Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1 to 13. Unu monato ĝis BET-49 http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/unu-monato-gis-bet-49 Precize unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en Utena (Litovio). Ĝis nun al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj, kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 partoprenantojn.

Pli detale pri BET-49 legu en resuma artikolo, kiu hodiaŭ aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/06/bet-49/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov kongresoj 2013-06-07T07:59:30Z Novaĵo
1-a Indonezia Kongreso ĉe El popola Ĉinio http://www.liberafolio.org/Members/Tenten/1-a-indonezia-kongreso-ce-el-popola-cinio No publisher Tenten kongresoj 2013-04-04T14:11:00Z Ligo UK 2005 en Vilno http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ligovilno La oficiala retejo de la 90-a Universala Kongreso en Vilno, Litovio, de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005. No publisher Redakcio kongresoj uk2005 2005-04-07T09:49:38Z Ligo Kortuŝe en Bulonjo http://www.liberafolio.org/2005/Agado/bulonjo Pli ol 500 homoj el 23 landoj kolektiĝis en Bulonjo-ĉe-Maro por festi la centjaran jubileon de esperantistaj kongresoj. "La plej kortuŝa programero al mi kaj multaj aliaj estis la malfermo en la sama teatro, kie, antaŭ cent jaroj, parolis Zamenhof. Nun aktoro Arno Lagrange parkere ripetis lian faman paroladon", rakontas Raita Pyhälä kiu verkis raporton por Libera Folio.

"Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno;la  mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en  nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la  mondo..."

 L. L. Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Legu la tutan paroladon.


La temo de la jubilea kongreso omaĝe al la unua internacia E-kongreso (aŭgusto 1905) en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro estis: "Esperanto: perspektivoj post 100 jaroj de renkontiĝoj". Pri tio do oni prelegis kaj diskutis, kaj en la kongreso mem kaj en la simpozio en la Universitato Littoral.

Kompreneble okazas ideologiaj kolizioj, kiam kunvenas entute naŭ asocioj, laboristaj, katolikaj kaj aliaj, sume ĉirkaŭ 550 homoj el 23 landoj. Unuj demandas al si, kial en klasika koncerto estas ludata la himno de la revolucia proletaro, aliaj plendas, ke ne devus okazi Esperantlingva Paska meso en katolika katedralo. Al nefrancoj la profundeco de la konflikto inter laikismo kaj religioj estas nekomprenebla. Oni vigle pridiskutis la Rekomendojn de la kongreso, koncerne kaj la enhavon kaj la lingvaĵon: nur unu detalo, la ligoj inter turismo, ekologio kaj Esperanto.

Malgraŭ la malsamopiniadoj la kunlaboro de la E-asocioj en la bulonja kongreso estis avangarda. En la E-movado ja estas pri la celoj ... certa interkonsento. Pri la rimedoj kaj agadoj prezentiĝas diversaj solvoj... La montrado de nia ekzisto, la informado al la eksterularo...estas bataliloj daŭrigotaj kaj intensigataj... Malgraŭ niaj skismoj de interne; malgraŭ indiferentecoj, perfortoj, turmentegoj, persekutoj de ekstere la kongresanoj en Bulonjo atestis pluvivon kaj bonfarton de Esperanto. (Citaĵoj el la Kongreslibro)

La urbo Bulonjo multege
kaj ĉiel helpis al la kongreso. En la urbaj voj- indikaj paneloj videblis Esperanto-kongreso ne nur dumkongrese sed tri monatojn antaŭe. La urbo senpage disponigis ejojn, helpantojn kaj funkciulojn, donacis memoraĵojn al ĉiu kongresano. La urba muzikistaro ritmigis la sunbrilan traurban defiladon al la Placo de Zamenhof, kie paroladis kaj florbukedojn antaŭ la buston de Zamenhof metis eminentuloj. La urbestro aranĝis bufedon al ĉiuj kongresanoj en la urbodomo...

