mi libere nur uzis "Kant-birdojn, du".

"Three French hens" = "Tri Franc-kokinojn", sed mi nur havis spacon por "Franc-kokojn, tri". Ankaŭ, post donaco kvin, kie la melodio ŝanĝas, mi devis ellasi "Franc-" aldone, do rezulte "Kokojn, tri". Des pli da bruo por la ricevanto.

Gene Keyes

Kategorioj: kanto, traduko, partituro, Kristnasko]]>
No publisher esperanto41 (Gene KEYES) cc 2010 Gene Keyes. Ne-komerca re-uzo permesata kun atribuo. interreto 2010-11-18T22:03:01Z Novaĵo
Civito kaperis la papagon de TEJO http://www.liberafolio.org/2013/civito-kaperis-la-papagon-de-tejo La Esperanta Civito senpermese ekuzis la maskoton de TEJO kiel simbolon de sia nova "Pasvorta Reto". La Civita retejo parte kopias la ideon de Pasporta Servo, sed estas celita nur por personoj ligitaj al la Esperanta Civito. En la gastiga reto de la Civito nun troviĝas sep personoj. "La uzo de la papago kaj la simil-sona nomo ja estas suspektindaj", komentas la ĝenerala sekretario de TEJO. La ideo de la "Pasvorta Reto", konata ankaŭ sub la alternativa nomo "Esperanta tempobanko", estis aprobita de la Senato de la Esperanta Civito sub la nomo "Lex Margarita". La eldirita celo de la projekto estas "stimuli la koherigon de la esperantlingva komunumo". La koheriĝo evidente okazu kadre de la Civito, ĉar por aliĝi al la nova reto necesas "havi la esperantan civitanecon aŭ akcepti deklaron, kun la apogo de almenaŭ du retanoj".

Laŭ la freŝa retejo, la anoj de la nova organizaĵo interŝanĝos servojn, kies prezo estos kalkulita en "horĉekoj". En la sekcio pri gastigado estas listigitaj ĉiuj sep gastigantoj. La regularon de la "Pasvorta Reto" starigas la Konsulo de la Civito, kaj ĝi estas sekreta – nur aliĝintoj rajtas legi ĝin.

En sia komuniko pri la nova servo, HeKo klarigas, kia vizitanto en la retejo ne povos vidi la plenan enhavon: gaĝo (ne esperantisto) aŭ gringo (el la angla Green plus la persa Go: verdulo-merdulo, alivorte, esperantisto kiu ne helpas, sed malhelpas la evoluon de Esperantio, per trolado, parazitado, burokratado, statuta malrespekto, insultado, pseŭda anarkiismo, superflua krokodilado, dogmeca antiraŭmismo...)

La plej interesa fakto pri la "Pasvorta Reto" tamen estas la grafika aspekto de la nova retejo. Kiel simbolon de sia nova reto la Civito elektis Pepon, la tradician TEJO-papagon. La plej granda bildo sur la paĝo montras Pepon starantan sur la terglobo, kun listo de gastigantoj subflugile. La bildo ŝajne estas prenita de la kovrilo de Paŝoj al plena posedo, sed temas pri motivo, kiun TEJO regule uzis por simboli Pasportan Servon.

Aldone al la simbolo de Pasporta Servo, la retejo uzas sep pliajn bildojn de la TEJO-papago por indiki diversajn specojn de servoj, kiujn la Esperanta Civito eble iam povos proponi al siaj anoj: plia Pepo sur terglobo, Pepo kun okulvitroj kaj kravato, ferianta Pepo sub palmo, profesora Pepo, kongresanta Pepo en kompleto, kaj kantanta Pepo kun mikrofono kaj sunokulvitroj. La lasta ial simbolu "literaturajn servojn", kiuj ankoraŭ restas "anoncotaj".

La Pepo-papago estis desegnita de Martin Burkert (nun Martin Markarian) en 1991 specife por presaĵoj de TEJO, kaj ĝi tre ofte aperis sur la paĝoj de la nun malfondita gazeto TEJO-tutmonde. En la retejo de TEJO Pepo estis regula ornamaĵo ĝis la jaro 2006, kiam la retejo estis refasonita.

Tiam TEJO informis, ke baldaŭ la asocio anoncos konkurson pri nova maskoto. La konkurso ŝajne tamen neniam okazis – almenaŭ ne aperis nova maskoto, sed ankaŭ Pepo ne reaperis en la retejo aŭ en eldonaĵoj de TEJO.

Dum silvestraj intertraktadoj kun TEJO-pintuloj, Valerio Ari de la Esperanta Civito proponis al TEJO kunlaboron pri la misfarta Pasporta Servo, kadre de la Civita "Pasvorta Reto". La estraro de TEJO poste ĝentile ignoris la proponon, promesante nur "atente sekvi" la progreson de la Civita projekto.

La apero de la kaperita TEJO-papago en la retejo de "Pasvorta Reto", kaj la simileco de la titolo al la Pasporta Servo de TEJO tamen facile povus kredigi al hazarda vizitanto, ke la Civita projekto efektive havas ian ligon kun TEJO, aŭ eĉ ke temas pri nova servo proponata de TEJO.

Libera Folio kontaktis la aŭtoron de la desegnaĵoj, Martin Markarian, por ekscii, ĉu efektive li permesis la uzon de TEJO-Pepo en retejo, kiu neniel rilatas al TEJO. Montriĝis, ke li eĉ ne ricevis la demandon.

— Dankon ke vi atentigis min pri tio. Fakte mi desegnis Pepon por TEJO kaj ne ĝenerale por la Esperanto-komunumo aŭ iuj subgrupoj. Mi kontaktis la Esperantan Civiton tra ilia retpaĝo kaj petis forigon de la bildoj. Mi rerigardos post kelkaj semajnoj por vidi ĉu ili fakte faris tion.

Ankaŭ TEJO ne donis permeson al Esperanta Civito uzi Pepon kiel simbolon de nova servo, nek entute ricevis peton pri permeso, rakontas Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de TEJO.

— La uzo de la papago kaj la simil-sona nomo ja estas suspektindaj kaj estus malfacile prezenti ilin kiel hazardan koincidon. Persone mi trovas tion plia pruvo pri la prestiĝo de la marko Pasporta Servo kaj mi ĝojas ke, konforme al la komitata decido, TEJO ne ĉesigos kaj ne fordonos al aliaj tiun plurjaran projekton, sed plu laboros pri ĝia evoluigo, komentas Paweł Fischer-Kotowski.
]]>
No publisher Redakcio interreto 2013-02-24T12:27:34Z Novaĵo
profesiulo.info http://www.liberafolio.org/Members/PauloCesarPires/profesiulo.info Nefermita informpaĝaro pri profesiistoj aperas: profesiulo.info
Funkcianta pere de la lingvo internacia Esperanto la reteio profesiulo.info estas publika informpaĝaro pri profesiistoj.

Scipovo de Esperanto ne estas postulo por ekhavi informpaĝon tie.

Jen ekzemplo pri individua informpaĝo: 
http://profesiulo.info/pcpbrazilogmailcom

Fejsbukpaĝo
]]>
No publisher Paulo Cesar Pires interreto novajxeto aperis 2016-10-21T13:15:58Z Novaĵo