Vi estas ĉi tie: Hejmo / movado

movado

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto kaj la Esperanto movado
Valerio Ari akuzata pri fraŭdo en elekto

Valerio Ari akuzata pri fraŭdo en elekto

de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 14:20

Valerio Ari, ankaŭ konata kiel Giorgio Silfer, en decembro lasis elekti sin konsulo, aŭ la prezidanto de ĉiuj Civitanoj. Estas sendube, ke ne ĉiuj kalkulitaj voĉoj estis validaj. Estis enkalkulita la voĉo de almenaŭ unu nevoĉdoninto, Diego Fiumarella el Torino. Responde al siaj plendoj send[...]

Valerio Ari akuzata pri fraŭdo en elekto - Legu pli...

Pola Radio elsendos ĉiutage 20 minutojn

Pola Radio elsendos ĉiutage 20 minutojn

de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 11:50

Lunde la 8-an de januaro estis dissendita la lasta ordinara elsendo de Pola Radio en Esperanto. La lasta elsendo okazis du tagojn pli frue ol atendite, sed jam la 9-an de januaro estis aŭdebla la unua novformata, podkasta elsendo. Laŭ informoj diskonigitaj en la lasta ordinara elsendo, ankaŭ la [...]

Pola Radio elsendos ĉiutage 20 minutojn - Legu pli...

Bertilo ŝatas virinojn, kantojn kaj gramatikon

Bertilo ŝatas virinojn, kantojn kaj gramatikon

de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-04 22:37

Ekde 1998 ĉiujare estas elektata "Esperantisto de la jaro". La konkurson organizas "La Ondo de Esperanto", internacia gazeto eldonata en Rusio. La iom komplika elekta proceduro inkluzivas du komisionojn: grupon de proponantoj, kaj alian grupon de elektantoj. La konsisto de tiuj grupoj estas difinat[...]

Bertilo ŝatas virinojn, kantojn kaj gramatikon - Legu pli...

Esperanto-redakcio de Pola Radio likvidita en la reto

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-31 17:34

Lunde la 18-an de decembro malaperis el interreto la retpaĝo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Malaperis ankaŭ la indiko pri la ekzisto de Esperanto-redakcio en la ĉefa paĝo de Radio Polonia, la eksterland-servo de Pola Radio. Kelkajn minutojn poste estis aldone forviŝita la ligo al la ar[...]

Esperanto-redakcio de Pola Radio likvidita en la reto - Legu pli...

Pola prezidento petas klarigojn pri Esperanto-elsendoj

Pola prezidento petas klarigojn pri Esperanto-elsendoj

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-31 16:42

La prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, konas la situacion de la Esperanto-elsendoj ĉe Pola Radio kaj ricevis multajn leterojn pri la temo. Pere de sia ŝtat-sekretario Maciej Łopiński la prezidento turnis sin al la estraro de Pola Radio kaj petis pliajn informojn pri la afero. Tio estas la �[...]

Pola prezidento petas klarigojn pri Esperanto-elsendoj - Legu pli...

Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio

Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-25 23:32

La Esperanto-redakcio de Pola Radio estis fermita interalie pro tio, ke Zamenhof estis judo. Tio iĝis evidenta hodiaŭ, en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, en la tago de la lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio. Pli frue la estro de la redakcio, Barbara Pietrzak diris nur, ke Jerzy Targals[...]

Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio - Legu pli...

Czabański bedaŭras la eldiron de Targalski

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 09:58

Reage al la artikolo en Gazeta Wyborcza pri la eldiraĵo de Jerzy Targalski pri Zamenhof kaj Israelo, la Pola Inform-agentejo PAP vendrede la 15-an de decembro je 16.55 dissendis jenan telegramon.

Czabański bedaŭras la eldiron de Targalski - Legu pli...