La jubilea renkontiĝo ne akceptis ian Bulonjan Deklaracion, ĉar tia deklaracio ja estis farita jam antaŭ cent jaroj, sed ja apartan Rekomendaron. En la solena Fermo, kiam la kongresa Rekomendaro jam estis unuanime akceptita, aperis surpodie surpriza Trudhomo, kiu proponis, ke la ĉeestantaro voĉdonu pri iu "deklaracio" kiun li disdonigis en la komenco de la Fermo. La prezidanto de la Organiza Komitato firme daŭrigis la antaŭplanitan programon malgraŭ la interrompo kaj zorgis, ke la Trudulo ne plu kaptu la mikrofonon. Tiu Trudulo nek petis parolvicon nek pagis la kongreskotizon; en la listo de la kongresanoj li ne videblas. Ĝentile ridetante sur la rando de la podio li eble provis profiti de sia ioma simileco al Humphrey Tonkin, sed senvorte kaj senrezulte li devis foriri.

La Rekomendaron la ĉeestantoj akceptis per manlevado, kaj la francan version poste akceptis la urbestraro ("Bulonjo" pli larĝe komprenate konsistas el pluraj komunumoj). Aperis rimarkeblaj artikoloj en la loka gazetaro kaj pri Esperanto, pri Zamenhof kaj la sorto de lia familio, kaj pri la kongreso kaj la diservo. Por honorigi la renkontiĝon "Boulogne 2005" eldoniĝis Esperanta komiksa albumo Tinĉjo en Tibeto, kiu emfazas toleremon kaj solidarecon inter diversnaciaj homoj.

La Libroservoj de SAT kaj UEA
kaj la Muzikservo de Vinilkosmo imponis kaj utilegis. Ĉiu prelego kaj ekskurso meritus sian resumon. La arta programo, bonaj pladoj kaj spritaĵoj interrompantaj multajn oficialajn paroladojn multe helpis. Ĉiam okazas ankaŭ malbonaĵoj, pri kiuj ne ĉiam homo kulpas sed ekzemple vetero,nebulo, paneo de motoro, neantauviditaj kulturaj diferencoj,malfruiĝo de iu ĉenero kiu malfruigas ĉiujn sekvajn partojn de la programo.

La plendojn ni sendu al la futuro, kie oni eble okazigos memorfeston pro la ducentjariĝo de la unua UK. Al mi plej ĝena estis nesufiĉa interpretado dum ekskurso, kiam la ĉiĉerono kaj la francaj ekskursanoj pensis, ke ne indas multon diri en Esperanto, ĉar la buso sidas nur du nefrancoj. La plej kortuŝa programero al mi kaj multaj aliaj estis la malfermo en la sama teatro, kie, antaŭ cent jaroj, parolis Zamenhof. Nun aktoro Arno Lagrange parkere ripetis lian faman paroladon.

Raita Pyhälä
Finnlando
Fotoj: aliaflanko.de
]]>
No publisher Redakcio kongresoj 2005-04-06T20:35:03Z Paĝo
Bulonjo memoris la sukceson de 1905 http://www.liberafolio.org/2005/Agado/bulonjo2 En aŭgusto 1905 en la nordfranca marborda urbo Boulogne-sur-Mer kolektiĝis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. De tiam Universalaj Kongresoj okazadis ĉiujare, kiam ne malhelpis mondmilitoj. Ziko Marcus Sikosek prelegis en antaŭkongresa simpozio kaj rakontas pri siaj impresoj. Kiam oni preskaŭ precize cent jarojn poste vizitas la urbon, kion oni sentas? Ĉu estiĝas mentala ligo kun la esperantistaj prapatroj? Mankis al mi tempo kaj okazo por meditado, veninta el Roterdamo, ankoraŭ kun kapo plena pri ĉiutagaj kaj aliaj laboretoj; aliflanke ankaŭ Bulonjo signifis laboron por mi: oni invitis min por la simpozio antaŭ la jubilea kongreso, kie mi prelegu pri la nova verko Sed homoj kun homoj, kaj kie mi intencis pliintensigi kontaktojn kun la ĉeestantaj esperantologoj.

