Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 5421 to 5427. Litovio ne proponis rezolucion pri Esperanto http://www.liberafolio.org/2005/Agado/uneskonerezolucio La reprezentanto de Litovio ne proponis al la ĵus finiĝinta ĝenerala konferenco de Unesko rezolucion pri Esperanto, male ol atendis multaj esperantistoj. En la Vilna kongreso Renato Corsetti publike anoncis, ke Litovio planas fari proponon pri Esperanto al Unesko. Jam tiam, en la kunsido "Estraro respondas", li menciis kelkajn landojn, kies subtenon oni esperis ricevi por la rezolucio. Tamen neniu lando finfine povis esprimi sian eventualan subtenon, ĉar la rezoluci-propono neniam aperis. Laŭ UEA tamen ekzistas forta espero, ke Litovio anstataŭe prezentos sian proponon pri Esperanto post du jaroj. uneskoasembleo.jpgEn la ĉi-jara Universala Kongreso en Vilno, la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, deklaris ke la litova ambasadoro ĉe Unesko prezentos novan rezolucion favoran al Esperanto dum la ĝenerala konferenco de tiu organizo en oktobro. Laŭ li, la kroata reprezentanto jam anoncis ke li subtenos la proponon.

Subtenon de la propono la estraro de UEA atendis ankaŭ de la reprezentantoj de Nederlando, de Ĉinio, kaj de la nord-europaj landoj, laŭ esperoj eldiritaj en Vilno. La ĝenerala konferenco de Unesko tamen finiĝis en Parizo la 21-an de oktobro sen ajna propono de rezolucio pri Esperanto.

Jam fine de aŭgusto la sekretariejo de la ĝenerala konferenco informis la litovan Unesko-reprezentejon, ke ne plu eblis envicigi la proponon en la tagordon. Necesus komenci la proceduron multe pli frue, por ke ĝi povu esti unue prezentita al la Plenumkomitato de Unesko, kiu kunsidas nur dufoje jare kaj kies ĉefa kunsido por prepari la Ĝeneralan Konferencon estis en aprilo.

Por certigi apogojn de aliaj landoj necesas pluraj monatoj - sekve necesus eklabori prefere fine de la pasinta jaro, rakontas Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA. Kiam la litova Unesko-ambasadorino Ina Marciulionytė informis UEA pri la afero, ŝi skribis: "Venontfoje ni komencu pli frue kaj prefere konduku la aferon tra la Plenumkomitato."

- Se Litovio denove prezentos la proponon al la sekva Ĝenerala Konferenco, kiu kunsidos en 2007, la sukceso estos pli certa, ĉar en la ĵusa Ĝenerala Konferenco Litovio mem estis elektita kiel membro de la Plenumkomitato de Unesko por la periodo 2005-2009, opinias Osmo Buller.

Pluraj esperantistoj partoprenis la aranĝon nome de UEA kaj ILEI.

- Ne eblis spekti la tuton, kaj malfacile partopreni en la debato, sed Monique Arnaud havis multajn kontaktojn kun interalie landaj delegitoj, rakontas François Lo Jacomo en sia raporto.

Manke de nova rezolucio favore al Esperanto, la reprezentantoj de la esperantistoj devis kontentiĝi je pli malgrandaj sukcesoj.

- Mi vizitetis la bibliotekon. Tie, sur breto kun diversaj prilingvaj vortaroj, mi trovis la jarlibron de UEA 2005, kun UNESKO-etikedo: jen pruvo, ke la materialo sendata al UNESKO tamen atingas iun, skribas François Lo Jacomo, kiu estis unu el la reprezentantoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Laŭ li, la malapero
de la atendita rezolucio pri Esperanto ne havis same grandan signifon kiel alia dokumento kiu ja estis prezentita kaj akceptita.

- La plej grava (ankaŭ por ni) tagordero estis la akcepto de la konvencio pri kultura diverseco (148 voĉoj por, Usono kaj Israelo kontraŭ, kaj 4 sindetenoj).

La Konvencio pri la protektado kaj antaŭenigo de la diverseco de kultur-esprimoj estas specifigo de la Universala deklaro pri Kultura diverseco, akceptita de Unesko jam en 2001. La nova konvencio rekonfirmas la suverenan rajton de ŝtatoj decidi pri kultura politiko "por protekti kaj kuraĝigi la diversecon de kultur-esprimoj". Samtempe la teksto starigas garantiojn por la libereco de esprimado.

En unu frazo
de la dokumento estas preterpase menciite, ke tia kultura politiko rajtas esti uzata por protekti lingvon uzatan lige kun kulturaj agadoj, varoj kaj servoj.

Lingva diverseco aperas en unu iom svaga alineo, en kiu la subskribantaj registaroj rekonas, ke "lingva diverseco estas fundamenta elemento de kultura diferenco" kaj konstatas, ke edukado "havas fundamentan rolon en la protektado kaj antaŭenigo de kultur-esprimoj".

Foto: François Lo Jacomo

]]>
No publisher Redakcio unesko movado 2005-10-27T20:53:02Z Paĝo
Danĝera ludo en Togolando http://www.liberafolio.org/2005/Agado/afrikaoficejo La direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbleglo Koffi, ne iĝos la unua oficisto de UEA kun pinta posteno en la Esperanta Civito. Post kiam lia kandidatiĝo al la tiel nomata Kortumo de la Civito iĝis publika, li lastmomente retiris sian kandidatecon. Spite la retiriĝon de Gbleglo Koffi, plu ekzistas tre intimaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito. La direktoro mem samtempe estras instituton aliĝintan al la Civito, kaj tiu instituto grave rolas en la administrado de financaj fluoj interne de UEA. PolpoLa 28-an de septembro la Esperanta Civito oficiale komunikis, ke Gbeglo Koffi, antaŭa estrarano de UEA, nuntempe direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, kandidatas al la "arbitracia instanco de la la Civito", la tiel nomata Kortumo. Unu el la ĉefaj taskoj  de la kortumo estas prepari la novan civitan leĝaron, kiu interalie reguligos la statuson de konkubinoj, senedzaj patrinoj kaj orfoj en la Civito.

La kandidatiĝo de Gbeglo Koffi ŝajne estis plena surprizo al Universala Esperanto-Asocio, sed li mem ne vidas kontraŭdiron en la fakto, ke li unuflanke estas dungita de UEA kaj aliflanke kandidatas al grava posteno en organizo, kiu diversmaniere kontraŭlaboras UEA-n.

- Mi estis estrarano de UEA kaj samtempe membro de Internacia Ekzamena Komisiono. Ĉar ambaŭ organizaĵoj laboras por Esperanto, mi tial kontribuas en la disvastigo de Esperanto. Tiel okazas ankaŭ nun pri Civito. Tiu ĉi kaj UEA disvastigas Esperanton. Mi kontribuas en la disvastiga laboro de ambaŭ.