Gazeta Wyborcza pri Esperanto-elsendoj

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 09:57

Vendrede la 15-an de decembro la prestiĝa pola tag-gazeto Gazeta Wyborcza publikigis artikolon pri la ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio. Ni publikigas tradukon de la kompleta artikolo, tia kia ĝi aperis en la retejo de la gazeto. En la presita gazeto, la artikolo okupas preskaŭ duono[...]

Gazeta Wyborcza pri Esperanto-elsendoj - Legu pli...

Esperanto-elsendoj ĉesos en Zamenhof-tago

Esperanto-elsendoj ĉesos en Zamenhof-tago

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-15 11:41

La lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio estos aŭdebla vendrede, la 15-an de decembro. Tion anoncis Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska en la esperantlingva elsendo dimanĉe. La Esperanto-redakcio mem ricevis la oficialan informon nur vendrede, kiam la redakcion vizitis reprezentanto de la est[...]

Esperanto-elsendoj ĉesos en Zamenhof-tago - Legu pli...

Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU

Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-11 08:21

La 24-an kaj 25-an de novembro en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio, estis aranĝita internacia konferenco pri lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio. La konferenco ne estis unuavice esperantista aranĝo. Ĝi iom similis al la Nitobe-simpozioj, kelkfoje aranĝitaj kun subteno de UEA, [...]

Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU - Legu pli...

Respondeculo pri multlingveco respondis multlingve

Respondeculo pri multlingveco respondis multlingve

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 15:30

Jarŝanĝe al la Eŭropa Unio aliĝos Bulgario kaj Rumanio, kaj jam venontsemajne la Eŭropa Parlamento voĉdonos pri la kandidatoj de la du landoj al la "registaro" de EU, la Eŭropa Komisiono. La 27-an de novembro la Eŭropa Parlamento publike intervjuis la rumanan kandidaton, s-ron Leonard Orban[...]

Respondeculo pri multlingveco respondis multlingve - Legu pli...

Malferma Tago kun vigla Ebrio

Malferma Tago kun vigla Ebrio

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-30 17:35

John Wells, iama prezidanto de UEA, estis la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kies 25-a eldono okazis sabaton, la 25-an de novembro. La ĵusa profesia emeritiĝo de prof. Wells inspiris lin elekti kiel temon de sia prelego "Rigardi malantaŭen, rigardi antaŭen". La Malfe[...]

Malferma Tago kun vigla Ebrio - Legu pli...

EU-parlamento ne subtenas lingvan diversecon

EU-parlamento ne subtenas lingvan diversecon

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-20 11:42

Merkrede la 15-an de novembro la Eŭropa Parlamento malaprobis preskaŭ ĉiujn konkretajn proponojn, prezentitajn en speciala raporto pri multlingveco. La parlamento malaprobis interalie la fondon de aparta oficiala instanco por subteni lingvajn rajtojn kaj la ellaboradon de eŭrop-uniaj plano kaj l[...]

EU-parlamento ne subtenas lingvan diversecon - Legu pli...

Marcos Cramer nova redaktoro de TEJO tutmonde

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 22:27

En sia kunsido, komencita vendrede la 13-an de oktobro, la estraro de TEJO elektis novan redaktoron de sia oficiala gazeto kaj akceptis novan TEJO-volontulon, kiu ekdeĵoros en la Centra Oficejo. La nova redaktoro de "TEJO tutmonde" aktivas ankaŭ por la drogo kanabo.

Marcos Cramer nova redaktoro de TEJO tutmonde - Legu pli...

Anuso, saksofono kaj orgasmo baldaŭ oficialaj

Anuso, saksofono kaj orgasmo baldaŭ oficialaj

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 16:28

La Akademio de Esperanto nun diskutas pri la oficialigo de 209 vortoj jam delonge uzataj. Oficialigotaj estas interalie la neesperantaj literoj x kaj y, aŭ almenaŭ iliaj nomoj. Pri la listo de vortoj aprobotaj en la Naŭa Oficiala Aldono al la Fundamenta vortaro jam voĉdonis la sekcio pri la ĝen[...]