Dum pluraj monatoj mi verkis en Biblioteko Hector Hodler pri tiu ducentpaĝa libro pri cent jaroj Universalaj Kongresoj, kies titolo rilatas al la zamenhofa priskribo: ĉi tie en Bulonjo ne kunvenis poloj kun rusoj, angloj kun francoj, sed homoj kun homoj. Iom paradokse, ke mi mem ĉeestis nur du UK-ojn, sed nun mi povas diri al mi mem ke mi ĉeestis la komencon de tria: la Bulonja kongreso de 2005 ja preskaŭ sentiĝis kiel malgranda UK - kun kvincent partoprenantoj, simile al la 688 en 1905.

La simpozio prezentis al jam plurcentkapa publiko - ĉefe esperantista, kvankam oficiale la aranĝo estis dulingva - kelkajn jam bone konatajn Esperanto-eminentulojn. Ulrich Lins ekzemple priskribis la mondon de 1905, farante ligojn inter la esperantista kaj la cetera mondo. Surprize, se oni komparas lian prelegon al lia parto en Esperanto en perspektivo (1974), li precipe laŭdis la tiaman movadon, ke ĝi kun kompromisemo kaj prudento sukcesis eviti plurajn kverelojn. Laŭ li la unua mondomilito haltigis promesplenan evoluon kaj bedaŭrinde kaŭzis, ke forgesiĝis la signifo de tiu epoko por Esperanto.

Plia fama vizaĝo estas tiu de Humphrey Tonkin. La titolo de lia kontribuo "La UK-oj kaj la kreo de Esperanto-komunumo“ sonas kiel teda sociologia blablao, sed male. Kaj sprite kaj serioze, li prezentis trapensaĵon rilate al la kongresoj kaj la koncerna movado. Unu el la atentigoj montris ekzemple al jena dilemo: ni esperantistoj provas fari el niaj renkontiĝoj ian oazon, en kiu oni nur parolas kaj kondutas Esperante; aliflanke ni deziras logi novajn homojn al niaj renkontiĝoj. Tamen oni rajtas dubi pri lia tezo, ke Klara Zamenhof ŝokis la esperantistojn per la grandeco de ŝiaj ĉapeloj (la frontpaĝo de Sed homoj kun homoj relativigas tion).

Jean-Pierre Boulet, ILEI-delegito ĉe Unesko, klarigis kial la unua UK okazis siatempe en Bulonjo (kaj ne ekzemple en Parizo). En mia propra kontribuo mi prezentis UK-rilatajn bildojn kiujn mi jes aŭ ne utiligis por Sed homoj kun homoj, kaj mi klarigis la kriteriojn. Pri ĝi mi preferas ne raporti mem, tamen ja menciindas la bona interpretado: Francisko Simmonet, post ĉiu bildo montrita de mi, resumis franclingve. Komence mi timis ke tio estus tro temporaba, sed fakte ne estis tiel. Tre bone interpretis cetere ankaŭ Brian Moon en la simpozio kaj poste en la kongreso; oni agrable sentis la veran profesiecon, kiu kontribuas al la nivelo ĝenerala.

La organizantoj, inter ili UEA-vicprezidantino Claude Nourmont, trovis ankaŭ du tre interesajn neesperantistojn. Roland Breton estis profesoro pri geografio kaj publikigis franclingvan atlason pri lingvoj; lia kontribuo komparis Eŭropan Union kun alia multlingva politika subjekto, nome Hindio.