La Internacia Ekzamena Komisiono - kiun Gbeglo Koffi komparas kun la Civito - efektive ne estas memstara organizaĵo, sed komuna komisiono de UEA kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Disvastigo de Esperanto,
kiun akcentas Gbeglo Koffi, cetere neniam estis inter la ĉefaj zorgoj de la Civito, kies funkciado ŝajnas pli koncentriĝi ĉirkaŭ la elpensado de ĉiam novaj surpaperaj oficialaj instancoj kun imponaj nomoj kaj  neklaraj  taskoj. Laŭ informo en la retejo de la Civito, ĝi celas "esti subjekto de internacia juro, kaj sekve plenumi suverenajn funkciojn".

Laŭ kritikantoj, la ĉefa efektiva funkcio de la civitaj organoj estas allogado de laŭeble multaj konataj nomoj, per disdonado de senpagaj laŭtaj titoloj. Supozeble ĉar la vera kvanto de Civitanoj estas neglektinda, ĉiuj statistikaj informoj de la Civito estas sekretaj. Eĉ la listo de la aliĝintaj "establoj" malaperis el la retejo de la Civito.

Krom Gbeglo Koffi, la Civito tamen ĉi-foje sukcesis allogi por la elektoj ankaŭ Kep Enderby, antaŭan prezidanton de Universala Esperanto-Asocio, kiu nun kune kun sia iama estrara kolego kandidatos por seĝo en la civita "kortumo".

Interesa detalo estas, ke inter la kandidatoj al la civita "kortumo" laŭ la oficiala komuniko de la Civito troviĝas ankaŭ la konata nomo "Giorgio Silfer" (plumnomo de la svis-itala lingvoinstruisto Valerio Ari). Laŭ decido kiun alia grava instanco de la Civito aprobis pasintjare, "la nomo en la Civita legitimilo koincidu kun tiu en la ŝtata legitimilo", kaj sekve estas dubinde, ĉu la internaj reguloj de la Civito permesas kandidatiĝon per falsa nomo.

Ankaŭ alia nomo en la listo de kandidatoj vekas dubojn. En respondo al demando de Libera Folio Gbeglo Koffi lastmomente iom ekhezitis pri sia statuso kiel kandidato. En mesaĝo sendita posttagmeze la 30-an de septembro li atentigis:

Gbeglo Koffi- La limdato por kandidati al la kortumo estas la 30-a de septembro 2005. Certe la listo da kandidatoj en HeKo estas provizora. Nur post la 30-a de septembro aperos la definitiva listo. Nur tiam vi vidos ĉu mi estas kandidato.

La sekvan tagon Ans Bakker-ten Hagen, estrarano de UEA, respondis al demando de Libera Folio, ke Gbeglo Koffi mem decidis rezigni pri sia kandidatiĝo.

- Intertempe ni eksciis ke Koffi Gbeglo retiriĝis kiel kandidato por tiu civita kortumo. Verŝajne li tro rapide decidis akcepti la inviton. Persone mi miris, ĉar mi scias kiom superŝutita li estas pro laboro. Tio fakte decidigis lin rezigni pri la kandidatiĝo. Se li ne rezignus eventuale ni demandus al li ĉu vere li povus kombini ĉion ĉi. La demando ne plu aktualas.

Samtempe Ans Bakker-ten Hagen atentigis, ke UEA ne limigas la rajton de siaj oficistoj aliĝi al aliaj organizaĵoj.

Ans Bakker- Ĉiu individuo estas libera membriĝi al io ajn. Ankaŭ niaj oficistoj tiusence estas liberaj. Neniu el ni diktu ion al iu ajn kiam temas pri persona elekto. Gravas ke oni ne agu kontraŭ la Statutoj de UEA.

Ne klaras, kial Gbeglo Koffi lastmomente rezignis pri sia kandidatiĝo al Civita instanco, sed evidente en la estraro de UEA ne regas plena unuanimeco pri la funkciado kaj rolo de la Afrika Oficejo. Kelkaj demandoj de Libera Folio pri la temo longe restis sen respondo, sed evidente kaŭzis intensan interŝanĝon de mesaĝoj inter la estraranoj.

La Afrika Oficejo nur ekde la jaro 2005 estas oficiala instanco de UEA. Antaŭe ĝi estis duonoficiala eksperimento, kiun financis subvencioj de Fondaĵo Afriko ekster la normala buĝeto de UEA. Du semajnojn post la jarŝanĝo, kiam la Afrika Oficejo iĝis oficiala oficejo de UEA, okazis puĉo en Togolando.

Jam fine de la 1990-aj jaroj, kiam unuafoje aperis la ideo pri aparta afrika oficejo de UEA, estis grandaj duboj pri tio, ĉu UEA starigu oficejon en nestabila, nedemokratia lando kiel Togolando. Aparte forte kritikis la ideon la tiama kaj nuna Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller. Ni petis lin diri sian opinion pri la nuna funkciado de la Afrika Oficejo.

- Mi preferas ne komenti la temon nun, li respondis.

Spite la dubojn, la oficejo poste estis starigita, kaj  transprenis iujn taskojn, ekzemple parton de la korespondado kun afrikaj esperantistoj. Pri tiu korespondado pli frue okupiĝis volontuloj ĉefe en Eŭropo. Krome la Afrika Oficejo okupiĝas interalie pri koresponda instruado de Esperanto al afrikanoj.

Instituto ZamenhofFizike la Afrika Oficejo de UEA troviĝas en la lernejo Instituto Zamenhof, kun kiu UEA havas financan kontrakton pri la prizorgado de la oficejo. La Instituto Zamenhof siavice estas gvidata de Tieto-instituto, kiu aliĝis al la Esperanta Civito.

La Tieto-instituton, same kiel  la Afrikan Oficejon de UEA, estras Gbeglo Koffi.  Pri la intensaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj  la Civito atestas ankaŭ la fakto, ke la demandoj  de Libera Folio pri la funkciado de la Afrika Oficejo, senditaj al la oficejo, senprokraste trovis sian vojon en la komputilon de Nelli Holevich, senatano de la Civito.

Sinjorino Holevich ricevis kaŝkopie ankaŭ la respondojn de Gbeglo Koffi al la demandoj de Libera Folio. Respondonte al Gbeglo Koffi ŝi hazarde sendis mesaĝon al la adreso de Libera Folio, tiel malkaŝante la plusendadon. Laŭ Gbeglo Koffi, li mem pli frue - same hazarde kaj tute senintence - misklakis, kaj tiel kopie missendis siajn respondojn pri la funkciado de la Afrika Oficejo de UEA al la Civito.

- Do, ŝajnas al mi klara afero. Ni ĉiuj foje erare premas butonon aŭ premas eraran butonon, komentas Ans Bakker.