Anuso, saksofono kaj orgasmo baldaŭ oficialaj - Legu pli...

Pola Radio eksilentos en Esperanto

Pola Radio eksilentos en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-04 22:26

La Esperanto-redakcio de la Pola Radio kredeble estos nuligita en la baldaŭa estonteco. Fine de oktobro la nova estraro de la Pola Radio publikigis sian principan decidon pri la nuligo. Anstataŭ Esperanto, la estraro volas investi pli da mono en elsendojn en la belorusa kaj ukraina lingvoj. La nov[...]

Pola Radio eksilentos en Esperanto - Legu pli...

Esperantistoj kritikas EU-grupon por multlingveco

Esperantistoj kritikas EU-grupon por multlingveco

de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-03 15:00

La 20-an de septembro la Eŭropa Komisiono decidis fondi "altnivelan laborgrupon pri multlingveco". La proponon pri la fondo de la laborgrupo faris komisionano Ján Figeľ, kaj la laborgrupon konsistigos 11 spertuloj el diversaj landoj de Eŭropo. La tasko de la laborgrupo estas doni konsilojn kaj n[...]

Esperantistoj kritikas EU-grupon por multlingveco - Legu pli...

EU-bultenoj nun aperas en Esperanto

EU-bultenoj nun aperas en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-10 13:51

Dum sia duonjara prezidado de Eŭropa Unio, la oficiala Finnlando dissendas al eksterlando rilatajn informojn ĉefe en la angla kaj franca, sed unufoje semajne ankaŭ en latino. Nun la sama ĉiusemajna trarigardo de EU-novaĵoj estas havebla ankaŭ en Esperanto, informas oficiala novaĵletero, disse[...]

EU-bultenoj nun aperas en Esperanto - Legu pli...

TEJO havas novan prezidanton

TEJO havas novan prezidanton

de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-26 18:55

Preskaŭ 300 el la 420 aliĝintoj al la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo efektive partoprenis la aranĝon, kiu parte okazis tute proksime al la ejo de la unua Sarajeva IJK de la jaro 1973. Kvindeko da junaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Florenco komune vojaĝis per bus[...]

TEJO havas novan prezidanton - Legu pli...

UEA ricevis du novajn landajn asociojn

UEA ricevis du novajn landajn asociojn

de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-15 21:42

La komitato de UEA en vendredo akceptis du novajn landajn asociojn kaj ankoraŭfoje aprobis la deskribon de prunto al la projekto Indiĝenaj Dialogoj. En la nova konsisto de la internacia ekzamena komisiono ne estis reelektita Gbeglo Koffi. Propono subteni la monkolektan kampanjon de ITV ne estis ak[...]

UEA ricevis du novajn landajn asociojn - Legu pli...

La komitato de UEA eklaboris en Florenco

La komitato de UEA eklaboris en Florenco

de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:33

La pordoj de la ĉi-jara kongresejo estis malfermitaj sabate matene en preme varma Florenco. La temperaturo dum la tago atingis 33 gradojn, kaj por dimanĉo oni prognozas eĉ pli varman veteron, ĝis 37 gradoj. La programo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis je la 14-a horo, kiam[...]

La komitato de UEA eklaboris en Florenco - Legu pli...

François Grin parolis en la inaŭguro de la UK

François Grin parolis en la inaŭguro de la UK

de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:32

La solena inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis planita por la 10-a horo matene, sed jam antaŭ la 9-a horo dimanĉmatene kongresanoj komencis amasiĝi ĉe la ĉefa pordego de la kongreseja korto. La pordego tamen restis strikte fermita, kaj ĝin gardis policano kun[...]

François Grin parolis en la inaŭguro de la UK - Legu pli...

Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj

Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj

de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:31

Ĵaŭde matene la estraro de UEA en Florenco respondis al demandoj de kongresanoj. En la publiko ĉeestis interalie la antaŭa prezidanto de UEA, Kep Enderby, kiu volis scii pri pli la sinteno de UEA al la Esperanta Civito. La konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, demandis ĉu UEA ne p[...]

Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj - Legu pli...

Tonkin: "Elektu unu el unu"

Tonkin: "Elektu unu el unu"

de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:31

Unu el la plej gravaj programeroj en lundo estis la publika kunveno de la elekta komisiono de UEA. La komisiono havas la taskon trovi kaj proponi al la komitato kandidatojn por la sekva estraro de UEA, kiu estos elektita en la venonta Universala Kongreso en Jokohamo. La celo de la kunveno en Florenc[...]

Tonkin: "Elektu unu el unu" - Legu pli...

La afrika batalo pri mono akriĝas

La afrika batalo pri mono akriĝas

de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-22 12:09

La antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbeglo Koffi, de pluraj monatoj ĉantaĝas la estraron de la asocio, minacante riveli laŭ li kompromitajn faktojn, se liaj postuloj ne estos akceptitaj. Unue li postulis, ke UEA faru kontrakton pri la Afrika Oficejo laŭ lia prefero. Poste, kiam UEA[...]

La afrika batalo pri mono akriĝas - Legu pli...

Kongreslando denove gajnis mondpokalon

Kongreslando denove gajnis mondpokalon

de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-18 13:40

Same kiel dum pasintaj futbalaj mondpokal-ludoj, ankaŭ ĉi-jare la lando de la Universala Kongreso de Esperanto gajnis en la finalo. Post la ordinara ludotempo la rezulto en la finala matĉo Italio-Francio estis 1-1, kaj dum duonhora longigo neniuj goloj estis faritaj. La finan rezulton de la monda[...]

Kongreslando denove gajnis mondpokalon - Legu pli...

Germana futbal-komentisto esperas je UK en 2010

Germana futbal-komentisto esperas je UK en 2010

de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-18 12:54

Post kiam la lando de la Universala Kongreso de Esperanto jam triafoje gajnis la mondpokalon de futbalo, ankaŭ unu el la plej prestiĝaj gazetoj de Germanio ekinteresiĝis pri la ligo inter la decidoj de la estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj la rezultoj de la mondĉampionado. En ampleksa sp[...]

Germana futbal-komentisto esperas je UK en 2010 - Legu pli...

Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn

Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn

de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-03 00:06

Kiam la mondfama itala verkisto Umberto Eco lernis Esperanton, la esperantistoj sukcesis post du jaroj da entuziasma ĝenado konvinki lin, ke li faris eraron. Simila sorto ofte trafas famulojn, kiuj kuraĝas esprimi eĉ modere favoran opinion pri Esperanto. La plej lasta ekzemplo estas François Gr[...]

Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn - Legu pli...

ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj"

ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj"

de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-26 21:19

La itala organizaĵo ERA (Esperanto Radikala Asocio) publike atakas sian unuan prezidanton, la nunan prezidanton de UEA, Renato Corsetti. ERA interalie akuzas lin pro implicita subteno al diktatoraj reĝimoj. Renato Corsetti lastatempe partoprenis en italaj lokaj elektoj kiel kandidato de la Partio[...]

ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj" - Legu pli...

Esperanto Nederland daŭre sen prezidanto

Esperanto Nederland daŭre sen prezidanto

de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-06 17:24

La landa asocio de UEA en Nederlando post sia ĵusa ĝenerala kunveno eniris jam la kvinan jaron sen prezidanto. La lasta prezidanto de Esperanto Nederland estis Ans Bakker, nuna estrarano de UEA. Kiam ŝia dua mandatperiodo finiĝis en 2002, neniu alia volis transpreni la taskon. Antaŭ la ĉi-jara[...]

Esperanto Nederland daŭre sen prezidanto - Legu pli...

Agoj pri dokumento