Speciale interesa, mi permesas al mi akcenti tion, estis la prelego de Jean-Claude Lescure. Oni atentiĝis pri li en esperantistaj rondoj pro pli ol sescentpaĝa disertacio, per kiu li fariĝis profesoro (li laboras interalie ĉe la fama pariza altlernejo Sciences-Po). La temo disertacie kaj prelege: la sinteno de la francaj aŭtoritatoj al Esperanto - kaj Volapuko - antaŭ 1940. Mi konfesas ke mi komprenis maksimume trionon de lia prelego, ĉar mi ne tre bone regas la francan, sed tio, kion mi kredis kompreni, estas enorme valora kontribuo al esperantologio. Saman impreson havis Ulrich Lins, kaj ni ambaŭ antaŭfebras la aperon de la disertacio en presita formo.

Jam antaŭ la finiĝo de la bulonja aranĝo, merkrede, oni jam povas laŭ la inaŭguro paroli pri io kiel "malgranda UK". La komenco kunvenigis la esperantistojn en la malnova teatro de Bulonjo, kie oni estis alparolata de verdaj kaj trikoloraj (francaj) eminentuloj, interalie la eksministro kaj Esperanto-simpatianto Lagrange. Poste oni marŝis, malantaŭ uniformita muzikistaro, al la Placo Zamenhof. Alparolo, florkron-metado, aŭskultado al du himnoj... oni malgraŭ la malgrandeco de la placo, fakte parkejo antaŭ urbokvartala stacidometo, ne povis esti kaptita de la pompo aŭ soleneco de la momento.

Daŭris tiu etoso ankaŭ en la malnova urbodomo, kie tri pliaj alparoloj (kun interpretado) bonŝance ne plu tro multe okupis la tempon. En la posta libera festeneto, Barbara Pietrzak de Pola Radio intervjuis siajn "viktimojn"; L.C. Zaleski-Zamenhof ridetis kune kun eksa kongressekretario Gian Carlo Fighiera pri ilia preskaŭ komuna UK de 1959; kaj iu postkomentis la paroladojn dum la inaŭguro kaj akcepto: estas ĉio jam dirita, sed ankoraŭ ne de ĉiu. Restis la sento, ke ni nuntempaj esperantistoj vere sukcese plenumis nian devon: en decaj amplekso kaj kvalito memorigi kaj per tio honorigi niajn esperantistajn praulojn.

Ziko M. Sikosek
(teksto kaj fotoj)

Pli pri la aranĝo: Kortuŝe en Bulonjo

Eksteraj ligoj:


Retejo de Bulonjo 2005
Fotoj de Bulonjo 2005]]>
No publisher Redakcio kongresoj 2005-04-04T13:20:00Z Paĝo
Kuba kongreso allogis 104 partoprenantojn http://www.liberafolio.org/2005/Agado/kubakongreso La kuba gazetaro aktive raportis pri la Kvina kongreso de la kubaj esperantistoj kiu okazis de la 3-a ĝis la 6-a de marto en Havano. Elsendo de la kuba radio pri la kongreso aŭdeblas rete.
La kuba gazetaro kaj aliaj institucioj sekvis la kongreson kaj aktive
partoprenis en ĝi. Oni kompreneble ankaŭ akceptis kongresan rezolucion, rakontas Maritza Gutiérrez González.

- Por tiuj kiuj volas aŭdi iom da sonmaterialoj pri la 5a kongreso de la kubaj
esperantistoj, mi invitas vin serĉi en la sonarkivujo de Scott Redd, la
elsendon de la 6a de marto de Radio Havano. La sonkvalito ne estas tre bona pro la akustiko de la kongresejo, tamen, vi povos ricevi bildon pri la evento, skribas Maritza Gutiérrez González.