Dum la lastaj monatoj la Civito
klare aktiviĝas en siaj klopodoj konkeri Afrikon, kaj Heroldo de Esperanto publikigis korespondaĵojn de Giorgio Silfer kaj Gbeglo Koffi. En sia publika letero Giorgio Silfer aludis, ke li mem kiel pinta esperantologo kaj konanto de Afriko povus veturi al Togolando por altigi la kulturan nivelon de afrikaj esperantistoj, kiuj partoprenos planatan Civitan esperantologian seminarion por afrikanoj.

Inter kelkaj aktivuloj de UEA tiam estiĝis suspektoj, ke mono el la afrika buĝeto povos esti uzita por financi propagandon de la Civita ideologio kaj eĉ la vojaĝon de Giorgio Silfer al Afriko. Laŭ Gbeglo Koffi tiaj timoj tamen estas nenecesaj.

- La monon por mia vilaĝo mi neniam uzas por mia kvartalo en Lome. Tiel same la monon de Fondaĵo Afriko ni ne uzos por Esperantologia seminario gvidata de Kultura Centro Esperantista.  Eĉ por korespondado mia kun KCE kaj kun aliaj kandidatoj al la Esperantologia seminario KCE jam disponigis monon. Vi certe komprenas, ke ni ne miksas buŝtukojn kun lavtukoj.

Laŭ Gbeglo Koffi, seminario aranĝota de KCE, la ĉefa centro de la Civito, estas taŭga maniero por afrikaj esperantistoj enprofundiĝi en la Esperanto-movadon:

- Afrikanoj jam lernis gramatikon de Esperanto, kaj nun ili ŝatus enprofundiĝi en la movadon. Jen do estas preparata Esperantologia seminario. TIETo respondecas pri la organizado. UEA jam multfoje organizas E-renkontiĝojn en Afriko tute sola. Ion tian faradas aliaj organizaĵoj. Nun TIETo havas novan kontakton, kiu akceptas altigi la nivelon de Afrikaj Esperantistoj. Tiu nova kontakto tute sola financos ĉion. Tamen se iu ŝatus helpi, tiu libere faru tion.

Desegnaĵo el La Liturgio de l' foiro

Rilataj ligoj

Unu semajnon post la apero de ĉi tiu artikolo, la 10-an de oktobro, Ans Bakker afiŝis en la publike legebla retlisto de la komitato de UEA ĉiujn demandojn de Libera Folio pri la Afrika Oficejo, senditajn al la estraro de UEA, kaj siajn respondojn. Samloke aperis ankaŭ la teksto de la kontrakto pri la funkciado de la Afrika Oficejo en la jaro 2005. Por ĉiuj respondoj kompreneble ne sufiĉis loko en la artikolo de Libera Folio, sed ĉar la estraro de UEA nun decidis publikigi ilin, ni aldonas ligojn al ili ĉi-sube.


]]>
No publisher Redakcio afriko movado civito 2005-10-03T20:14:00Z Paĝo
Anonc-kampanjo daŭros en Francio kaj Germanio http://www.liberafolio.org/2005/Agado/anonckampanjo Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de la Eŭropa Unio aperis tutpaĝa anonco, informanta pri Esperanto. Temas pri daŭrigo de kampanjo komencita de la konata japana esperantisto kaj mecenato de la Esperanto-movado, Etsuo Miyoshi, jam antaŭ kelkaj jaroj. Poste la kampanjo pluiros en Francio kaj Germanio. "Mi admiras la persiston de Etsuo Miyoshi", komentas Renato Corsetti. Laŭ Jukka Pietiläinen estas grave, ke la anoncojn apogu aliaj agadoj en la koncernaj landoj. Etsuo MiyoshiTutpaĝaj anoncoj en grandaj ĵurnaloj estas tre kostaj, kaj ĝis nun ne alportis tuj videblajn rezultojn, sed s-ro Miyoshi ne intencas kapitulaci. Post la ĉi-jaraj anoncoj en Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio kaj Slovenio, li intencas denove turni sian agadon al okcidenta Eŭropo.

- Mi koncentriĝos anonci en Francio por atentigi homojn en Francio, kiu estas ŝlosila lando por nia fina venko. Kaj poste, Germanio, li rakontas al Libera Folio.

En sia intervjuo,  kiu konsistigas la tekston de la tutpaĝa anonco, s-ro Miyoshi rakontas, ke li havas ankaŭ aliajn planojn.

- Mi invitos la EU-deputitojn de la 6 [Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Slovakio kaj Slovenio] plus Pollando kaj Litovio al Bruselo por "vespermanĝo-debato" okazonta en venonta jaro.  La evento kunligos la E-favorantajn EU-deputitojn kun la novaj orienteŭropaj EU-parlamentanoj, li rakontas.

Pli frue la aperigon de la anoncoj kunordigis la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio, sed ĉi-jare EEU ne plu havas tuttempan dungiton.

- Ĉi-foje la kampanjo estis pli kaj pli persone kunordigita de Etsuo Miyoshi mem. Kompreneble daŭre Sean Ó Riain kaj mi mem agas kiel liaj konsilistoj, kaj la Centra Oficejo administras la monon kaj la pagojn, rakontas la prezidanto de UEA, Renato Corsetti.

Laŭ li, la anoncoj estas utilaj, ĉar ili montras, ke Esperanto ekzistas.

Renato Corsetti- Ili havas la intencitan efikon: montri al la politikistoj, ke la Esperanto-movado ekzistas. Amaso da homoj, kiuj atentas pri gazetoj, rimarkas ilin, kaj demandas sin, ĉu ĉi tiu movado, kiu estas tiom riĉa, ke ĝi povas fari tutpaĝan anoncon, ne vere mortis, kiel oni aŭdis, sed vivas kaj agas. Kompreneble post la anoncoj sekvas ankaŭ alia agado, ekzemple sendado de la anoncoj al ĉiuj eŭropaj parlamentanoj de la lando, ktp.

- Tiuj anoncoj en Eŭropo ne estas aparte efikaj por konvinki la normalajn homojn, kiuj estas tro bombataj ĉiutage de la inform-kanaloj, kiuj rekte aŭ malrekte klarigas al ili, ke mond-savaj ideologioj estas stultaĵoj, ke justaj solvoj estas revoj de sentaŭguloj, ke la lingvo de la modernaj kaj fortaj estas .....

- Do, entute, mi admiras la persiston de Etsuo Miyoshi, same kiel admiris ĝin la junaj kongresanoj en la TEJO-kongreso. Li havas mision en la vivo, kaj sekvas ĝin. Estas bonŝance por ni, ke parto de liaj misiaj celoj estas disvastigo de Esperanto.

Jukka Pietiläinen, la komisiito de UEA pri informado, konsentas kun Renato Corsetti ke la anoncoj havas pozitivan influon, eĉ se la mono eble povus esti uzata pli efike.

