Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1 to 6. Mi petas vian helpon por konstrui novan retejon per kaj por Esperanto http://www.liberafolio.org/Members/bluacxielo/Per%20kaj%20Por%20Esperanto Karaj samideanoj, nun mi konstruas novan retejon por Olimpikoj de Pekino per Esperanto. Mia celo estas elmontri al aliaj neesperantistoj ke esperanto estas lerninda kaj utila. Mi planas ke cxiuj sxtatflagoj de cxiuj landoj kun esperantistoj aperis sur mia retejo. krome, mi petas ke vi parolas ion pri la Pekinaj Olimpikoj kaj al la sportistoj. mia retejo estas http://miamasvin.88y.net/ vi povas viziti gxin, kaj viaj fotoj kaj bondeziroj aperos sur http://miamasvin.88y.net/bondeziroj.html Mi petas vian helpon. bonvolu helpi min por kaj per Esperanto. viaj fotoj kaj bondeziroj estas tre grava por mdezia retejo. koran dankon antaue. mi atendas vian respondon kaj viajn fotojn kaj bondeziroj. mia retadreso bluacxielo@gmail.com bluacxielo@163.com kaj lazuracxielo@yahoo.cn No publisher Li Jianhua 2008-03-17T13:52:26Z Novaĵo Usona esperantisto trejnis instruistojn en Pekino http://www.liberafolio.org/Members/bluacxielo/Dennis%20vizitis%20Pekinon De la 15-a ĝis la 18-a de junio, usona esperantisto Dennis vizitis Pekinon por trejni instruistojn de Esperanto en la Pekina Bazo por Esperanto-instruado al Infanoj. No publisher Li Jianhua 2007-06-21T07:30:04Z Novaĵo Nun eblas antaŭmendi "Modernan Historion de Ĉinio, Japanio kaj Koreio" http://www.liberafolio.org/Members/bluacxielo/E-libro%20pri%20Cxinio%2C%20Japanio%20kaj%20Koreio En 2005, pacamaj civitanoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron La Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio. La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton. En 2005, pacamaj civitanoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron La Historio por Malfermi Estontecon -- Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio. La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton.

La libro montras praktikan utilecon de Esperanto, kaj estis laŭdita de Komitato de UEA lastjare. Ĝi havas ĉirkaŭ 300 paĝojn. La Esperanto-traduko kaj eldono estas apogita de la Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto Asocio.

La libro aperos dum la venonta Jokohama UK. Por pagi la koston de la eldono, ni petas antaŭmendon de pacamaj esperantistoj. La prezo estas Won 8,000 (Jeno 1,600, Eŭro 10). La nomoj de tiuj, kiuj antaŭmendas 5 ekzemplerojn aŭ pli estos listigitaj kiel "Financaj kontribuintoj" en la libro. La limdato por tio estas la 30-a de junio.

Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808

Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

]]>
No publisher Li Jianhua 2007-06-05T03:31:22Z Novaĵo
Usonano instruas Esperanton al ĉinaj bonzoj http://www.liberafolio.org/Members/bluacxielo/E-kurso%20en%20budhisma%20templo%20en%20Cxinio La 15-an de majo, usona esperantisto Dennis komencis instrui Esperanton en la budhisma templo Duobao en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio. La 15-an de majo, usona esperantisto Dennis komencis instrui Esperanton en la budhisma templo Duobao en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio. La kurson partoprenis ĉ. 30 lernantoj inkluzive de bonzoj kaj ordinaraj nereligiuloj. Dennis instruis ilin per sia metodo Baza Esperanta Kurso (BEK) kaj sia lernolibro. Miaohui, estro de la templo kaj fama esperantisto disvastiganta budhismon per Esperanto, filmigis erojn de la kurso kaj metis ilin en la interreto. Oni ankaŭ metis la materialojn de la kurso en interreto kaj tradukis ĝin en la ĉinan lingvon.

En la E-instruado partoprenis ankaŭ aliaj esperantistoj, inkluzive de franca esperantisto Michell. Laŭdire, la kurso daŭros 15 tagojn. Materialo: BEK estas mallongigo de "Baza Esperanta Kurso". Ĝi estas la unua nivelo de la Esperanto-Kursa Sistemo, kompleta kursaro por komencantoj de Esperanto. Ĝi estas multe pli longa ol kutima kurso por komencantoj, kaj daŭras inter 60 kaj 100 horoj por plenkreskaj Eŭroplingvoparolantoj, kaj inter 300 kaj 500 horoj por parolantoj kiuj ne havas internacian vortstokon en siaj lingvoj.

]]>
No publisher Li Jianhua 2007-06-05T03:27:19Z Novaĵo
E-kurso en Guangzhou, urbo de suda Ĉinio http://www.liberafolio.org/Members/bluacxielo/E-kurso%20en%20Cxinio Esperanto-kurso en Guangzhou, urbo de suda Ĉinio Lastatempe, Augusto Casquero, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio instruis esperanton kaj la hispanan en Guangzhou, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. La 26-an de majo li donis la duan lecionon de lia e-kurso al liaj lernantoj. Jen la fotoj kaj la video de Augusto kun liaj lernantoj kaj amikoj en Guangzhou. por la video vidu mian blogon (en konstruado), por la fotoj vidu mian paĝon de yahoo-fotoj.

]]>
No publisher Li Jianhua 2007-05-27T00:56:10Z Novaĵo
bluacxielo http://www.liberafolio.org/Members/bluacxielo Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de bluacxielo No publisher Li Jianhua 2007-05-27T00:53:19Z Dosierujo