[Laŭ raportoj de Maritza Gutiérrez González kaj Olga Lidia Meneses Duarte]

Eksteraj ligoj


Esperanto en Kubo

www.radioarkivo.org

]]>
No publisher Redakcio kongresoj 2005-03-07T14:18:02Z Novaĵo
IJK 2005 en Zakopane http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ijk2005ligo No publisher Redakcio TEJO kongresoj 2005-03-05T17:35:50Z Ligo 1463 jam aliĝis al la Vilna UK http://www.liberafolio.org/2005/Kurte/duabultenovilno La Dua Bulteno de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto estis dissendita. Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1463 aliĝintoj el 51 landoj. 171 el la aliĝintoj estas loĝantoj de Litovio.
Dum la ekskursa tago en merkredo eblos konatiĝi kun historiaj kaj kulturaj lokoj de Litovio elektante iun el la ses tuttagaj ekskursoj. Kvar el ili okazos ankaŭ en alia tago. Po du- ĝis kvinfoje dum la kongresa semajno okazos kvin diversaj duontagaj ekskursoj por pli bone ekkoni la kongresurbon.

La Dua Bulteno enhavas ankaŭ la menuon de la kongresa bankedo kaj informojn pri kelkaj aliaj programeroj de la UK, kaj pri iuj aliaj kongresoj okazontaj lige kun la UK. Sur la dorsa kovrilpaĝo troviĝas anonco de la nacia litova flugkompanio pri ĝia speciala prezo por la partoprenontoj de la Vilna UK.

La Dua Bulteno estas konsultebla ankaŭ en la kongresa TTT-ejo.

Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1463 aliĝintoj el 51 landoj. La unuan lokon daŭre okupas la kongreslando Litovio kun 172 aliĝintoj. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Francio (161), Germanio (135) kaj Japanio (117). En la listo de 10 landoj kun plej multe da aliĝintoj sekvas Pollando (76), Rusio (67), Nederlando (66), Finnlando (56), Italio (54) kaj Svedio (52).

[el Gazetara Komuniko de UEA]
]]>
No publisher Redakcio kongresoj 2005-03-05T17:32:05Z Novaĵo
Ĉina televido amplekse raportis pri la UK http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pekinodimancho Ĉinaj amaskomunikiloj bone atentis la solenan inaŭguron de la Pekina universala kongreso, kiu okazis dimaĉe matene. Amplekse raportis interalie Ĉina Centra Televido ankaŭ en sia tutmonde spektebla anglalingva elsendo. "Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon", diris reprezentanto de la ĉina parlamento en la solena inaŭguro. La plej amuza momento de la solena inaŭguro verŝajne okazis, kiam la reelektita prezidanto de UEA, Renato Corsetti, ŝerce aludis pri preskaŭ okazinta diplomatia konflikto inter UEA kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO. Laŭ Corsetti, la rilatoj inter UEA kaj TEJO tre streĉiĝis, ĉar UEA insistis ke la prezidanto de, Bertrand Hugon, havu kravaton dum li sidis sur la podio dum la inaŭguro.

Cetere la ĉi-jara inaŭguro estis almenaŭ same solena kaj longa kiel kutime, sed ĝi ja sukcesis altiri la atenton de la amaskomunikiloj. La parolado de Renato Corsetti estis filmita el diversaj anguloj, kaj jam dimanĉe matene aperis ampleksaj raportoj pri la inaŭguro en Ĉina Interreta Informa Centro, kiu estas la ĉefa plurlingva informa retejo de la ĉina registaro. Tiu retejo havas ankaŭ esperantlingvan version, kun la nomo El Popola Ĉinio.

Ankaŭ Ĉina Centra Televido raportis pri la inaŭguro de la Universala Kongreso en siaj novaĵelsendoj. En tutmonde spektebla anglalingva kanalo de la ĉina televido CCTV9 la novaĵlegisto salutis la spektantojn dirante "Bonan tagon".  Krom kelkaj bildoj el la inaŭguro, la kanalo elsendis ankaŭ plurminutan intervjuon kun la antaŭa vicprezidanto de UEA, Humphrey Tonkin. CCTV9 estas dissendata per ses satelitoj kaj ĝiaj programoj estas spekteblaj sur 98% el la monda surfaco.

