Libera Folio
http://www.liberafolio.org
These are the search results for the query, showing results 31 to 34.
Corsetti reelektita sen alternativo
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/document.2004-07-24.9083759763
En sia unua kunsido en Pekino sabate matene, la nova komitato de UEA reelektis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, por nova trijara periodo. Kiel vicprezidanto estis elektita Claude Nourmont, komitatano A por Francio, kaj kiel ĝenerala sekretario Ulla Luin, kiu unue estis elektita komitatano C. Por tiuj postenoj ne estis alternativaj kandidatoj.Komence
de la komitata kunsido sabate matene Yves Bellefeuille (komitatano A por Kanado) anoncis, ke troviĝas pliaj
kandidatoj por la estraro, krom tiuj menciitaj en la raporto de la elekta komisiono. Yves Bellefeuille proponis, ke la
komitato konsideru ankaŭ la aldonajn kandidatojn. Tamen la komitato per granda
plimulto de voĉoj rifuzis diskuti pliajn kandidatojn. Subtenis la
proponon
kvar el la ĉeestintaj komitatanoj, sindetenis tri.
- La ĝenerala etoso en la kunsidoj estis akceptema al la estrara
politiko, komentas Jukka Pietiläinen, B-komitatano kiu subtenis la
proponon de Yves Bellefeuille.
Ĉeestis en la komenco de la unua komitata kunsido 35 voĉdonrajtaj
komitatanoj. Pliaj komitatanoj alvenis poste, kiam la estraro jam estis
elektita. La
plej fortan subtenon, 33 voĉojn, ricevis Ans Bakker, kiu estis
reelektita kiel estrarano. Plej malmultajn voĉojn (18) ricevis Andrej
Grigorjevskij, kiu tiel iĝis la sola nesukcesa kandidato: por la
sepkapa estraro estis ok kandidatoj.
La elekto okazis laŭ la originala propono
de la elekta komisiono, kun la sola escepto, ke ne plu kandidatis
eksestrarano Ivo Osibov, kiu ne ricevis la subtenon de la individuaj
membroj en la balotado pri la novaj B-komitatanoj antaŭ kelkaj semajnoj.
La konsisto de la nova estraro estas jena:
Renato Corsetti, prezidanto (30 voĉoj)
Claude Nourmont, vicprezidanto (31 voĉoj)
Ulla Luin, ĝenerala sekretario (32 voĉoj)
Ans Bakker ten Hagen (33 voĉoj)
Maritza Gutierrez (26 voĉoj)
Amri Wandel (24 voĉoj)
Yu Tao (30) voĉoj
El la antaŭa estraro tiel restis krom la prezidanto nur Ans Bakker ten
Hagen. En la sepkapa estraro estas kvar virinoj kaj tri
ekstereŭropanoj. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, responde al
demando de Libera Folio neniel volis komenti la konsiston de la nova
estraro.
Dum la sabata komitata kunsido oni pritraktis ankaŭ la decidojn
de la antaŭa kunsido en Gotenburgo. Oni konstatis, ke la akcepto de
Landa Asocio el Kongo farita en Gotenburgo ne estis farita per sekreta
voĉdono, kiel la regularoj postulas. Tial oni denove voĉdonis, ĉi-foje
sekrete, por konfirmi la akcepton. Por la akcepto de la nova landa
asocio voĉdonis 26 komitatanoj, kontraŭ 2, sindetenoj 5.
La komitato ankaŭ akceptis la raporton de la malnova estraro pri la
agado dum 2003. La sekva kunsido okazos vendrede. Antaŭ tio dum la
semajno kunsidos la subkomitatoj. La komitataj kunsidoj estas
malfermitaj al la ĝenerala publiko. La sabatajn kunsidojn ĉeestis
dudekkvino da spektantoj.
Sabate antaŭtagmeze la nombro de aliĝoj atingis jam 1913, do klare pli
ol la pasintjara kongreso en Gotenburgo, kie estis 1792 aliĝintoj.
Duono de la aliĝintoj en Pekino estas ĉinoj.
En sabato estis ankaŭ pompe malfermita ekspozicio pri Ĉinio en la
kongresejo. Sur nia foto vi vidas la novelektitan prezidanton de UEA,
Renato Corsetti, kiu lige kun la ekspozicio esploras la ĉinlingvan retejon de la UK.
Iuj kongresanoj plendis, ke plene mankas restoracioj au manĝ-eblecoj en
la kongresejo; krome, en la hotelo al kiu ĝi estis ligita estas nur
unu restoracio. Tamen ŝajne ekfunkcios bufedo en la kongresejo.