Jukka Pietiläinen- Ĉe la uzo de privata mono la ĉefa problemo estas ke ne eblas dikti al mecenato por kio la mono estu uzata. Aŭ ĝi estas uzata por la celo kiun la donacanto indikas aŭ la mono ne estas uzebla. Do, mi bonvenigas tion, ke ekzistas tiaj mecenatoj. Certe ĉiam eblas diskuti pri tio kio estas la plej efika maniero uzi monon. Ofte organizi iun aranĝon kiu kaptas la atenton de ĵurnalistoj rezultas pli malmultekoste pli bonan efikon, sed ĉu eblus tion fari helpe de mono, mi ne certas, komentas Jukka Pietiläinen.

- Bona anonckampanjo devus esti kunordigita kune kun la agantoj en tiuj landoj tiel, ke estu preta materialo kiun doni al postaj informpetantoj, ke aperu kursoj tuj post la apero de la anonco ktp. Unu anoco, kvankam granda kaj okulfrapa, ne donas multe da efiko, se kun ĝi ne aperos io alia. Tamen ĝi certe havas ian efikon, kaj certe pozitivan.

]]>
No publisher Redakcio movado 2005-10-03T19:39:07Z Paĝo
Prezidanto kontrolos gazeton de TEJO antaŭ presado http://www.liberafolio.org/2005/UEA/tejotutmondekontrolo Ekde nun la enhavo de la oficiala organo de TEJO, TEJO tutmonde, estos anticipe kontrolata de la prezidanto de TEJO. Tion raportas TEJO tutmonde mem en la plej freŝa numero de la gazeto. La kaŭzo de tiu decido estas atakoj direktitaj kontraŭ eksa volontulo de TEJO, Christopher Culver, aperintaj pli frue ĉi-jare en la gazeto. La redakcio opinias la decidon pri anticipa kontrolo "iom reakcia", kaj ne pentas la aperigon de la kritikata artikolo pri Christopher Culver. "Ni tute ne bedaŭras pri la enhavo mem de la artikolo kaj opinias ĝin tute trafa", komentas la redaktoro, Joel Amis, responde al demando de Libera Folio. TEJO tutmondeEn la nova numero de TEJO tutmonde aperas ankaŭ publika letero de Norvega Junularo Esperantista (NJE) al la estraro de TEJO. En la letero la estraro de  NJE instigas la estraron de TEJO "publike pardonpeti al Christopher Culver pro la personaj atakoj."

Sub la publika letero de NJE aperas respondo de Bertrand Hugon, eksprezidanto de TEJO. Bertrand Hugon opinias la artikolon, kaj  la akompanan bildon de birdo, fekonta sur la kapon de Christopher Culver, maltaŭgaj. Li tamen ne pardonpetas,  sed nur konstatas, ke la estraro de TEJO ne estus aprobinta la koncernan artikolon, se ĝi estus leginta la artikolon anticipe.

Por ebligi anticipan kontrolon de la enhavo, la Komitato de TEJO dum la IJK en Zakopane formale decidis aldoni al la reglamento de la estraro mencion pri tio, ke la prezidanto prizorgas kontrollegadon de publikaĵoj. Ne estas klare, ĉu efektive la prezidanto estonte devos provlegi ĉiujn publikaĵojn de TEJO, sed la freŝa numero de TEJO tutmonde ja estis kontrolita de la nova prezidanto, Heming Welde Thorbjørnsen.

- Tio okazis en pli-malpli la lasta fazo de la redaktado, kiam la revuo estis kompostita sed ne finprovlegita de la redakcio. Li malpermesis publikigi respondon de la redakcio al la letero de leganto, kiu temis pri simila afero kiel la letero de NJE, respondas Joel Amis nome de la redakcio, kiu konsistas el li (redaktoro) kaj lia edzino Ĵenja Amis, vic-redaktoro kaj kompostisto.

Libera Folio: Kion vi persone opinias pri la decido de la komitato rilate TEJO tutmonde? Ĉu vi sentas fidon de la komitato rilate vian laboron?

- Kvankam ni konsideras la komitatan decidon iomete reakcia (ĉar temis pri izolita kazo en alie senpolemika redakcia historio), ni tamen ne kontraŭas la rezultan decidon tiom kiom la manieron en kiu oni alprenis tiun decidon. La komitato diskutis kaj decidis tiun aferon sen ajna averto al la redakcio (do, ni ne povis skribe esprimi nian opinion ĉar ni ne ĉeestis la IJK-on), tiel nia opinio ne estis konsiderita. Kvankam ni skribe esprimis nian opinion al la estraro tuj kiam ni ricevis la leteron de NJE, tiu nia opinio ne estis voĉlegita antaŭ la komitato. Pro tio estas niaflanke iuj duboj pri la justeco kaj demokratieco de tiu decido, ĉar oni konsideris argumenton nur de unu flanko.

Ĉu laŭ vi la redakcio de TEJO tutmonde faris iujn erarojn lige kun la publikaĵoj rilate la artikolon de Christopher Culver?

- Nu, jes kaj ne. La prezentmaniero de la artikolo en TEJO Tutmonde 110 estis ja iom troiga – kvankam estas ja malĝuste diri ke tiu bildo prezentas “fekantan birdon” ĉar la nomo de tiu Pepo-bildo estas precize “postaĵo”, kaj nur tion ĝi montras. Estas evidente ke tiu prezento estis tro polemika kaj ne “politike korekta” kaj do malhelpis nian originalan intencon, alivorte reliefigi la sofismojn kaj mensogojn de la eseo de Culver. Sed, tion dirinte, ni tute ne bedaŭras pri la enhavo mem de la artikolo kaj opinias ĝin tute trafa, respondas Joel Amis.

Heming Welde Thorbjørnsen mem konfirmas, ke li kontrolis la freŝan numeron de TEJO tutmonde antaŭ ĝia apero, sed ne volis komenti, ĉu li ion forstrekis. Li ankaŭ ne volis esprimi iun opinion pri la decido de la komitato, ke li persone kontroladu la enhavon de TEJO tutmonde.

- Oni ja ĉiam rajtas diskuti, ĉu la prezidanto, ĉu alia estrarano prenu taskon, sed ĉi-kaze la Komitato instrukciis min fari la taskon, kaj kiel prezidanto mi estas dungita de la Komitato kaj ja sekvos ĝiajn ordonojn.

Kiel vi mem sintenas al la anglalingva artikolo de Christopher Culver, aperinta en la reto, kaj la komentoj pri ĝi, aperintaj en la pasinta kaj nun aktuala numero de TEJO tutmonde?

- Ankaŭ tio ĉi estas afero traktita kaj en la estraro kaj en la komitato de TEJO, kaj mi do ne liberas ĝin komenti per miaj personaj opinioj. La oficiala sinteno de TEJO estas ke ĉiu rajtas je sia opinio en ajna lingvo, do ankaŭ Christopher Culver rajtas kritiki TEJO-n en la angla.

Male ol TEJO tutmonde, la oficiala organo de UEA - laŭ informoj aperintaj en la gazeto mem - ne estas kontrolata de iu reprezentanto de la estraro antaŭ ol ĝi iras al la presejo.