En la anglalingva intervjuo al CCTV9 Tonkin konsentis, ke Ĉinio en la nuna mondo ja bezonas la anglan lingvon por siaj internaciaj rilatoj, sed li opiniis, ke en la ĉinaj lernejoj oni povus krom la angla instrui ankaŭ Esperanton. Kiam la intervjuanto miris, ke oni ĉiujare aranĝas kongreson de esperantistoj, kvankam malmultaj homoj parolas la lingvon, Tonkin respondis, ke la esperantistoj ja ne estas tiom malmultaj, kaj ke ĉiun tagon ie en la mondo okazas ia esperantista renkontiĝo.

La malfermo de la Universala Kongreso jam dimanĉe matene estis la ĉefa novaĵo en la ĉina, angla, araba, franca, germana, hispana, japana kaj rusa versioj de Ĉina Interreta Informa Centro, sed ne en la esperantlingva versio. Supozeble la plej multaj pekinaj profesiaj esperantistoj havas taskojn en la organizado de la kongreso, kaj ne havas tempon tuj ĝisdatigi la retejon.

Aparte grandan atenton en la ĉina registara retejo ricevis la salutaj vortoj de Wu Bangguo, la prezidanto de la ĉina popola kongreso (parlamento) kaj la alta protektanto de la Universala Kongreso. Wu Bangguo mem ne ĉeestis la inaŭguron, sed en sia saluta mesaĝo li akcentis, ke speciale dum la lastaj 20 jaroj la Esperanto-movado en Ĉinio prosperas pro la politikaj reformoj en la lando kaj la malfermiĝo de Ĉinio al la ekstera mondo. Li esperis, ke la nuna kongreso fortigos la amikecon inter popoloj.

Kiel reprezentanto de la ĉinaj aŭtoritatoj
ĉeestis la inaŭguron Xu Jialu, vicprezidanto de la ĉina popola kongreso kaj konata lingvisto. En sia ĉinlingva parolado, kiu estis sinsekve interpretata, Xu Jialu tuŝis la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. Laŭ li la temo estas grava, kaj la kontribuo de la Esperanto-movado por paco kaj lingva egaleco aparte laŭdinda.

- Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon en la nova jarcento, diris Xu Jialu, kaj aldonis, ke la ĉina registaro ĉiam subtenas la Esperanto-movadon.

Xu Jialu ankaŭ memorigis pri la Pekina Universala Kongreso en 1986.

- En la pasintaj 18 jaroj la ĉina socio, ekonomio kaj kulturo rapide evoluis. Ankaŭ la ĉina Esperanto-movado senĉese progresis. Ĉion ĉi vi povas sperti dum la kongresaj tagoj.  Nun estas plej varme en Pekino, vi certe spertis tion. Konsideru tion kiel la varmecon de la ĉina popolo al la eksterlandaj gastoj, diris Xu Jialu.

Laŭ ĉina partoprenanto, la parolado de Xu Jialu kelkloke estis tiom emociiga ke iuj ĉeestantoj ekploris. Ankaŭ parolado de Zhang Qicheng, 91-jara ĉina esperantisto, ricevis longan aplaŭdon.  Parolis ankaŭ Humprhrey Tonkin, laŭ kiu la denaskaj angleparolantoj kaj anglalingvaj landoj diris ricevos des pli grandajn avantaĝojn, ju pli da ĉinaj infanoj lernos la anglan lingvon.

Humphrey Tonkin sidis sur la podio, ankoraŭ en la rolo de vic-prezidanto. Sur la podio krom la ĉinaj honoraj gastoj sidis ankaŭ Michela Lipari, Ivo Osibov kaj Osmo Buller, sed ne la nov-elektitaj estraranoj.

Ĉi-jare ĉeestas kongresanoj el 51 landoj, kaj kiel kutime, reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj salutis la kongreson kelkvorte. Malofta gasto estis la kongresanino el Afganio, kiu same salutis la kongreson nome de la afganiaj esperantistoj.

