Vi estas ĉi tie: Hejmo / novaĵoj

novaĵoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2007-11-01 21:34
Novaĵoj el Esperantujo.
Manifestacio por Esperanto-strato en Kazan

Manifestacio por Esperanto-strato en Kazan

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-03 16:56

Lokaj aktivuloj en Kazan en Rusio manifestaciis kontraŭ la abrupta decido forstreki la Esperanto-straton de la urba mapo.

Manifestacio por Esperanto-strato en Kazan - Legu pli...

Tri kandidatoj por la posteno de UEA-direktoro

de Redakcio Laste modifita: 2015-06-24 21:58

Ĝis la limdato alvenis ses kandidatiĝoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. Tri el ili estis invititaj al intervjuo dum la UK en Lille.

Tri kandidatoj por la posteno de UEA-direktoro - Legu pli...

Seulo gastigos la kongreson en 2017

de Redakcio Laste modifita: 2015-05-01 20:28

La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017.

Seulo gastigos la kongreson en 2017 - Legu pli...

Hans Bakker forpasis

Hans Bakker forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-22 16:45

La 21-an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans Bakker, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Li naskiĝis la 8-an de novembro 1937. Dum sia vivo li faris profesie multajn laborojn; laste, antaŭ sia emeritiĝo, li laboris ĉe la nederlanda partio Verda Maldekstro.

Hans Bakker forpasis - Legu pli...

Kataluna amasfinancado sukcesis

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-20 20:04

La amasfinancada kampanjo por renovigi la Biblioteko-Arkivon Petro Nuez (BAPN) kiun lanĉis Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) finiĝis plensukcese.

Kataluna amasfinancado sukcesis - Legu pli...

Kep Enderby forpasis

Kep Enderby forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-08 22:17

Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8-an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25-an de junio 1926.

Kep Enderby forpasis - Legu pli...

Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo

Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo

de Redakcio Laste modifita: 2014-09-27 20:03

Jam de iom da tempo Eŭropa Esperanto-Unio kun financa subteno de Eŭropa Unio okupiĝas pri multlingva informa retejo pri lingvoj. Laŭ gazetara komuniko dissendita okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-a de septembro, la retejo estos finpretigita antaŭ la fino de la jaro. Jam nun eblas esplori unuan version. Libera Folio publikigas la gazetaran komunikon ĉi-sube.

Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo - Legu pli...

Forpasis Evaldo Pauli

Forpasis Evaldo Pauli

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-24 20:39

Prof. Evaldo Pauli, la plej elstara Esperanto-aganto en la kampo de filozofio dum la lastaj jardekoj, forpasis la 17-an de aŭgusto en Florianópolis, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Sankta Katarino. Li naskiĝis la 24-an de februaro 1925.

Forpasis Evaldo Pauli - Legu pli...

Malmultaj aliĝis al la Bonaera UK

Malmultaj aliĝis al la Bonaera UK

de Redakcio Laste modifita: 2014-06-23 08:20

La ĉi-jara Universala Kongreso en Argentino ŝajnas iĝi la plej malgranda UK dum la tuta postmilita epoko. La kvanto de ĝisnunaj aliĝoj indikas, ke la suma nombro de kongresanoj ĉi-jare restos sub 800. La kongreso sekve estos finance deficita por UEA, rakontas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.

Malmultaj aliĝis al la Bonaera UK - Legu pli...

Fajro en domo de Zamenhof

Fajro en domo de Zamenhof

de Redakcio Laste modifita: 2014-05-29 12:08

En vendredo en Grodno, Belorusio, okazis incendio en duetaĝa historia konstruaĵo, en kiu dum kelkaj jaroj loĝis Ludoviko Zamenhof kun sia familio. La rekonstruata domo ŝajne ne serioze difektiĝis.

Fajro en domo de Zamenhof - Legu pli...

Agoj pri dokumento