Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1 to 2. Facebook sen ajna averto forigas grupojn de esperantistoj http://www.liberafolio.org/Members/Dima/facebook-sen-ajna-averto-forigas-grupojn-de-esperantistoj http://esperanto.com .
Ĝi havis 1000-1200 partoprenantojn.
Grupo ĉefe celis informi pri la novaj teknikaj eblecoj kaj agado ĉirkaŭ tiu ĉi jam sufiĉe granda esperantista retejo.
La grupo estis relative aktiva: uzantoj uzis diskutojn, alŝutis bildojn, ofte (preskaŭ ĉiutage) uzis mikroblogon.
Antaŭ ĉirkaŭ 1-2 semajnoj la grupo plene senspure malaperis (dum mi partoprenis la UKon).
Kelkaj miaj amikoj ĉe Facebook supozas, ke temas pri la renovigo de la sistemo de la grupoj ĉe tiu ĉi socireta monstro, kadre de kiu estis forigita ankaŭ la grupo pri Esperanto.com.
Tamen nek la membrojn, nek la administranton de la grupo la administrantoj (aŭ la sistemo) de Facebook iel avertis aŭ kontaktis pri tiu ĉi intenco.

Tio portas malbonajn pensojn, ke morgaŭ povas same malaperi la paĝoj de UEA aŭ diversaj aliaj aktivaj esperantistaj grupoj ĉe Facebook.
Pro tio estos perditaj miloj da E-lingvaj mesaĝoj, fotoj de la renkontiĝoj, ligiloj, diskutoj...

Laŭ mi, tiuj okazaĵoj estas sufiĉe grava malavantaĝo por la Esperanto-agado pere de Facebook.]]>
No publisher Dima Ŝevĉenko 2011-08-04T13:17:45Z Novaĵo
Dima Ŝevĉenko http://www.liberafolio.org/Members/Dima No publisher Dima Ŝevĉenko 2011-08-04T13:15:14Z Dosierujo