Ni petis István Ertl, la antaŭan redaktoron de la revuo Esperanto, komenti la decidon pri anticipa kontrolo de TEJO tutmonde.

- Mi opinias ke en matura organizaĵo redaktoro ne bezonas ĉi tiajn kontrolojn kaj aprobojn de ties estraro. Tamen, ĉe oficiala organo la redaktoran liberecon necese kontraŭpezu redaktora sento de respondeco al, kaj bona kono de, la politiko kaj sintenoj de la koncerna organizaĵo. Dum mia redaktoreco ĉe UEA validis, kaj nun plu validas, regularo pri redaktopolitiko por la revuo Esperanto. Tie sub "redakta sendependeco kaj konsultado" legeblas kelkaj limigoj, laŭ mi tute pravigeblaj, al la redaktora libereco. Aliajn limigojn ol tiajn mi ne spertis.

- Mi diru ke la preskribon "la redaktoro devas laŭeble anticipe informi kaj konsulti la estraranojn pri tekstoj, kiuj rekte tuŝas ties laboron en UEA" mi kutimis apliki, almenaŭ se tempomanko ne tro premis, ne nur al estraranoj, sed ĝenerale al aktivuloj kies kampon tuŝis aperonta teksto – jam pro la ĵurnalisma principo vaste kaj plurflanke informiĝi pri la traktata temo.

Rilataj ligoj

]]>
No publisher Redakcio kabeo movado 2005-09-26T20:55:13Z Paĝo
iafantomo http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo Artikoloj de Ian Fantom No publisher Ian Fantom lingvonaciismo komentario kulturo agado strategio movado 2013-03-20T16:49:13Z Dosierujo Kvin kandidatoj por sekva estraro http://www.liberafolio.org/2013/kvin-kandidatoj-por-sekva-estraro Sep individuaj membroj de UEA kandidatas en la elekto de B-komitatanoj, kiu okazos per papera poŝto kaj komenciĝos en aprilo. Dennis Keefe estas la sola, kiu klare diris, ke li ne volas eniri la sekvan estraron de UEA. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak ne volis rakonti, ĉu ŝi kandidatos por la estraro. Ĉiuj aliaj kvin kandidatoj pretas eniri ankaŭ la novan estraron de UEA. La B-komitatanoj de UEA reprezentas la individuajn membrojn de la asocio, kaj estas la solaj oficohavantoj, kies elekton unuopaj membroj povas rekte influi. Por valida kandidatiĝo necesas, ke minimume dek individuaj membroj de UEA el minimume tri diversaj landoj formale subtenu la kandidatiĝon. Krome necesas mallonga biografio kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato.

Ĉar la membronombro de UEA pasintjare superis 5.000, estas ses lokoj de B-komitatanoj - unu por ĉiu komencita milo. Do nur unu el la kandidatoj restos ekster la komitato. Tamen ankaŭ la voĉonombroj de la gajnintaj kandidatoj multon diros pri ilia reciproka populareco inter la individuaj membroj de la asocio.

En la pasinta elekto de B-komitatanoj en la jaro 2010 estis 13 kandidatoj por ses lokoj. Tiam la unuan lokon kun 1.010 voĉoj atingis Mark Fettes. Plej malmultajn voĉojn ricevis Johan Derks (282).

La Centra Oficejo de UEA ne konsentis transsendi al Libera Folio la dokumentojn pri la kandidatoj antaŭ ol tiuj estos aperintaj en eldonaĵo de UEA, do ni turnis nin rekte al la kandidatoj por ricevi pliajn informojn. Ĉiuj almenaŭ mallonge respondis al niaj demandoj. Nur Barbara Pietrzak rifuzis transsendi sian oficialan sinprezenton.

Dennis Keefe responde al demando de Libera Folio klarigis, ke li ne volas kandidatiĝi por la sekva estraro de UEA, sed volas doni voĉon al la individuaj membroj en la komitato.

Barbara Pietrzak kaj Amri Wandel estas la solaj nunaj estraranoj inter la kandidatoj al B-komitataneco. El ili Amri Wandel klare diris, ke li volas daŭrigi en la estraro, se elektita.

La limdato por kandidatiĝi por la estraro pasos la 22-an de marto, do la formalaj kandidatiĝoj por estraraniĝo, kun subteno de du nunaj komitatanoj, devos esti faritaj jam antaŭ la elekto de B-komitatanoj.

Ni prezentas la kandidatojn por la B-komitataneco en alfabeta ordo.

Kvin kandidatoj por sekva estraroJohan Derks jam transdonis al la elekta komisiono de UEA sian formalan kandidatiĝon por posteno en la estraro. La kandidatiĝon laŭ Johan Derks ĝis nun subtenis Gbeglo Koffi, komitatano A por Togolando. Por valida kandidatiĝo por la estraro necesas subteno de minimume unu plia komitatano.

Responde al demando de Libera Folio Johan Derks klarigis, ke tio, ĉu li efektive pretos eniri la estraron, dependas ne nur de tio, ĉu li estos elektita kiel B-komitatano, sed ankaŭ de tio, kiom da voĉoj li ricevos - alivorte, ĉu li estos inter la unuaj aŭ lastaj elektitoj.

Oficiala sinprezento:
Johan Derks (1940) studis matematikon kaj sociologion en Utrecht, Nederlando. Li instruis dum kvar jaroj en Afriko. Poste lia funkcio estis mezlerneja instruisto de matematiko.
Johan lernis Esperanton en 1956. En 2002 li surprenis estrarajn funkciojn en Eŭropa Esperanto-Unio, sed eksiĝis pro malŝparo de mono por la tiel nomata Brusela KomunikadCentro. Ekde septembro 2009a li kampanjas por enkonduki perretan voĉdonadon en la Komitato de UEA.
Li estas prezidanto de faka grupo "Tutmondeca Esperanto". Kun sia esperantista edzino el Serbujo li transloĝiĝis en septembro 2012a al Belgrado. Kun ŝi Johan faris sukcesplenan instruviziton en 2009 al Burundo. Tio inspiris lin al fondo de "Esperanto en Evoluo" por helpi la ekster-eŭropan movadon. La unua projekto, konstruado de biblioteko de Esperantaj kaj aliaj libroj en Rumonge, realiĝis.
Li parolas ses lingvojn.
Kiel estonta komitatano mi kunstrebos al
1. baldaŭa realigado de necesaj strukturŝanĝoj en UEA
2. travideblo de la paŝoj de la Estraro, cele al demokrata kontroleblo
3. reduktiĝo de membroserva karaktero de UEA favore al informado, tio kalkulante kun la pensevoluo de la Strategia Komisiono por krei multlingvan retpaĝaron por ne-esperantista publiko
4. fleksebligo de CO en Roterdamo, cele al projektoj kaj partnerecoj kun eksteraj iniciatoj
5. kunordigado de retdiskutlistoj kaj esperantistaj grupoj en sociaj komunumoj

Ĝenerale mi klopodos kontribui – en la kadro de la Strategia Vizio por UEA - al kulturŝanĝiĝo en la Esperanto-movado, kiu enkadrigos la celon "disvastigi la uzadon de Esperanto" en pli larĝa celaro, interalie la egalrajteco de lingvoj kaj edukado al reciproka respekto inter kulturkomunumoj, kiel Zamenhof lernigis nin.