Por la solena malfermo, kiu okazos dimanĉe matene, oni atendas
diplomatojn el deko da landoj. Irano laŭplane sendos eĉ tri
diplomatajn reprezentantojn.
]]>No publisherKalle Kniiviläuk20042004-07-24T07:44:49ZPaĝoGazetara konferenco preparis la grundon
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/uk_vendredo
En gazetara konferendo antaŭ ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, la prezidanto de LKK Guo Xiaoyong kaj la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, rakontis pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. La informa laboro de la ĉinaj esperantistoj preparas bonan grundon por vasta publikeco dum la kongreso.Sabate la 24-an de julio je la 9-a horo matene laŭ la pekina horo
malfermiĝos la kongresejo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto
en Pekino. Jam vendrede posttagmeze okazis la unua gazetara konferenco
de la kongreso.
En la gazetara konferenco la prezidanto de la Loka Kongresa
Komitato, Guo Xiaoyong, amplekse informis la ĉeestintajn ĉinajn kaj
eksterlandajn ĵurnalistojn pri la kongreso kaj pri la Esperanto-movado.
Ĉeestis la gazetaran konferencon ankaŭ la vic-prezidanto de UEA,
Humphrey Tonkin.
La informa laboro de la Loka Kongresa Komitato estas ambicia. Estis
starigita tre multflanka ĉinlingva retejo pri la kongreso, kaj pluraj
aliaj ĉinlingvaj retejoj publikigas informojn pri la kongreso. Iom malpli ampleksa estas la esperantlingva retejo pri la kongreso. Fotoj
pri la gazetara konferenco aperis ekzemple en la retejo webcast.china.com.cn.
1794 kongresanoj el 49 landoj aliĝis ĝustatempe, por ke ilia
nomo aperu en la Kongresa Libro. Tiel la Pekina Universala Kongreso jam
per du aliĝoj superis la kvanton de aliĝoj en Gotenburgo, kaj do iĝos
la plej granda UK post Berlino en 1999. Tiam aliĝis entute 2712
kongresanoj. La plej granda kongreso dum la lastaj jaroj estis tiu en
Montpellier, kun entute 3133 aliĝintoj. La unua Pekina kongreso en 1986
atingis 2482 aliĝojn.
Pli ol duono de la ĉi-jaraj aliĝintoj, 931, venas el Ĉinio. Aliaj
landoj kun multaj aliĝintoj estas Japanio (177), Francio (81) kaj
Germanio (71).
Dum sabato ne estos multaj programeroj por la publiko, krom la
kunsidoj de la Komitato de UEA, en kiuj laŭplane estos elektita la nova
estraro de la asocio. La solena inaŭguro de la Pekina kongreso okazos
dimanĉe je la 10-a horo. Dimanĉe posttagmeze komencos sian laboron la
Internacia Kongresa Universitato kaj la Nitobe-simpozio, en kiu oni
traktos interalie la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj
rilatoj.]]>No publisherKalle Kniiviläkongresojuk20042004-07-23T21:17:11ZPaĝoImpona honora komitato de la UK
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/honorakomitato
Ni publikigas la tutan membroliston de la honora komitato de la Pekina Universala Kongreso.Honoraj prezidantoj
Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso
Bakin, vicprezidanto de la Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA
Prezidanto Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
Membroj Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
Shen Guofang, ministra asistanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj
Liu Yanping, vicdirektoro de la Gardista Buroo de la Ministerio de Publika Sekureco
Niu Ping, vicministro de la Ministerio de Ŝtata Sekureco
Zhang Shaochun, ministra asistanto de la Ministerio de Financo
Meng Xiaosi, vicministro de la Ministerio de Kulturo
Zhu Qingsheng, vicministro de la Ministerio de Sano
Li Dan, direktoro de la Ĉina Radio Internacia
Sun Anmin, vicurbestro de la Pekina Popola Registaro
Hu Wei, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Junulara Federacio
Zhao Shaohua, vicprezidanto de la Ĉina Virina Federacio
Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj
Yuan Guiren, vicministro de la Ministerio de Eduko kaj direktoro de la Ŝtata Lingva Komisiono
Li Jun, vicdirektoro de la Civila Aviada Administracio de Ĉinio
Gu Zhaoxi, vicdirektoro de la Ŝtata Turisma Buroo
Chai Zemin, prezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”
Yang Zhengquan, vicprezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”
Chen Yuan, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo
Ĝenerala sekretario:
Guo Xiaoyong, vicdirektoro de Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo
]]>No publisherKalle Kniiviläuk20042004-07-23T08:40:00ZPaĝoUK 2004 Pekino
http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ukpekino-ligo
La retpaĝaro de la Pekina Universala Kongreso 2004.No publisherKalle Kniiviläkongresojuk20042004-06-21T21:53:47ZLigo