La inaŭguron ĉeestis ankaŭ diplomatiaj reprezentantoj el dek landoj, inter tiuj tri reprezentantoj de Irano. Siajn ambasadorojn sendis al la inaŭguro Irano, Kroatio, Nepalo kaj Pollando, aliaj landoj estis reprezentitaj sur malpli alta nivelo.

La tutan inaŭguron eblas aŭskulti rete tra la retejo Tefloro.
]]>
No publisher Kalle Kniivilä kongresoj uk2004 2004-07-25T08:27:39Z Paĝo
Ĉina radio rete raportas el la UK http://www.liberafolio.org/2005/Agado/china_radio_rete La ĉina radio sendos retan televidon el la inaŭguro de la Universala Kongreso en Pekino, kiu okazos dimanĉe je la 10-a horo laŭ la Pekina horo, aŭ je la 3-a horo nokte laŭ la mezeŭropa somera tempo. retejo.
]]>
No publisher Kalle Kniivilä kongresoj 2004-07-24T08:24:54Z Novaĵo
Gazetara konferenco preparis la grundon http://www.liberafolio.org/2005/Agado/uk_vendredo En gazetara konferendo antaŭ ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, la prezidanto de LKK Guo Xiaoyong kaj la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, rakontis pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. La informa laboro de la ĉinaj esperantistoj preparas bonan grundon por vasta publikeco dum la kongreso. Sabate la 24-an de julio je la 9-a horo matene laŭ la pekina horo malfermiĝos la kongresejo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Jam vendrede posttagmeze okazis la unua gazetara konferenco de la kongreso.

En la gazetara konferenco la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Guo Xiaoyong, amplekse informis la ĉeestintajn ĉinajn kaj eksterlandajn ĵurnalistojn pri la kongreso kaj pri la Esperanto-movado. Ĉeestis la gazetaran konferencon ankaŭ la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin.

La informa laboro de la Loka Kongresa Komitato estas ambicia. Estis starigita tre multflanka ĉinlingva retejo pri la kongreso, kaj pluraj aliaj ĉinlingvaj retejoj publikigas informojn pri la kongreso. Iom malpli ampleksa estas la esperantlingva retejo pri la kongreso. Fotoj pri la gazetara konferenco aperis ekzemple en la retejo webcast.china.com.cn.

1794 kongresanoj el 49 landoj aliĝis ĝustatempe, por ke ilia nomo aperu en la Kongresa Libro. Tiel la Pekina Universala Kongreso jam per du aliĝoj superis la kvanton de aliĝoj en Gotenburgo, kaj do iĝos la plej granda UK post Berlino en 1999. Tiam aliĝis entute 2712 kongresanoj. La plej granda kongreso dum la lastaj jaroj estis tiu en Montpellier, kun entute 3133 aliĝintoj. La unua Pekina kongreso en 1986 atingis  2482 aliĝojn.

Pli ol duono de la ĉi-jaraj aliĝintoj, 931, venas el Ĉinio. Aliaj landoj kun multaj aliĝintoj estas Japanio (177), Francio (81) kaj Germanio (71).

Dum sabato ne estos multaj programeroj por la publiko, krom la kunsidoj de la Komitato de UEA, en kiuj laŭplane estos elektita la nova estraro de la asocio. La solena inaŭguro de la Pekina kongreso okazos dimanĉe je la 10-a horo. Dimanĉe posttagmeze komencos sian laboron la Internacia Kongresa Universitato kaj la Nitobe-simpozio, en kiu oni traktos interalie la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj.]]>
No publisher Kalle Kniivilä kongresoj uk2004 2004-07-23T21:17:11Z Paĝo
IJK 2004 Kovrov http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ijk2004-ligo La retpaĝaro de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Kovrov, Rusio, julio 2004 No publisher Kalle Kniivilä kongresoj 2004-06-21T21:57:58Z Ligo UK 2004 Pekino http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ukpekino-ligo La retpaĝaro de la Pekina Universala Kongreso 2004. No publisher Kalle Kniivilä kongresoj uk2004 2004-06-21T21:53:47Z Ligo