Mark Fettes en arbaroMark Fettes estas ĝis nun la sola konata kandidato por la posteno de prezidanto de UEA. Tiun sian kandidatiĝon li konfirmis jam en aŭgusto 2012 en intervjuo de Libera Folio. En tiu intervjuo li interalie rakontis, kian rolon laŭ li havu la komitato:

— Ideale, ĉiuj komitatanoj estus aktivaj kaj engaĝitaj diversmaniere. Kvankam tion ne eblas atingi tuj, mi esperas komence krei grupon de aktivaj komitatanoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj partoprenas en la strategiaj diskutoj kaj decidoj. Se temas pri la membraro, tiu estas tre vasta kaj diverseca grupo, pri kiu malfacilas ĝeneraligi. Tamen vi eble jam kaptis, ke mi sopiras al asocio, kiu proponas al siaj membroj multajn konkretajn ŝancojn kaj instigojn aktiviĝi.

Mark Fettes estas ankaŭ la ĉefa kompilanto de la nova strategia plano de UEA, kaj li referencas al ĝi, kiam Libera Folio demandas, kion li volus ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de la asocio:

— Mi pensas ke mi ne povos facile respondi al via demando, ĉar la plena respondo (aŭ almenaŭ pli plena) troviĝos en la Strategia Plano, kiu ankoraŭ ne estas plene preta, kvankam multe progresinta. Resumi ĝin en kelkaj vortoj mi ne kapablas, krom per ne tre utilaj frapfrazoj. Tamen, unu kerna ŝanĝo de emfazo estos la plena integrigo de "kapabligo" (instruado, trejnado, klerigado) en la prioritatojn, laborplanojn kaj strukturojn de UEA.

Oficiala sinprezento:

Mark FETTES (1961), Kanado. Profesoro pri edukado en la vankuvera universitato Simon Fraser; liaj esploroj inkluzivas la edukadon de indiĝenaj infanoj kaj komunumoj (kun atento al demandoj de lingvo kaj kulturo), la rolon de la imagopovo en la edukado, kaj la teorion kaj praktikon de ekologiaj lernejoj. Multjara sperto en UEA kiel oficisto (1986-1992), estrarano (1992-1998), kaj lastatempe kiel Komitatano B kaj gvidanto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (2010-2013). Dum la lastaj 15 jaroj li ankaŭ rolis en la gvidado de ESF, la usona fondaĵo kiu financis i.a. la evoluigon de lernu.net kaj edukado.net. Fettes volas kontribui al la modernigo kaj plifortigo de UEA surbaze de longperspektiva strategio kiu ampleksas ĉiujn agadkampojn de la Asocio. Tiucele li esperas evoluigi kaj gvidi celkonscian teamon de estraranoj, komitatanoj, oficistoj, kaj aliaj kunlaborantoj, emfazante bonan komunikadon, konservadon de la esencaj atingoj de UEA, kaj prudentan renovigon de niaj ideoj, strukturoj, kaj agmanieroj.

Dennis Keefe estas la sola kandidato, kiu klare diris, ke li ne interesiĝas pri posteno en la nova estraro de UEA. Li amplekse respondis al nia demando.

Libera Folio: Kion vi volas ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de UEA, se vi estos elektita?

– Mi pensas, ke mia ĉefa rolo de Komitatano B ne estas unue provi ŝanĝi la ĝeneralan labormanieron de UEA, sed, unue kaj antaŭ ĉio, aŭskulti la individuajn membrojn de UEA. La ŝanĝoj, miaflanke, komenciĝu tie. Ni starigu sistemon kiu plifaciligos la kolektadon de opinioj de la membraro. Minimume, ni disponigu tablon en oportuna loko ĉe la Universalaj Kongresoj, kie kongresanoj povos paroli komforte kaj sufiĉe daŭre kun B-komitatanoj. Mi estos tie. Se aliaj komitatanoj volas tiel servi, despli bone. Due, ni eble starigu enketo-sistemon, papere kaj interrete. Niaj membroj havas trezoron da interesaj, utilaj informoj. Mi povus listigi multe da utilaj informoj por la pluvivado de UEA, sed mi menciu nur unu. Estus ege interese, ĉiujare, demandi al la novaj membroj kial ili ekmembris, kaj demandi al la novaj eksmembroj, kial ili forlasis nin.

Oficiala sinprezento:
Biografio: Eklernis Esperanton en 1980 en Madrido. Instruisto de Esperanto tie kaj multjare ĉe Gresillon, NASK, Herzberg, kaj ankaŭ ĉe Oomoto en Japanio. Fondinto de Lingvaj Festivaloj; lanĉinto de la nova Universitato de Esperanto en 2012; kreinto de la BEK-Kurso; organizinto de la eksperimento Esperanto-Insulo. Dumviva membro de UEA. Esperantisto de la Jaro 2012. Profesio: du fakoj: 1) estrado de lingvo-instruado (Universitato de Illinois, Usono) kaj 2) strategio kaj merkatiko (Ecole HEC, Francio; kaj MBA de la Universitato de Nankino, Chinujo). Antaŭa estro de fabriko, merkatikisto por IBM, kaj direktoro de diversaj internaciaj programoj ĉe la Universitato de Illinois kaj Universitato de Nankino

Movadaj celoj: Tre simple: limigi min al la AKTIVA reprezentado de ALIAJ membroj de UEA dum tri jaroj. Kunlabori kun informadikistoj por starigi mezuro-sistemon por aŭskulti la individuajn membrojn de UEA. Ne prezenti miajn ideojn, sed tiujn de aliaj. Aktive aŭskulti UEA-anojn. Helpi krei lernado-organizon por UEA.

Komitato MacGillStefan MacGill en januaro anoncis sian baldaŭan demision kiel prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. En sia demisia letero li klarigis, ke li volas dediĉi sian tempon al verkado de la reta kurso de Esperanto, kiu devus preti jam pasintjare, al savado de la revuo Juna Amiko, kaj al detaligo de la Strategia vizio de UEA.

— Mi jam plurfoje kaj emfaze klare anoncadis, ke redaktado de la tuta Juna Amiko kaj prezidado de ILEI estas plene malkombineblaj taskoj. Senrezulte. Do, mia nuna decido ne devas veni kiel granda surprizo.

Plia kialo por la demisio estis la intenco de Stefan MacGill kandidati ne nur por B-komitataneco ĉe UEA, sed ankaŭ por posteno en la nova estraro de la asocio. Tio montriĝis, kiam Libera Folio demandis lin, ĉu li intencas kandidati por la estraro.

