Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1 to 7. PSI 2013 http://www.liberafolio.org/Members/rosensto/psi-2013 Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .

 

Ni invitas vin de la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2013 al la 29a Printempa Semajno Internacia (PSI). Nia seminariejo estas Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc (Germanio).

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu agxgrupo. Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .

Ni havos diversspecan programon: Koncertos por ni ekzemple EspoDespo kaj ni ekskursos interalie al la bela urbeto Goslar kaj al fama stalagmita kaverno. Okazos migradoj, manlaboro kaj prelegoj ktp.

Por infanoj kaj gejunuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne aŭ eksterne.

Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!

Jam aliĝis pli ol 70 personoj el multaj landoj. Pro pli malgranda kvanto de havebla ĉambroj ol kutime, ni forte rekomendas baldaŭan aliĝon!

Pliajn informojn

Se vi havos demandojn, bonvole kontaktu nin.

 

]]>
No publisher Julika Rosenstock 2013-02-01T12:02:08Z Evento
Korto Waldfischbach Burgalben http://www.liberafolio.org/Members/rosensto/WB%20Hof No publisher Julika Rosenstock 2010-09-01T15:24:45Z Bildo 27a Printempa Semajno Internacia http://www.liberafolio.org/Members/rosensto/27aPSI Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .

 

Ni invitas vin de la 22a ĝis la 29a de aprilo 2011 al la 27a Printempa Semajno Internacia (PSI). Ĉifoje ĝi okazos por la kvara fojo en la klerigejo Maria Rosenberg en Waldfischbach-Burgalben, urbeto inter Pirmasens kaj Kaiserslautern ĉe la okcidenta rando de la Pfälzer Wald (Palatinata Arbaro).

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu agxgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj. Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .

Korto Waldfischbach Burgalben

Nia ĉijara domo troviĝas apud granda parko kaj estas bone ekipita. Vi povas elekti inter unu- ĝis kvar-litaj ĉambroj kun aŭ sen duŝejo.

Kiel ĉiujare ni organizos diversspecan programon. Detalojn pri la programo ni anoncos en aŭtuno 2010.
Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!

]]>
No publisher Julika Rosenstock 2010-09-01T15:33:33Z Evento
26a Printempa Semajno Internacia http://www.liberafolio.org/Members/rosensto/26a-printempa-semajno-internacia-1 Kie la paska leporo parolas Esperanton . . . La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu aĝgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj.

Ĉi jare ni estos denove en la seminariejo Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc (Germanio).

Kiel en ĉiu jaro ni prezentos abundan programon. Estos multaj prelegoj, lingvokursoj, laborgrupoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj. Nia junulara programo havos ĉi-jare la temon "Sorĉistinoj kaj sorĉistoj".

Leporo kaj Ovo

Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .

Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!


]]>
No publisher Julika Rosenstock 2009-07-30T18:06:59Z Evento
25a Printempa Semajno Internacia http://www.liberafolio.org/Members/rosensto/psi Kie la paska leporo parolas Esperanton . . . kaj festas la Jubilean PSIon! La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu aĝgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj.

Ĉi jare ni estos en la nove renovigita seminariejo Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc.

Kiel en ĉiu jaro ni prezentos abundan programon: Ekzemple la teatraĵon "Herbe kun la ĉapelego" de Christoph Frank, kabaredan prezenton de  Fraŭlino Emily Barlaston kaj koncerton de la Frank-Muschalle-triopo, nian faman "Fantomludon" kaj muzikvesperon en kiu partoprenantoj povos prezenti muzikpecon aŭ kunludi en "La PSI-orkestro". Aldone estos multaj aliaj prelegoj, lingvokursoj, laborgrupoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj. Nia junulara programo havos ĉi jare la temon "Magio de la arbaro". Lasu vin surprizi.


Leporo kaj OvoAnkaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .


Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!



]]>
No publisher Julika Rosenstock 2008-12-21T12:05:59Z Evento
24a Printempa Semajno Internacia http://www.liberafolio.org/Members/rosensto/PSI Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu agxgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj.

Ĉi jare ni estos en la seminariejo Maria Rosenberg en Waldfischbach-Burgalben je la rando de la palatinata arbarmontaro. La domo troviĝas apud granda parko kaj estas bone ekipita. Vi povas elekti inter unu- ĝis kvar-litaj ĉambroj kun aŭ sen duŝejo.

Kiel en ĉiu jaro ni prezentos abundan programon: Ekzemple la teatraĵon "La Eta Princo" gvidota de Christoph kaj Ines Frank, Diĝeridu-koncerton de Dubravko Lapaine, nian faman "Fantomludon" kaj muzikvesperon en kiu partoprenantoj povos prezenti muzikpecon aŭ kunludi en "La PSI-orkestro". Aldone estos multaj aliaj prelegoj, lingvokursoj, laborgrupoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj. Nia junulara programo havos ĉi jare la temon "Kosmo" aŭ "De kie venas Mazi": Interalie kun kurso pri arta manlaboro de Ilona Bohr, "Lumbildoj pri steloj", ĉiutaga Mazi-kurso por infanoj kaj stelralio. Lasu vin surprizi.

Leporo kaj Ovo Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .


Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!

]]>
No publisher Julika Rosenstock 2007-11-24T09:24:18Z Evento
rosensto http://www.liberafolio.org/Members/rosensto Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de rosensto No publisher Julika Rosenstock 2007-11-23T21:29:59Z Dosierujo