Inter ili, ni elektis tiun kiun ni pleje ŝatas. La libroj proponitaj estis la jenaj:
Notindas ke Esperanton mencias la libro de Patrik Ourednik, Europeana, libro sufiĉe ironia, kiu miksas veraĵojn en malveraĵojn kaj malveraĵojn en veraĵojn. Oni povas legi ekzemple ke "La bezono de universala lingvo sentiĝis pli preme de kiam la industria mondo evikciis la religiajn kaj socialajn tradiciajn valorojn kaj kelkaj proponis inventi universalan lingvon kaj ili diris ke kiam ĉiuj parolos la saman lingvon la paco regos la mondon kaj ili inventis tiajn lingvojn."
La aŭtoro, kiu ĉeestis marde, klarigis, ke ĉio, kion vi pensas vera en la libro, estas vera, kaj ke tiu libro estas nek filozofia, nek historia sed ke ĝi tamen povus fariĝi historia libro.
La renkontiĝo okazis tute en la franca, la parlamento tamen proponis tradukon en la anglan. Ĉiuj partoprenantoj povis demandi ion al la du ĉeestantaj aŭtoroj (Patrik Ourednik kaj Amin Maalouf): tiuj kiuj scipovis la francan, kompreneble!
Eblis ankaŭ pridemandi redaktorojn kaj tradukistojn (nur tiujn kiuj tradukis en la francan). Demandojn fakte faris ĉefe francoj, la kelkaj alilingvanoj kiuj provis estis malfacile kompreneblaj. La premiita libro estis finifine tiun de Harry Mulisch: Siegfried, imaga filo de Hitler.
Salomé Hug