— Mi supozis, ke vi tuj divenus tion. Mi ne vidas grandan kialon ege kaŝi tion – jes. Interalie tial mi demisios el la prezidanteco de ILEI fine de marto.

Al demando pri siaj prioritatoj Stefan MacGill respondis per dupaĝa programdeklaro kiu interalie enhavas la rubrikojn edukado, faka agado, varbado kaj informado. Por informado UEA laŭ li devus krei serion de dulingvaj varbiloj, uzeblaj ekzemple ĉe internaciaj organizaĵoj.

En faka agado li akcentas la gravecon de rejunigo. En la interna funkciado de UEA Stefan MacGill volas enkonduki retan voĉdonadon. Aldone li proponas, ke ĉiujare estu kompilita superrigarda raporto pri la stato kaj agado de la landaj asocioj de UEA.

Laŭ li, UEA devas "Transigi emfazojn de liverado de bazaj servoj al nia nuna membraro al la kernaj asociaj celoj pri konsciigo, klerigo kaj utiligo de la lingvo (alivorte, subteni la strategian vizion). Evoluigi en nia strategio kaj projektaro mesaĝon por la plimulto de la homaro."

Oficiala sinprezento:
Biografio: Denaska esp-isto el Nov-Zelando (1948- ), diplomita instruisto. Direktoro de CO (1980-84), Teknika redaktoro de Kontakto (1978-86), redaktoro de Jarlibro (76-86), de Juna amiko (86-96 kaj de 2000 ĝis nun). Prezidinto de TEJO (1979-80) kaj ILEI (1992-94 kaj 2009-13). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-95).

Aspiroj: Aktive kunlabori en la finformulo de la Strategia Plano, precipe pri Kapabligo; poste aparteni al ties liverteamo. Koherigi la nunan oferton pri instruista trejnado laŭ fleksebla modula strukturo, prezentende al eŭropaj aŭ aliaj instancoj cele al oficialigo - ekz. al ALTE kiel kontribua elemento al la KER-ekzamenoj. Evoluigi strategion de eksteraj rilatoj en edukaj rondoj. Laboradi por loki edukadon centre de la Asocia politiko, tenante en tio proksimajn rilatojn kun ILEI. Modernigi la asociajn retpaĝojn; vastigi aliron al retaj kursoj de Esperanto paralele kun evoluigo de lerneja instruado.

Barbara Pietrzak ĉe Estraro respondasBarbara Pietrzak estas ĝenerala sekretario de UEA kaj ĝia estrarano pri informado. Ŝi ne volas rakonti ĉu ŝi kandidatas por la estraro, nek sendi sian oficialan sinprezenton.

– Mian sinprezenton mi sendas al UEA, kaj ĝi aperos kiel komuna dokumento voĉdonigota de individuaj UEA-membroj. Estus iom strange kaj malĝentile rilate ilin, se ĝi unue aperus publike, eĉ se en tiom populara retejo kiel Libera Folio.

Libera Folio: Kion vi volas ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de UEA, se vi estos elektita?

– Pro la fakto, ke Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de la Asocio ilia tasko estas peri al la Komitato ideojn kaj postulojn de individuaj membroj. Do ne temas strikte pri tio, kion mi mem dezirus ŝanĝi. Tamen post dufoja mandato mi multe pli bone orientiĝas en la funkciado de la asocio kaj tiun scion mi ŝatus kaj iamaniere devus utiligi, kaze de la elekto. Al miaj prioritatoj certe apartenus kontraŭstarado kontraŭ la aperantaj klopodoj marĝenigi UEA kaj  malkreskigi ĝian rolon en la E-komunumo. Por mi gravas forta kaj moderna UEA.

Libera Folio: Ĉu vi kandidatos por la estraro, kaze de elektiĝo kiel B-komitatano?

– La laboroj de la Elekta Komisiono daŭras. Por alpreni la decidon mi havas ankoraŭ kelkan tempon. Laŭ  la Elekta Regularo kandidatiĝo devas atingi la Komisionon 120 tagojn antaŭ la Komitata Kunsido, dum kiu okazos la elekto.

Kvin kandidatoj por sekva estraro

José Antonio Vergara estas prezidanto de la esperantista scienca asocio ISAE, kaj dum la antaŭa mandatperiodo li ankaŭ estis estrarano de UEA pri faka agado. Kaze de elektiĝo kiel B-komitatano li intencas refoje kandidati ankaŭ por la estraro de UEA.

Oficiala sinprezento:
José Antonio Vergara (1962). Ĉiliano, DM de UEA. Epidemiologiisto kaj universitata instruisto. Aktivulo por lingva ekologio kaj scienca edukado. Ofta kontribuanto al movadaj diskutoj kaj iniciatoj (IKU, UK-temoj, ktp). Estrarano de UEA dum la oficperiodo 2007-2010. Nuna prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta. Membro de la Strategia Komisiono de UEA.
Kiel mondperiferia movadano, mi volas reliefigi la tutmondecon de UEA kaj plifortigi ĝin kiel libervolan kaj kunlabore efikan homgrupiĝon por plivastigi ĉiujn dimensiojn de la fenomeno Esperanto kiel kunkonstrua iniciato en la homa sfero lingvo, kontribua al egaleca komunikado tutmonda, laŭ la vivanta revo de Zamenhof.

Laŭ la principoj de la nova Strategia Plano, ni devas ĝisdatigi nian komunan hejmon UEA por pli bone labori sur la informa kaj eduka terenoj en la interreta epoko, kun prioritata atento al la kleriĝo de la esperantuloj pri la lingvaj problemoj kaj aliaj sociaj aspektoj de nia strebado, cele al pli trafa agado.

Kvin kandidatoj por sekva estraroAmri Wandel estas la nuna estrarano de UEA pri faka agado. Responde al demando de Libera Folio li konfirmis, ke kaze de elektiĝo kiel B-komitatano li volus eniri ankaŭ la novan estraron de UEA. En sia sinprezento li emfazas la sciencan kaj fakan agadon de UEA kaj "retan membraron".

Oficiala sinprezento:
Amri WANDEL (1954) Israelano, profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj gastprofesoro en UCLA, membro en la Internacia Astronomia Unio. Iama TEJO-prezidanto (1981-1983) kaj honora prezidanto. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996, 2009-). UEA-Komitatano (1989-), trifoje Estrarano . Ekde 2007 Sekretario de Internacia Kongresa Universitato. Fondinto kaj rektoro de la Internacia Vintra Universitato. Organizanto kaj LKK- prezidanto de la UK en Tel Avivo (2000). Redaktoro de Israela Esperantisto (2009-) Membro de la Akademio de Esperanto (1992-). Profesoro kaj vic-senatano de Akademio Internacia de la Sciencoj. (pliaj informoj en vikipedio).

Movadaj celoj: de 1992 mi akompanas la sciencan kaj fakan agadon de UEA. i.a. mi iniciatis la kumunajn IKU-AIS sesiojn kaj la IKU-libron kaj la fakan forumon en la UK. Estonte mi celas informi kaj diskonigi la atingojn de Esperanto en la scienco kaj en la interreto tutmonde, aparte en internaciaj edukaj kaj universitataj medioj, Unesko kaj amasmedio. Mi ankaŭ intencas kunlabori por kreskigi la retan membraron de UEA i.a. per la sociaj retoj kaj per ebligo de virtuala partopreno en la UK.

(La fotoj de Stefan MacGill kaj Barbara Pietrzak estis faritaj de Peter Hauser dum la UK en Kopenhago. La aliajn fotojn havigis  UEA aŭ la kandidatoj mem.)
]]>
No publisher Redakcio movado 2013-03-20T19:13:18Z Novaĵo
Wandel: ”Nova printempo inter UEA kaj AIS” http://www.liberafolio.org/2016/wandel-201dnova-printempo-inter-uea-kaj-ais201d Antaŭ kvin jaroj Libera Folio raportis, ke Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) troviĝas rande de pereo. Laŭ Amri Wandel, la nuna prezidanto de AIS, pereo ne plu proksimas, kaj la retejo estos renovigita. Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj, kaj poste oficiale registrita en la ŝtateto San-Marino, kiu tiumomente ne havis propran universitaton. La aŭtoritatoj tie unue interesiĝis, sed jam tre baldaŭ ili fondis propran seriozan universitaton kaj forgesis pri AIS. Jam en 2011 la organizaĵo ŝajnis tuj pereonta, kaj en ĝia retejo nuntempe troviĝas malmultaj informoj pri aktuala agado.

Tamen laŭ Amri Wandel, kiu antaŭ kelkaj monatoj estis elektita la prezidanto de AIS, la agado de la organizaĵo komencis vigliĝi jam en 2011:

Amri Wandel: – En la UK de 2011 en Kopenhago, mi iniciatis kunvenon por revivigi AIS-n. Rezultis kunlaboro kun edukado.net, kun du retaj kursoj. Tamen la ĉefa daŭra kursa agado restis kiel antaŭe la someraj AIS-sesioj de IKU-AIS dum la UK kaj la Vintra Universitato dum la Internacia Seminario (ambaŭ organizitaj de mi). Krome en 2014 okazis Scienca Sesio de AIS en Sibiu, Rumanio, kunlabore kun Universitato Lucian Blaga, kaj en 2015 scienca preleg-sesio en Rimini (Italio).

Libera Folio: Komence de 2016 vi mem estis elektita prezidanto de AIS. Kion vi entreprenas en tiu posteno?

– Depost mia elektiĝo kiel prezidanto de AIS, komence de 2016, mi iniciatis plurajn aktivecojn cele al vigligo de la scienca agado de AIS, ĝian kontakton kun la E-movado kaj ĝian kunlaboron kun aliaj Esperanto-organizoj: Mi revivigis la Premion Pirlot, unuafoje post 2001, kaj reviziis ĝin tiel ke estu pluraj premioj en kvar branĉoj de scienca verko (vidu en la retejo de AIS). Mi inicatis la Sciencan Forumon dum la UK, publika kunveno pri scienco komuna al AIS, IKU, ISAE kaj UEA. Ĝi unuafoje okazos en Nitro kaj servos ankaŭ kiel podio por disdono de la Premio Pirlot kaj la AIS-kurs-atestoj. Mi plivigligis la kunlaboron inter UEA kaj AIS kaj kunvokis la venontan AIS-senatkunsidon en Nitro, unuafoje dum la UK. Krome mi planas kompletan renovigon de la AIS-retejo kaj ret-kursan sistemon, kunlabore kun aliaj sciencaj retejoj kiel ISAE, Universitato de E-o kaj edukado.net.

Kiel evoluas la rilatoj inter UEA kaj AIS sub via prezidanteco?

– Ne estas sekreto ke en sia frua epoko AIS distanciĝis de UEA. En 1995 mi iniciatis la komunajn IKU-AIS sesiojn, kiuj kontribuis al ioma kunlaboro, sed la gvidaj organoj restis ne kunlaboremaj. Ĉi-jare okazis personaj ŝanĝoj en ambaŭ organizaĵoj: UEA ekhavis novan ĝeneralan direktorinon kaj AIS novan prezidanton. Hazarde tiuj du personoj estas bonaj geamikoj kaj facile povas preterlasi la historiajn fantomojn. En la lastaj monatoj okazas senprecedenca printempo en la rilatoj inter AIS kaj UEA, kun jam videblaj rezultoj: unuafoje la AIS-senato kunsidos kadre de la UK, UEA informis pri la sciencaj iniciatoj de AIS en Gazetara Komuniko kaj oni planas por kunlaboro estonta.

Kia estas la nuntempa rolo de AIS en la aranĝado de Internacia Kongresa Universitato?

– Ekde 1995 ĉiujare okazis la komunaj sesioj IKU-AIS, en kiuj tri IKU-prelegoj havas po du daŭrigajn prelegojn, en la fino okazas ekzameneto, kaj la finintoj ricevas AIS-atestojn. Ĉi-jare tri IKU-prelegantoj kaj la IKU-rektorino estas senatanoj de AIS.

Kiel diferencos la ĉi-jara Internacia Kongresa Universitato de la pli fruaj?

– Temas pri kompleta scienca programo, el kiu IKU estos nur la kerno. Kiel en Lillo, okazos la nova programo "Scienca Kafejo" (mallongaj popularaj prelegoj) kaj aldonaj programeroj.

Kiom da prelegoj oni antaŭvidas?

– Estos naŭ IKU-prelegoj, el kiuj tri estas samtempe AIS-kursoj, kaj kvin prelegoj de Scienca Kafejo. La resumoj estas videblaj en la retejo de UEA.

Ĉu estos ankaŭ aliaj sciencaj programeroj?

– Aldone al IKU, AIS kaj Scienca Kafejo, okazos unuafoje la Scienca Forumo iniciatita de AIS, en kiu partoprenos ankaŭ ISAE kaj IKU, kie oni prezentos la sciencan agadon per Esperanto kaj eblos publika diskuto. Dum la Scienca Forumo okazos publika disdono de la atestoj por la AIS-kursoj kaj la renovigita Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj verkoj en 2010-2015.

Ĉu estos prelegoj malfermitaj al neesperantista publiko, kaj kiel oni intencas allogi tiun publikon?

– Mi publike prelegos pri la malkovro de gravitaj ondoj. Estos invitata ankaŭ la neesperantista publiko, kaj estos subtitoloj kaj interpretado en la slovaka. La prelego okazos vendrede, tiel ke dum la kongresa semajno oni havu tempon reklami ĝin tra la urbo kaj inviti universitatanojn, ĵurnalistojn kaj gravulojn.
]]>
No publisher Redakcio movado 2016-06-26T16:37:32Z Novaĵo